Gustave Flaubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustave Flaubert
Persona informo
Gustave Flaubert
Naskiĝo 12-an de decembro 1821 (1821-12-12)
en Rueno
Morto 8-an de majo 1880 (1880-05-08) (58-jaraĝa)
en Croisset
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Cimetière monumental de Rouen vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko ReimsCanteleuParizoRueno vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater International lycée François-Ier • Paris Law Faculty • Lycée Pierre-Corneille vd
Subskribo Gustave Flaubert
Familio
Patro Achille Cléophas Flaubert vd
Gefratoj Achille Flaubert vd
Edz(in)o
Amkunulo Louise Colet vd
Profesio
Okupo romanisto • verkisto vd
Laborkampo prozo vd
Verkado
Verkoj Madame Bovary ❦
Salammbô ❦
Bouvard kaj Pécuchet ❦
L'Éducation sentimentale ❦
La Tentation de Saint Antoine ❦
Three Tales ❦
Dictionary of Received Ideas ❦
Q19150097 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustave FLAUBERT, en Esperanto Gustavo Flober'[1] (naskiĝis la 12-an de decembro en Rouen, 1821, mortis la 8-an de majo, 1880 en Croisset) estis franca verkisto.

Flaubert estis filo de kirurgo, sed li mem studis juron en Parizo, tamen pro epilepsiaj atakoj li ne finis la studadon. Post la morto de la patro en 1846 li vivis kun la patrino kaj nevino en Rouen, poste li translokiĝis al la proksima Croisset kaj dediĉis sin plene al verkado. Li laboris tre malrapide, strebante pri plej perfekta stilo, tial liaj verkoj ne estas multaj, sed majstraj.

Li komencis verki kiam li estis ankoraŭ 15-jara knabo, sed siajn ĉefverkojn li produktis dum la lastaj tridek vivojaroj, kiujn li pasigis en preskaŭa izoleco, sin dediĉante plene kaj ekskluzive al literaturo.

En sia verkado li daŭre ŝanceliĝas inter romantikismo kaj realismo, respegulante per tio ankaŭ sian propran internan malakordon. Ofte li estas konsiderata kiel la plej granda stilisto. Lia verkaro, en eleganta stilo de detalaj, malrapidaj priskriboj, situas prefere en realismo, kun perfekta psikologia konstruado de homfiguroj. Li okupiĝis precipe pri kritiko al la burĝa vivo, el kiu li mem devenis.

Al lia amikaro apartenis verkistoj kiaj George Sand, Guy de Maupassant, Edmond De Goncourt kaj Jules De Goncourt.

Li mortis kaŭze de ikto, en 1880.

Ĉefverko, Madame Bovary[redakti | redakti fonton]

En sia adoleska aĝo unu aparta okazaĵo forte influis lian psikon, kaj tiu influo verŝjne daŭris la tutan vivon: li enamiĝis al virino pli aĝa ol li je 15 jaroj. Tiu amrilato ne prosperis, kaj verŝajne tio speguliĝis en lia tuta verkado.

Lia literatura verkaro ne estas tre grandnombra, ĉar la rafinita polurado de liaj prozaĵoj probable postulis longan laboradon. Sed liaj libroj estas esence gravaj: La Sentimentala Edukado, La Tento de Sankta Antonio, Salambo, Tri rakontoj, kaj aliaj.

Tamen, lia ĉefverko — almenaŭ la plej fama — estas Madame Bovary (1857). Parte ĝi furoris pro la skandalo, kiun ĝi kaŭzis. Hodiaŭ certe ne okazus la samo.

Siatempe, la rakonto pri Sinjorino Bovary montris virinan figuron, kiun la socio ne povis elporti. Nome, temas pri ĉasta junulino en la kamparo, kutimiĝinta al legado de romantikaj rakontoj, kiun edzinigis medicinisto Charles Bovary. La geedza vivo estis senkolora kaj enuiga, kaj iom post iom kondukis la edzinon al iluzioj kaj netolerebla malkontento. Ŝi havigis al si amanton, kiu tamen rifuzis alpreni ŝin kiel konstantan parulinon. Ŝia vivo evoluis al senekvilibraj kondutoj rilate al la financa aspekto; nova amanto aperis, kaj sekve nova elreviĝo. Ema Bovary fine trovis tragikan sorton.

Pro tiu grava verko, kreiĝis la termino “bovarismo”, kiu priskribas psikan staton de seksa frustracio, kun malkontenteco pri la socio kaj emocioj, kun vanaj ambicioj kaj inklino al iluzioj.

Flaubert estis jure procesita, sub akuzo de publikigo de malmorala verko. Pro kompetenta defendo, oni lin absolvis. Fine, konsiderante la realisman figuron de Sinjorino Bovary, oni demandis lin: Kiu estas Madame Bovary?

Lia respondo eniris la historion de literaturo: “Madame Bovary estas mi!”

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Pri Gustave FLAUBERT, Jean-Paul Sartre verkis L'idiot de la Famille (1972)

Kinaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ liaj verkoj estis filmitaj ĉ. 25 filmoj (Madame Bovary 10-foje, Bouvard et Pécuchet 3-foje, Salambo 2-foje).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Simpla koro; Herodiasa (du noveloj) / Trad.: L. BOURGOIS ; P. COMBOT. – Paris, 1989

La legendo de Sankta Juliano Helpema / Trad.: Hector Hodler. – Paris : UFE, 1990


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Lanti' Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]