Saltu al enhavo

Katedralo de Chartres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Chartres

Koordinatoj48° 26′ 52″ N,  29′ 16″ O (mapo)48.4477777777781.4877777777778Koordinatoj: 48° 26′ 52″ N,  29′ 16″ O (mapo)
Akvokolektejo0,01 km² (1 ha) [+]
Areo0,01 km² (1 ha) [+]

Arkitektomajstro de Chartres

Estiĝo1145
konsekro1220
Map
Katedralo de Chartres

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Notre-Dame de Chartres [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Lando  Francio
Regiono
Departemento
Centro-Valo de Luaro
Eure-et-Loir
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iv
Fonto 81
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 48° 26′ 52″ N,  29′ 16″ O (mapo)48.4477777777781.4877777777778
Registra historio
Registrado 1979  (3-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Vidaĵo al la katedralo (okcidenta fasado)

La Katedralo de la Ĉieliro de Nia Sinjorino (france Cathédrale de l'Assomption de Notre-Dame), estas katolika katedralo en la urbo Chartres, en la departemento Eure-et-Loir, en Francio, je 80 kilometroj sudokcidente de la nacia ĉefurbo, Parizo. Ĝi estas la sidejo de la diocezoepiskopejo de Chartres.

Ĉi tiu katedralo, finkonstruita en 1252, markis mejloŝtonon en la evoluo de la gotika arkitekturo kaj ekigis pintan periodon en la regado de la tekniko kaj stilo gotikaj, kreante ekvilibron inter ambaŭ. Ĝi multe influis sur postaj konstruaĵoj kiuj baziĝis sur la sama stilo kaj ĝi estis la rekta modelo por la katedraloj de Reims kaj Amiens.

La figuro plej grava en la historio de ĉi tiu diocezo estis la episkopo Fulberto de Chartres (960-1028), skolastika teologo rekonata en tuta Eŭropo. En 1979 ĝi estis deklarita de Unesko, "Monda heredaĵo".


Gravuraĵo de la suda fasado