Kalabrio
Kalabrio | |
itale Calabria | |
Flago | Blazono |
Kodo: | CAL |
---|---|
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 15,082 km² |
Ĉefurbo: | Katanzaro |
Loĝantaro: | 1.841.300 loĝ. |
Provincoj: | Katanzaro, Kosenco, Krotono, Reggio Calabria, Vibo Valentia |
Komunumoj: | listo de 409 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 18 |
Prezidanto: | Roberto Occhiuto 2021 |
Retejo: | oficiala paĝo |
![]() | |
Kalabrio (itale Calabria [kalabrja]) estas itala regiono, kiu situas en la plej suda parto de Itala duoninsulo. La markolo de Mesino apartigas ĝian sud-okcidentan pinton disde la insulo Sicilio.

Ĝi estas la unua teritorio kiu historie ricevis la nomon de Italio, donita de la antikvaj grekoj al la istmo de Katanzaro kiu, ĉe ilia alveno en la areo, estis sub la regado de Italo, reĝo de la enotroj. Post la alveno de la brutioj ĝi estis nomata Brutium de la romianoj; en la bisanca periodo ĝi estis parto de la regiono "Kalabrio kaj Brutium" ("Kalabrio" tiam estis la nomo de la nuna Salento); fine kiam Bisanco perdis la Salento, la nomo Kalabrio pasis al la iama Brutium).
Loĝita ekde la Paleolitiko, kiel pruvas la Romito-kaverno, dank' al sia strategia pozicio en la centro de la Mediteranea ĝi do vidis la floradon de multnombraj kulturoj kiel la enotria, brutia, Greka, Romia, Bizanca kaj Normanda.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Kalabrio, la pinto de la Itala boto, konsistas el duoninsulo etendiĝanta en la Mediteraneo. Tial la regiono havas marbordan disvolviĝon de 788,92 km. Ĝi estas banata de la maroj Tirena kaj Ionia, norde limas kun Basilikato kaj estas disigita de Sicilio per la Mesina Markolo.
La regiono dividiĝas en 5 provincojn: Katanzaro (CZ), Kosenco (CS), Krotono (KR), Reggio Calabria (RC) kaj Vibo Valentia (VV).
La Kalabria teritorio estas plejparte okupita de montoj, kiuj estas parto de la Apeninoj, (Pollino, Sila, Marborda Montaro, Serre kaj Aspromonte) , kiuj formas la centra spino de la regiono. Tial nur malgranda parto de la regiona surfaco estas okupata de ebenaĵoj; la ĉefaj estas la Piana di Sibari, la Piana di Sant'Eufemia kaj la Piana di Gioia Tauro.
Du malgrandaj insuloj apartenas al Kalabrio, Dino (pli granda) kaj Cirella, ambaŭ administre en la provinco de Kosenco kaj banitaj de la Tirena Maro.

La riveroj ne estas tre longaj kaj tute ne estas navigeblaj. La plej longaj estas Crati kaj Sinni. Tre pitoreska estas la rivero Lao kiu fluas tra profunda kanjono de la montaro Pollino al la Tirena Maro.
Krome, ekzistas multnombraj lagoj kiuj estas artefaritaj, precipe sur la Sila altebenaĵo, la ĉefaj estas la Ampolino, la Arvo, la Cecita, la Angitola kaj la Passante.
Klimato[redakti | redakti fonton]
La Kalabria klimato estas ĝenerale de la Mediteranea tipo. La ionia marbordo estas pli seka kaj pli arida ol la tirrena kiu havas pli mildan klimaton. Temperaturoj ĝenerale laŭ la marbordoj neniam falas sub 10 °C kaj neniam pliiĝas super 40 °C, kun pintoj de 42-44 °C en la someraj monatoj. Laŭ la Apeninoj kaj en la internaj areoj, de la Pollino, ĝis la Sila ĝis la Aspromonte, la klimato estas monta Apenino (malvarma kontinenta) kun malvarmaj vintroj kaj neĝaj, la somero estas varma kaj ne mankas fulmotondroj. Rimarkindas la interesa ĉiutaga temperaturo, vintre, en la Crati-valo, kie abundaj neĝadoj povas okazi eĉ ĉe malaltebenaj altitudoj.
Flaŭro[redakti | redakti fonton]
La malsamaj klimataj kondiĉoj de la regiono ankaŭ favoras malsaman vegetaĵaron de areo al areo. De marnivelo ĝis 600 metroj (mediteranea nivelo) la mediteranea makizo superregas kun olivoj, kaj aliaj plantoj tipaj de la mediteranea klimato. De 700 metroj ĝis 1000 metroj (malsupra Apenina montara ebenaĵo), anstataŭe, transira vegetaĵaro kreskas: kaŝtanarboj kaj kverkoj dominas. De 1000 metroj supren (monta ebenaĵo) dominas la specioj tipaj de la montara klimato, kunmetitaj de fago, arĝenta abio kaj laricio-pino. Sur la Kalabria Serre la montara ebenaĵo komenciĝas, en kelkaj punktoj, eĉ je 800 metroj. Menciindas la "loricato-pino" (Pinus heldreichii), la senkontesta simbolo de la Nacia Parko Pollino: tiu antikva relikvo vivas nur sur la Pollino, dum ekstere de la itala teritorio ĝi troviĝas sur la Balkanoj.
Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Reggio Calabria | Provinco de Reggio Calabria | 184 400 loĝ. |
2 | Katanzaro | Provinco de Katanzaro | 94 400 loĝ. |
3 | Lamezia Terme | Provinco de Katanzaro | 70 200 loĝ. |
4 | Kosenco | Provinco de Kosenco | 70 000 loĝ. |
5 | Krotono | Provinco de Krotono | 60 600 loĝ. |
Historio[redakti | redakti fonton]
La antikvaj loĝantoj de Kalabrio, estis la Bretioj, (aŭ Brutioj, laŭ la romianoj, kiuj ne havis simpation por ili, kiuj rezistis longe al la romia koloniigado); post la atakoj de la grekoj, la teritorio estis dividita, la marbordo iĝis greka, kaj la interno restis al la bretioj. Dum la koloniigado de la helenoj, ĝi estis grava zono de la Helena civilizo. El la klasika epoko restas multajn spurojn videblaj en la Arkeologiaj lokoj en Kalabrio. Post la konkero fare de la romianoj en la 3-a jarcento a.K. la ekonomio de la regiono malkreskis ĝis la malapero de la Romia Imperio, kun malbonegaj konsekvencoj por Kalabrio, tiel ke unu el la plej riĉaj regionoj de Italio estis izolita pro pesto kaj atakoj de arabaj kaj bizancaj piratoj.
Tiu ĉi situacio daŭris ĝis la alveno de Ruĝero la 1-a de Sicilio, fine de la 11-a jarcento; lia dinastio estigis la Napolan Regnon, kiu regis Kalabrion ĝis la unuiĝo de Italio en la 19-a jarcento.
Post la unuiĝo de la itala Regno, estiĝis en la sudo, kaj ĉefe en Kalabrio, ribela movado en kiu miksiĝis rabistoj kaj lojaluloj al la antaŭaj ŝtatoj (Brigantaggio), kiu estis sange forviŝata de la nova centra registaro.
Ankoraŭ nun, Kalabrio estas inter la plej malriĉaj regionoj de Italio.


La ĉirkaŭantaj maroj de Kalabrio estas puregaj, kaj nuntempe la plejmulto el riĉeco de la regiono devenas el stranda turismo.
Komunikiloj[redakti | redakti fonton]
- La flughaveno "Sant'Eufemia" de Lamezia Terme (IATA: SUF, ICAO: LICA) situas en la kvartalo Sant'Eufemia en la komunumo Lamezia Terme, ĝi estas la ĉefa flughaveno en Kalabrio kaj unu el la unuaj en Suda Italio laŭ pasaĝera trafiko.
- La C
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala paĝaro de la Regiono Kalabrio (itale)
- Tradiciaj vestoj de Kalabrio Arkivigite je 2004-08-03 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
|