Civito Carcassonne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Carcassonne (apartigo).
Monda heredaĵo de UNESKO
Civito Carcassonne
fortreso • fortified town • Citadelo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 43° 12′ N, 2° 22′ O (mapo)43.2064392.363788Koordinatoj: 43° 12′ N, 2° 22′ O (mapo) [+]
Areo 0,11 km² (11 ha) [+]
Civito Carcassonne (Aude)
Civito Carcassonne (Aude)
DEC
Civito Carcassonne
Civito Carcassonne
Lokigo de Aude en Francio
Situo de Civito Carcassonne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Historic fortified city of Carcassonne [+]
Monda heredaĵo

La Civito Carcassonne
La Civito Carcassonne
Lando  Francio
Regiono
Departemento
Langvedoko-Rusiljono
Aude
Tipo Kultura
Surfaco 11 ha
Bufra areo 1 361 ha
Kriterioj (ii) (iv)
Fonto 345
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 43° 12′ 23″ N, 2° 21′ 50″ O (mapo)43.2064392.363788
Registra historio
Registrado 2001  (25-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Langvedoko-Rusiljono

Civito Carcassonne (Langvedoko-Rusiljono)
Civito Carcassonne (Langvedoko-Rusiljono)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr


La Civito Carcassonne estas mezepoka arkitektura tuto, kiu situas en la franca urbo Carcassonne en la departemento Aude, en la regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi situas sur la dekstra bordo de la rivero Aude, sudoriente en la nuna urbo. Tiu fortika mezepoka civito, kies origino devenas de la gaŭla-romia epoko, ŝuldas sian famon al sia duobla ĉirkaŭmuro, longa je preskaŭ 3 km[1] kun kvindek du turoj[1], kiu superas spektakle la valon de Aude. La civito enhavas ankaŭ kastelon (la graflanda kastelo) kaj bazilikon (la baziliko Saint-Nazaire).

Savita de la detruo per la agado kaj persistemo de la arkeologo Jean-Pierre Cros-Mayrevieille, poste restaŭrita en la 19-a jc, laŭ maniero kelkfoje kontestita, sub estrado de Viollet-le-Duc poste de Boeswillwald, la civito Carcassonne estis, ekde 1997[2], klasita en la monda heredaĵo de Unesko. La graflanda kastelo, la fortikaĵoj, kaj la turoj apartenas al la ŝtato kaj estas regata de la oficejo pri naciaj monumentoj[3], kiam la turnirejo[4] kaj la resto de la civito apartenas al la urbo.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Desegno de Eugène Viollet-le-Duc montranta la situon de la Civito

La civito Carcassonne situas sur la dekstra bordo de la rivero Aude super la urbo Carcassonne situanta okcidente. Ĝi situas inter la Nigra Montaro kaj Pireneoj ĉe la vojo iranta de Mediteraneo al Atlantiko. La du montaroj konsistigas la karkasonan koridoron, ofte menciita kiam la klimatologoj parolas pri la vento kiu blovas en tiu koridoro[5].

La civito estas konstruita fine de eta altebenaĵo, konsistigita per la fosaĵo de la rivero Aude, alta je proskimume 150 metroj super la malsupra urbo[6]. La 1-a ĉirkaŭmuro konstruita de la visigotoj sekvas la kavaĵoj de la grundo[7]. Tiu ebenaĵo apartiĝas de la montaro Corbières sur la komunumo Palaja alta je 260 m, triras la civiton alta je 148 m kaj finiĝas en la rivero Aude je 100 m[8]. Okcidente, la deklivo estas sufiĉe abrupta estiganta malfacilan aliron al eventualaj atakantoj. Oriente, la deklivo estas pli dolĉa kaj ebligas facilan aliron por varoj, sed ankaŭ por atakantoj. Tiel, la plej gravaj defendaĵoj situas tiuflanke de la civito.

Historio[redakti | redakti fonton]

La civito estis sinsekve protohistoria loko, gaŭla-romia civito, visigota fortreso, grafejo, poste vicgrafejo, poste fine reĝa seneskalejo. Ĉiuj tiuj epokoj, inter la romia kaj la mezepokfina, lasis atestaĵojn en la konstruaĵoj, kiuj konsistigas ĝin.

De la gaŭla-romianoj al la visigotoj[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de fortikigita opidumo, la opidumo Carcaso[9] proksima al la nuna loko de la civito, estis malkovritaj per arkeologiaj fosadoj. Tiu loko estis jam grava komerca kruciĝejo kiel atestas restaĵoj de kampaniaj ceramikoj kaj amforoj.

Ekde la 3-a jarcento, la urbo sin protektis malantaŭ unua linio de remparoj. En 333, tekstoj[10] de pilgrimanto mencias la castellum de Carcassonne.

La feŭda epoko[redakti | redakti fonton]

Dosiero:11-Carcassonne-Avant-portes de la Aude-années 10.JPG
Poŝtkarto montranta la pordon de Aude en la jardeko de 1910

Komence de la feŭdismo, la urbo pligrandiĝis same kiel la fortikaĵoj. La konstruado de la katedralo komenciĝis ekde 1096, poste tiu de la graflanda kastelo en la 12-a jarcento.

Tiam estis la epoko de la grafoj de Carcassonne. La unua grafo nomumita de la karolidoj estis Bellon post kiu venis Oliba la 2-a. La komisio de la grafoj estis regi la regionon por la karolida reĝlando. En la 9-a jarcento, la latina esprimo Cité de Carcassonne regule aperas en la oficialaj tekstoj kaj ĉartoj[11].

La papo Inocento la 3-a], instiginto de la krucmilito kontraŭ albigensismo en 1208

En 1208, la papo Inocento la 3-a, antaŭ la kresko de albigensismo, vokas la nordajn baronojn al krucmilito kontraŭ albigensismo]]. La grafo de Tuluzo, akuzita pri herezio, kaj ties ĉefa vasalo la vicgrafo de Trencavel estis la celitoj de la atako.

La reĝa epoko[redakti | redakti fonton]

La vizitantoj sur la turnirejo konstruita en la rteĝa epoko

Ludoviko la 9-a ordonis la konstruadon de la 2-a ĉirkaŭmuro por ebligi al la urbo rezisti dum longaj sieĝoj. Tiuepoke, la minacoj estis multaj en la regiono : Rajmondo Trencavel, rifuĝinta en Aragonio, ĉiam deziris rekonkeri siajn bienojn, kiujn li postulis kaj la reĝo de Aragonio, Jakobo la 1-a la Konkeranto, peze minacis sur tiu regiono proksima al la limoj de la reĝlando.

Eduardo, la Nigra Princo La Nigra Princo preferis ataki la malsupran urbon ol la civito en 1355

En 1258, la traktato de Corbeil fiksis la limon inter Francio kaj Aragonio proksime de Carcassonne, en Corbières. Ludoviko la 9-a rezignis pri sia suvereneco sur Katalunio kaj Rusiljono kaj kiel kontraŭparto la reĝo de Aragonio forlasas siajn dezirojn al Langvedoko.

Inter 1560 kaj 1630, en la religiaj militoj, la civito estas grava milita elemento por la katolikoj. Ĝi suferis atakojn de protestantoj.

La morto de Henriko la 3-a okazigis batalojn inter la loĝantoj de la malsupra urbo fidela al Henriko la 4-a, legitima heredanto, kaj al la duko de Montmorency, kaj la civito, kiu rifuzis agnoski la novan reĝon kaj aliĝis al la partio de la Ligo. En 1592, la loĝantoj de la civito kuniĝis al la reĝo[12].

La forlaso de la civito[redakti | redakti fonton]

En la 17-a jarcento komenciĝis la forlaso de la civito.

La restaŭrado de la civito[redakti | redakti fonton]

La savado de la civito[redakti | redakti fonton]

Desegno de la civito Carcassonne fare de Eugène Viollet-le-Duc

La civito estis savita el detruo de Jean-Pierre Cros-Mayrevieille, eminentulo kaj historiisto, loĝanta piede de la civito. Ekde 1835, li riproĉis la detruon de la barbakano kies ŝtonoj estis rabitaj de la lokaj konstruistoj[13]. Al li ni ŝuldas la unuajn verajn fosadojn en la katedralo de la civito kaj la malkovro de la kapelo de la episkopo Radulfo. La verkisto Prosper Mérimée, ĉefinspektisto de la historiaj monumentoj, fulme enamiĝis al tiu pereanta monumento. La arkitekto Eugène Viollet-le-Duc, qkiu estis komencinta la restaŭron de la preĝejo Saint-Nazaire, estis komisiita pristudi restaŭron de la civito. En 1840, la baziliko Saint-Nazaire interne de la civito estiĝas sur la protektado de la historiaj monumentoj[14]. Tiu protektado estis etendita al la tuto de la remparoj en 1862[15].

En 1853, Napoleono la 3-a aprobis la restaŭran projekton.

Komparo inter la dustatoj de la civito antaŭ kaj post la laboroj de Viollet-le-Duc.

Kontestita restaŭrado[redakti | redakti fonton]

Hurdoj restaŭritaj de la arkitekto Viollet-le-Duc.

Ekde 1850, la restaŭraĵoj de Eugène Viollet-le-Duc estis forte kontestitaj, aparte la tegmentoj[16]. Viollet-le-Duc, laŭ sia sperto pri restaŭrado de kasteloj norde de Francio, decidis kovri la turojn per konusa tegmento kvrita per ardezoj, konstanta kun la plataj tegmentoj kovritaj per romanikaj tegoloj de la kasteloj en la regiono.

La levponto, aldonita ĉe la enirejo de la narbona pordo, estis citita ankaŭ kiel ekzemplo de erara restaŭrado.

La malkresko de la loĝantaro daŭris en la dua douono de la 19-a jarcento. Inter 1846 kaj 1911, la civito perdis 45 % de ĝia loĝantaro, malkreskanta de 1 351 al 761 loĝantoj[17].

20-a kaj 21-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la fortikigita urbo Carcassonne kaj de la Ponto Malnova transpasanta la riveron Aude

En 1944, la civito Carcassonne estis okupita de la naziaj trupoj, kiuj uzis la grafan kastelon kiel rezervejon por minucioj kaj eksplodiloj. La loĝantoj estis forigitaj el la civito.

En 1961, muzeo estis kreita en la grafa kastelo. Poste en 1997, la civito estis klasita en la monda heredaĵo de Unesko. Nun, la civito fariĝis grava turisma loko, kun pli ol 2 milionoj da vizitantoj ĉiujare[18].

Panoramo de la fortikigita urbo Carcassonne vidata de la aŭtoŝosea haltejo

Plano de la civito[redakti | redakti fonton]

Plano de la civito Carcassonne kun fono farita de Eugène Viollet-le-Duc représentant la Cité ĝis la 13-a jarcento
Situo de la visigota ĉirkaŭmuro de Eugène Viollet-le-Duc

La rimarkindaj partoj de la civito estas la du ĉirkaŭmuroj kaj pluraj konstruaĵoj. La apuda plano montras la situon de la konstruaĵoj priskribitaj en la sekvaj sekcioj. La interna ĉirkaŭmuro kaj la pordoj ruĝe aperas kiam la ekstera ĉirkaŭmuro kaj la barbakanoj aperas flave :

  • 1 - Narbona Pordo kaj barbakano Saint-Louis,
  • 2 - Pordo kaj barbakano Saint-Nazaire,
  • 3 - Porto de Aude,
  • 4 - Porto de Bourg kaj barbakano Notre-Dame,
  • 5 - Grafa kastelo ĉirkaŭata de fosaĵo kaj konstruita laŭlonge de la interna ĉirkaŭmuro,
  • 6 - Orienta barbakano ŝirmanta la kastelan enirejon,
  • 7 - Barbakano de Aude, nun detruita,
  • 8 - Preĝejo Saint-Nazaire.


La ĉirkaŭmuroj kaj la turoj[redakti | redakti fonton]

La gaŭlaj-romiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj epokoj de turo
La gaŭlaj-romiaj turoj kun karaktera hufuma formo

La unua ĉirkaŭmuro, konstruita sur roka promontoro, datiĝas de la romia epoko ; ĝi superis la valon kaj la riveron Aude. La fundamento de tiu origina ĉirkaŭmuro estas ankoraŭ videblaj ekde la turnirejo.

Ekzistas ankoraŭ dek sep turoj de la gaŭla-romia epoko pli malpli modifitaj el la tridek turoj, kiujn ĝi havis komence[19]. Nur unu turo estis ortograma, la turo Pinte.

La Mezepokaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Sistemo de hurdoj laŭ desegno de Eugène Viollet-le-Duc

En la 13-a jarcento, la reĝoj de Francio ordonis la konstruon de dua ekstera ĉirkaŭmuro ĉirkaŭ la civito. La turoj estas rondaj, ofte malaltaj kaj sentegmentaj por ne ŝirmi atakantojn, kiuj estus konkerintaj ilin, kontraŭ la pafoj de la interna ĉirkaŭmuro.

La pordoj[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭmuro havas kvar ĉefajn pordojn al la inerno de la civito je la kvar kardinalaj punktoj.

La narbona pordo[redakti | redakti fonton]
La narbona pordo konstruita en la reĝado de Filipo la 3-a

La narbona pordo, situanta oriente, estis konstruita en ĉirkaŭ 1280 en la reĝado de Filipo la 3-a la Brava.

La pordo Saint-Nazaire[redakti | redakti fonton]

Sude, la pordo Saint-Nazaire estas en la samnoma turo, unu el la du kvadrataj turoj de la civito.

La turo ŝirmas la katedralon Saint-Nazaire, kiu situas proksime malantaŭ je 25 metroj en la civito[20].

La pordo de Aude[redakti | redakti fonton]
Dosiero:00 Carcassonne - Porte de la Aude - JPG1.jpg
La pordo de Aude.

Okcidente, la pordo Aude frontas la samnoman riveron. Ĝi situas orksime de la grafa kastelo.

La pordo de Bourg aŭ de Rodez[redakti | redakti fonton]

Norde, la pordo de Bourg aŭ de Rodez[21] direktis al la malnova centro Saint-Vincent. Ĝi estas fosita en la ĉirkaŭmuro kaj estis defendita per la barbakano Notre-Dame kaj la turo Mourétis[22].

La grafa kastelo[redakti | redakti fonton]

Desegno de la grafa kastelo je la epoko de Eugène Viollet-le-Duc
Enirejo de la grafa kastelo

La grafa kastelo[23],[24] estas ĉemetita al la okcidenta interna ĉirkaŭmuro kie la deklivo estas la plej kruta.

La baziliko Saint-Nazaire[redakti | redakti fonton]

La baziliko Saint-Nazaire.

La baziliko Saint-Nazaire[25],[26], konstruita el grejso (ekstera kovraĵo), estas romanikorigina preĝejo kies plej malnovaj partoj datiĝas de la 11-a jarcento.

La baziliko estis pligrandigita inter 1269 kaj 1330 laŭ gotika stilo de la novaj mastroj de la regiono, kun tre alĉielaj transepto kaj ĥorejo, ornamita per skulptaĵoj kaj aro da vitraloj, kiuj estis inter la plej belaj de suda Francio.

La renovigoj de Eugène Viollet-le-Duc multe modifis la eksteron de la baziliko, sed la interno estas la plej rimarkinda. La du stiloj, gotika kaj romanika, staras unu super la alia sur la vitraloj, la skulptaĵoj kaj ĉiuj preĝejaj ornamoj. La fasadoj havas multajn vitralojn de la 13-a kaj 14-a jarcentoj : ili montras la scenojn de la vivo de Kristo kaj de ties apostolojn.

Ĝis en la 18-a jarcento, la katedralo Saint-Nazaire estis la ĉefa religia preĝejo de Carcassonne.

La vivo en la civito[redakti | redakti fonton]

Junulargastejo de la civito Carcassonne

Nuntempe, en la civito, la ĉiutaga vivo ne estas ĉiam facila. La stratetoj estas mallarĝaj, malfacile alireblaj kaj la loĝejoj estas kadukaj, sed la aŭtenteco de la lokoj allogas multajn vizitantojn[27]. La civito enhavas plurajn hotelojn el kiuj unu luksa, la « hotelo de la civito[28] », junulargastejon[29], kaj multajn restoraciojn kaj memoraĵbutikojn.

La legendo de Damo Carcas[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Damo Carcas.
Busto de Damo Carcas antaŭ la narbona pordo

La legendo de Damo Carcas[30],[31] provas klarigi la orginon de la nomo de la civito. La historio diras ke la armeo de Karolo la Granda estis antaŭ la pordoj de la civito kontraŭ la saracenoj. Princino kape de kelkaj kavaliroj defendis la civiton post la morto de sia edzo. Temas pri Princino Carcas, kiu unue uzis kiel ruzaĵon falsajn soldatojn, kiujn ŝi fabrikigis kaj lokigis en ĉiuj turoj de la civito. Le sieĝo daŭris dum 5 jaroj.

Sed komence de la 6-a jaro, nutraĵoj kaj akvo fariĝis pli kaj pli maloftaj. Damo Carcas volis inventari ĉiujn proviantojn, kiuj restis. La vilaĝanoj alportis porkon kaj sakon da tritiko. Ŝi havis la ideon nutri la porkon per la tritiko, poste ĵeti ĝin de la plej alta turo de la civito malsupren de la eksteraj remparoj.

Karolo la Granda kaj ties soldatoj, kredis ke la civito ankoraŭ havis multajn soldatojn kaj proviantojn tiel malŝparante bone nutritan porkon, ĉesigis la sieĝon. Vidanta Karolon forlasi la ebenaĵon antaŭ la civito, Damo Carcas ĝojplena pro la venko de sia ruzaĵo, decidis sonorigi ĉiujn sonorilojn de la urbo. Unu el la soldatoj de Karolo tiam ekkriis : « Carcas sonoras ! », tiel kreanta la nomon de la urbo.

Altranga turisma loko[redakti | redakti fonton]

Brulŝajnigo de la civito Carcassonne okaze de la 14-a de julio
Remparoj de la civito Carcassonne

Nun la aglomera komunumaro Carcassonne serĉas kiel kreskigi la enspezojn venantajn de la vizitantoj de la civito, kiuj meze restas nur dum kvar horoj. La malsupra urbo malmulte profitas per la allogo de la civito, ĉar tiu ĉi estas ekskursa kaj ne feria celo[32].

Ĉiujare, la urbo organizas diversajn festojn kaj festivalojn en la civito :

  • La festivalo de la civito okazas ĉiujare en la teatrejo Jean Deschamps[33].
  • La 'brulŝajnigo de la civito okazas ĉiujare la 14-an de julio alloganta preskaŭ 700 000 spektantojn[34].
  • La maratono de la civito okazas en la civito Carcassonne kaj ĉirkaŭe komence de oktobro[35].
  • La Médiévales ("mezepoka spektaklo") en aŭgusto kun surstartaj spektakloj kaj turniroj de kavaliroj en la turnirejo.
Evoluo de vizitoj de la grafa kastelo
Loĝantara evoluo
199719981999200020012002200320042005200620072008200920102011
230839[36]269280[36]289726[36]334233[36]330069[36]362362[36]300684[37]340802[38]322881[39]380281[40]461033[41]473184[42]479019[43]473815[44]507279[45]

La klasado de la civito sur la listo de la monda heredaĵo ebligis kreskigi la nombron da vizitantoj ekde la 10 lastaj jaroj.

En 2011, 4 ĝis 4,5 milionoj da vizitantoj estis nombritaj el kiuj 500 000 por la grafa kastelo, kio rangigas la civiton je la 4-a rango[46] aŭ la 5-a monumento de la Oficejo pri naciaj monumentoj la plej vizita loko en Francio[47].

La civito Carcassonne kaj la kino[redakti | redakti fonton]

Pluraj kinofilmoj estis filmitaj en Carcassonne : Le Retour du Croisé de Louis Feuillade en 1908, La Merveilleuse Vie de Jeanne de Arc de Marco de Gastyne en 1929, Le Miracle des Loups de Raymond Bernard en 1924, La Fiancée des Ténèbres de Serge de Poligny en 1944, Le Miracle des Loups de André Hunebelle en 1961, Le Corniaud de Gérard Oury en 1965, Un Lion en Hiver de Anthony Harvey en 1968, La Promise de Franc Roddam en 1985, Robin des Bois, Prince des voleurs de Kevin Reynolds en 1991, Les Visiteurs de Jean-Marie Poiré en 1992, Le Destin de Youssef Chahine en 1997, Labyrinthe (roman) en 2011 laŭ la romano de Kate Mosse.

Busto de Jean-Pierre Cros-Mayrevieille, savinto de la civito
Busto de Eugène Viollet-le-Duc

Homoj ligitaj al la civito[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Pierre Cros-Mayrevieille je la origino de la savado de la civito en la 19-a jarcento
  • Eugène Viollet-le-Duc, granda restaŭristo de la civito Carcassonne.
  • Joseph Poux (1873-1938), historiisto de la civito, skribis en 1923 la verkon La Cité de Carcassonne : précis historique, archéologique et descriptif, kiu arigas ĉion koin oni devas scii pri la civito. Steleo, en la ĝardeno de la civito, omaĝas al li.


Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La rimarkindaj lokoj de la Civito. Oficiala interretejo de la urbo Carcassonne. Arkivita el la originalo je 2010-12-09. Alirita la 21-an de majo 2007.
  2. Detala paĝo de la historia fortikigita urbo Carcassonne en la interretejo de Unesko. Unesko. Alirita la 9-an de aŭgusto 2011.
  3. Kastelo kaj remparoj de la civito Carcassonne - Oficejo pri naciaj monumentoj. Monumentoj historiaj. Arkivita el la originalo je 2007-05-09. Alirita la 23-an de majo 2007.
  4. Senkonstrua areo siutanta inter la du ĉirkaŭmuroj de la civito, kie okazis la turniroj
  5. Klimato : Tarn-et-Garonne. Météo Francio. Arkivita el la originalo je 2007-10-28. Alirita 2015-02-24.
  6. Jean-Pierre Panouillé, Carcassonne, historio kaj arkitekturo, Ouest-France, 1999, (ISBN 2737321948), paĝo 2-a}}
  7. La civito Carcassonne - Historio. Wikisource. Alirita la 22-a de majo 2007.
  8. Joseph Poux, La Cité de Carcassonne, précis historique, archéologique et descriptif, eld. "Éditions Privat", 1923, paĝo 31-a}}
  9. Jean-Pierre Panouillé, La Cité de Carcassonne, kol. « Itinéraires du patrimoine », eld. "éditions du patrimoine", 2001, (ISBN 2-85822-233-9), paĝo 2-a. Alia opidumo situanta je 2 km, la opidumo de Carsac, estus havinta influon al tiu de Carcassonne.
  10. L'itinéraire Hiérosolymitain laŭ Joseph Poux, La Cité de Carcassonne, précis historique, archéologique et descriptif, paĝo 13-a
  11. Joseph Poux, La Cité de Carcassonne, précis historique, archéologique et descriptif, paĝo 19-a
  12. Joseph Poux, La Cité de Carcassonne, précis historique, archéologique et descriptif, paĝo 29-a
  13. Li estis la unua, kiu maltrankviliĝis pro la detruo de la civito La unua savanto. Interretejo de la ministerio pri kulturo. Arkivita el la originalo je 2006-11-23. Alirita la 13-an de februaro 2007.
  14. Slipo n°PA00102592. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.. Alirita la 27-an de julio 2010.
  15. Slipo n°PA00102588. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo. : la fortikaĵoj estas klasitaj per la listo de 1862. Alirita la 31-an de julio 2010.
  16. Jean-Pierre Panouillé, Carcassonne, histoire et architecture, paĝo 247-a
  17. Amiel & Piniès 2010, paĝo158
  18. angle france ICOMOS, organisation de la UNESCO (septembro 1997). Évaluation des organisations consultatives. UNESCO. Alirita la 7-an de julio 2007.
  19. Joseph Poŭ, La Cité de Carcassonne, précis historique, archéologique et descriptif, paĝo 34-a
  20. Joseph Poux, La Cité de Carcassonne, précis historique, archéologique et descriptif, paĝo 109-a
  21. Tiu dua nomo ne estas historia, sed ligita al ĝia direkto al Rodez
  22. la pordo de Rodez. Ministerio pri kulturo. Alirita la 28-an de majo 2007.[rompita ligilo]
  23. Yves Bruand - La cité de Carcassonne. La citadelle ou château comtal - paĝoj 516-532, enCongrès archéologique de France. 131-a sesio. Lando Aude. 1973 - Société Française d'Archéologie - Parizo - 1973
  24. Pierre-Marie Auzas - Salles de sculptures du Château comtal de Carcassonne - paĝoj 533-547, en Congrès archéologique de France. 131-a sesio. Lando Aude. 1973 - Société Française d'Archéologie - Parizo - 1973
  25. Marcel Durliat - L'ancienne cathédrale Saint-Nazaire de Carcassonne - paĝoj 548-572, en Congrès archéologique de France. 131-a sesio. Lando Aude. 1973 - Société Française d'Archéologie - Parizo - 1973
  26. Michèle Pradalier-Schlumberger - Le décor sculpté de la cathédrale Saint-Nazaire de Carcassonne - paĝoj 573-594, en Congrès archéologique de France. 131-a sesio. Lando Aude. 1973 - Société Française d'Archéologie - Parizo - 1973
  27. La rigardo de la vizitantoj. Ministerio pri kulturo. Arkivita el la originalo je 2007-07-01. Alirita la 23-an de majo 2007.
  28. Hotelo de la civito. Hôtel de la Cité. Alirita la 23-an de julio 2007.[rompita ligilo]
  29. Junulargastejo de carcassonne. Auberge de jeunesse carcassonne. Arkivita el la originalo je 2012-10-14. Alirita la 24-an de marto 2012.
  30. Philippe Giraud, Les couleurs de l'Aude, eld. "Ed. du Pélican", 2002, (ISBN 2-7191-0630-5), paĝo 29-a
  31. La legendo de Damo Carcas. Ministerio pri kulturo. Arkivita el la originalo je 2007-07-01. Alirita la 23-an de majo 2007.
  32. (PDF) Loka plano pri turisma organizado de la aglomera komunumaro Carcassonne paĝo
  33. Festival de la Cité. Ville de Carcassonne. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita la 22-an de majo 2007.
  34. La brulŝajnigo de la civito Carcassonne. Ville de Carcassonne. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita la 22-an de majo 2007.
  35. Accueil. Marathon de la Cité/. Arkivita el la originalo je 2007-05-30. Alirita la 9-an de julio 2007.
  36. 36,0 36,1 36,2 36,3 36,4 36,5 Oficejo de la naciaj monumentoj - Agadraporto 2002[rompita ligilo]
  37. Oficejo de la naciaj monumentoj - Agadraporto 2003. Arkivita el la originalo je 2012-01-13. Alirita 2015-02-24.
  38. Oficejo de la naciaj monumentoj - Agadraporto 2004. Arkivita el la originalo je 2012-01-13. Alirita 2015-02-24.
  39. Oficejo de la naciaj monumentoj - Agadraporto 2005. Arkivita el la originalo je 2012-01-13. Alirita 2015-02-24.
  40. Oficejo de la naciaj monumentoj - Agadraporto 2006. Arkivita el la originalo je 2012-01-12. Alirita 2015-02-24.
  41. Oficejo de la naciaj monumentoj - Agadraporto 2007. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 2015-02-24.
  42. Oficejo de la naciaj monumentoj - Agadraporto 2008. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 2015-02-24.
  43. Oficejo de la naciaj monumentoj - Agadraporto 2009[rompita ligilo]
  44. Oficejo de la naciaj monumentoj - Agadraporto 2010[rompita ligilo]
  45. Oficejo de la naciaj monumentoj - Agadraporto 2011[rompita ligilo]
  46. Didier Babou (la 10-an de novembro 2011). Carcassonne. Le credo de Jean Dedolin, le nouveau « patron » de la Cité.
  47. Artikolo pri la konserva kaj aranĝa programo de la mezepoka civito [1] Arkivigite je 2015-02-24 per la retarkivo Wayback Machine mencianta la vizitojn de la monumento

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (2010) Entre mémoires et usages. Les Carnets du Lahic.
  • Yves Bruand, La cité de Carcassonne. Les enceintes fortifiées, en Congrès archéologique de France. 131-a sesio. Lando Aude, Société Française d'Archéologie, Parizo, 1973, paĝoj 496-515.
  • (1990) Historio de Carcassonne (france). Tuluzo: édition Privat. ISBN 978-2-7089-8328-1.
  • (2013) Au fil des siècles (france). Albi: Grand Sud, p. 42. ISBN 978-2-36378-043-0.
  • Gauthier Langlois, La rébellion contre le roi, le siège de la Cité de Carcassonne (1240), en Archéothéma n° 23, julio aŭgusto 2012, paĝoj 45-50.
  • Lannoy, François de. (aprilo 2004) La Cité de Carcassonne. Éd. Heimdal. ISBN 978-2-84048-197-3.
  • Lugand, Jacques. (1985) Languedoc Roman : le Languedoc Méditerranéen. Éd. Zodiaque.
  • Marti, Claude. (1999,) Carcassonne au cœur (france). édition Loubatières. ISBN 978-2-86266-312-8.
  • Panouillé, Jean-Pierre. (2002) La Cité de Carcassonne (france). ISBN 978-2-85822-233-9.
  • Panouillé, Jean-Pierre. (1999) Carcassonne, Histoire et architecture (france). Rennes: éditions Ouest-France. ISBN 978-2-7373-2194-8. OCLC 468442727.
  • Poux, Joseph. (1931) La cité de Carcassonne : histoire et description. II-III. L'épanouissement (1067-1466). E. Privat, p. 381.
  • Poux, Joseph. (1931) La cité de Carcassonne : histoire et description. II-III. L'épanouissement (1067-1466). E. Privat, p. 622.
  • Poux, Joseph. (1938) La cité de Carcassonne : histoire et description. III. Le déclin - La restauration, 1466-1937. E. Privat, p. 443.
  • (1938) La cité de Carcassonne : histoire et description. III. Le déclin - La restauration, 1466-1937. E. Privat, p. 445–721.
  • Poux, Joseph. (1923) La Cité de Carcassonne, précis historique, archéologique et descriptif. Ed. Privat.
  • Eugène Viollet-le-Duc, La Cité de Carcassonne, Parizo, Francio: V. A. Morel kaj Cie., Eldonistoj. 1881
  • Dominique Baudreu kaj Fabienne Calvayrac Carcassonne, Centre d'Archéologie Médiévale du Languedoc, 2011 (ISBN 978-2-918365-09-9)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]