Apeninoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Apeninoj
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
La plej alta punkto Gran Sasso (2 912 m)
Kontinento Eŭropo
Situo Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-San-Marino.svg San-Marino
v  d  r
Information icon.svg
Apeninoj en Emilia (Pietra di Bismantova)

La Montoj Apeninoj (Appennini ap:e'n:i:ni en la itala) estas montaro 1.200 km longa kiu situas el nordo al sudo de Italio laŭlonge de la tuta "botoforma" duoninsulo, kaj pli precize laŭ ties orientaj marbordaj regionoj, formante la ĉefan geografian akson de la itala duoninsulo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo estis jam uzata de la Romianoj (Apenninus MonsAppenninus Mons).

Verŝajne ĝi devenas de la kelta radiko pen(n) (monto),[1] trovebla ankaŭ en la nomoj Peninaj Alpoj kaj Peninoj en Anglio. La Keltoj loĝis en Norditalio, do estas kredinde ke komence la nomo celis nur la nordan parton de Apeninoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala situo[redakti | redakti fonton]

Apeninoj komencas en Norditalio, apud Ĝenovo, ligataj al Okcidentaj Alpoj, kaj etendiĝas suden kiel akso de la itala duoninsulo ĝis ĝia fino en Kalabrio. La montoj de norda Sicilio estas ofte taksataj kiel lasta parto de Apeninoj.

Oriente kaj okcidente de Apeninoj, maroj estas ĉiam proksimaj, lasante lokon nur por iuj malgrandaj ebenaĵoj. Okcidente, en pluraj regionoj Apeninoj estas flankataj de malaktivaj vulkanoj; kelkaj vulkanoj estas klasataj aktivaj sed dormantaj (Vezuvio, Flegreaj Kampoj ktp).

Divido kaj plej altaj pintoj[redakti | redakti fonton]

Tradicie Apeninoj estas dividataj en tri partojn: Norda, Centra kaj Suda.

Nordaj Apeninoj entenas la montaron en Ligurio (ĉirkaŭ de Savono orienten) kaj laŭ la regiona limo inter Emilio-Romanjo kaj Toskanio. La plej alta pinto estas Monte Cimone, 2165 m.

Majella estas la dua plej alta monto en Apeninoj

Centraj Apeninoj entenas la postan montaron ĝis proksimume la limo inter Abruco kaj Molise. Tie estas la plej altaj pintoj de Apeninoj: Gran Sasso, 2912 m; Majella, 2793 m.

Sudaj Apeninoj entenas la sudan parton de Apeninoj. La plej alta pinto estas Serra Dolcedorme, 2267 m.

La Sicila Apenino estas la sekvo de Apeninoj en Nordsicilio. La plej alta pinto estas Pizzo Carbonara, 1979 m.

Klimatoj en Italio laŭ Köppen/Pinna.
Helverda = Cfa, verda = Cfb, malhelverda = Cfc, flava = Csa, grizflava = Csb, blua = Dfb.

Glaĉeroj[redakti | redakti fonton]

Dum la glaciepokoj Apeninoj, male al Alpoj, ne estis tute kovritaj de neĝo kaj glacio, kaj pro la suda latitudo kaj pro la malpli granda alto. Ja estis kelkaj glaĉeroj, sed multe pli malgrandaj ol en Alpoj.

Hodiaŭ ekzistas nur unu malgranda (kaj malgrandiĝanta) glaĉero, Calderone (= "kaldronego"), sur la norda flanko de Gran Sasso. Ĝi estas la plej suda glaĉero en Eŭropo post la malapero de la glaĉero de la Veleta en Sierra Nevada, Hispanio, komence de la 20-a jarcento.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Apeninoj apartenas al la aro de mezvarmaj klimatoj (grupo C laŭ la Klimata_klasifiko_de_Köppen) kaj similas la klimaton de aliaj montaroj en la mediteranea regiono.

La mapo montras ke la ebenaĵoj kaj marbordaj montetoj de Italio apartenas al veraj mediteraneaj klimatoj (grupo Cs), kun sekaj someroj sed sufiĉe pluvriĉaj vintroj (kutime julio kaj aŭgusto estas preskaŭ sen pluvoj). La plimulto de la Apenino apartenas tamen al grupo Cf, kun pluvoj en ĉiuj monatoj, kvankam ne samabundaj (pli abundaj vintre kaj malpli somere). Nur la plej altaj montoj en la centra Apenino havas klimaton de la grupo D (malvarma klimato). Suda Apenino (krom Pollino) havas sekan someron kiel la ebenaĵoj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La tektonaj movoj kreintaj Apeninojn

Estas ia simileco inter Alpoj kaj Apeninoj: ambaŭ kuŝis en la fundo de la praoceano Tetiso antaŭ milionoj da jaroj kaj ambaŭ suprenleviĝis pro platotektonikaj puŝoj, precipe pro la alproksimiĝo de Afriko al Eŭropo kiu ankaŭ kaŭzis la malapero de Tetiso, krom kelkaj malgrandaj fragmentoj (Mediteraneo, Nigra Maro, Kaspia Maro ktp).

Sed la studoj de la lastaj du jardekoj montris klare ke atribui ambaŭ al samtempa orogenezo estas eraro. Alpoj komencis elakviĝi el Tetiso dum la lasta parto de Kretaceo (ĉ. antaŭ 70 milionoj da jaroj), Apeninoj nur longe poste (ĉ. antaŭ 20 milionoj da jaroj, krom kelkaj praaj insuloj). Ankaŭ la direkto de la puŝo estis malsama.

Plantoj kaj bestoj[redakti | redakti fonton]

Plantoj[redakti | redakti fonton]

Precipe influas la vegetaĵaron de Apeninoj:

  • la temperaturo: mezvarma klimato, pli malvarma alte, pli varma sude;
  • la disponeblo de akvo, kiu dependas de la sezono (somere pluvas malmulte) sed ankaŭ de la grundo (en la kalkoŝtonaj areoj, kiuj estas la plej oftaj, pluvakvo parte iras subteren, do la disponeblo de akvo malgrandiĝas).

Apeninoj estas plejparte kovritaj de arbaroj, enhavantaj preskaŭ nur deciduajn arbojn: la apeninaj deciduaj montarbaroj. Ekde ĉ.800m regas fagoj, ĝis 1400-1800m.[2] Super la fagoj ofte estas nur herbejoj.

Balkana pino Pinus heldreichii en Pollino

Koniferoj ne estas oftaj en Apeninoj, krom en malmultaj lokoj.[3] Inter koniferoj, estas menciinda la blanka abio (Abies alba), kiu iam estis multe pli ofta ol hodiaŭ, kutime miksata al fagoj, kaj la nigra pino (Pinus nigra). En partoj de sudaj Apeninoj tre gravas la balkana pino (Pinus heldreichii). Super la arbaroj, ĉe la plej alta pintoj, kreskas la monta pino (aŭ pigmea pino, Pinus mugo), kiu estigas arbetarojn.

En pli malaltaj areoj (kutime sub ĉ.800m) anstataŭ fagoj estas miksaĵo de aliaj deciduaj arboj: kverkoj, kaŝtanarboj, fraksenoj, karpenoj ktp. En la suda parto de Apeninoj troveblas ankaŭ arbaroj de napola alno (Alnus cordata), endemia de Suditalio kaj Korsiko.

Estas multe da endemiaj herboj, precipe en la altaĵoj; plejparte ili estas similaj sed ne egalaj al alpaj herboj. Ekzemploj estas la apenina edelvejso (Leontopodium nivale), simila al la pli fama alpa edelvejso (Leontopodium alpinum); la rokjasmeno de Matilda, Androsace mathildae, simila al la alpa rokjasmeno (Androsace alpina). Estas ankaŭ herboj kiuj troveblas nur en Apeninoj kaj en Balkanoj (sed ne en Alpoj), ekzemple la balkana genciano Gentiana dinarica. La plimulto de la plantaj specioj estas tamen komunaj al Apeninoj, Alpoj kaj aliaj partoj de Eŭropo.

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, la sama specioj de mamuloj troveblas en Apeninoj, kiel en la ceteraj montaroj de Eŭropo kun mezvarma klimato (Alpoj, Pireneoj, Karpatoj, Balkanoj), ofte kun etaj diferencoj (malsamaj subspecioj aŭ specioj malsamaj sed similaj).

Gravas la ĉeesto de la apeninaj lupoj (Canis lupus italicus), tre similaj sed ne precize egalaj al la lupoj de centra kaj orienta Eŭropo. Kiam la lupoj malaperis en preskaŭ la tuta Okcidenta Eŭropo, restis lupoj en Abruco kaj de tie ili disvastiĝis al la ceteraj Apeninoj, al la Alpoj, al Francio, al Svisio, kaj eĉ en aliaj landoj.

Ankaŭ la abrucaj ursoj kaj la apeninaj ĉamoj apartenas al lokaj subspecioj (Ursus arctos marsicanus, Rupicapra pyrenaica ornata) kaj restis nur en Abruco. Male al la lupo, ili ne disvastiĝis denove en proksimaj regionoj, malgraŭ la nuntempa prokektado. Simile, inter la malgrandaj mamuloj, ekzemple Talpa europaea (la eŭropa talpo) vivas nur en Nordaj Apeninoj, kaj estas anstataŭata de la simila Talpa romana en centra kaj suda Italio (montoj kaj ebenaĵoj), kaj la apenina soriko (Sorex samniticus) estas specio tre simila al la komuna soriko (Sorex araneus).

Ceteraj bestoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, ne estas multaj bestoj endemiaj en Apeninoj (aŭ en la tuta itala duoninsulo).

Estas tamen kelkaj endemiaj specioj de amfibioj: Rana italica (apenina rano), Bombina pachypus, Lissotriton italicus, Speleomantes ambrosii ktp. La genro Salamandrina (salamandreto, 2 specioj) estas endemia de la itala duoninsulo.

Inter la fiŝoj, Alburnus albidus estas endemiaj de kelkaj montaj riveretoj en centra kaj suda Italio, kaj Salmo fibreni nur de unu lago en Latio. Rutilus rubilio estas endemia de la itala duoninsulo.

Tre aparta besto estas Chirocephalus marchesonii, eta salikoko kiu vivas nur en la malgranda Lago de Pilato (1941 m), sur la norda flanko de Monto Vettore.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito la germanoj uzis la Apeninojn kiel defenda baraĵo, kun la nomo de Gotika Linio. Ĝi estis atakita malsukcese en septembre de 1944.

Aliaj montaroj kun similaj nomoj[redakti | redakti fonton]

En la Luno estas Montoj Apeninoj, proksime de la Mare Imbrium kie Apollo 15 surluniĝis.

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lewis,C.T. kaj Short,C. (1879). Āpennīnus (angle). A Latin Dictionary. Alirita 2018-02-17.
  2. P.Regato. Appenine deciduous montane forests (angle). WWF. Alirita 2018-02-18.
  3. Pluraj aŭtoroj (2007). I boschi montani di conifere (itale) (PDF). Museo Friulano, Ministero Ambiente, Comune Udite. Alirita 11.02.2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]