Batalo de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Germana militista kuracisto zorganta vunditan soldaton.
Germanaj trupoj en Parizo.
Francaj prizonuloj iras al koncentrejo.

La Batalo de Francio, konata ankaŭ kiel Falo de Francio, estis la invado de Francio kaj de la Malaltaj Landoj dum la Dua Mondmilito fare de Nazia Germanio. En la ses semajnoj el 10a de Majo 1940, Germanaj fortoj venkis super fortojn de Aliancanoj pere de mov-operacoj kaj konkeris Francion, Belgion, Luksemburgon kaj Nederlandon, metante finon al la teraj operacioj en la Okcidenta Fronto ĝis la 6a de Junio 1944. Italio eniris en la militon la 10an de Junio 1940 kaj invadis Francion tra la Alpoj. EStis la epoko de la Okupacio de Francio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La germana plano por la invado konsistis el du ĉefaj operacioj. En Fall Gelb (Flava Okazo), Germanaj armeunuoj entrudiĝis tra la Ardenoj kaj poste laŭlonge de la valo de la rivero Somme, tranĉante kaj ĉirkaŭante la unuojn de Aliancanoj kiuj estis antaŭenirintaj en Belgion, por fronti la timitan Germanan invadon. Kiam la britaj, belgaj kaj francaj fortoj estis forpelitaj reen al la maro fare de la movebla kaj bone organizita germana operaco, la britoj evakuis la trupojn de la Brita Ekspedicia Forto (BEF) kaj kelkajn francajn diviziojn el Dunkerko pere de la Operaco Dinamo.

Post la retiriĝo de la BEF, la germanaj fortoj startis la Fall Rot (Ruĝa Okazo) la 5an de Junio. La sesdek restintaj francaj divizioj faris fortan reziston, sed ne estis kapablaj superi la germanan aeran superecon kaj armitan moveblon. Germanaj tankoj flankigis la Linion Maginot kaj pelis ilin profunde en Francion. Germanaj fortoj okupis Parizon ne trafinte opozicion la 14an de Junio, post la foriro de la franca registaro kaj la falo de la Franca armeo. Germanaj komandantoj renkontiĝis kun Franciaj oficiroj la 18an de Junio por negocadi finon al la batalado.

La 22an de Junio 1940, oni subskribis Duan Batalpaŭzon en Compiègne fare de reprezentantoj de Francio kaj de Germanio. La neŭtrala Reĝimo de Vichy estrita de la Marŝalo Philippe Pétain anstataŭis la reĝimon de la Tria Respubliko de Francio kaj Germanio okupis la nordajn kaj okcidentajn marbordojn de Francio kaj ties internajn terojn. Italio ekkontrolis malgrandan zonon en la sudoriento kaj la Reĝimo de Vichy retenis la neokupitan teritorion en la sudo, konata kiel libera zono. La Germanoj okupis la zonon sub la operaco Fall Anton en Novembro 1942, ĝis la liberigo fare de la Aliancanoj en la somero de 1944.

Bataloj[redakti | redakti fonton]

La batalo de Arras okazis dum la batalo de Francio, en la unuaj etapoj de la Dua Mondmilito. Ĝi estis kontraŭatako de aliancanoj kontraŭ la flanko de la germana armeo, kiu okazis ĉe la urbo Arras, en la nordoriento de Francio. La germanaj fortoj estis atakantaj el la nordo, al la Manika Markolo, cele al ĉirkaŭkapto de la aliancaj fortoj kiuj estis antaŭenirantaj orienten en Belgion. La kontraŭatako de Arras estis klopodo de la aliancanoj por haltigi la germanan avangardon kaj malhelpi ties antaŭeniron. Kvankam la aliancanoj dekomence sukcesis venki, ili estis forpelitaj fare de la germanaj trupoj kaj devigitaj retiriĝi por eviti la ĉirkaŭkapton fare de la germanaj trupoj.

La Batalo de Dunkirko estis milita operaco kiu okazis en Dunkirko (Dunkerque), Francio. La batalo estis luktita inter fortoj de la Aliancanoj unuflanke kaj de Nazia Germanio duaflanke. Kiel parto de la Batalo de Francio en la Okcidenta Fronto, la Batalo de Dunkirko konsistis en la defendo kaj evakuado al Britio de Britoj kaj de aliaj fortoj de Aliancanoj kiu estis jam en Eŭropo el la 26a de Majo al la 4a de Junio 1940.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Atkin, Ronald (1990). Pillar of Fire: Dunkirk 1940. Edinburgh: Birlinn. ISBN 1-84158-078-3.
  • Belgium: The Official Account of What Happened 1939–1940 [Belga Ministerio de Eksteraj Aferoj]. London: Ministère des Affaires Étrangères de la Belge. 1941. OCLC 4025429. LCOC 42016037. Alirita la 1an de Decembro 2015.
  • Blatt, Joel, ed. (1997). The French Defeat of 1940: Reassessments. Providence, RI: Berghahn. ISBN 1-57181-109-5.
  • Bloch, Marc (1968) [1946]. Strange Defeat: A Statement of Evidence Written in 1940. New York, NY: Norton. ISBN 0-393-31911-3.
  • Bond, Brian (1990). Britain, France and Belgium, 1939–1940. London: Brassey's. ISBN 0-08-037700-9.
  • Buckley, John (1998). Air Power in the Age of Total War. UCL Press. ISBN 1-85728-589-1.
  • Chappel, Michael "Mike" (1985). The Canadian Army at War. Men at Arms. Oxford: Osprey. ISBN 978-0-85045-600-4.
  • Christofferson, Thomas R.; Christofferson, Michael S. (2006). France during World War II: From Defeat to Liberation. Fordham University Press. ISBN 0-8232-2562-3.
  • Churchill, Winston S. (1949). Their Finest Hour. The Second World War. II. Cambridge: Houghton Mifflin. OCLC 396145.
  • Citino, Robert Michael (1999). The Path to Blitzkrieg: Doctrine and Training in the German Army, 1920–1939. Boulder: Lynne Rienner. ISBN 1-55587-714-1.
  • Citino, Robert M. (2002). Quest for Decisive Victory: From Stalemate to Blitzkrieg in Europe, 1899–1940. Modern War Studies. Lawrence: University Press of Kansas. ISBN 0-7006-1176-2.
  • Citino, Robert M. (2005). The German Way of War: From the Thirty Years' War to the Third Reich. Lawrence: University Press of Kansas. ISBN 978-0-7006-1624-4.
  • Cooper, M. (1978). The German Army 1933–1945, Its Political and Military Failure. Briarcliff Manor, NY: Stein and Day. ISBN 0-8128-2468-7.
  • Corum, James (1992). The Roots of Blitzkrieg: Hans von Seeckt and German Military Reform. Modern War Studies. Lawrence: University Press of Kansas. ISBN 0-7006-0541-X.