Bovarismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bovarismo estas "malkontenta stato, pri sociaj kaj emociaj planoj, kiu troviĝas precipe ĉe iuj nervozaj gejunuloj, kaj kiu rezultas en troaj kaj vanaj ambicioj, fuĝo al imageca kaj romaneca". Bovarismo ĉefe reflektas superidentigon kun fikcia rolularo, sed ankaŭ seksan frustracion en geedza vivo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino bovarismo elvenas el la romano Sinjorino Bovary de franca verkisto Gustave Flaubert. En la romano de Flaubert, la sinjorino Bovary tro legis en ŝia junaĝo speciale romantismajn romanojn. Ŝia edzina vivo anstataŭ plenumi ŝiajn revojn, nur alportis al ŝi frustracion kaj seniluzion. Ŝi nur renkontas Charles Bovary-n, ne aparte valoran viron, kaj kelkajn amantojn, ankaŭ ili ne aparte valorajn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • GAULTIER, Jules: Le Bovarysme, la psychologie dans l’œuvre de Flaubert, París, 1892.
  • PALANTE, Georges: Le bovarysme, une moderne philosophie de l'illusion, 1903.