Tria Respubliko de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

La Tria Respubliko de Francio estas la nomo de la franca ŝtato inter la jaroj 1871 ĝis 1940.

Post la malvenko de Francio en la Francia-Prusia Milito de la jaroj 1870 kaj 1871, la Pariza Komunumo de la jaro 1871 kaj la maltroniĝo de la reĝo Napoleono la 3-a de Francio ne plu eblis instali novan reĝan dinastion, kaj tial – pli pro manko de alternativoj ol el politika konvinko – elvokiĝis respubliko.

La nova ŝtata konstitucio antaŭvidis legislativon kun du-parta parlamento: Ĉambro de la deputitoj (Chambre des députés) kaj Senato (Sénat), kiuj kune sub la nomo Nacia Asebleo elektu prezidenton, kiu havu fortan pozicion kaj oficu dum po sep jaroj. La politika pozicio de la prezidento tamen ne estis tiom forta, kiom en la posta koncepto de Charles de Gaulle por la rolo de la prezidento en la Kvina Respubliko de Francio. La ĉefministro dependis de la plimulto en la Ĉambro de la deputitoj, kaj la ministraroj ŝanĝiĝis relative ofte.

En ekstera politiko la nova ŝtato komence havis malfacilan pozicion. La kanceliero de la Germana Regno, Otto von Bismarck, zorgis pri internacia izoligo de Francio, kaj kiel sola eŭopa respubliko apud San-Marino kaj Svisio la ŝtato ekspektis malfidon de la aliaj, monarkiaj ŝtatoj.

En interna politiko la ŝtato aparte batalis pri redukto de la politika kaj socia influo de la romie katolika eklezio. Tio gvidis al drasta divido de ŝtato kaj religio, kio ĝis hodiaŭ karakterizas Francion, kaj al konstruo de multaj novaj ŝtataj lernejoj, ĉar la ŝtato ne volis esti dependa de katolikaj lernejoj. Krom la sukcesoj, la trian respublikon skuis diversaj grandaj krizoj, i.a. la Panama krizo.

La Tria Respubliko de Francio finiĝis dum la jaro 1940, kiam la ŝtato denove kapitulacis kontraŭ la (nun de diktatoro Hitler regita) Germana Regno. La regionoj Alzaco kaj Loreno, kies enloĝantoj tradicie je granda parto estis germanlingvaj, estis aneksitaj de Nazia Germanio, la norda parto de Francio estis okupita de la armeo de Nazia Germanio kaj en la sudo la politikisto Philippe Pétain fondis la reĝimon de Vichy (État Français), kiu fakte estis satelita ŝtato de Nazia Germanio.

Prezidantoj de la Tria Respubliko[redakti | redakti fonton]

Ofica tempo Nomo de prezidento
1871-1873 Adolphe Thiers
1873-1879 Patrice de Mac-Mahon
1879-1887 Jules Grévy
1887-1894 Marie François Sadi Carnot
1894-1895 Jean Casimir-Périer
1895-1899 Félix Faure
1899-1906 Emile Loubet
1906-1913 Armand Fallières
1913-1920 Raymond Poincaré
1920-1920 Paul Deschanel
1920-1924 Alexandre Millerand
1924-1931 Gaston Doumergue
1931-1932 Paul Doumer
1932-1940 Albert Lebrun

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]