Katedralo de Amieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katedralo de Amiens)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo de Amiens
Monda heredaĵo

0 Amiens - Cathédrale Notre-Dame (1).JPG
Vidaĵo de la fasado de la katedralo
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono
Departemento
Pikardio
Somme
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii
Fonto 162
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 49° 53′ 40″ N, 2° 18′ 8″ O49.894572.3021Koordinatoj: 49° 53′ 40″ N, 2° 18′ 8″ O
Registra historio
Registrado 1981  (5-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Katedralo Nia Damo de Amieno (france: Cathédrale Notre Dame d’Amiens) estas katolika katedralo de la urbo Amiens en la departemento Somme; la katedralo estas gotika kaj ĝi fermis la ciklon de gotik-klasikaj katedraloj. Ĝia konstruado komenciĝis en 1220, sur antaŭa romanika katedralo detruita de incendio. Ĝi havas formon de latina kruco kaj inter 1366 kaj 1401 oni aldonis la turojn, kiuj situas ambaŭfflanke de la ĉefa fasado. Ĝi estas la plej vasta katedralo de Francio pro siaj internaj volumenoj (200 000 m3) kaj iĝis Monda heredaĵo de UNESKO en 1981.

La katedralo konservas, inter aliaj, du relikvojn de Johano la Baptisto, kiuj igis ke la templo dum mezepoko iĝu unu el la ĉefaj pilgrimlokoj de Eŭropo.