Itala kontraŭnazia rezistmovado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Membroj de Itala rezistado en Ossola, 1944.
Membro de Itala rezistado en Florenco, 1944.

La Itala kontraŭnazia rezistmovado (en itala: Resistenza italiana aŭ simple la Resistenza) estas terminego por italaj rezistogrupoj dum la Dua Mondmilito. Ĝi opoziciis al fortoj de Nazia Germanio same kiel de ties pup-ŝtata loka reĝimo, nome la Itala Sociala Respubliko, post la de Germanio milita okupacio de Italio okazinta inter septembro 1943 kj aprilo 1945. La movado kiu stariĝis inter italoj de diversaj sociaj klasoj kaj ideologioj estis konata ankaŭ kiel Itala rezistado kaj kiel Italaj partizanoj (partigiani [partiĴAni] en itala), kaj la terura konflikto kie ili partoprenis estas referencita kiel Itala Liberiga Milito alude al la Kampanjo de Italio kontraŭ la Akso Romo-Berlino-Tokio aŭ kiel Itala Enlanda Milito (reference specife al la konflikto kontraŭ la italaj faŝistoj). La moderna Itala Respubliko estis teorie deklarita kiel fondita sur la lukto de la rezistado.

Partizanoj[redakti | redakti fonton]

La itala militoficiro Rodolfo Graziani ĉirkaŭkalkulis je 70 000 al 80 000 maje 1944.[1] Ĉirkaŭ 41% en la Brigadoj Garibaldi kaj 29% estis aktivuloj de la Brigadoj Giustizia e Libertà (Justeco kaj Libero).[2] Unu el la plej fortaj unuoj, nome la 8a Brigado Garibaldi, havis 8050 homojn (450 sen armiloj) kaj funkciis en areo Romagna.[1] La KLN funkciis ĉefe en la areoj de Alpoj, Apeninoj kaj Pada Ebenaĵo de ISR, kaj ankaŭ en la germanokupitaj operaczonoj de Adriatika Marbordo OZAK (areo nordoriente de la norda pinto de la Adriatika Maro) kaj OZAV (Trento kaj Suda Tirolo).[1] Iliaj perdoj kvantis je 16 000 mortintoj, vunditoj aŭ kaptitoj inter septembro 1943 kaj majo 1944.[1] La 15an de junio 1944, la Generala Stabanaro de la faŝisma armeo Esercito Nazionale Repubblicano ĉirkaŭkalkulis ke la partizanaj fortoj kvantis je 82 000 homoj, el kiuj ĉirkaŭ 25 000 funkciis en Piemonto, 14 200 en Ligurio, 16 000 en la Julia Veneto, 17 000 en Toskanio kaj Emilia-Romagna, 5 600 en Veneto, kaj 5 000 en Lombardio.[3] Iliaj unuoj plifortiĝis laŭgrade pro la alveno de junuloj kiuj fuĝis el la rekrutoj de la Itala Sociala Respubliko, same kiel el dizertintoj el la armeode la ISR.[4] Ĉirkaŭ aŭgusto 1944, la nombro de partizanoj pliiĝis ĝis 100 000, kaj plialtiĝis ĝis pli ol 250 000 kun la fina insurekcio en aprilo 1945.[5] El italaj rezistantoj mortis 50 000 luktantoj dum la konflikto.[6][7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 MOSELEY, Roger. (2004) Mussolini: The Last 600 Days of Il Duce.
  2. LONGHI, Silvano. (2010) Die Juden und der Widerstand gegen den Faschismus in Italien: 1943 - 1945.
  3. Roberto Battaglia, Storia della Resistenza italiana, pp. 336-339.
  4. Giuseppe Fioravanzo, La Marina dall'8 settembre 1943 alla fine del conflitto, p. 433.
  5. Resistenzialismo versus resistenza
  6. This Day in History — 9/6/1944 - Italian resistance fighters persevere. History.com. Alirita 2013-12-30.
  7. “World War II: the Encyclopedia of the War Years, 1941-1945” p. 360