Guy de Maupassant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guy de Maupassant
Maupassant par Nadar.jpg
Persona informo
Guy de Maupassant
Naskonomo Henry-René-Albert-Guy de Maupassant
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1850 (1850-08-05)
en Tourville-sur-Arques
Morto 6-an de julio 1893 (1893-07-06) (42-jara)
en Passy, Parizo, Flag of France (1794–1815, 1830–1974, 2020–present).svg Tria Respubliko de Francio
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per sifiliso [#]
Tombo Tombejo de Montparnasse [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Liceo Henri-IV • Lycée Pierre-Corneille [#]
Subskribo Guy de Maupassant
Familio
Patro Gustave de Maupassant [#]
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Joseph Prunier • Guy de Valmont • Maufrigneuse [#]
Okupo novelisto • dramaturgoĵurnalisto • romanisto • verkisto • poeto [#]
Laborkampo literaturoteatroĵurnalismo [#]
Aktiva dum 1880– [#]
Verkado
Verkoj Bel-Ami ❦
Boule de Suif [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Guy DE MAUPASSANT (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1850 en la Château de Miromesnil (Kastelo Miromesnil) en la komunumo Tourville-sur-Arques, situanta en departemento Seine-Maritime, regiono Normandio Fécamp; mortis la 6-an de julio 1893) estis franca verkisto, aŭtoro de romanoj kaj fabeloj.

Li naskiĝis en Fécamp kaj ne en la kastelo de Miromesnil, kvankam lia patrino pro snobismo volis kredigi ĝin. Admiranto kaj amiko de Gustave Flaubert, li publikigis sian unuan novelon, «Boule de Suif», en la Manifesto de la Naturalismo de la Vesperoj de Medano (Soirées de Médan), organizitaj de Émile Zola en 1880.

Tiu novelo ebligis al Maupassant esti lanĉita en la verkarto kaj obteni ian sukceson; li fariĝis aŭtoro de naturalismaj fabeloj kaj noveloj, liaj plej ŝatataj temoj estis la vivo de la normandaj kamparanoj, de la et-burĝoj, en kiuj li rakontas pri amaj aventuroj aŭ pri frenezecaj halucinoj: La Maison Tellier (1881), Les Contes de la Bécasse (1883).

En pluraj el liaj fabeloj, kiel «Fort comme la mort» (1889), oni trovas ĉe li tiun timon pri la morto laj pri la supernatureco, kiu parte respondecas pri lia estonta freneziĝo, kaj eĉ ian kruelecon en «Mademoiselle Cocotte» aŭ «Le Noyé». Li ankaŭ publikigis romanojn: Une vie (1883), Bel-Ami (1885), Une partie de campagne.

Trafita de nervozaj perturboj (sekvoj de sifiliso) li mortis preskaŭ freneza en la kliniko de D-ro Blanche kaj estis entombigita en la pariza tombejo de Montparnasse.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]