Papa Palaco de Avinjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Papa Palaco de Avinjono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 43° 57′ N, 4° 48′ O (mapo)43.95084.8075Koordinatoj: 43° 57′ N, 4° 48′ O (mapo) [+]
Situo de Papa Palaco de Avinjono

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Palais des Papes d'Avignon [+]
Monda heredaĵo

Façade du Palais des Papes.jpg
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv,
Fonto 228rev
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 43° 57′ 3″ N, 4° 48′ 27″ O (mapo)43.9508333333334.8075
Registra historio
Registrado 1995  (19-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Papa Palaco (france Palais des Papes) en Avinjono, Francio estas unu el la plej grandaj kaj gravaj gotikaj-mezepokaj konstruaĵoj en Eŭropo. Ĝi estas unu el la plej belaj lokoj kiuj nomiĝas «Palaco de la Papoj». Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1995, kune kun la Palaceto, la katedralo kaj la ponto sur Rodano, kaj la antikva murego. Ekde 2007 ĝi estas eŭropa heredaĵo.

Avinjono estis la loĝejo de la Papo en 1309, kiam la gaskono Bertrand de Goth, kiel papo Klemento la 5-a, ne dezirante alfronti la akran kaoson de Romo post sia elekto (1305), translokigis la Papan Kurion al Avinjono.

La palaco troviĝas sur samnoma placo, proksime al la murego de la urbo, ĉe la rivero Rodano. Tiu papa palaco estas la plej granda el la mezepokaj gotikaj konstruaĵoj. Ĝi havas freskojn pentritaj ekde 1343 de gravaj pentristoj venintaj el tuta Eŭropo, gviditaj de Matteo Giovanetti, el Viterbo.

La freskoj ankoraŭ konserviĝas, tiuj de la kapelo Sankta-Marcialo estis restaŭritaj en 2005. Temas pri grava aro de pentraĵoj kiuj atestas la altan kvaliton de la unua skolo de Avinjono. La plejparto de la palaco estas malferma por la publiko. Ĝi gastigas konvenciejon (Centre International des Congrès) kiu estis kreita en 1976.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]