Kafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kafarbo kun ruĝa kafberoj
Nigrega kafo en taso

Kafo estas trinkaĵo preparata el la semoj de kafarbo (ĉefe Coffea arabica kaj Coffea canephora) kaj estas stimula pro enhavo de la kemiaĵo kafeino. La frukto de la kafarbo estas beroforma, nuksa, kun 2 semoj, nomitaj kafofaboj pro ĝiaj formoj. La kafofabojn oni vendas krude aŭ bruligite (rostite). Kafotrinkaĵo estas preparata laŭ tre diversaj manieroj, inter kiuj la plej konataj estas:

Oni kutime trinkas la kafon varma, sed ankaŭ oni povas trinki ĝin malvarma, sola, kun varma lakto, aŭ miksita kun aliaj spicoj kiel cinamocikorio, aŭ kun ĉokolado.

La termino kafo estas ankaŭ uzata kun la signifo kafofabo, la semo de kafarbo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La araba vorto قهوة qahwahqawa, foje prononcata "kahǔah" aŭ "gaǔa" rilatas en la iama "feliĉa Arabio" (la nuna Jemeno) al la kafofabo rostita kaj al la varma trinkaĵo preparita per diversaj metodoj[1]. Laŭ iuj geografoj, la vorto devus esti asociita kun la etiopa provinco de Kaffa. Laŭ aliaj opinioj, ĝi povis esti ligita al "kahoueh", vorto kiu signifas "doni apetiton" kaj havus tiele la saman originon kiel la araba vorto pri "vino"; la vino estis konata en la antikva araba mondo kaj la sama nomo estis donita al la kafo, nova trinkaĵo, eble pro ia simileco (koloroamareco)[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino en Etiopio kaj Arabio[redakti | redakti fonton]

Kafejo en Palestino ĉirkaŭ 1900. Stereoskopa karto de Keystone View Company.

La kafarbo havas originon en la tiam nomata Abisenujo (aktuala Etiopio), en Orienta Afriko. En la nuna mondo elstaras pro komerca gravo la kafospecioj kaj arabaj kaj fortikaj. La unua tia speco enhavas preskaŭ tri kvaronojn de la monda produktado kaj kultiviĝas ĉefe en Centra kaj Suda Ameriko. La kafarbo estas probable origina de la provinco Kafa, en Etiopio, sed tio ne estas ankoraŭ solvita komplete.

Kvankam certe oni ne konas ĝian originon, laŭ la legendo estis paŝtisto en Etiopio nome Kaldi, kiu malkovris la revivigan efikon de la kafo rigardante siajn kaprojn post la manĝado de kafofruktoj. Ankaŭ li mem spertis tian efikon manĝante tiujn berojn. Kaldi alportis montrojn de folioj kaj fruktoj al monaĥejo — aŭ al islama sanktulo, depende de la versio —, kie la monaĥoj pruvis la trinkaĵon preparitan surbaze de la fruktoj, por eviti endormiĝon dum la noktaj servoj.[3][4]

Laŭ alia legendo, la profeto Mohameto estis malsana, kaj Gabrielo la anĝelo donis al li trinkaĵon, tiel nigran kiel la Nigra Ŝtono de Mekao, kaj la profeto resaniĝis. La kafarbo devenas el Etiopio kaj estis la araboj kiuj unue kulturis kaj trinkis ĝin je alta grado pro la malpermeso de Islamo al la alkoholaĵoj.

Alia teorio atribuas al la prauloj de la oromoj (suda Etiopio) esti la unuaj kiuj rekonis la efikon energiigan de kafo: ili estus miksintaj kun graso ties grenojn muelitajn kaj formintaj bulojn por uzi ĝin kiel nutraĵoj en militekspedicioj. Kvankam la distribuado de la kafarboj en Afriko sugestas, ke tiu planto kreskiĝis ĉu nature ĉu kultivite laŭlonge de la kontinento el antikveco, ne estas certigaj pruvoj kiuj permesas lokigi la unuajn kultivojn aŭ la popolojn kiuj uzis ĝin kiel stimulilo.[3]

La arkeologia pruvaro disponebla nuntempe ne permesas certigi la uzadon aŭ eĉ konon de kafo antaŭ la 15a jarcento:[3][5] la procezo de prilaborado de la trinkaĵo, longa kaj komplika, eksplikas eble la malfruon de tia malkovro de la valoro de la semoj de la kafarbo, tiom malmulte allogaj dekomence. Unuaj referencoj sugestas, ke kafo estis alportita el Etiopio al Jemeno —kie sufioj uzis ĝin por resti sendormaj dum preĝado—, kaj poste ĝi etendiĝis al Arabio. Oni nomis ĝin tiam qahwa (arabe قهوة), kio signifas plifortiga.[5]

En la Islama mondo[redakti | redakti fonton]

Taso da turka kafo, konfirmita de UNESCO kiel Nemateria kultura heredaĵo,[6] proponita en kafejo de Stambulo.

La efiko de kafo estas tia ke ĝi estis malpermesita de la ortodoksaj kaj konservismaj imamoj en Mekko en 1511 kaj en Kairo en 1532, sed la populareco de la produkto, partikulare inter intelektuloj, devigis la aŭtoritatojn nuligi la malpermesigan dekreton. En 1583, Léonard Rauwolf, germana kuracisto veturinte dek jarojn tra Meza Oriento, estis la unua okcidentano kiu priskribis la trinkaĵon:

Citaĵo
 Trinkaĵo tiom nigra kiom inko, utila kontraŭ nombraj malsanoj, ĉefe de stomako. Ties konsumantoj trinkas ĝin matene, libere, en taso el porcelano kiu pasas el unu al alia kaj el kiu ĉiu prenas po unu plenan glason. Estas formita el akvo kaj el frukto de arbusto nome bunnu.[7] 
— Léonard Rauwolf

Tiuj komentoj atentigis komercistojn, kiuj pro sperto pri komerco de specoj estis atentemaj al tiaj informoj.

En la 15a jarcento, la islamanoj enmetis la kafon en Persion, Egipton, Nordafrikon kaj Turkion.

Ĉe la enirejo al kafejo de Leipzig estas bildaro de homo kun turkaj vestoj kiu ricevas tason da kafo de knabo.

En Mekko, la 20an de junio 1511, la emiro Ĥair Bej observis grupon de homoj trinkantaj kafon. Observis la karakterojn partikularajn kaj kunigis grupon de doktoroj kaj juristoj por decidi ĉu tiu trinkaĵo kongruis kun la Korano, kiu malpermesas ĉian formon de endrogigo. Kiel asertas Antony Wild, estas facile forgesi, ke kafo estas pova drogo, kies enkonduko bezonas el kultura interkonsento, sed ne el kuracista konsento en Okcidento. Pro tio, agititaj polemikoj akompanis la ekojn de la enkonduko de kafo en la islama mondo. La entuziasmo estis tia ke leĝo turka de la epoko pri divorco precizigis, ke virino rajtas divorci disde edzo se tiu ne povis disponigi al ŝi el ĉiutaga dozo de kafo.

En 1511, Ĥair Bej fermigis ĉiujn kafejojn kaj krome faris kampanjon kontraŭ reklamadon kaj per misinformado pri malbonaĵoj de kafo, kiam li eksciis, ke la kritikistoj kontraŭ sia povo estis konsumantoj de kafo. La fermigo de la kafejoj okazigis ribelojn, kio devigis la guberniestron de Egipto nuligi la malpermeson. La konsumo de kafo pludisvolviĝis. En 1630 estis jam milo da kafejoj en Kairo. La malpermeso okazis ankaŭ en Eŭropo, post la malfermo de kafejoj kaj, kurioze, pro la samaj tialoj, tio estas, ĉar oni kredis, ke la trinkado de kafo vekigas la kritikemon, favore probable al la intelekta interŝanĝo inter konsumantoj.

En Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La kafo kiel trinkaĵo alvenis al Italio en 1645 kaj al Anglio en 1650. La unua kafovendejo en Francio estis malfermita je 1661 en Marsejlo, kaj la unua kafejo en Vieno estis fondita de Josef Koltschitzky la 12-an de septembro de 1683. En la 18-jarcenta Francio kafejoj iĝis gravaj sociaj lokoj kaj rolis en la disvolviĝo de ideoj (vidu Kafejo Procope fondita en 1686).

Kafo alvenis en Eŭropon ĉirkaŭ la jaro 1600, danke al komercistoj el Venecio. Oni konsilis la papon Klemento la 8-a malpermesi kafon, ĉar reprezentis minacon de nekredantoj. Ŝajne post pruvi ĝin la papo akceptis la novan trinkaĵon (eĉ baptis ĝin), ĉar estus domaĝo lasi ĝin nur al nekredantoj. La kafo estis bone akceptita de monaĥoj pro la samaj tialoj kiel ĉe imamoj: permesas resti sendorme dum multa tempo por preĝi. La islamanoj, ĵaluzaj je siaj plantoj de Coffea arabica, malpermesis ties eksportadon. En 1650, islama pilgrimanto, nome Baba Budan[8] akiris sep plantojn en Barato kaj plantis ilin en Majsur kaj ties descendaj plantoj ankoraŭ ekzistas nuntempe.

Kofetarica (La kafotrinkantino), de 1888. Olepentraĵo sur tolo de Ivana Kobilca (1861–1926), en la Nacia Muzeo de Ljubljano.
Statuo dediĉita al Torrente Ballester, en la Kafejo Novelty, fondita en 1905, ĉe la Ĉefa Placo de Salamanko, verko de la skulptisto Fernando Mayoral.

Oni konsideras ke la germana botanikisto Léonard Rauwolf la unuan fojon priskribis la kafon en Eŭropo per libro publikigita en 1583.

La kafo estis speciale malakceptita de protestantoj, kvankam ne okazigis reagojn tiom asprajn kiom la tabako. Jam en 1611 kelkaj germanaj terposedantoj malpermesis ties disvastigon. Tio pluis dum almenaŭ unu jarcento en la nordo kaj oriento de Germanio, ĝis Frederiko la 2-a de Prusio malkontraŭleĝigis ties uzadon, kio estis tialo nur por la pago de forta imposto. Malakcepto de kafo pluis en la nordo de Eŭropo ĝis la komenco de la 19a jarcento.

Kiam en la 17a jarcento la kafo alvenis la unuan fojon al Eŭropo, kelkaj katolikaj pastroj nomigis ĝin amaran inventon de Satano, ĉar ili rigardis ĝin kiel ebla anstataŭo de vino, kiu, laŭ ilia opinio, estis sanktigita de Kristo.

En suda kaj okcidenta Eŭropo estis pli granda toleremo. En la 1650-aj jaroj ekestis importita kaj konsumita en Anglio, kaj aperis kafejoj en Oksfordo kaj en Londono (1652).

La kafejoj iĝis lokoj kie naskiĝis la ideoj liberalaj, pro ofta vizitado al tiuj ejoj (kie ekzemple oni distribuis broŝurojn) fare de filozofoj kaj intelektuloj. En 1676, tia agitado kondukis la akuziston de la reĝo Karlo la 2-a de Anglio peti la fermigon de la kafejoj, citante deliktojn kontraŭ la propra reĝo kaj kontraŭ la regno. La reagoj kontraŭ tiu decido estis tiaj ke la fermordono devis esti nuligita. La idefluoj nutritaj per kaj kafo kaj kafejoj modifis profonde la etoson de la Unuiĝinta Reĝlando. Estis pli ol du mil kafejoj, laŭ registro de la jaro 1700. La fama sekurentrepreno Lloyd de Londono estis origine kafejo, fondita en 1688.

En 1670 oni malfermis la unuan kafejon en Berlino. En Parizo, la kafejo Procope iĝis la unua malfermita, nome en 1686, inventante novan formon kuiri kafon: nome pasigante varman akvon tra filtrilo kiu enhavis etan kvanton da muelita kafo.

La historio de la famaj kafejoj de Vieno ekis en tempo de la Batalo de Vieno de 1683 kiam parto de la rabado farita el la turkoj, kio estis supozeble tro maturaj verdaj faboj, rezultis esti kafo. Meze de la 18a jarcento ĉiuj eŭropaj urboj havis kafejojn, kaj en 1734 Johann Sebastian Bach komponis sian faman Kantato de la kafo (BWV 211), en unu de kies scenoj junulino petas al sia patro, kaze de puno, ne estu per malpermeso de la kafo, kaj ŝi asertas, ke, kaze de geedziĝo, lia edzo devos permesi al ŝi kafotrinkadon.

La kafo estis malpermesita ankaŭ en Rusio, laŭ puno eĉ de torturo aŭ de mutilado. Kaj kiam la polico cara trovis ian personon kun nervokrizo, ili atribuis ĝin al kafo.

En Ameriko kaj la cetero de la mondo[redakti | redakti fonton]

Te-insurekcio en Bostono, 1773.

Kafo trapasis la Atlantikon en 1689, kaj oni malfermis la unuan kafejon en Bostono. La trinkaĵo akiris popularecon kaj atingis rangon de nacia trinkaĵo, post la ribeluloj forĵetis al maro la teon en financa konflikto kun la brita ŝtato dum la Bostona teumado. Tiu afero prepariĝis en la kafejo Verda Drako.

Kafo atingis kompletan socian akcepteblon en la 18a jarcento. Tuj grandaj kultivoj organiziĝis en Cejlono kaj Indonezio, kaj nur poste en Sudameriko.

Kafo ekkultiviĝis en la anglaj kolonioj, ĉefe en Cejlono, sed la plantejoj estis detruitaj de malsano kaj fine anstataŭitaj de plantejoj por teo. En 1696, nederlandanoj faris same por kultivi ĝin en Indonezio, kaj ĉefe en Javo. En 1714, la kapitano Gabriel Mathieu de Clieu kaŝis reproduktaĵon de kafarbo donacita de Nederlando al la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj konservita en la reĝaj forcejoj por enkonduki ĝin en la dekliveroj de la Monto Pelée en Martiniko, en Santo Domingo kaj Guadelupo. Post kvindek jaroj, estis jam 19 milionoj da plantoj en Martiniko.

Lado da kafo de la unua duono de la 20a jarcento.

La nederlandanoj portis semojn al la Nederlanda Gujano kaj de tie al la najbara Franca Gujano. La unua plantejo en Brazilo stariĝis en 1727 el plantoj ŝtelitaj el la Franca Gujano spite sekurecpolitikon fare de la aŭtoritatoj koloniaj. La industrio de kafo en tiuj ĉiuj landoj dependis el la praktiko de la sklaveco, kiu estis nuligita en 1888.

En 1784 kapucenaj misiistoj alportis unuajn semojn da kafo al Venezuelo ekde Brazilo dum al Kolombio alvenis ekde la Francaj Antiloj. La unuaj kultivoj malgrandskale estis registritaj en la fino de la tempoj koloniaj, ĉefe en la departemento Magdalena, en 1785.

Kiam la kafo atingis la nordamerikajn koloniojn de Britio, ne havis dekomence tiom sukceson kiom en Eŭropo, ĉar la kolonianoj konsideris ĝin kiel povra surogato de alkoholo. Tamen, dum la Usona Milito de Sendependeco, la mendado de kafo pliiĝis ĝis la punkto ke la distribuantoj devis grupigi la malmultajn disponeblojn kaj suprenigi draste la prezojn; parte tio okazis pro malmulta disponeblo da teo fare de la britaj komercistoj. La konsumo de kafo ĉe la usonanoj pliiĝis dum la komenco de la 19a jarcento, post la Milito de 1812, kiu malhelpis la importadon de teo, kaj la granda mendado dum la Milito de Sendependeco, same kiel la multaj avancoj en teknologio por la prilaborado de tiu trinkaĵo plifortigis la kafon kiel ĉiutaga produkto en Usono.

Kafoplantejoj en Kimbajo, Kindio, Kolombio.

En Kolombio la unuaj plantejoj mezgrandeskale estis registritaj en 1808 en Cúcuta kaj en 1813 Ignacio Ordóñez de Lara estis la unua kiu havis kultivejon enhavante kelkmiloj da kafarboj. En la regiono Kundinamarko Tyreel Moore en 1867 metis la unuajn kultivojn kaj Mariano Ospina Rodríguez en la departemento Antjokio. En la Departemento Caldas en la nune nomita kafa akso kolombia la responsuloj estis Eduardo Walker en jurisdikcio La Cabaña kaj Antonio Pinzón en Águila kaj por 1890 kafo jam estis la bazo de la regiona ekonomio. En 1886 Simón López etendigis ĝin al la urbo Pereira de kie eliris la etendo de la kultivo al zonoj de Kindio kaj de la Valo de Kaŭko.

En Hispanio, tre en kontakto kun ties iamaj kolonioj el Sudameriko, kaj fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento, la intelektuloj ekkunvenis en kafejoj, kelkaj el kiuj estas ankoraŭ veraj institucioj: kiaj la Kafejo Gijón (Madrido, 1888), Kafejo Novelty (Salamanko, 1905) aŭ la Kafejo Fornos (Madrido, 1907) inter aliaj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kafa ciklo.

Sed estis en Brazilo kie inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj plie disvastiĝis la kafoproduktado.

La Kafkultivisto, de Candido Portinari (1939)

La kafciklo estis periodo en la ekonomia historio de Brazilo, komenciĝanta en la mezo de la deknaŭa jarcento kaj finiĝanta en 1930, en kiu kafo estis la ĉefprodukto de la brazila ekonomio. La kafciklo sukcedis la oran ciklon, kiu finiĝis post kiam la minejoj elĉerpiĝis kelkajn jardekojn pli frue, kaj metis finon al la ekonomia krizo generita de tiu malkresko. Kafo estis alportita al Brazilo en 1727, sed ĝi neniam estis produktita grandskale, estante kultivita plejparte por hejma konsumo. Ĝia produktado postrestis bone malantaŭ tiu de aliaj produktoj. Kafo nur altiĝis pro favora interna kaj ekstera scenaro, kiu igis ĝian plantadon avantaĝa.

Kafproduktado rapide disvolviĝis dum la 19-a jarcento, tiel ke de la 1850-aj jaroj ĝi jam respondecis pri preskaŭ duono de brazilaj eksportaĵoj. La centra-suda regiono estis elektita por plantado ĉar ĝi ofertas la plej taŭgajn klimatajn kondiĉojn kaj ĉar ĝi havas la plej taŭgan grundon, laŭ la bezonoj de la kafarbo.[9] La unua granda kultivita regiono estis la Vale do Paraíba, kaj la laboro en la kampoj estis farita per sklavlaboro. Kun la dekadenco de ĉi tiu regiono, kafo estis prenita okcidente de San-Paŭlo, kie ĝi trovis sian duan ĉefan kultivejon. Senpaga laboro komencis esti uzata tie, precipe tiu de eŭropaj enmigrintoj (plejparte italoj) kiuj grandnombre alvenis en la landon fine de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a. La kafciklo lasis profundajn markojn sur la lando, kaj ĝiaj sekvoj estas ankoraŭ percepteblaj hodiaŭ. Estis dum tiu periodo ke la ŝtato San-Paŭlo atingis la politikan kaj ekonomian superecon kiun ĝi ĝuas hodiaŭ. Kafo ankaŭ donis fortan impulson al industriigo, fervojkonstruado kaj urbigo.

Sociologio[redakti | redakti fonton]

Juan Valdez estas unu el kafentreprenoj plej gravaj en la mondo.[10]

En ĵusa studo (sube referenco) oni konsideras diversajn sociologiajn aspektojn de la gravo de kafo en la nunaj modernaj socioj; ekzemploj estas jenaj:

  • Simbola valoro: por multaj okcidentanoj kafotaso matene ĉu por matenmanĝo aŭ mezmatene estas persona rito, kiu ripetiĝas foje laŭlonge de la tago. En kelkaj landoj aŭ areoj estas kafotaso post tagmanĝo, kio plenumas tiun funkcion.
  • Uzado kiel drogo: Multaj trinkas kafon por ricevi "aldonan elanon". Pro tio kelkaj kulturoj malpermesas aŭ malpermesis ties uzadon.
  • Sociaj kaj ekonomiaj rilatoj: al kultivo, pakado, distribuado kaj komercado de kafo estas agado de tutmonda karaktero kiu efikas super diversaj kulturoj, sociaj grupoj aŭ organizoj ene de tiuj kulturoj, same kiel al miloj da individuoj. Granda parto de la kafo konsumita en Eŭropo kaj Usono estas importita el Sudameriko.
  • Socia kaj ekonomia disvolvigo: La aktualaj "rilatoj ĉirkaŭ la kafo" ne ĉiam ekzistis. Oni disvolvigis ilin laŭgrade kaj povus malaperi en la estonteco.[11]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tutmonda produktado[redakti | redakti fonton]

2011 Pintaj dudek produktantoj de verda kafo
Rango Landoj Tunoj[12] Saketoj x1000[13] Merkatparto
1  Brazilo 2,609,040 43,484 33.1%
2  Vjetnamio 1,200,000 20,000 15.2%
3  Indonezio 495,000 8,250 6.3%
4  Kolombio 468,000 7,800 5.9%
5  Etiopio 390,000 6,500 5.0%
Supraj 5 produktantoj 5,162,040 86,034 65.6%
6  Peruo 326,580 5,443 4.1%
7  Barato 319,980 5,333 4.1%
8  Honduro 270,000 4,500 3.4%
9  Meksiko 258,000 4,300 3.3%
10  Gvatemalo 225,000 3,750 2.9%
11  Ugando 192,720 3,212 2.4%
12  Nikaragvo 126,000 2,100 1.6%
13  Kostariko 107,940 1,799 1.4%
14  Ebura Bordo 96,000 1,600 1.2%
15  Papuo-Nov-Gvineo 84,900 1,415 1.1%
16  Salvadoro 70,500 1,175 0.90%
17  Kamboĝo 64,980 1,083 0.83%
18  Ekvadoro 64,500 1,075 0.82%
19  Demokratia Respubliko Kongo 63,360 1,056 0,80%
20  Venezuelo 60,000 1,000 0.76%
Totalo Mondo 7,875,180 131,253
Nematura kafo ĉe Valo Araku, Barato

En 2011 Brazilo estis la monda gvidanto en produktado de verda kafo, sekvita fare de Vjetnamio, Indonezio, Etiopio kaj Kolombio.[14] Arabkafaj semoj estas kultivitaj en Latin-Ameriko, orienta Afriko, Arabio, aŭ Azio. Robusta kafsemoj estas kreskigitaj en okcidenta kaj centra Afriko, ĉie en sudorienta Azio, kaj iagrade en Brazilo.

Semoj de diversaj landoj aŭ regionoj povas kutime esti distingitaj per diferencoj en gusto, aromo, korpo (teksturo), kaj acideco.[15] Tiuj gustaj karakteroj estas dependaj ne nur el la kreskanta regiono de la kafo, sed ankaŭ el genetikaj subspecioj (variaĵoj) kaj pretigo, respektive procezado.[16] Variaĵoj estas ĝenerale konataj pro la regiono en kiu ili estas kreskigitaj, kiaj ekzemple kolombia, java kaj kona (el Havajo).

Importado[redakti | redakti fonton]

Kafo importita laŭ landoj en 2005 (dolaroj). Tiu mapo detalas la malnetajn importojn, ĉiu ajn la uzado realigita de la importita kafo. Kelkaj landoj reeksportas grandan parton de la importita kafo.

La Internacia Kafa Organizaĵo (angle International Coffee Organization, ICO) estas la ĉefa internacia forumo por kafo- rilataj aferoj; ekzemple kafoproduktado, komerco de kafo kaj pli. Ĝi kunvenas en marto kaj septembro por diskuti kafajn aferojn, aprobi strategiajn dokumentojn kaj konsideri la rekomendojn de konsilaj organoj kaj komitatoj.

La landoj kafimportantaj kiuj formas parton de la Internacia Organizo pri Kafo estas la jenaj: Germanio, Aŭstrio, Belgio, Kipro, Danio, Hispanio, Estonio, Slovakio, Slovenio, Finnlando, Francio, Grekio, Hungario, Irlando, Italio, Japanio, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Norvegio, Nederlando, Pollando, Portugalio, Ĉeĥio, Unuiĝinta Reĝlando, Svedio, Svisio, Usono kaj la Eŭropa Unio.[17]

Ses entreprenoj akiras preskaŭ la duonon de la monda produktado: Kraft, Nestlé, Procter & Gamble, Sara Lee, kaj la Federación Nacional de Cafeteros kaj Tchibo, kies jaraj vendoj generas enspezojn de ĉirkaŭ mil milionoj da dolaroj.[18]

Konsumo[redakti | redakti fonton]

Konsumo de kafo laŭ persono kaj jaro.

La jena tabelo montras la konsumon da kafo en kilogramoj laŭ persono kaj jaro[19] de tiuj landoj kun konsumo supra al 5 kg/persono/jaro.

Konsumo da kafo (kilogramoj/persono/jaro) de la landoj kun pleja konsumo

Justa komerco[redakti | redakti fonton]

Kafo estas unu el precipaj produktoj por la nomita Justa komerco. La etikedo Max Havelaar estis dediĉita dekomence al tiu produkto. Ĝi estis elektita kiel simbolo ĉar ĝi estas la plej eksportata produkto post petrolo kaj ĉar ties prezo estas fiksata en la borsoj de la internaciaj merkatoj, kvankam estas produktita ĉefe de malgrandaj kamparanoj kaj familiaj entreprenoj.

La aĉetantoj kiuj disponas el tiu etikedo engaĝiĝis al aĉetado de kafo je minimuma prezo kvankam la monda prezo estas malsupraj al tiu maksimuma limo (la aĉetoprezo sekvas la tipon de ŝanĝo de la merkato kiam tiu superas la maksimuman limon, kiel inter 1994 kaj 1997). Tiu minimuma prezo, kun antaŭfinancado de la rikoltoj kaj garantio de aĉeto dum kelkaj jaroj permesis al nombraj malgrandaj produktantoj plinomigi siajn vivkondiĉojn kaj ne resti en mizero dum la krizo de kafo de 1997 kiam la enorma falo de la borsoj (-65%), kaŭzita de superproduktado, lasis la aĉetprezon sub la produktokosto.

La etikedo de justa komerco garantias ankaŭ la pagon de kroma mono por disvolvigo dediĉota al la starigo de nutraj, sanaj aŭ edukaj programoj.

Alia tipo de produktado konsiderita pli etika estas la biologia agrikulturo. Kelkaj produktoj kombinas la regularojn kaj justakomercajn kaj biologiajn. Bedaŭrinde la prezo de la justakomerca kafo en disvolvigintaj landoj estas tro alta por la konsumanto.

Kafo kaj sano[redakti | redakti fonton]

Piŝtokruĉo.
Espreskruĉo.

Ĉar kafo stimuligas la cerbon kaj iom influas la konduton kaj ankaŭ kafeino malfaciligas la absorbon de fero al organismo, multaj homoj pensis ĝin malbona al sano. Malgraŭ tio, ĝi estis uzita en tradicia medicino.

Nuntempe studo publikigita en la scienca revuo Annals of Internal Medicine montras ke kafeto matene, post la tagmanĝo kaj en la mezo de la posttagmezo faras nenian malbonon al la sano. Male. La trinkaĵo preventas malsanojn de la koro, ekzemple infarkto kaj kora misritmo. La esplorado estis farita kun 129 miloj da personoj dum du jardekoj fare de la Aŭtonoma Universitato de Madrido, en Hispanujo. Por la virinoj, de kvar ĝis kvin tasoj potage reduktas la ŝancojn je 34%. Por la viroj, kvin tasoj signifas probablecon 44% malpligrandan.

Al alternativa medicino, multaj bonfaroj de kafeino estas kaŭze de sia kontraŭoksidiga ago, t.e. al sia kapablo batali kontraŭ la liberaj radikaloj, kiuj kaŭzas maljuniĝon de la ĉelaroj.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Kafotipoj[redakti | redakti fonton]

Tuja kafo (aŭ Pulvora kafo) estas kafo, kiu estas kuirita per solvado de kafpulvoro en bolanta akvo. La pulvoro estas farita en fabrikoj per sekigado de muelitajn kafgrajnoj en pulvoron, ĉu per frostigado - sekigado de la kafo (vakua frostigado - liofilizado), t.e. frostigado de la kafo ĉe tre malalta temperaturo kaj poste forigante la akvon (glacio) uzante vakuan sublimadon, aŭ per ŝprucsekigado de la kafo, tio estas, disvastigi la likvan kafon en ĉambron tra ajutoj sub alta premo kaj sekigi ĉiujn etajn gutetojn en pulvoron helpe de varma aero [20].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esat Ayyıldız. “Kahve Sözcüğünün Etimolojisi ve Arap Literatüründeki Yansımaları”. International Anatolian Conference on Coffee & Cocoa: Full Text Book. ed. Sinem Karakundakoglu. Malatya: IKSAD Global Publishing House, 2021. p.61-68.
  2. M.Ménage. (1750) Dictionnaire étymologique de la langue françoise 1, p. 280. (france)
  3. 3,0 3,1 3,2 (Weinberg y Bealer, 2001, pp. 3–5)
  4. (Wagner, 2003, p. 20)
  5. 5,0 5,1 (Weinberg y Bealer, 2001, pp. 10–11)
  6. http://www.hurriyet.com.tr/kultur-sanat/25284675.asp
  7. Rauwolf, Léonard, Reise in die Morgenlander, germana,
  8. http://web.archive.org/web/http://records.viu.ca/~soules/media112/zine2001/ran/ Thank You Baba Budan
  9. Prado Júnior, 1949
  10. http://www.larepublica.com.co/juan-valdez-pone-temblar-las-grandes-marcas-de-caf%C3%A9_3045 Juan Valdez pone a temblar las grandes marcas de café, alirita la 6an de aprilo de 2010, La República, Gaitán, Ricardo.
  11. Giddens, Anthony, Sociología, 2000, Alianza Editorial, isbn = 84-206-8176-8, paĝo 30
  12. Food and Agricultural Organization of United Nations: Economic and Social Department: The Statistical Division. Faostat.fao.org (2012-02-23). Alirita 2012-06-07.
  13. Total production of exporting countries. International Coffee Organization (26an de Aprilo, 2012). Arkivita el la originalo je 2010-07-06. Alirita 24an de Decembro, 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-06. Alirita 2014-07-06.
  14. Coffee: World Markets and Trade (PDF). Foreign Agricultural Service Office of Global Analysis. United States Department of Agriculture (Decembro 2009). Alirita 26an de Marto, 2010.
  15. Davids, Kenneth. (2001) Coffee: A Guide to Buying Brewing and Enjoying, 5‑a eldono, Nov-Jorko: St. Martin's Griffin. ISBN 0-312-24665-X.
  16. Castle, Timothy James. (1991) The Perfect Cup: A Coffee Lover's Guide to Buying, Brewing, and Tasting. Reading, Mass.: Aris Books, p. 158. ISBN 0-201-57048-3.[rompita ligilo]
  17. https://web.archive.org/web/20120309082107/http://www.ico.org/listmembers.asp Lista de los Miembros de la Organización Internacional del café.
  18. Una taza del café, a la salud de la injusticia, Arkivigite je 2012-10-24 per la retarkivo Wayback Machine Universitato Laval.
  19. Instituto pri Mondaj Rimedoj: Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-21. Alirita 2014-07-06. (ligo perdita)
  20. (2009) “Life cycle assessment of spray dried soluble coffee and comparison with alternatives (drip filter and capsule espresso)”, Journal of Cleaner Production 17 (15), p. 1351–1358. doi:10.1016/j.jclepro.2009.04.011. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (eo) Kafdomoj (aŭ kafejoj): Miksaĵoj de kulturoj, Kuriero de Unesko, aprilo-junio 2023
  • Duicela, Luis Alberto; Farfán, Diana; García, José; Corral, Rubén; Chilán, William (2004). Boletín técnico: post-cosecha y calidad del café arábigo. INIAP Archivo histórico.
  • Milanowski, G.F.A (trad.) 1951 : De Abisenujo en la tutan mondon: la kafograjno kiel stimulilo de unua grado, Esperanto, 548-9 (7-8), 197-199.
  • Ukers, William H. (1922). All about coffee (en inglés). The tea and coffee trade journal company. ISBN 978-1-4655-2397-6.
  • Sotomayor, Ignacio, ed. (1993). Manual del cultivo del café. Quevedo, Ecuador: Estación experimental tropical Pichilingue.
  • Wagner, Regina (2003). Historia del café en Guatemala. Villegas Asociados. ISBN 978-958-96982-8-0.
  • Waller, Jim M.; Bigger, M.; Hillocks, Rory J. (2007). Coffee Pests, Diseases and Their Management (en inglés). CABI. ISBN 978-1-84593-129-2.
  • Weinberg, Bennett Alan; Bealer, Bonnie K. (2001). The world of caffeine: : The Science and Culture of the World's Most Popular Drug (angle). Novjorko: Routledge. ISBN 0-415-92723-4.

_

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]