Ordinara kastaneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Castanea sativa)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara kastaneo
Maronoj
Maronoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Kastaneo Castanea
Castanea sativa
Mill. [1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ordinara kastaneokultiva kastaneo[2] (Castanea sativa) estas specio de kastaneo el la familio de la fagacoj, indiĝena en suda Eŭropo kaj en Malgranda Azio, kaj vaste kultivata ĉie en la mezvarmaj regionoj de la mondo. Granda, longeviva foliarbo, ĝi produktas manĝeblan frukton, la kaŝtanon [3]maronon [4], kiu estas uzata en kuirado ekde la antikvaj tempoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La arbospecio estas komunue nomata "kastaneo", "kaŝtanarbo", "kaŝtanujo", aŭ "dolĉa kaŝtanujo" por diferencigi ĝin de la hipokastano aŭ ĉevalkastaneo (Aesculus hippocastanum), al kiu ĝi estas nur fore parenca. Angle oni i.a. nomas ĝin Spanish chestnut (hispana kastaneo) [5] Portuguese chestnut (portugala kastaneo) kaj marron (franca por "kaŝtano"). La latina sativa signifas "kultivata de homoj" [6].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Miljara ordinara kastaneo en Levie, Korsiko.

La ordinara kastaneo atingas alton de 20–35 m kaj trunkodiametron de 2 m. La arboŝelo ofte havas ret-forman ŝablonon kun profundaj sulketoj aŭ fendetoj kurantaj helikforme en ambaŭ direktoj supren laŭ la trunko. La oblongaj-lancetformaj, okulfrape dentataj folioj estas 16–28 cm longaj kaj 5–9 cm larĝaj.

La floroj de ambaŭ seksoj estas produktataj en 10–20 cm longaj, vertikalaj amentoj, la masklaj floroj en supre kaj la femalaj floroj sube. En la norda duonsfero, ili aperas en malfrua junio ĝis julio, kaj antaŭ aŭtuno, la inaj floroj evoluas en dornajn kupulojn malinstigantajn predantojn de la semo kaj enhavantajn 3-7 brunetajn nuksojn kiuj estas liberigataj dum oktobro [7]. Kelkaj kulturvarioj ("Marron de Lyon", "Lumturo" kaj kelkaj hibridoj) kupule produktas nur po unu grandan nukson, prefere ol la kutimaj du-ĝis-kvar nuksojn de manĝebla, kvankam pli malgrande dimensio.

La arbospecio postulas mildan klimaton kaj adekvatan humidon por bona kreskado kaj abunda nuksorikolto. Ĝia jaro-kresko (sed ne la resto de la arbo) estas sentema al malfrua printempo kaj fruaj aŭtunfrostoj, kaj ĝi estas maltolerema al kalko. Sub arbarkondiĉoj, ĝi sufiĉe toleras moderan ombron.

La folioj disponigas manĝaĵon por kelkaj bestoj, inkluzive de papilioj kiaj ekzemple Coleophora anatipennella (Coleophoridae, noktopapilioj).

Uzado[redakti | redakti fonton]

Rostitaj kaŝtanoj.
Stratvendistoj en Istanbulo.

La specio estas vaste kultivata por siaj manĝeblaj nuksoj kaj por sia ligno. Jam en la romiaj tempoj, ĝi estis enmetata en pli nordaj regionoj, kaj poste estis ankaŭ kultivata en monaĥejĝardenoj fare de la monaĥoj. Hodiaŭ, jarcentaĵaj specimenoj povas esti trovataj en Britujo kaj en tuta centra, okcidenta kaj suda Eŭropo.

La arbo estas populara elekto por pejzaĝkreado en Anglujo, precipe dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj. La ordinara kastaneo estis verŝajne enmetita en la regiono dum la romia okupo, kaj multaj maljunegaj ekzemploj estas registritaj [7]. Pli freŝdate, la specio estis plantata kiel stratarbo en Anglujo, kaj ekzemploj povas esti vidata precipe en la londona distrikto Islington.

Arbo kultivata ekde semo povas bezoni 20 da jaroj aŭ pli antaŭ ol ĝi portas fruktojn, sed transplantitaj kulturvarioj kiaj ekzemple 'Marron de Lyon' aŭ 'Lumturo' povas komenci produktadon ene de la kvin jaroj post la plantado. Ambaŭ kulturvarioj portas fruktojn kun ununura granda kaŝtano, prefere ol la kutimaj du-ĝis-kvar pli malgrandaj kaŝtanoj . La ornama kulturvario C. sativa 'Albomarginata' [8] estas akirinta la "Dekoracion de Ĝardena Merito" de la Reĝa Hortikultura Societo.

La ordinara kastaneo estas listigata kiel unu el la 38 substancoj uzataj por prepari la Baĥ-florkuracilojn [9], speco de alternativa medicino iniciatata por ĝia efiko por la sano. Tamen laŭ Cancer Research UK (kancera esplor-organizaĵo en Britujo), "ekzistas neniu scienca pruvo ke florkuraciloj povas kontroli, kuraci aŭ malhelpi iun ajnan specon de malsano, inkluzive de kancero".

Manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

La krudaj nuksoj, kvankam manĝeblaj, havas haŭton kiu estas adstringa kaj malagrabla por manĝi kiam ankoraŭ humida; post sekiĝado dum certa tempo la maldika haŭto perdas sian adstringecon sed ĝi estas pli bone forigata por gardi nur la blankan frukton sube. Seka kuirado en forno aŭ fajro normale helpas por forigi tiun haŭton. Kaŝtanoj estas tradicie rostataj en siaj fortaj brunaj ŝeloj post forigado de la dornaj kupuloj en kiuj ili kreskas sur la arbo; la ŝeloj estas senŝeligataj kaj forĵetataj kaj la varmaj kaŝtanoj plonĝataj en salon antaŭ manĝi ilin. Rostitaj kaŝtanoj estas tradicie vendataj en stratoj, merkatoj kaj foiroj de stratvendistoj kun portebla aŭ fiksa fajrkorbo. La haŭto de krudaj senŝeligitaj kaŝtanoj povas esti relative facile forigata rapide brogante la nuksojn post entranĉado per krucfendo. Post kuirado, la kaŝtanoj akiras dolĉan guston kaj farunan teksturon ne diferenca al tiu de la batato. La kuiritaj nuksoj povas esti uzataj por plenigado de kokaĵo, kiel legomo aŭ en nuksofritaĵoj. Ili ankaŭ povas esti uzataj en sukeraĵoj, pudingoj, desertoj kaj kukoj. Ili estas uzataj por faruno, panofarado, cerealanstataŭaĵo, kafanstataŭaĵo, densiganto por supoj kaj aliaj kuiraduzoj, same kiel por grasigado de materialoj. Sukero povas esti ekstraktata de ili . La korsika sortimento de polento (nomata pulenta) estas farita kun kaŝtanfaruno. Loka sortimento de korsika biero ankaŭ uzas kaŝtanojn. La produkto estas vendata kiel dolĉigita pasto miksata kun vanilo aŭ kaŝtanokremo (crème de marron), dolĉigata aŭ nedolĉigata kiel kaŝtanopureo (purée de marron), kaj kiel kanditaj kaŝtanoj (marrons glacés). En Svisujo, ĝi ofte estas surtabligata kiel vermicelles.

Ligno.

La romiaj soldatoj ricevis kaŝtanavenkaĉon antaŭ enirado de batalo.

Foliinfuzaĵoj estas uzataj je spiraj malsanoj kaj estas populara kuracilo por kokluŝo . Hararŝampuo povas esti produktata de folioj kaj fruktoŝeloj .

Ligno[redakti | redakti fonton]

Tiu arbospecio estas tre bone adaptata al kopsado, kiu daŭre estas praktikata en Britujo, kaj produktas bonan kultivaĵon de taninriĉa ligno ĉiujn 12 ĝis 30 jarojn, depende de intencita uzo kaj loka kreskorapideco. La tanino igas la junan kreskantan lignon daŭreman kaj rezisteman por subĉiela uzo, tiel ĝi taŭgas por fostoj, palisoj kaj bariloj [10]. La ligno havas helan koloron, kaj estas malmola kaj forta. Ĝi estas uzata por fari meblaron, barelojn (foje uzata por aĝigi balzamvinagron), kaj tegmentotrabojn precipe en suda Eŭropo (ekzemple en domoj de Alpuĥaro (Hispanujo), en suda Francujo kaj aliloke). La konstruligno havas densecon de 560 kg/m3 [11], kaj pro ĝia fortikeco en grunda kontakto estas ofte uzata por eksteraj celoj kiel ekzemple bariloj [11]. Ĝi ankaŭ estas bona brulligno, kvankam ne preferata por kamenoj ĉar ĝi tendencas kraĉi. Tanino estas trovata en la sekvaj proporcioj sur 10%-humidbazo: ŝelo (6,8%), ligno (13,4%), kaŝtanoŝeloj (10-13%). La folioj ankaŭ enhavas taninon .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miller. Gardeners Dictionary ed. 8 no. 1 (1768). Flora Europaea: Castanea sativa
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 540
  3. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 541
  4. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 715
  5. Royal Botanic Garden, Sydney blooming calendar Arkivigite je 2009-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
  6. angle Harrison, Lorraine. (2012) RHS Latin for gardeners. Unuiĝinta Reĝlando: Mitchell Beazley, p. 224. ISBN 9781845337315.
  7. 7,0 7,1 angle Kew Gardens - Rhizotron & Xstrata Treetop Walkway - Castanea sativa
  8. angle RHS Plant Selector - Castanea sativa 'Albomarginata'. Arkivita el la originalo je 2014-01-12. Alirita 26 June 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-12. Alirita 2014-01-12.
  9. angle D. S. Vohra. (2004-06-01) Bach Flower Remedies: A Comprehensive Study. B. Jain Publishers, p. 3. ISBN 978-81-7021-271-3.
  10. angle Polunin, Oleg 1973 : Trees and Bushes of Britain and Europe, Ed. Paladin, pp. 51, 188 and 195.
  11. 11,0 11,1 angle Chestnut Arkivigite je 2010-02-05 per la retarkivo Wayback Machine. Niche Timbers. Accessed 19-08-2009.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


Nutra valoro, (100 g manĝebla parto)
Materio Unuo freŝa sekigita
Akvo g 50-63 11
Amelo g 23−27 41,7
Sukero g 3,6–5,8 16,1
Nutrofibro g 8,2–8,4 13,8
Proteino g 2,5–5,7 6,0
Graso g 1,0–2,2 3,4
Vitamino A mg 12 k.A.
Vitamino B1 mg 0,1–0,2 0,2
Vitamino B2 mg 0,2–0,3 0,4
Vitamino C mg 6–23 k.A.
Niacino mg 1,1 2,1
Kalio mg 395–707 738
Fosforo mg 70 131
Magnezio mg 31–65 k.A.
Sulfuro mg 48 126
Kalcio mg 18–38 56

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]