The Da Vinci Code (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kodo de Da Vinci
Origina titolo The Da Vinci Code
Aŭtoroj
Aŭtoro Dan Brown
Eldonado
Eldonjaro 2003
v  d  r
Information icon.svg

La kodo de Da Vinci (origina titolo angle: The Da Vinci Code) estas fikcia romano verkita de Dan Brown en 2003 kaj estas la dua volumo de la triopo pri Robert Langdon. Ekzistas samnoma filmo The Da Vinci Code laŭ la libro, adaptita en 2006 de Ron Howard.

La rakonto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa rolulo estas Robert Langdon, usona fakulo pri simboloj, kiu implikiĝas dum vojaĝo en Parizo kontraŭvole en la murdafero de Jacques Saunière, konservisto de la Luvro-muzeo. Langdon estas suspektita pri la murdo, ĉefe pro mesaĝo, kiun Saunière skribis surplanken antaŭ ol morti. La lasta frazo de tiu mesaĝo estas "PS: Trovu Roberton Langdon" kaj ŝajnas akuzo kontraŭ li. Nur Sophie Neveu, policinspektoro kaj nepino de Saunière, kredas lin senkulpan. Ŝi helpos lin por eskapi la komisaron Fache, kaj retrovi la kulpulon por senkulpigi sin. Sed por tio, Robert kaj Sophie devas ekmalkodi la veran sencon de la mesaĝo de Saunière...

Roluloj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj roluloj de la rakonto estas:

Lokoj de la rakonto[redakti | redakti fonton]

Francio[redakti | redakti fonton]

Anglio[redakti | redakti fonton]

Skotlando[redakti | redakti fonton]

Temoj pritraktitaj[redakti | redakti fonton]

Simbolo de la kaliko
Simbolo de la lanco

Evangelioj kanonikaj

Historaj personoj

Dogmoj kaj kristanaj konstruaĵoj

Paganaj religioj

Matematiko kaj kriptografio

Diversaĵoj

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

En noto komence de la libro, la aŭtoro, Dan Brown, deklaras: "ĉiuj priskriboj pri arto, arkitekturo, dokumentoj kaj sekretaj ceremoniaroj en ĉi tiu romano estas fidindaj."

Malgraŭ tia noto, la realo estas tute mala.

La verko ricevis kritikojn de la Katolika Eklezio kaj de multaj historiistoj. Ekzemple la libro prezentas monaĥon de la katolika ordeno Opus Dei, tamen tute ne ekzistas monaĥoj en tiu organizaĵo. En alia punkto legeblas ke Jesuon oni ne konsideris kiel filon de Dio ĝis proklamo de la romia imperiestro Konstantino; kontraste, la evangelioj jam multfoje tion asertas. La Priorato de Siono estas priskribita kiel mezepoka institucio, tamen ĝi fondiĝis en 1956.

Pli ol dek libroj estis eldonitaj kiuj enhavas riproĉoj pri la tezoj el la libro. Unu el ili, skribita de Regino Cortes, diras ekzemple:

  • La ideo ke Jesuo edziĝis kun Mario Magdaleno, kaj ke tiu kuniĝo produktis filinon, kiu siavice gardis en sia idaro realan kaj dian sangon de Jesuo, kaj plue tia sango restis vivanta dum 2000 jaroj, eĉ malgraŭ amasa eklezia komploto por detrui tiun «teologia bombo», ĝi povas rezulti «ekscitema por kelkaj» kaj povas kontribui krei «bonan teatron» sed «ne kontribuas al bona historio» kaj eĉ malpli ankoraŭ al strikta biblia analizo.
  • Aldone, la tempo inter Jesuo kaj niaj tagoj reprezentas minimume 60 generacioj. Eĉ, se la kuniĝo de Jesús kaj María Magdalena, kiu ne estas menciita sur la Biblio, estus okaziginta heredanton kiu estis supozeble duona Dio, kiam la idaro estus je la 10a generacia nivelo, la «dia sango» (tio estas, lia gena kontribuo) ne estus pli grande ol 1/2.032; en la generacio 25 nur estus je 1 /66.584.576; kaj en la generacio 60 reprezentus kontribuon preskaŭ nulan.

Aliaj kritikoj pri tiu libro rilatas al teknikaj kaj geografiaj misoj.

Ĉar la libro multe sukcesis la polemiko multe eĥis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kiel baza fonto oni rigardas la libroj Holy Blood, Holy Grail (1982) kaj The Messianic Legacy (1983) de Michael Baigent, Henry Lincoln kaj Richard Leigh, kiuj siaflanke baziĝas sur la falsigitaj dokumentoj de Pierre Plantard. Li intencis pruvi, ke li devenas de la merovigoj, kiuj siaflanke estas posteuloj de malnova juda dinastio, perata de Jesuo Kristo, kiu ne mortis, sed vivis en suda francio.

Baigent, Lincoln und Leigh estas la fonto por la dokumentoj pri la Prieuré de Sion, kiuj estis trovitaj de pastro Bérenger Saunière en la preĝejo Sainte Marie-Madeleine en Rennes-le-Château.

Baigents kaj Leigh estis konvinkitaj, ke la utiligo de materialo kaj motivoj el iliaj libro estus kontaŭleĝa sed malsukcesi antaŭ angla kortumo.

Brown kaŝe mencias la nomojn el la fonto: La nomo de la eksperto pri Grailo estas Leigh Teabing, anagramo de la aŭtoroj Leigh und Baigent. La tria indiko, tio al Henry Lincoln kiel la tria aŭtoro estas la korpa stato de la malsana Teabing, kiu similas al tiu de Lincoln. Krome estis menciita Holy Blood, Holy Grail en la 60. ĉapitro de la romano.

Pentraĵoj de Leonardo da Vinci[redakti | redakti fonton]

Filmo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo The Da Vinci Code (filmo).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Detalo de la Gioconda, kies okuloj troviĝas sur la librokovro de la romano
  • Dan Brown, The Da Vinci Code, édition originale, éd. Doubleday, 2003, ISBN 0-385-50420-9 ; Da Vinci Code, éd. française chez Jean-Claude Lattès, 2004 (ISBN 2-7096-2493-1, édition illustrée : ISBN 2-7096-2693-4).
  • Marie-France Etchegoin et Frédéric Lenoir, « Code Da Vinci » : l'enquête, éd. Robert Laffont, 2004. Mise au point des connaissances actuelles sur les thèmes abordés dans le roman. ISBN 2-221-10405-6
  • Simon Cox, Le Code Da Vinci décrypté, éd. le Pré aŭ Clercs, 2004. ISBN 2-84228-212-4
  • Florent Varak, Le mariage de Jésus - Da Vinci Code : vous y croyez ?, éd. Clé. ISBN 2-906090-67-0
  • Michael Baigent, Richard Leigh, Henry Lincoln, L'Énigme sacrée, éditions Pygmalion/Gérard Watelet (pour l'édition en français), 1983. ISBN 2-290-34696-9
  • Amy Welborn, Da Vinci : la grande mystification, édition Le Forum Diffusion, 2005. ISBN 2-916053-04-2
  • Gordon Zola : The Dada de Vinci Code, Paris, Éditions du Léopard Masqué, 2006. 224 pages. ISBN 978-2-35049-024-3. Parodie goguenarde du roman de Dan Brown, écrite dans le but de lutter contre l'engouement provoqué par cette œuvre.
  • Marie-Madeleine et le Saint Graal, la vérité sur la femme qui a accompagné Jésus..., Margaret Starbird, Ed.Exclusif, ISBN 2-84891-051-8
  • Au-delà du Code Da Vinci, Le livre qui résout le mystère. Marie Madeleine, Jésus et ses descendants. Le grand secret des Templiers, le Saint Graal, René Chandelle, Ed. Exclusif 2006, ISBN 2-84891-055-0
  • Au-delà du Code Da Vinci 2. Entre Da Vinci et Lucifer. Les clefs qui permettent de comprendre pourquoi le Vatican a interdit le Code Da Vinci, qu'y a-t-il derrière le Code Da Vinci ?, René Chandelle, Ed. Exclusif 2006, ISBN 2-84891-056-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ttt-ejoj proksimaj al la katolika eklezio[redakti | redakti fonton]

Aliaj ttt-ejoj[redakti | redakti fonton]