Chartres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Chartres
France Eure et Loir Chartres Cathedrale nuit 02.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 28085 [+]
Poŝtkodo 28000 [+]
Retpaĝaro www.ville-chartres.fr [+]
Demografio
Loĝantaro 38 875  (2015) [+]
Loĝdenso 2 307 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 27′ N, 1° 29′ O48.4466666666671.4883333333333Koordinatoj: 48° 27′ N, 1° 29′ O [+]
Alto 142 m [+]
Areo 16,85 km² (1 685 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Chartres
Situo de Chartres
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Chartres [+]
Information icon.svg
vdr

Chartres [ʃaʁtʁ] (proponitaj esperantigoj Ŝartro, Ĉartro) estas franca komunumo, kiu situas 90 km sudokcidente de Parizo. Ĝi estas la plej granda urbo kaj la prefektejo de la departemento Eure-et-Loir, en la regiono Centro-Valo de Luaro. En la jaro 2010, ĝi havis 38 931 loĝantojn[1], kiuj nomiĝas en la franca lingvo Chartrains.

Chartres estas fama pro sia katedralo, elstara pro ĝiaj vitraloj. La turoj de la katedralo videblas de malproksime super la ebena pejzaĝo de la natura regiono Beauce.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chartres estas la tradicia ĉefurbo de la natura, intense agrokultura regiono Beauce.

Ĉirkaŭ Chartres
Lèves Champhol Gasville-Oisème
Mainvilliers, Lucé Chartres Nogent-le-Phaye
Luisant Le Coudray Gellainville

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La plej fama monumento en Chartres estas la katedralo Notre-Dame, konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Ĝi estas rimarkinde bone konservita kaj elstara ekzemplo de gotika arkitekturo. Ĝi estis deklarita historia monumento en 1862[2] kaj, ekde 1979, ĝi apartenas al la monda heredaĵo de Unesko[3].


Famuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insee. Populations légales 2010 - 28085-Chartres (france). Alirita 24-an de aŭgusto 2013.
  2. Datumbazo Mérimée. Cathédrale Notre-Dame (france). Alirita 24-an de aŭgusto 2013.
  3. Cathédrale de Chartres (france). Unesko. Alirita 24-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]