Golfo de monteto Sankta-Mikaelo
Golfo de monteto Sankta-Mikaelo | |
Protektita areo | |
Flugbildo de la monteto kaj ties golfo
| |
Oficiala nomo: Golf du mont Saint-Michel | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Departemento | Manche |
Situo | Golfo de monteto Sankta-Mikaelo |
- koordinatoj | 48° 38′ 05″ N 1° 30′ 38″ U / 48.63472 °N, 1.51056 °U (mapo) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Golf du mont Saint-Michel |
Tipo de heredaĵo | Monda heredaĵo |
Jaro | 1979 (#3) |
Numero | 967 |
Regiono | Eŭropo |
Situo enkadre de Francio
| |
Vikimedia Komunejo: Bay of Mont-Saint-Michel | |
Golfo de monteto Sankta-Mikaelo (laŭ la roko monteto Sankta-Mikaelo) aŭ golfo de Mont-Saint-Michel (laŭ la komunumo Le Mont-Saint-Michel) estas golfo situanta inter Bretonio sudokcidente kaj normanda duoninsulo Cotentin oriente funde de normanda-bretona golfo. La golfo estas inter la plej belaj golfoj en la mondo kaj estas registrita kiel monda heredaĵo de UNESKO. La tajdodiferenco estas tre granda en tiu regiono (pli ol dek metroj) ebligas al granda parto de tiu golfo malkovriĝi je malalta tajdo. Du granitaj insuletoj staras en la golfo de monteto Sankta-Mikaelo: Tombelaine kaj monteto Sankta-Mikaelo. En tiu golfo estas granda diverseco de birdoj kaj fokoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Goldo de monteto Sankta-Mikaelo etendiĝas sur ĉirkaŭ 500 km2.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La golfo estas borderita norde suden per la sekvantaj komunumoj :
- En Normandio : Carolles, Champeaux, Saint-Jean-le-Thomas, Dragey-Ronthon, Genêts, Vains, Marcey-les-Grèves, Avranches, Le Val-Saint-Père, Céaux, Courtils, Huisnes-sur-Mer, Pontorson, Le Mont-Saint-Michel, Beauvoir.
- En Bretonio : Saint-Georges-de-Gréhaigne, Roz-sur-Couesnon, Saint-Broladre, Cherrueix, Mont-Dol, Le Vivier-sur-Mer, Hirel, Saint-Benoît-des-Ondes, Saint-Méloir-des-Ondes et Cancale.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Riveroj kaj rivervagadoj
[redakti | redakti fonton]Tri riveroj enfluas en la golfon (kaj trairas ĝin en malalta tajdo): rivero Couesnon, nun digita okcidente de monteto Sankta-Mikaelo, riveroj Sée kaj Sélune. La tre malforta deklivo de la golfo kaj forta tajdodiferneco estigas en grandaj ekvinoksaj tajdoj kurondon suprenirantan sur tiuj riveroj ĝis pluraj kilometroj supren.
Rivero Couesnon, kiu antaŭe estis la limo inter Normandio kaj Bretonio, subite enfluis okcidente de la monteto, tiel metante ĝin en Normandion. Fakte, ĝis la 18-a jc, la enfluejo estis je 6 km for de la roko. Tio estas do legendo, kiu amuzas la limloĝantojn, kiuj scias ke la limo ne situas sur la rivero Couesnon sed sur la grundo je 4 km okcidente, piede de masivo de Saint-Broladre. Loka malnova diraĵo tamen eterne registris la okazaĵon :
- « Li Couesnon a fait folie
- Si est le Mont en Normandie »
- « Couesnon en sia frenezeco
- metis la monteton en Normandion »
La plej altaj tajdoj en Eŭropo
[redakti | redakti fonton]La plej granda tajdodiferenco observebla en Eŭropo situas en golfo de monteto Sankta-Mikaelo kun meza amplekseco de 10 metroj, ĝi atingas 12 metrojn en mezviglaj tajdoj, 15 metrojn okaze de escepte viglaj tajdoj. Tiuj koeficientoj estas emfazita per la malgranda profundeco de la golfo kaj per la bara efiko de duoninsulo de Cotentin, kiu difraktas la tajdondon, tiel konsistiganta starantan ondon, kiu havas ampleksecon duoble plia altan ol la progresiva ondo bordfore de Cherbourg[1].
La maro reforiras je granda rapideco ĝis dek kilometroj, sed revenas al la bordo same rapide. La agnoskita esprimo estas « ĝi revenas je rapido de galopanta ĉevalo ». Fakte la plej granda tajdodiferenco estas observebla nur en la enirejo de la golfo (la fundoj ĉirkaŭ monteto Sankta-Mikaelo staras super la nivelo de la malaltaj tajdoj) kaj la tajdorapido estas pli proksima al rapido de marŝanta homo, la maksimuma rapido mezurita estas proksimume 6,1 km/h[2], sed bedaŭrinde ĝi perdigis la vivon de multaj malprudentuloj.
La tajdoj estigas grandan miksadon de la akvo, kio profitas al biologia produktado. La flusejo, la parto de marbordo, kiun kovras la tajdoj etendiĝas sur ĉirkaŭ 250 km2.
La fenomeno de kurondo okazas nur kiam la tajda koeficiento superas 80, sed ĝi maloftiĝis pro la aranĝaj laboroj de la golfo (Plej bonaj observaj punktoj : polder Tesnières sudokcidente de la monteto, Couesnon)[1].
Kotsablo kaj flusabloj
[redakti | redakti fonton]La riveraj aluvioj daŭre miksataj per fluso kaj malfluso kun rompitaj konkoj naskigas kotsablon, riĉa fekundigaĵo, kiu dum longa tempo estis uzata de ĉirkaŭaj kamparanoj por plibonigi iliajn agrojn.
La golfo estas preskaŭ ebena kaj tiel facile enŝlimiĝas (flusabloj). Trairo de la plaĝoj de la golfo povas fariĝi danĝera sen sperta gvidisto. La transiro de riveroj Sée kaj Sélune ne estas tre malfacila, sed ekzistas pluraj areoj de flusabloj en la sablaj partoj de la golfo, precipe sur la ŝaneloj, kiel sur ĉiu tre ebena areo, kiuj vagas ĉiutage.
Kunigita al esceptaj tajdampleksoj, tiu situacio danĝerigas la areon, en nebula vetero (perdo de direkto), kaŭzanta droniĝojn ne pro vera enŝlimiĝo sed pro elĉerpiĝo : ne eblas marŝi en koto sed antaŭa spertiĝo, ĉar la grundo kaj subiĝas pro la movo kaj kaptas vin se vi ne movas. Se la ŝanelo unue pleniĝas, tiam plejtaŭge estas maksimume liberigi la piedojn kaj naĝi per brakforto ; teorio antaŭvidas flosadon, sed hipotermio mortigas se oni ne sufiĉe rapide eltiriĝas. Provi malhelpi personon enŝlimiĝi per tirado por ke ĝi revenu sur firman grundon ne eblas, ĉar ĝia pezo en tia situacio estas proksimume komparebla al tiu de aŭto.
Multe pli ofte, malagrablaĵoj trafas aŭtojn parkitaj iom tro longtempe sur iom malaltaj lokoj. Ilia granda denseco enŝlimigas ilin : tiam ne plu eblas eltiri ilin, eĉ per alia aŭto ; eblas eltiri ilin nur per gruo post fluidigo de la sablo, kiu tenas ilin.
Digo kaj polderoj
[redakti | redakti fonton]Digo
[redakti | redakti fonton]De antaŭlonge, golfo de monteto Sankta-Mikaelo estis laborloko por polderigo fare de najbaraj grundposedantoj. De la 8-a ĝis la 17-a jc, la konkokordonoj deponitaj inter pinto de Château-Richeux kaj masivo de Saint-Broladre estis uzataj por digi la marĉojn de Dol. Oriente de kapelo Sainte-Anne, ankoraŭ distingiĝas tiu digo, kiu markis la sudan limon de la polderoj kaj kiu estas konata kiel digo de dukino Anna.
Digo de dukino Anna, konstruita en la 11-a jc el granito, etendiĝas laŭ 20 km.
En 1769, koncesio de proksimume 2 500 hektaroj estis konsentita, sude de la monteto, al s-ro Quinette de la Hogue, armateur à Granville, sur la plaĝoj de Couesnon, laŭ la bordoj de Moidrey, Beauvoir, Ardevon kaj Huisnes, kompense de muelejo perdita pro militago. Pacienca laboro por konkeri tiujn grundojn finiĝis en 1810 per la ĉirkaŭbaro de 930 hektaroj kaj kultivo inter Moidrey kaj la monteto. La ĉirkaŭbaraj digoj estis malfortaj pro kosto kaj malbone rezistis kontraŭ la riveratakoj. Tial inter 1802 kaj 1806, Quinette de la Hogue kaj ties asociito Combes provis digi kaj fiksi la fluejon de rivero Couesnon inter Moidrey kaj la monteto. Sed, Couesnon venkis tiujn klopodojn, kaj en 1848 du trionoj de la 930 hektaroj estis malaperintaj. Plie, en 1836, rivero Sélune estis detruita la ĉirkaŭbaraĵojn de Huisnes kaj Ardevon.
En 1856, S-ro Mosselman, fondinto de "Cie des Polders de l'Ouest", akiris novan koncesion por kultivebligi la 3 800 hektarojn da plaĝoj en la kvarlatero konsistigita de kapelo Sainte-Anne, golfeto de Moidrey, Roche-Torin kaj la monteto.
La plej grava ago tiucela estis la konstruado en 1880 de nesubmergebla digo fare de servo pri pontoj kaj ŝoseoj, malgraŭ kontraŭstaro de diversaj aŭtoritatoj. Tiu digo kaj tiu de Roche-Torin rapidigis la enŝlimiĝon de la golfo, kaj nun temas pri malkonstruo de tiu digo, kiu ligas la monteton al la kontinento, tio por limigi ensabliĝon, kio minacas insulecon de la monteto. La alirdigo, konstruita en 1880, kiu tenas la sablon, plikreskigas la naturan enŝlimiĝon de la golfo, tiom ke la monteto povus fariĝis eksinsulo. Nun, polderoj kovras pli 3 100 ha.
Ĵus finita, plej diversaj kvereloj kaj protestoj(Clémenceau (1881) pro kontraŭklerikalismo : elspezi monon por monaĥoj ! Victor Hugo (januare 1884) pro insula simbolismo, Maupassant (julie 1884) kaj amaso da aliaj estis esprimitaj.
Sed baldaŭ (en 1901) fervojo alvenis (ĝis daŭros ĝis en 1938). La kanalo utilis kiel dolĉakva rezervejo somere ; ĝi ebligas eviton de inundo de Pontorson ; ĝi hepas en sedimentado de blanka marĉo. La ŝoro (la salmarĉoj aŭ salherbejoj) etendiĝas.
Post la dua mondmilito, en kiu la germana armeo memdecide inudis la poldrojn per marakvo, necesis rekonstrui, kaj tiam oni polderigis ankaŭ la dekstran bordon de Couesnon. Grandaga prokjekto (Centre d’études des Marées) ekvidiĝis : dividi la golfon en du basenojn, unu okcidente kaj la alia oriente kaj utiligi tajdon kaj Couesnon taŭge orientita al du rezervejoj por konsistigi gigantan tajdan hidroelektran centralon. Tiu projekto eliris el la planoj nur miniature (Tajdocentralo de la Rance) : ostrobredistoj kaj mitulbredistoj gajnis kaj nun kvankam la idaroj ĉiam venas de Marennes, la plej granda parto de la franca mitulproduktado venas de Hermelles, nordapude de Vivier-sur-Mer.
Rememorigo pri kelkaj naturaj datumoj
[redakti | redakti fonton]La golfo etendiĝas de Pinto de Grouin al pinto Champeaux laŭ okcidenta-orienta akso ; kaj la kanalo de Couesnon de Pontorson, Beauvoir, je la baraĵo de la Caserne plilongiĝas kiel digo norden ĝis Mont-Saint-Michel, poste Tombelaine, bec d’Andaine kaj Saint-Jean-le-Thomas. Okcidente Cancale, oriente Avranches sur rivero Sée, norde de rivero Sélune. Ĝi situas funde de normanda-bretona golfo limigita per insularo Bréhat okcidente kaj Kabo de La Hague norde[4].
Pilgrimado
[redakti | redakti fonton]La golfo allogas nun ĉiujare tri milionojn da vizitantoj (nombro en julio 2012).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Fernand Verger. (1999) Marée et géographie humaine des littoraux, p. 79.
- ↑ Fernand Verger, « A la vitesse d'un cheval au galop ? », Pour la Science, januaro 2010, 20-a paĝo.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-29. Alirita 2013-11-24 .
- ↑ Nomanda-Bretona golfo : sedimentologia sintezo, Archimer - Ifremer
Fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Sunsubiĝo sur golfo de monteto Sankta-Mikaelo
-
Suda flanko de lumigita monteto Sankta-Mikaelo
-
La golfo
-
Golfo de monteto
-
La monteto vidata de la maro
-
Vido de la golfo je malalta tajdo
-
Vido suden de monteto Sankta-Mikaelo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Monteto Sankta-Mikaelo sur Google map
- Projet Mont-Saint-Michel : Reinsuligo de monteto Sankta-Mikaelo
- Konservejo de marbordo - Golfo de monteto Sankta-Mikaelo Arkivigite je 2009-05-18 per la retarkivo Wayback Machine