Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Usonanoj)
Tiu ĉi artikolo temas pri la ŝtato en Ameriko. Por apartigilo "USA", vidu USA (apartigilo).
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko
United States of America

Flago de Usono

Blazono de Usono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: The Star-Spangled Banner
Nacia devizo: In God We Trust kaj E pluribus unum
Je Dio ni fidas
kaj El pluraj unu
Situo
suverena ŝtato • konstitucia respubliko • demokratia respubliko • federacia respubliko • superpotencolando • historia neagnoskita ŝtato • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vaŝingtono
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, havaja lingvo, hispana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla
hispana
Plej ofta(j) religio(j) protestantismo (52%)
katolikismo (27%)
nenia (10%)
alia (10%)
mormonismo (2%)
judismo (1%)
islamo (1%)
(2002)
Areo 9 833 520 km²
- % de akvo 4,66 %
Loĝantaro 331 449 281 (2020)
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Loĝantoj usonanoj
Horzono -5 al -10

UTC-4 al -10 (somere)

Interreta domajno us
Landokodo US (ISO 3166)
USA (aŭtoj)
Telefona kodo +1
Plej alta punkto Denali
Plej malalta punkto Badwater
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko
Ŝtatestro Joe Biden
Ĉefministro Joe Biden
Nacia tago 4-a de julio
Sendependiĝo disde Britio 4-a de julio 1776
Ekonomio
Valuto usona dolaro
MEP laŭ 2021
– suma $22,675 duilionoj
– pokapa $ 68.309
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
vdr

Usono, (angle United States) oficiale la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (angle United States of America; mallonge US, USA, aŭ America), estas federacia konstitucia respubliko, kiu konsistas el 50 subŝtatoj, federala distrikto, kaj 565 indianaj kaj inuitaj tribaj registaroj.

Usono situas preskaŭ tute en la okcidenta hemisfero. Ĝiaj 48 koheraj subŝtatoj kaj ĝia ĉefurbo Vaŝingtono situas en Ameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) havas limojn norde kun Kanado, oriente kun la Atlantika Oceano, sude kun la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente kun Pacifiko. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas meze de la Pacifika Oceano. Usono ankaŭ posedas dek kvar teritoriojn, inkluzive de Gvamo kaj Porto-Riko.[1]

Kun pli ol 300 milionoj da loĝantoj, kiuj loĝas sur 9,63 milionoj da kvadrataj kilometroj, Usono estas la tria plej granda lando de la mondo laŭ loĝantaro, kaj la tria laŭ areo (la kvara, se oni kalkulas nur la tersurfacon). Usono estas unu el la plej diversetnaj nacioj en la mondo, rezulte de jarcentoj de amasa enmigrado, ĉefe el Eŭropo, sed ankaŭ el aliaj mondopartoj.[2] Kiel rezulto la usona socio estas unu el la plej variaj kaj kompleksaj en la mondo. La reganta kulturo baziĝas klare sur la kristana, eŭropa kulturo. La originaj loĝantoj (indiĝenaj nordamerikaj triboj) estis forpelitaj de siaj teritorioj kaj metitaj en rezervejojn; de la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj, multaj el ili mortis pro malsanoj (portitaj de eŭropaj koloniantoj) kaj militoj. Nuntempe, ilia kulturo preskaŭ malaperis.

La aktuala nacio estis fondita de la originalaj dek tri kolonioj de Britio, kiuj situas ĉe la plej orienta landlimo de la lando, borde de la Atlantika Oceano. Post kiam ili deklaris sin sendependaj ŝtatoj, ili la 4-an de julio 1776 eldonis la Usonan Deklaron de Sendependeco.[3] La ribelaj ŝtatoj venkis Brition en la Usona Revolucio. Tio estis la unua sukcesplena kolonia milito de sendependeco.

Federala kunveno adoptis la nuntempan Usonan Konstitucion la 17-an de decembro 1783. Ĝia ratifo dum la sekva jaro kunigis la subŝtatojn je unu federala respubliko. En 1791, la unuaj dek amendoj al la Usona Konstitucio estis ratifitaj. Ĉi tiuj dek amendoj (nomitaj angle la "Bill of Rights"—Ĉarto de Rajtoj) garantias protektadon de la usonaj civitanoj de registara potenco. Ekzemple, la unua amendo al la Usona Konstitucio garantias, ke usonaj civitanoj per leĝo rajtas havi iun ajn religion, paroli libere pri iu ajn temo, kunveni por protesti, ktp.[4]

En la 19-a jarcento Usono akiris terenon de Francio, Meksiko, Hispanio, de la Rusia Imperio, aldone la Respublikon Teksaso kaj la Respublikon Havajo. La Usona Enlanda Milito metis finon al sklaveco en Usono kaj preventis konstantan fendiĝon de la lando. Mallonga milito kontraŭ Hispanio en 1898 kaj la partopreno en la Unua Mondmilito montris, ke Usono estis monda milita potenco. Dum la Dua Mondmilito Usono iĝis la unua lando, kiu kreis nuklean armilon.[5]

Usono estas nuntempe konsiderata la plej potenca kaj riĉa lando en la mondo.[6] Havante la plej grandan amaskulturon, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, ekde Holivudo ĝis hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Landnomo kaj loĝantoj pri Usono.

Landnomo — Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko[redakti | redakti fonton]

En 1507, germana kartografo Martin Waldseemüller prilaboris mondomapon en kiu li nomis la terojn de la okcidenta Hemisfero, «Ameriko» omaĝe al la itala esploristo kaj kartografo Amerigo Vespucci.[7] La antaŭaj britaj kolonioj unue uzis la nunan nomon de la lando en la Usona Deklaro de Sendependeco, la «unuanima Deklaro de la Dek tri Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» adoptita de la «Reprezentantoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» la 4-an de julio 1776. Je la 15-a de novembro 1777, la Dua Kontinenta Kongreso adoptis la Artikolojn de Konfederacio, kiu diris: «La nomo de ĉi tiu Konfederacio devos esti "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko"».[8] La Franc-Usonaj traktatoj de 1778 uzis la terminon «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko», sed je la 11-a de julio 1778, «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» estis uzita en la fakturoj de la lando por interŝanĝo, kaj ĝi iĝis la oficiala nomo.[9]

En la angla lingvo kaj en multaj aliaj, oni kutime kaj malprecize diras nur «Ameriko» kaj «amerikano» por la lando kaj ties loĝantoj respektive. Siavice, en Usono la tuta amerika kontinento estas konata en pluralo kiel «Amerikoj» (angle The Americas).

Landnomo — Usono[redakti | redakti fonton]

La esperanta etimologio de la vorto Usono ŝajnas kvazaŭ-mistera, sed laŭ la Reta Vortaro statas tiele:

Citaĵo
 Malgraŭ la impreso kiun oni povas ricevi el PIV, en Esperanto la vorto Usono ne estas [nur simpla] mallongigo de «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko», sed plenvalora vorto, inventita ekster Esperantujo de usonanoj Frank Lloyd Wright, James Duff Law kaj aliaj laŭ la angla vortgrupo „United States of North America“ (en la formo "Usonia", lime inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kiu tamen plej firme enradikiĝis en Esperanto. L. L. Zamenhof interalie uzis tiun nomon en prelego ĉe la 6-a Universala Kongreso en Vaŝingtono somere de la jaro 1910
— diversaj aŭtoroj, Reta Vortaro

En Esperanto oni uzas la vortojn Usono kaj usonano ekskluzive por la lando kaj ties loĝantoj respektive, dum Ameriko, en singularo, estas por la tuta kontinento. El tio sekvas, ke amerikanoj — ties loĝantaro — estas la loĝantoj de la Okcidenta Duonsfero, inkluzive de la lando Usono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ Historio de Usono

Indiĝenaj amerikanoj kaj unuaj eŭropaj kolonioj[redakti | redakti fonton]

La ŝipo Mayflower transportis la pilgrimantojn al la Nova Mondo en 1620, kiel en la pentraĵo de William Halsall Mayflower en la haveno Plymouth, 1882.
Nov-Amsterdamo en 1664 konkerita de la britoj, pentraĵo de Johannes Vingboon

Laŭ pluraj teorioj kaj diverstipaj esploroj, oni kutime pensas, ke la indiĝenaj popoloj de la kontinenta Usono, inkluzive de indiĝenoj el Alasko, elmigris de Azio inter 12.000 kaj 40.000 jaroj antaŭe.[10] Kelkaj el ili, kiel la kulturo de Misisipo, disvolvigis agrikulturon, grandajn arkitekturajn verkojn kaj socion kun hierarkia ordo. Post kiam la eŭropanoj ekloĝis en Ameriko, milionoj da amerikaj indiĝenoj mortis pro la epidemioj kaŭzitaj de malsanoj venintaj el Eŭropo, kiel la variolo.[11]

En 1492, la esploristo Kristoforo Kolumbo, sponsorita de la Hispana Krono, atingis plurajn insulojn de Karibio, realigante la unuan kontakton kun la indiĝenaj popoloj. La 2-an de aprilo 1513, la hispana konkeranto Juan Ponce de León elŝipiĝis sur Florido kaj tio estis la unua dokumentita eŭropa alveno en la usona teritorio. La hispanaj kolonioj en la regiono estis sekvitaj de aliaj en la nuna sudokcidenta Usono. La francaj ledkomercistoj establiĝis en Nova Francio, ĉirkaŭ la zono de la Grandaj Lagoj; eventuale Francio postulis grandan parton de la interno de Usono, ĝis la marbordo de la golfo de Meksiko. La unuaj prosperaj anglaj setlejoj estis la kolonio Jamestown en Virginio en 1607 kaj la kolonio Plymouth fondita de pilgrimantoj en 1620. En 1628, la starigo de la provinco de la golfeto de Masaĉuseco okazigis novan ondon da enmigrado: en 1634, Nova Anglio estis loĝita de ĉirkaŭ 10.000 puritanoj. Inter la jardeko 1610 kaj la milito de sendependeco, proksimume 50.000 kondamnitoj estis senditaj el la Malnova Kontinento al la kolonioj. Ekde 1614, la nederlandanoj establiĝis laŭlonge de la rivero Hudsono, fondante la urbon Nov-Amsterdamo en la insulo de Manhatano.

En 1674, Nederlando cedis sian teritorion al Anglio kaj la provinco Nova Nederlando renomiĝis Nov-Jorko. Multaj enmigrintoj ĵus alvenitaj, speciale el la sudo, estis dungitaj kiel servistoj, tiel ke ĉirkaŭ du trionoj el ĉiuj enmigrintoj kiuj venis al Virginio inter 1630 kaj 1680 laboris kiel servutuloj.[12] Je la fino de tiu jarcento, la afrikaj sklavoj iĝis la ĉefa fonto de laborforto. Per la divido de la Karolinoj en 1729 kaj la koloniado de Georgio en 1732, establiĝis la dek tri britaj kolonioj, kiuj eventuale iĝis Usono. Ĉiu havis lokan elektitan registaron, proksiman al respublikismo, krom tiuj, kiuj permesis la sklavkomercon. Pro multaj naskiĝoj kaj la konstanta enmigrado, la kolonia loĝantaro kreskis rapide. La kristana movado de la 1730-aj kaj 1740-aj jaroj, konata kiel «la Granda Vekiĝo», revivigis la intereson pri la religio kaj la religia libereco. En la Indiana-Franca Milito, la britaj fortoj forprenis Kanadon al Francio, sed la franclingva loĝantaro restis politike izolita de la kolonioj de la sudo. Sen kalkulo de la indiĝenaj amerikanoj (konataj kiel «indianoj») kiuj estis delokitaj, en 1770 la dek tri kolonioj havis 2,6 milionojn da loĝantoj, ĉirkaŭ triona parto de la Brita Regno, kvankam preskaŭ ĉiu kvina usonano estis nigra sklavo.[13] Malgraŭ tio, la usonaj kolonianoj ne havis reprezenton en la Parlamento de Britio.

Sendependiĝo kaj ekspansio[redakti | redakti fonton]

Deklaro de Sendependeco, de John Trumbull, 1817–1818

Streĉitecoj inter usonaj kolonianoj kaj la britoj dum la revolucia periodo de la 1760-aj kaj fruaj 1770-aj jaroj kondukis al la Usona Milito de Sendependeco, okazinta inter 1775 kaj 1781. Je la 14-a de junio 1775, la Kontinenta Kongreso, kunveninte en Filadelfio, establis la Kontinentan Armeon sub la komando de George Washington. Proklamante ke «ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj» kaj dotitaj de «certaj necedeblaj rajtoj», la Kongreso adoptis la Deklaron de Sendependeco, redaktitan plejparte de Thomas Jefferson, la 4-an de julio 1776. Tiu dato nun estas festata ĉiujare kiel la Sendependectago de Usono. En 1777, la Artikoloj de Konfederacio establis malfortan konfederacian registaron kiu funkciis ĝis 1789.

Post la malvenko de la britoj fare de la usonaj fortoj helpataj de la francoj kaj hispanoj, Britio agnoskis la sendependecon de Usono kaj la suverenecon de la ŝtatoj en la amerika teritorio okcidente de la rivero Misisipo. Konstitucia kongreso estis organizita en 1787 kun la deziro establi fortan nacian registaron, kun imposta potenco. La Usona Konstitucio estis ratifita en 1788, kaj la Unua Senato de la nova respubliko, Usona Domo de Reprezentantoj, kaj la prezidento, George Washington, ekoficiĝis en 1789. La Ĉarto de Rajtoj, malpermesinta la federacian limigon de personaj liberecoj kaj garantiinta ampleksan gamon de juraj protektoj, estis adoptita en 1791.

Sintenoj al sklaveco ŝanĝiĝis; paragrafo en la konstitucio protektis la transatlantikan sklavkomercon nur ĝis 1808. La nordaj ŝtatoj aboliciis sklavecon inter 1780 kaj 1804, forlasante la sklavismajn respublikojn de la sudaj ŝtatoj kiel defendantoj de la «stranga institucio». La Dua Granda Vekiĝo, komenciĝanta ĉirkaŭ 1800, igis evangeliismon forto malantaŭ diversaj sociaj reformo-movadoj, inkluzive de la aboliciismo.

Teritoriaj akiroj laŭ datoj

La entuziasmo de la usonanoj disetendiĝi okcidenten ekigis longan serion de la Indianaj Militoj. La Vendo de Luiziano fare de la francoj al la usonanoj sub la Prezidento Thomas Jefferson en 1803 preskaŭ duobligis la grandecon de la nacio.[14] La Milito de 1812, deklarita kontraŭ Britio pro diversaj plendoj, fortigis la usonan naciismon. Serio de usonaj armeaj trudeniroj en Florido devigis Hispanion cedi ĝin kaj aliajn teritoriojn ĉe la golfobordo en 1819. La Larmo-vojo en la 1830-aj jaroj ekzempligis la politikon pri delokigo de indianoj kiu senigis la indiĝenojn je iliaj teritorioj. Usono aneksis la Respublikon Teksaso en 1845 laŭ petoj de ties civitanoj. En tiu tempo, la koncepto pri Manifestita destino estis popularigita.[15] La Oregona traktato de 1846 kun Britio kondukis al usona regado la nunan Nordokcidentan Usonon. La usona venko en la Meksika-Usona Milito kondukis al la cedo, en la jaro 1848, de Kalifornio kaj granda parto de la nuna Sudokcidenta Usono. La Kalifornia deliro pri oro en la jaroj 1848-1849 plue spronis okcidentan migradon. Novaj fervojoj plifaciligis la movadon kaj translokiĝon de novaj setlejanoj kaj akre pliigis la konfliktojn kun la indianoj. Dum duon-jarcento, ĉirkaŭ 40 milionoj da usonaj bizonoj estis buĉitaj por ledaĵo kaj viando. La perdo de la bizonoj, primara rimedo por la indianoj de la ebenaĵoj, estis forta bato por multaj indiĝenaj kulturoj.

Enlanda Milito kaj Industriiĝo[redakti | redakti fonton]

Batalo de Gettysburg, de Currier kaj Ives, ĉirkaŭ 1863

Streĉitecoj inter la sklavismaj kaj liberemaj ŝtatoj pliiĝis sub argumentoj pri la rilatoj inter la ŝtata kaj la federacia registaroj, samkiel violentaj konfliktoj pro disvastiĝo de la sklaveco en novaj ŝtatoj. Abraham Lincoln, la kandidato de la plejparte kontraŭsklaveca Respublikana Partio, estis elektita prezidento en 1860. Antaŭ lia enposteniĝo, sep sklavismaj respublikoj deklaris sian secesion, kiun la federacia registaro konsideris kontraŭleĝa. Ili formis la Konfederaciitajn ŝtatoj de Usono. Kun la konfederaciita atako kontraŭ la Fortikaĵo Sumter, la Usona Enlanda Milito komenciĝis kaj kvar pliaj sklavismaj respublikoj eniris en la Konfederacion. La Emancipoproklamo fare de Lincoln en 1863 deklaris ke la sklavoj en la Konfederacio estas liberaj. Post la venko de la Unio en 1865, tri amendoj al la Usona Konstitucio garantiis la liberecon por preskaŭ kvar milionoj da afrik-usonanoj kiuj estis sklavoj. Ili iĝis civitanoj, kaj ricevis la voĉdonrajtojn. La milito kaj ties rezulto kondukis al granda pliiĝo de la federacia potenco[16] Ĉi tiu milito daŭre estas la plej mortiga konflikto en la historio de Usono, en ĝi pereis pli ol 620 000 homoj—2% el la tuta popolo de la nacio, do unu el la plej mortigaj konfliktoj en monda historio.[17]

Enmigrantoj ĉe la Insulo Ellis, Haveno de Novjorko, 1902

Post la milito, la atenco kontraŭ Abraham Lincoln radikaligis respublikanojn por entrepreni politikon por rekonstruado kaj reintegriĝo de la sudaj ŝtatoj certigante la rajtojn de la ĵus liberigitaj sklavoj. La rezolucio de la pridisputata prezident-elekto de 1876 de la Kompromiso de 1877 metis finon al la Rekonstrua Epoko. La leĝoj de Jim Crow baldaŭ senrajtigis multajn afrik-usonanojn. En la nordo, urbigo kaj senprecedenca enfluo de enmigrintoj de suda kaj orienta Eŭropo akcelis la industriigon de la lando. La ondo de enmigrado, kiu daŭris ĝis 1929, disponigis laboron kaj ŝanĝis la usonan kulturon. La evoluo de la nacia infrastrukturo spronis ekonomian kreskon. La Vendo de Alasko en 1867 de Rusia imperio kompletigis la vastiĝon de la lando en la kontinento. La Masakro de Wounded Knee en 1890 estis la lasta grava armita konflikto de la Indianaj Militoj. En 1893, la indiĝena monarkio ĉe Pacifiko, la Havaja reĝlando estis senpotencigita per puĉo komandita de usonanoj. Usono aneksis la insularon en 1898. La venko en la Hispana-usona milito samjare montris ke Usono estis mondpotenco kaj sekve aneksis la iamajn koloniojn de Hispanio:[18] Puerto-Riko, Gvamo, kaj Filipinio. Kubo iĝis protektorato de Usono dum kvar jaroj kaj poste retis ligita al ĝi ĝis la 1940-aj jaroj pere de la Amendo Platt. Filipinio akiris sendependecon duon-jarcenton poste. Puerto-Riko kaj Gvamo restas usonaj teritorioj.

Unua Mondmilito, Granda Depresio, kaj Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Forlasita farmo en Sud-Dakoto dum la Dust Bowl, 1936

Ĉe la ekflamo de la Unua Mondmilito en 1914, Usono restis neŭtrala. La plejmulto el la usonanoj simpatiis al la britoj kaj francoj, kvankam multaj kontraŭis intervenon.[19] En 1917, Usono interligis la aliancanojn, helpante turni la tajdon kontraŭ la Centraj Potencoj. Post la milito, la Senato ne ratifis la Traktaton de Versajlo, kiu establis la Ligon de Nacioj. La lando traktis politikon de unuflankismo, simila al izolismo.[20] En 1920, la feminisma movado venkis per amendo donanta al virinoj balotrajton. La prospero de la Feliĉaj 1920-aj jaroj finiĝis kun la Krizo de 1929 kiu ekigis la Grandan Depresion. Post la elekto kiel prezidento en 1932, Franklin D. Roosevelt reagis per la New Deal, vico da politikoj kiuj pliigis la registaran enmiksiĝon en la ekonomio inkluzive de la kreado de socia asekursistemo.[21] La Dust Bowl de la 1930-aj jaroj malriĉigis multajn terkultivajn komunumojn kaj ekigis novan ondon de okcidenta migrado.

Soldatoj de la Usona armeo invadas Normandion la 6-an de junio 1944

Usono, efektive neŭtrala dum la komenco de la Dua Mondmilito post la invado de Nazia Germanio en Pollandon en septembro 1939, komencis liveri materialojn al la Aliancanoj en marto 1941 pere de la programo Lend-Lease. La 7-an de decembro 1941, la Japana Imperio lanĉis surprizan atakon sur Pearl Harbor, instigante Usonon ligi sin al la Aliancanoj kontraŭ la Akspotencoj kaj kaŭzante la malliberigon de miloj da japanoj, usonaj civitanoj el Japanujo, kaj denaskaj usonaj civitanoj de japanaj gepatroj en usonaj koncentrejoj[22]. Partopreno en la milito favorigis la kapitalinveston kaj industrian forton. Inter la plej gravaj batalistoj, Usono estis la sola nacio kiu iĝis pli riĉa, fakte, multe pli riĉa ol la eŭropaj landoj pro la milito.[23] Aliancitaj konferencoj ĉe Bretton Woods kaj Jalto skizis novan sistemon de internaciaj organizaĵoj kiuj poziciigis Usonon kaj Sovetunion en la centro de la mondaj aferoj. Ĉar la venko estis atingita en Eŭropo en 1945, internacia konferenco aranĝita en San-Francisko naskis la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu iĝis aktiva post la milito.[24] Usono, evoluigis la unuajn atombombojn, uzis ilin sur la japanajn urbojn Hiroŝimo kaj Nagasako en aŭgusto. Japanio kapitulacis la 2-an de septembro, per kio finiĝis la milito. [25]

Malvarma Milito kaj protestopolitiko[redakti | redakti fonton]

Martin Luther King, Jr. dum parolado de "Mi havas Revon", 1963

Usono kaj Sovetunio konkuris por la potenco post la Dua Mondmilito dum la Malvarma Milito, regante la armeajn aferojn de Eŭropo pere de NATO kaj la Varsovia Kontrakto respektive. Fakte, dum ĉi tiuj du landoj konkuris por la potenco kaj disvolvigis potencan kaj nuklean armilaron, ambaŭ potencoj evitis la rektan militan konfrontadon. Kiel parto de ĝia opozicio al Sovetunio, Usono batalis kontraŭ maldekstremaj projektoj rilate al disdono de tero kaj redistribuo de enspezoj en la mondo kaj ofte apogis la aŭtoritatecajn registarojn en Proksima Oriento, Latinameriko, kaj Azio. La usonaj trupoj kontraŭbatalis la ĉinajn komunismajn fortojn en la Korea milito de 1950-1953. La Komitato de Kontraŭusonaj Agadoj okazigis serion de esploroj pri la verŝajna maldekstrema subfosado, dum la senatano Joseph McCarthy iĝis la frontbildo de la kontraŭkomunisma sento en Usono.

La sovetia ekfunkciigo en 1961 de la unua pilotata spacmisio instigis la alvokon al la prezidento John F. Kennedy por ke Usono estu la unua lando kiu sendu «viron sur la lunon», plenumita en 1969. Kennedy ankaŭ travivis streĉan atomkonflikton kun sovetaj trupoj en Kubo. Dume, Usono spertis daŭran ekonomian vastiĝon. Kreskanta popola movado por la rajtoj, simboligita kaj gvidita de la afrik-usonanoj, kiel ekzemple Rosa Parks, Martin Luther King, kaj James Bevel, uzis neperforton por alfronti apartigon kaj diskriminacion. Post la atenco kontraŭ Kennedy en 1963, la Leĝo de Civilaj Rajtoj de 1964 kaj la Leĝo de Voĉdonrajto de 1965 estis aprobitaj sub la prezidento Lyndon B. Johnson.[26][27]

Ronald Reagan

Johnson kaj lia posteulo, Richard Nixon, vastigis militon en Sudorienta Azio en la malsukcesa Vjetnama milito. Ĝeneraligita kontraŭkultura movado kreskis, parte pro la opozicio al la milito, la nigra naciismo, kaj la seksa revolucio.[28] Betty Friedan, Gloria Steinem, kaj aliaj gvidis novan ondon de feminismo kiu celis la politikan, socian, kaj ekonomian egalecon por virinoj.

Kiel rezulto de la skandalo Watergate, en 1974 Nixon iĝis la unua usona prezidento kiu eksiĝis, por eviti akuzojn je obstrukco de la justico kaj misuzo de la potenco. Li estis sukcedita de la vicprezidanto Gerald Ford. La Administracio de Jimmy Carter de la fino de la 1970-aj jaroj estis markita de stagflacio kaj la Irana ostaĝokrizo. La elekto de Ronald Reagan kiel prezidento en 1980 anoncis la alvenon de la konservativismo en usona politiko, reflektita en gravaj ŝanĝoj kiel la prioritato de la impostoj. Lian duan oficperiodon markis ankaŭ la skandalo Irano-Kontraŭ kaj signifa diplomatia progreso kun Sovetunio. La posta sovetia kolapso metis finon al la Malvarma Milito.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

World Trade Center en la mateno de la 11-a de septembro 2001

Sub la prezidento George H. W. Bush, Usono prenis gvidrolon en la UN-sankciita Golfa Milito. La plej longa ekonomia vastiĝo en moderna usona historio, de marto 1991 ĝis marto 2001, ĝi ampleksiĝis al la oficperiodo de William J. Clinton kaj la George W. Bush. Civila procezo kaj seksaj skandaloj kondukis al la depovigo de Clinton en 1998, sed li restis en la ofico. La prezident-elekto de 2000, unu el la plej konkuraj en la historio de Usono, estis solvita per decido de la Supera Usona Kortumo. La filo de George H. W. Bush, George W. Bush , iĝis prezidento.

La 11-an de septembro 2001, islamaj teroristoj de al-Kaida frapis la Internacian Komerco-Centron en Novjorko kaj la Pentagonon proksime de Vaŝingtono, mortigante preskaŭ tri mil homojn. Reage al tio, la registaro de Bush lanĉis la tutmondan militon kontraŭ la terorismo. En oktobro 2001, usonaj fortoj invadis Afganion, forigante la talibajn registaron kaj trejnejojn de al-Kaida. Talibaj ribelintoj daŭre batalas en la gerilmilitoj. En 2002, la registaro de Bush komencis subpremi por reĝimoŝanĝon en Irako pro polemikaĵoj.[29][30] Malhavante la subtenon de NATO aŭ eksplicita UN-konsento por armea interveno, Bush organizis la Koalicion de la Volo kaj la koaliciaj armeoj profilakte invadis Irakon en 2003, forigante la diktatoron Saddam Hussein. En 2005, la Uragano Katrina kaŭzis severan detruon en granda parto laŭlonge de la golfobordo, detruante Nov-Orleanon. La 4-an de novembro 2008, meze de tutmonda ekonomia krizo la unua afrik-usona prezidento, Barack Obama, estis elektita. En 2010, grava sanserva kaj financaj reformoj estis realigitaj. En 2011, atako de la Usona Mararmea Maaelao en Pakistano mortigis la gvidanton de al-Kaida, Osama bin Laden. La Iraka milito finiĝis per la translokigo de restantaj usonaj trupoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Topografio[redakti | redakti fonton]

Topografia mapo de Usono.
La Granda Kanjono, landformo skulptita de la rivero Kolorado.

La landa areo de la koheraj subŝtatoj estas ĉirkaŭ 7,700,000 km². Alasko, disigita de tiuj koheraj subŝtatoj kaj situanta proksime de Kanado, estas la plej granda subŝtato kun 1,480,000 km². Havajo, insularo en la centra Pacifiko, sudokcidente de Nordameriko, havas iom pli 16,000 km²[31]. Usono estas la tria aŭ kvara plej granda lando laŭ totala areo (tero kaj akvo), en la vico malantaŭ Rusio kaj Kanado kaj tuj super aŭ sub Ĉinio. La situo en la vico varias dependante de kiom da teritorioj postulitaj de Ĉinio kaj Barato estas kalkulitaj, kaj kiel oni kalkulas la grandecon de Usono. Kalkuloj por la tuta teritorio de Usono povas varii de 9,522,055 km²[32] al 9,629,091 km²[33] kaj eĉ 9,826,676 km²[34]. Inkluzive nur de la landa areo, Usono estas tria laŭ grandeco malantaŭ Rusio kaj Ĉinio, tuj antaŭ Kanado.[35]

La nacia teritorio de Usono havas diversajn terformojn kaj reliefojn. Enirante en la internon, la marborda ebenaĵo de la Antlantika marbordo cedas paŝon por la foliarbaroj kaj la altebenaĵo Piedmonto. La Apalaĉoj disigas la orientan marbordon de la Grandaj Lagoj kaj la herbejoj de la Mezokcidento. La rivero Misisipo-Misuro, la kvara plej longa riversistemo de la mondo, fluas plejparte nord-suden tra la koro de la lando. La plata, fekunda prerio de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj etendiĝas okcidenten, interrompita de altebenaĵa regiono en la sudoriento. La Roka Montaro, ĉe la okcidenta flanko de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj, etendiĝas de nordo al sudo trans la lando, atingante altecojn je 4 300 metroj en Kolorado. En pli fora okcidento estas la ŝtona Granda Baseno kaj dezertoj kiel ekzemple la Mojave-dezerto. La montarĉenoj Sierra Nevada kaj Kaskada Montaro estas proksimaj al la marbodo de Pacifiko. Je 6 194 metroj, en Alasko, la Monto McKinley estas la plej alta pinto en la lando kaj en Nordameriko. Aktivaj vulkanoj estas oftaj ĝenerale en Alasko kaj Aleutaj insuloj, kaj Havajo estas subŝtato kiu konsistas el vulkaninsuloj. La granda vulkano situanta sub la Nacia Parko Yellowstone en la Roka Montaro estas la plej granda vulkanaĵo de la kontinento.[36]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Uragano Katrina ĉe la suda marbordo de Usono en 2005.

Pro la granda vasteco kaj geografia diverseco de Usono, ĝi havas ĉiajn klimatojn. Oriente en la meridiano 100, la klimato varias de humida kontinenta klimato en la nordo ĝis humida subtropika klimato en la sudo. La suda pinto de Florido estas tropika, samkiel Havajo. La Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj okcidente de la meridiano 100 estas duon-senpluvaj. Multaj el la okcidentaj montoj estas alpaj. La klimato estas senpluva en la Granda Baseno, dezertas en la Sudokcidento, mediteraneas en la marborda Kalifornio, kaj oceana en marborda Oregono, Vaŝingtono kaj suda Alasko. La plej granda parto de Alasko karakteriziĝas je subarktapolusa. La ekstremaj meteologiaj fenomenoj ne estas maloftaj. La subŝtatoj kiuj limas kun la Meksika golfo estas trafataj de uraganoj, kaj la plejmulto el la tornadoj de la mondo okazas ene de la lando, plejparte en areo neformale nomata "Tornada aleo"[37] de la Mezokcidento.

Floraro kaj bestaro[redakti | redakti fonton]

La kalva aglo, nacia birdo de Usono ekde 1782.

Usono estas konsiderata «egdiversa lando»: ĉirkaŭ 17 000 specioj de vaskulaj plantoj troviĝas en la koheraj subŝtatoj kaj Alasko, kaj pli ol 1 800 specioj de angiospermoj estas troveblaj nur en Havajo, el kiuj malmultaj kreskas en la kontinento.[38] Usono estas hejmo por multaj bestospecioj. Inter ili pli ol 400 specioj de mamuloj, 750 de birdoj, kaj 500 de reptilioj kaj amfibioj.[39] Ĉirkaŭ 91 000 malsamaj specioj de insektoj estis priskribitaj.[40] La Leĝo pri Specioj en Danĝero de 1973 protektas minacitajn kaj endanĝerigitajn speciojn kaj iliajn vivejojn, kiuj estas gvidataj kaj prizorgataj de la Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono. Ekzistas 58 naciaj parkoj kaj centoj da aliaj federalaj administritaj parkoj, arbaroj, kaj sovaĝejoj.[41] Entute, la registaro posedas 28.8% areoj en la kampara regiono de la lando.[42] La plej granda parto da ili estas protektitaj, kvankam la cetero estas luata por elfosado de petrolo kaj tergaso, minado. Nur 2.4% de la teritorio estas uzata kun armeaj celoj.[42]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Mapo de Usono kaj ties dependaĵoj

Usono estas federala unio konsistanta el 50 subŝtatoj. La originaj dek tri ŝtatoj estis la sukcedintoj de la Dek tri Kolonioj kiuj ribelis kontraŭ la Brita Imperio. Iom post la sendependiĝo, oni kreis tri novajn subŝtatojn surbaze de aliaj jam ekzistantaj: Kentukio el Virginio; Tenesio el Nord-Karolino kaj Majno el Masaĉuseco.[43] La plejparto de la aliaj ŝtatoj estis kreitaj surbaze de teritorioj akiritaj per militoj aŭ aĉetado de la registaro. Vermonto, Teksaso kaj Havajo estas la esceptoj: ili estis sendependaj ŝtatoj antaŭ la integriĝo en la Unio. Dum la Usona Enlanda Milito, Okcidenta Virginio disiĝis de Virginio. La plej laste kreita ŝtato estas Havajo, kiu atingis la agnoskon kiel subŝtato la 21-an de aŭgusto 1959. La Usono federacia registaro ne permesu ŝtatoj apartiĝi de la unio[44]

La subŝtatoj konsistigas la plejparton de la usona teritorio; la aliaj du areoj kiuj estas konsiderataj integra parto de la lando estas la distrikto Kolumbio, la federala distrikto kie troviĝas la ĉefurbo Vaŝingtono, kaj la roko Palmiro, senhoma teritorio sed aneksita, situanta en Pacifiko. Usono ankaŭ posedas kvin grandajn transmarajn teritoriojn: Puerto-Riko kaj la Usonaj Virgulininsuloj en Karibio kaj Usona Samoo, Gvamo kaj Nord-Marianoj en Pacifiko. Naskiĝintoj en tiuj teritorioj, krom Usona Samoo, havas la usonan civitanecon. La usonaj civitanoj kiuj loĝas en tiuj teritorioj havas multajn el la rajtoj kaj devoj kiej tiuj de la civitanoj kiuj naskiĝas en la subŝtatoj; tamen, ili ne pagas federalajn impostojn, ne povas voĉdoni en la usonaj prezident-balotadoj kaj nur havas reprezentanton kiel observanto en la Kongreso.

Ne-enkorpigita teritorio estas termino uzata en Usono por teritorio kiu estas administrata de Usono, sed ne estas integra parto de Usono.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Usona ŝtato.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flagoj de Usono.


Registaro kaj elektoj[redakti | redakti fonton]

La okcidenta fasado de la Kapitolo, kun la Kongreso de Usono

Usono estas la plej antikva federacio ankoraŭ funkcianta en la mondo.[45] Ĝi estas konstitucia, reprezenta kaj demokratia respubliko, «en kiu la regado de la plimulto estas reguligita per la rajtoj de la minoritatoj, protektitaj de la leĝo». La registaro estas per la disigo de povoj, difinita de la Konstitucio, kiu funkcias kiel la supera laŭleĝa dokumento de la lando. En la usona federaciisma sistemo, civitanoj estas kutime submetitaj je tri registarniveloj: federacia, ŝtata kaj loka; la devontigoj de la loka administracio estas ofte dividitaj inter distrikta kaj municipa registaroj. En preskaŭ ĉiuj kazoj, administraj kaj leĝdonaj ŝtatlaboristoj estas elektitaj per rekta voĉdono de la civitanoj, loĝantoj de la distrikto. Ekzistas neniu proporcia balotsistemo je la federacia nivelo, kaj ĝi estas tre malofta je pli malaltaj niveloj.

La suda fasado de la Blanka Domo, hejmo kaj oficejo de la Usona prezidento

La federacia registaro dividiĝas en tri branĉojn:

  • Leĝdona povo: La Duĉambra Kongreso, konsistanta el la Senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj, ĝi faras la federaciajn leĝojn, deklaras militon, aprobas traktatojn, administras la publikajn buĝetojn, kaj havas la potencon por depovigo, per kiu ĝi povas forigi ŝtatlaboristojn de la registaro.
  • Plenuma povo: La prezidento estas la ĉefkomandanto de la militistaro, povas vetoi leĝprojektojn antaŭ ili iĝas leĝo, kaj nomumas la membrojn de la Konsilio de Ministroj (sub aprobo de la Senato) kaj aliajn ŝtatlaboristojn, kiuj administras kaj observas federaciajn leĝojn kaj politikojn.
  • Juĝista povo: La Ĉefkortumo kaj pli malaltaj federaciaj tribunaloj, kies juĝistoj estas nomumitaj de la prezidento kun la aprobo de la Senato, ĝi interpretas leĝojn kaj forigas tiujn, kiujn ĉi institucio konsideras kontraŭkonstituciaj.
La okcidenta fasado de la sidejo de la Supera Kortumo de Usono

La Domo de Reprezentantoj havas 435 elektitajn membrojn, ĉiu el ili reprezentas kongresan distrikton por dujara periodo. La sidlokoj de la Ĉambro estas disdonataj inter la ŝtatoj laŭ loĝantaro ĉiun dekan jaron. En la censo de 2000, sep subŝtatoj havis la minimumon je unu reprezentanto, dum Kalifornio, la plej loĝata ŝtato, havis kvindek tri. La Senato havas 100 membrojn en kiu ĉiu ŝtato havas du senatanojn, elektitajn por sesjaraj oficperiodoj; triono de la sidlokoj estas elektita ĉiun duan jaron. La prezidento estas elektata por kvarjara periodo kaj povas esti reelektita por ne pli ol du fojoj. La prezidento ne estas elektebla per rekta voĉdonado, sed per nerekta balot-sistemo en kiu la voĉdonoj estas distribuitaj laŭ ŝtato. La Ĉefkortumo, gvidata de la Ĉefjuĝisto de Usono, havas naŭ membrojn, kiuj labori ĝismorto.

La subŝtataj registaroj estas strukturitaj pli malpli simile; Nebrasko estas escepto ĉar ĝi havas nur unuĉambran parlamenton. La guberniestro de ĉiu ŝtato estas rekte elektita. Kelkaj ŝtatjuĝistoj kaj kabinetoficistoj estas nomumitaj de la guberniestroj de la respektivaj ŝtatoj, dum aliaj estas elektitaj per la popola voĉdono.

Ĉiuj leĝoj kaj registaraj proceduroj estas submetitaj al jura revizio, kaj ajna leĝo kontraŭkonstitucia estas nuligita. La originala teksto de la konstitucio establas la strukturon kaj respondecajn kampojn de la federacia registaro kaj ĝian rilaton kun la unuopaj subŝtatoj. La Artikolo 1 de la konstitucio protektas la rajton je «bona rimedo» (Habeas corpus), kaj la Artikolo 2 garantias la rajton je juĝo kun juĝistoj en ĉiuj krimprocezoj. Amendoj al la Konstitucio bezonas la aprobon de tri kvaronoj de la ŝtatoj. La konstitucio estis ŝanĝita dudek sep fojojn; la unuaj dek konstituciaj amendoj, kiuj konsistigas la Ĉarton de Rajtoj; kaj la dek kvara amendo formas la centran bazon de la individuaj rajtoj de la usonanoj.

Partioj kaj ideologioj[redakti | redakti fonton]

Barack Obama parolante kun la Ĉefjuĝisto John Roberts, 20-an de januaro 2009

Usono funkcias sub dupartia sistemo dum la plej granda parto de ĝia historio. Por elekteblaj oficperiodoj je bazaj niveloj, la ŝtate administritaj antaŭbalotoj elektas la plej gravajn parti-kandidatojn por postaj parlamentaj balotadoj. Ekde la parlamenta balotado de 1856, la plej gravaj partioj estis la Demokrata Partio, fondita en 1824, kaj la Respublikana Partio, fondita en 1854. Ekde la Usona Enlanda Milito, ne estis sukcesa triapartia prezidenta kandidato.

Ene de la usona politika kulturo, la Respublikana Partio estas konsiderita centro-dekstra aŭ «konservativa» kaj la Demokrata Partio estas konsiderita centro-maldekstra aŭ «liberala». La subŝtatoj de la Nordoriento kaj Okcidenta marbordo kaj kelkaj el la subŝtatoj de la Regiono de Grandaj Lagoj, konataj kiel «bluaj subŝtatoj», estas relative liberalaj. La «ruĝaj subŝtatoj» de la sudaj subŝtatoj kaj partoj de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj kaj Roka Montaro estas relative konservativaj.

La gajninto de la prezidant-elekto de 2008, la demokrato Barack Obama, estas la 44-a usona prezidento. Ĉiuj antaŭaj prezidentoj estis viroj el nur eŭropa deveno. La sesmonataj elektoj de 2010 vidis la ascendon de la Respublikana Partio kaj ĝia regado super la Domo de Reprezentantoj kaj super parto de la Senato, kie la demokratoj retenas la plimulton. En la 112-a Usona Kongreso, la Senato konsistas el 51 demokratoj, du nepartianoj kiuj aliĝas al la demokratoj, kaj 47 respublikanoj; la Domo konsistas el 242 respublikanoj kaj 193 demokratoj. Ekzistas 29 respublikanaj kaj 20 demokrataj subŝtataj guberniestroj, same kiel unu sendependa.

Prezidentoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de prezidantoj de Usono.

La usona elektantaro (angle: United States Electoral College) estas la meĥanismo establita de la usona konstitucio por la nerekta elekto de la prezidanto de Usono kaj vicprezidanto de Usono. Civitanoj de Usono voĉdonas en ĉiu subŝtato en ĝenerala balotado por elekti aron de "elektantoj," kiuj ĵuris voĉdoni por la kandidato de iu partio.

Eksterlandaj rilatoj kaj militistaro[redakti | redakti fonton]

La armena ambasado en Vaŝingtono.

Usono havas tutmonde ekonomian, politikan, kaj armean influon. Ĝi estas konstanta membro de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kaj Novjorko gastigas la ĉefstabejon de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas membro de la G8,[46] G20, kaj Organizo por Ekonomia Kunlaborado kaj Evoluo. Preskaŭ ĉiuj landoj havas ambasadojn en Vaŝingtono, kaj multaj havas konsulejojn en la tuta lando. Same, preskaŭ ĉiuj nacioj gastigas usonajn diplomatiajn misiojn. Tamen, Kubo, Irano, Nord-Koreio, Butano, Libio, Sudano kaj la Respubliko Ĉinio (Tajvano) ne havas formalajn diplomatiajn rilatojn kun Usono.

Usono havas «specialan rilaton» kun Britio[47] kaj fortajn ligojn kun Kanado,[48] Aŭstralio,[49] Nov-Zelando,[50] la Filipinoj,[51] Japanio,[52] Sud-Koreio,[53] kaj Israelo.[54] Ĝi ankaŭ kunlaboras kun aliaj NATO-membroj pri militistaro kaj sekurecproblemoj kaj kun siaj najbaroj per la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj kaj liberkomercaj interkonsentoj kiel ekzemple la triflanka NAFTA kun Kanado kaj Meksiko. En 2008, Usono elspezis nete 28 665 milionojn da dolaroj por oficiala evoluasistado, la plej granda kvanto en la mondo. Tamen, taksita kiel parto de la Malneta enlanda produkto, la usona kontribuo de 0,18% viciĝis inter la lastaj lokoj inter dudek tri helpdonaj ŝtatoj. En kontrasto, la privataj usonaj entreprenoj estas relative pli malavaraj.[55]

La prezidento posedas la titolon Ĉefkomandanto de la nacia armeo kaj nomumas ĝiajn gvidantojn, la Usona Sekretario pri Defendo kaj la Usona Stabestraro. La Usona Departemento pri Defendo administras la armeon, inkluzive de la Terarmeo, Mararmeo, Martrupo, kaj Aerarmeo. La Marborda gardistaro estas prizorgata de la Usona Departemento pri Nacia Sekureco en pactempo kaj la Usona Departemento de la Mararmeo en milita tempo. En 2008, la armeo havis 1,4 milionojn da aktivaj membroj. La rezervoj kaj la Nacia gvardio entute havis 2,3 milionojn da trupanoj. La Ministerio pri Defendo ankaŭ dungis proksimume 700 000 civilulojn, sen inkludo de solduloj.

Soldatoj de la Usona armeo en la Sekurejo de Ur, ekstere de Bagdado.

Militservo estas libervola, kvankam deviga militservo povas okazi en milita tempo pere de la Selektema Servosistemo.[56] Usonaj fortoj povas esti rapide disfalditaj danke al la granda aro de aviadil-transportiloj de la Aerarmeo, la dek unu aktivaj aviadilaj ŝipoj de la mararmeo troviĝas en la Atlantiko kaj Pacifiko. La militistaro funkciigas 865 militbazojn kaj instalaĵojn eksterlande.[57] La amplekso de tiu tutmonda armea ĉeesto instigis kelkajn akademiulojn priskribi Usonon kiel «imperio de bazoj».[58]

Totala usona armea elspezado en 2008 egalis al pli ol 600 000 milionoj da dolaroj, tio estas je 41% pli ol la tutmonda armea elspezado kaj pli alta ol ĉiuj elspezoj de la 14 plej grandaj naciaj armeoj. La pokapa elspezado de 1 967 dolaroj estis proksimume naŭ foje pli granda ol la monda mezumo. Okupante 4% de la MEP, tiu indico estis la dua plej alta inter la 15 plej altaj armeaj elspezantoj, post Saud-Arabio.[59] La baza buĝeto por la Ministerio pri Defendo por 2011, 549 000 milionoj da dolaroj, estas pliiĝo de 3,4% inter 2010 kaj 85% pli alta ol tiu de 2001; kromaj 159 000 milionoj da dolaroj estas proponitaj por la kampanjoj en Irako kaj Afganio.[60] En septembro 2010, estis ĉirkaŭ 94 000 usonaj soldatoj disfalditaj enAfganio, kaj 50 000 en Irako. Ĝis la 5-an de januaro 2011, Usono travivis 4 432 armeajn mortojn dum la Iraka milito, kaj 1 448 dum la milito en Afganio.[61]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de Usono.
Konstruaĵo de la Novjorka Borso, en Wall Street.

Usono havas kapitalisman miksitan ekonomion, kiu estas favorigata de riĉaj krudmaterialoj, tre evoluigita infrastrukturo, kaj alta produktiveco.[62] Laŭ la Internacia Monunua Fonduso, la Usona MEP el 14,4 bilionoj da usonaj dolaroj konsistigas 24% el la Malneta Monda Produktado kaj preskaŭ 21% el la egala aĉetpovo. Ĝi havas la plej grandan nacian MEP en la mondo, kvankam ĝi estas proksimume 5% malpli ol la MEP de Eŭropa Unio en 2008. Ĝi estas la 17-a lando laŭ MEP po kapo.[63]

Usono estas la plej granda var-importisto kaj la tria plej granda eksportisto, kvankam eksportoj po kapo estas relative malaltaj. En 2008, la totala usona komerca deficito estis 696 000 milionoj da dolaroj.[64] Kanado, Ĉinio, Meksiko, Japanio, kaj Germanio estas ĝiaj precipaj komercaj partneroj.[65] En 2007, veturiloj estas la ĉefaj importaĵoj kaj eksportaĵoj. La publika ŝuldo de Usono superis la ĉinan en 2010. Usono estas la dua lando, laŭ raporto, pri tutmonda konkurencivo.[66]

En 2009, la privata sektoro konsistis je 55,3% de la ekonomio, la federacia registara aktiveco kalkulis je 24,1% kaj la aktiveco de la subŝtatoj kaj lokaj administracioj (inkluzive de federaciaj translokigoj) estis la ceteraj 20,6%. La ekonomio estas postindustria, en kiu la sektoro serva kontribuas per 67,8% de MEP, la nacio daŭre estas industria potenco. En la komercareo la precipa aktiveco laŭ enspezoj estas la komerco pogranda kaj pomalgranda; laŭ netaj enspezoj estas la industrio, en kiu la ĥemiaj produktoj estas la plej gravaj.[67] Usono estas la tria plej granda produktanto de petrolo en la mondo, same kiel ĝia plej granda importisto.

Usona dolaro. Dolaro estas la oficiala valuto ekde 1792.

Ĝi estas la numero 1 en la mondo laŭ produktado de elektra kaj atom- energio, same kiel likvigita natura gaso, sulfuro, fosfatoj, kaj salo. Dum agrikulturo reprezentas iom malpli ol 1% el MEP, Usono estas la plej elstara en la mondo produktanto de maizo[68] kaj sojfaboj. La Novjorka Borso estas tutmonde la plej granda laŭ dolarkvanto. Koka-kolao,[69] McDonald's kaj Microsoft estas la tri plej rekonataj usonaj markoj en la mondo.[70]

En la tria jarkvarono de 2010, la usona laborforto konsistis el 154,4 milionoj da homoj.[71] Kun 21,2 milionoj da homoj, la registaro estas la ĉefa dunganto. La plej granda privata dungosektoro estas sanservo kaj socia asistado, kun 16,4 milionoj da homoj. Proksimume 12% el laboristoj estas sindikatigitaj, kompare kun 30% en Okcidenta Eŭropo.[72] Laŭ listo de la Monda Banko, Usono estas la unua lando en kiu pli facilas la dungado kaj pagado al laboristoj. En 2009, Usono havis la trian plej altan labor-produktivecon por persono en la mondo, malantaŭ Luksemburgo kaj Norvegio. Ĝi estis kvara laŭ produktiveco por horo, malantaŭ tiuj du landoj kaj Nederlando. Kompare kun Eŭropo, la korporaciaj kaj personaj impostoj estas ĝenerale pli altaj, dum laboraj kaj, precipe, konsumimpostoj estas pli malaltaj.[73]

Vidu ankaŭ por ekonomio[redakti | redakti fonton]

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Interŝtata Aŭtovoj-Reto kiu etendiĝas sur 75.376 km.[74]

Estante evoluinta lando, Usono havas unu el la plej modernaj kaj ampleksaj transportaj infrastrukturoj: 6.465.799 km de aŭtovojoj, 226.427 km da fervojoj, 15.095 flughavenoj kaj 41.009 km de akvovojoj. Por plejparto de la loĝantaro, la aŭto estas la ĉefa transportilo. En 2003 estis 759 aŭtoj por ĉiu 1.000 homoj, kompare kun 472 por ĉiu 1.000 loĝantoj de la Eŭropa Unio. Pli ol 40% el la personaj veturiloj estas kamionetoj, sportutilaj veturiloj aŭ leĝeraj kamionoj. La averaĝa usonano (inkluzive de stirantoj kaj ne stirantoj) veturas dum 55 minutoj por 47 km ĉiutage.[75]

La tuta civila aerindustrio estas privata, plejparto el la ĉefaj flughavenoj estas publikaj. La tri fluglinioj plej grandaj en la mondo havas usonan kapitalon: Southwest Airlines, American Airlines kaj Delta Air Lines.[76] El la 30 flughavenoj kun pleja pasaĝertrafiko en la mondo, 16 troviĝas en Usono. La plej uzata estas la flughaveno Hartsfield-Jackson en Atlanto.[77] Dum la vartransportado per fervojoj estas tre grava, relative malmultaj personoj ĝin uzas por vojaĝi, ene aŭ inter la urbaj zonoj.[78] Nur 9% el la loĝantaro uzas la publikan transporton por atingi laborlokon, tre malalta nivelo kompare kun 38,8% en Eŭropo.[79] Ankaŭ la uzado de bicikloj estas minimuma, multe pli malalta ol en Eŭropo.[80]

La baseno Hoover donas hidroelektran enerion kaj trinkeblan akvon por la sudoriento de la lando.

Energio[redakti | redakti fonton]

Totala energikonsumo enlanda estas 3,873 bilionoj da kWh jare, kies ekvivalento estas konsumo de 7,8 tunoj da petrolo po kapa ĉiujare. En 2005, ĉirkaŭ 40% de tiu energio venis el la petrolo, 23% el karbo kaj 22% el tergaso; la cetero venis el nukleaj centraloj kaj fontoj el renoviĝanta energio.[81] Usono estas la lando kiu pli konsumas petrolon kaj tergason: ĉiujare ĝi uzas 19,5 milionojn da bareloj da petrolo kaj 627.200 m³ milionoj da tergaso.[82][83] Aliflanke, en la lando troviĝas la 27% el la monda karborezervoj.[84] Dum jardekoj, la nuklea energio ludis limigitan rolon en la energiproduktado kune kun la plejmulto de evoluintaj landoj, parte pro la publika reago post la akcidento en Three Mile Island. Tamen, en 2007 la registaro ricevis plurajn petojn pri la konstruado de novaj nukleaj centraloj, per kio konsiderinde malkreskus la uzado de fosiliaj brulaĵoj[85] kaj ŝanĝoj en la politiko pri energio de Usono. Dum lastaj jaroj multe kreskis elminigado de skistogaso, kio igis Usonon la plej granda gasproduktanto kaj vekis grandan interesiĝon pri tiu energifonto tra la tuta mondo.

Edukado, scienco kaj teknologio[redakti | redakti fonton]

Universitato de Virginio, Monda heredaĵo de Unesko, fondita de Thomas Jefferson.[86]

Usona publika eduko estas prizorgata de la ŝtato kaj lokaj administracioj, reguligitaj de la Usona Departemento de Edukado. La edukado estas deviga por infanoj ekde 6 aŭ 7 jariĝo (ĝenerale, infanĝardeno aŭ unua grado) ĝis la 18jariĝo (kutime ĝis dekdua grado, fino de la mezlernejo); kelkaj subŝtatoj permesas al studentoj forlasi la lernejon je 16 aŭ 17 jaroj.[87] Proksimume 12% el la infanoj estas edukitaj en privataj lernejoj kaj iom pli ol 2% el infanoj estas hejmedukitaj.[88]

Usono havas multajn konkurencivajn privatajn kaj publikajn altlernejojn, samkiel komunumajn lernejojn malfermajn al ĉiuj.[89][90] El la usonanoj kun pli ol 25 jaroj, 84.6% studentiĝis en mezlernejo, 52.6% ekzameniĝis en iu kolegio, 27.2% bakalaŭriĝis, kaj 9.6% ricevis la diplomiĝon.[91] La baza procentaĵo je legoscio estas ĉirkaŭ 99%. Unuiĝintaj Nacioj donas al ĝi 0.97 laŭ legoscio, t.e. la 12-a en la mondo.[92]

La astronaŭto Buzz Aldrin dum la unua luntrafo de la homo en 1969.

Usono estas monda gvidanto de la scienca esplorado kaj teknologia novigado ekde la fino de la 19-a jarcento.[93] En 1876, Alexander Graham Bell ricevis la unuan usonan patenton pro la telefono. La laboratorio de Thomas Alva Edison evoluigis la fonografon, la unuan long-daŭran ampolon, kaj la unuan realigeblan filmilon. Nikola Tesla estis pioniro en la esplorado de la alterna kurento, la motoro de alterna kurento, kaj la radio. En la komenco de la 20-a jarcento, la aŭtofirmaoj de Ransom E. Olds kaj Henry Ford antaŭenigis la muntoĉenon. La fratoj Wright, en 1903, faris la unuan daŭrigan kaj regitan flugon per la unua aviadilo.[94]

La pliiĝo de Naziismo en la 1930-aj jaroj instigis multajn eŭropajn sciencistojn, inkluzive de Albert Einstein kaj Enrico Fermi, enmigri al Usono. Dum la Dua Mondmilito, la Projekto Manhattan evoluigis atombombojn, tiel anoncante la atomepokon. La Kosmokonkuro produktis rapidajn progresojn en raketoj, materiala scienco, kaj informadiko. Usono plejparte evoluigis la ARPANET kaj ĝian posteulon, la Interreto. Hodiaŭ, plejparto el la esplorado kaj evoluofinancado (64%), venas de la privata sektoro.[95] Usono estas la ĉefgvidanto en la mondo de sciencaj esplorartikoloj.[96] Usonanoj posedas altnivelajn teknologiaĵojn,[97] kaj preskaŭ duono el usonaj domoj havas aliron al Interreto tra larĝa bendo.[98] La lando estas la unua ellaboranto kaj kultivanto de genetike modifita manĝaĵo, reprezentante la duonon de la bioteknologiaj kultivaĵoj de la mondo.[99]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evolucio de la loĝantaro (1790-2010).

Laŭ raportoj de la Usona Buroo de la Censo, fine de aprilo 2011 loĝis en la lando 311 259 187 personoj, inkluzive de ĉirkaŭ 11.2 milionoj da kontraŭleĝaj enmigrintoj.[100] La tria plej loĝata nacio en la mondo, post Ĉinio kaj Barato.[101] Usono estas la sola industriigita nacio en kiu granda pliiĝo de la loĝantato estas antaŭvidata.[102] Kun naskfrekvenco de 13,82 por 1 000, 30% sub la monda mezumo, ĝia kresk-indico estas 0,98%, konsiderinde pli alta ol tiuj de Okcidenta Eŭropo, Japanio, kaj Sud-Koreio.[103] En la fiska jaro 2010, oni koncedis restadpermeson al pli ol 1 miliono da enmigrintoj, la plej granda parto el ili eniris en la landon pere de familia reunuiĝo.[104] Meksiko estis la plej elstara fonto de novaj loĝantoj dum pli ol du jardekoj; ekde 1998, Ĉinio, Barato, kaj la Filipinoj ankaŭ elstaris en tiu senco.[105]

Usonaj Laŭleĝaj Permanentaj Loĝantoj en 2010". Oficejo de Enmigrada Statistiko Jara Fluo-Raporto.

Mapo pri la precipaj etnaj grupoj de Usono.

Usono havas tre diversan loĝantaron: tridek unu etnaj grupoj havas po pli ol unu miliono da membroj.[106] La Eŭrop-usonaj estas la plej granda rasa grupo; german-usonanoj, irland-usonanoj, kaj angl-usonanoj konsistigas tri el la kvar plej grandaj etnaj grupoj de la lando. Afrik-usonanoj estas la plej granda rasa malplimulto de la nacio kaj tria plej granda etna grupo. Aziaj usonanoj estas la dua plej granda rasa malplimulto de la lando; la du plej grandaj azi-usonaj etnoj estas la ĉinoj kaj filipinanoj. En 2010, la usona loĝantaro inkluzivis ĉirkaŭ 6 milionojn da homoj el indiĝena deveno: indianoj (1,8 milionoj) kaj alaskaj indiĝenoj (3,1 milionoj ekskluzive el tiu deveno) kaj 1,2 milionoj kun ia indiĝen-havajapacifik-insula deveno (0,5 milionoj).[107] La censo nun inkluzivas la kategorion "Some Other Race" (Aliaj rasoj) por «respondantoj nekapablaj identigi sin kun iu ajn» el ĝiaj kvin oficialaj ras-kategorioj; pli ol 19 milionoj da homoj estis poziciigitaj en tiu kategorio en 2010.

La Ĉina kvartalo en la urbo San-Francisko gastigas unu el la plej grandaj ĉinaj komunumoj de Usono.

La kreskado de la hispanlingva komunumo (angle nomataj «Latinos» aŭ hispanlingvaj latinamerikanoj) estas grava demografia tendenco. La 50,5 milionoj da hispanlingvaj latinamerikdevenaj usonanoj estas identigitaj kiel homogena etno de la Buroo de la Censo kvankam temas pri homoj el diversaj devenoj venintaj el la centro kaj sudo de Ameriko, el landoj kie la hispana estas parolata. 64% el la hispanlingvaj usonanoj havas meksikan devenon.[108] Inter 2000 kaj 2010, la hispanlingva latinamerika loĝantaro de la lando pliiĝis je 43% dum la ne-hispana loĝantaro kreskis nur 4,9%. Parto de tiu kresko ŝuldas al la enmigrado. En 2007, 12,6% el la usona loĝantaro naskiĝis eksterlande, kaj 54% el tiu procento naskiĝis en Latinameriko.[109] Fekundeco ankaŭ estas grava faktoro; la mezuma latinamerika virino naskas 3,0 infanojn en sia vivo, kompare kun 2,2 por ne-latinamerikaj nigrulinoj kaj 1,8 por ne-latinamerikaj blankaj virinoj.[110] Malplimultoj (kiel difinitaj en la Buroo de Censo) konsistigas 34% el la loĝantaro;[111] oni antaŭvidas ke ili iĝos la plimulto antaŭ 2042.[112]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plurrasaj usonanoj.

Ĉirkaŭ 82% el la usonanoj loĝas en urbaj areoj (tiaj areoj inkluzivas la antaŭurbojn); preskaŭ la duono loĝas en urboj kun pli ol 50 000 homoj.[113] En 2008, 273 loĝlokoj havis po pli ol 100 000 loĝantoj, naŭ grandurboj havis po pli ol 1 miliono da loĝantoj, kaj kvar mondurboj havis po pli ol 2 milionoj (Novjorko, Los-Anĝeleso, Ĉikago, kaj Houston).[114] Ekzistas 52 metropolaj areoj kun populacioj pli grandaj ol 1 miliono.[115] El la 50 plej rapide kreskantaj metropolaj regionoj, 47 troviĝas en la okcidento aŭ sudo de Usono. La metropolaj regionoj de Dalaso, Hustono, Atlanto, kaj Fenikso kreskis ĝis pli ol unu miliono da homoj inter 2000 kaj 2008.[115]

Vidu ankaŭ por socio[redakti | redakti fonton]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Univisión, la plej granda hispanlingva televidkanalo en Usono

La angla estas la nacia lingvo de facto. Kvankam ekzistas neniu oficiala lingvo je federacia nivelo, kelkaj leĝoj, kiel ekzemple por la usona civitaniĝo, devigas la scipovon de la angla.[116] En 2007, ĉirkaŭ 226 milionoj da usonanoj, aŭ 80% el la loĝantaro pli ol 5 jarojn aĝaj, parolis hejme nur la anglan. La hispana, parolata hejme de 12% el la loĝantaro, estas la dua plej ofta kaj la dua plej vaste instruita lingvo. Kelkaj usonanoj pledas por la oficialigo de la angla lingvo en la tuta lando, ĉar la lingvo estas oficiala en almenaŭ dudek ok ŝtatoj.[117] La havaja kaj la angla estas la du oficialaj lingvoj en Havajo.[118]

Kvankam sen oficiala lingvo, Nov-Meksiko havas leĝojn kiuj instigas la uzon kaj de la angla kaj de la hispana, samkiel Luiziano faras por la angla kaj la franca.[119] Aliaj ŝtatoj, kiel ekzemple Kalifornio, postulas la publikigon de hispanlingvaj versioj de kelkaj registaraj dokumentoj.[120] Pluraj insulaj teritorioj garantias la oficialan rekonon de la tieaj lokaj lingvoj, kune kun la angla: la samoa kaj ĉamora estas agnoskitaj de Usona Samoo kaj Gvamo, respektive; karolina kaj ĉamora estas rekonitaj de Nord-Marianoj; la hispana estas oficiala kaj plej vaste parolata lingvo de Puerto-Riko.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Nacia Katedralo en Vaŝingtono.

Usono estas oficiale laika ŝtato. La Unua Amendo al la Usona Konstitucio garantias liberan praktikadon de religio kaj malpermesas ke la registaro preferas iun ajn religion super alia. Laŭ esploro de 2002, 59% el la usonanoj diris ke religio ludis «gravegan rolon en siaj vivoj», multe pli alta indico ol en iu ajn alia riĉa nacio.[121] Laŭ enketo de 2007, 78,4% el plenkreskuloj identigis sin kiel kristanoj,[122] kio estis malpliiĝo kompare al la enketo de 1990 kiam estis 86,4%[123]. Protestantaj konfesioj havas 51,3%, dum la Romkatolika Eklezio kun 23,9%, estis la plej granda aparta kristana eklezio. La studo klasifikas blankajn evangelianojn, 26,3% el la loĝantaro, kiel la plej granda religia grupo de la lando; alia studo arigas ĉiujn evangelianojn je 30-35%. Al la ne-kristanaj religioj en 2007 apartenis 4,7% enketitoj.[123] La precipaj ne-kristanaj kredoj estis Judismo (1,7%), Budhismo (0,7%), Islamo (0,6%), Hinduismo (0,4%), kaj Unitaria Universalismo (0,3%) kaj Bahaismo (753,423 kredantoj).[124] La enketo ankaŭ raportis ke 16,1% el la usonanoj estas ateistojagnostikuloj, aŭ simple ne havis religion.[122][123]

Usono estas la naskiĝlando de multaj el la nunaj tutmondaj kristanaj movadoj kiel Adventistoj de la Sepa Tago, Kristana Scienco, Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj aŭ la Atestantoj de Jehovo. Ĝi ankaŭ gastigas la ĉefsidejojn de tiuj kristanaj movadoj. Alia polemika eklezio, la Scientologio, havas plurajn centrojn kaj la nacian sidejon en Usono. Santerio, Vuduo kaj aliaj afrikdevenaj religioj estas ofte praktikataj de afrik-usonanoj kaj enmigrintoj el Latinameriko, ĉefe el Kubo, Brazilo, Kolombio, Dominika Respubliko, Haitio kaj Venezuelo. Kvankam multaj indianoj kaj indiĝenaj alaskanoj kaj usonanoj el Havajo kaj aliaj pacifikaj insuloj, konvertiĝis al novaj religioj, multaj el ili ankoraŭ praktikas animismajn tribajn religiojn.

Sano[redakti | redakti fonton]

Texas Medical Center en Houston, la plej granda sancentro de la mondo.

En la jaro 2006, la vivdaŭro en Usono estis 77,8 jaroj ĉe naskiĝo, unu jaron malpli ol en la landoj de Okcidenta Eŭropo, kaj tri ĝis kvar jarojn sub la nivelo de Norvegio, Svislando, kaj Kanado. Dum la lastaj du jardekoj, la vivdaŭro de la usonanoj falis de la 11-a ĝis la 42-a en la mondo.[125] La bebmorta ofteco je 6,37 por mil naskitoj. Ĉirkaŭ unu triono el la plenkreskuloj estas dikegaj kaj kroma triono estas obeza; la obezindico, la plej alta en la industriigita mondo, duobliĝis en la lasta jarcent-kvarono. La obezeco kaŭzas diabeton 2, kiu de multaj fakuloj estas konsiderata epidemio.[126][127]

La usona gravedecindico inter adoleskulinoj egalas al 79,8 por 1 000 virinoj, tio estas preskaŭ kvaroble pli ol tiu en Francio kaj kvin fojojn tiu en Germanio. Aborto, laŭleĝa en kelkaj kazoj, estas tre polemika afero. Multaj subŝtatoj malpermesas publikan financadon por la abortigo kaj restriktas malfruajn abortojn, postulas ke gepatroj sciu pri la afero kaj lasas atendoperiodon. Dum la abortindico malkreskas, la abortoproporcio de 241 por 1 000 vivaj naskiĝoj kaj abortindico je 15 por 1 000 virinoj ankoraŭ estas pli altaj ol tiuj de la plej multaj okcidentaj nacioj.

La elspezoj de la usona sansistemo longe superas ajnan nacion, kaj pokape kaj laŭ la procento en la MEP.[128] La Monda Organizaĵo pri Sano vicigis la usonan sansistemon en 2000 en la unua loko surbaze de kapacito-respondo, sed en la 37-a loko laŭ totala efikeco. Usono estas ĉefgvidanto en la medicina novigado. En 2004, la neindustria sektoro foruzis trioble pli multe ol Eŭropo pokape en biomedicina esplorado.

Male al ĉiuj aliaj industriaj landoj, sanservo en Usono ne estas universala. En 2004, la privata asekuro pagis 36% el la personaj san-elspezoj, kaj la federacia, ŝtata, kaj lokaj administracioj pagis 44%.[129] En 2005, 46,6 milionoj da usonanoj, 15,9% el la populacio, estis neasekuritaj, je 5,4 milionoj pli ol en 2001. La ĉefa kaŭzo de tiu pliiĝo estas la falo en la nombro de usonaj dungitoj kun asekuro. La afero pri neasekuritaj kaj subasekuritaj usonanoj estas grava politika temo. Esploro de la jaro 2009 taksis ke tiu manko de asekuro iel kaŭzis morton al 45 000 homoj jare. En 2006, Masaĉuseco iĝis la unua subŝtato kiu postulis universalan asekuron. Federacia leĝaro aprobita en la komenco de 2010 devigos individuo aĉeti asekuro antaŭ 2014.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Tavoloj[redakti | redakti fonton]

Ikonoj de la usona kulturo: pomokuko, basbalo kaj la nacia flago.

Usono estas multkultura nacio, hejmo de multaj etnaj grupoj, tradicioj, kaj valoroj.[130] Krom la nuna malgranda aborigena loĝantato kiu konsistas el indianoj kaj indiĝenaj havajanoj, preskaŭ ĉiuj usonanoj aŭ ties prapatroj enmigris dum la pasintaj kvin jarcentoj.[131] La komuna kulturo por la plejparto de la usonanoj estas la okcidenta kulturo, veninta kun la eŭropaj enmigrintoj sed ankaŭ kun influoj de multaj aliaj fontoj, kiel ekzemple tradicioj alportitaj de sklavoj el Afriko>[132]. La lastatempa enmigrado el Azio kaj speciale Latinameriko aldonis pli da elementoj al la kultura miksaĵo kiu estis priskribita kiel «homogena fandopoto» kaj «heterogena salatujo» en kiu enmigrintoj kaj ties posteuloj konservas kaj kundividas siajn kulturaĵojn.

Laŭ analizo pri la kultura dimensio farita de Geert Hofstede, Usono havas la plej altan individuismon ol ajna lando analizita.[133] Dum en la populara kulturo oni diras ke Usono estas senklasa socio, akademiuloj identigas signifajn diferencojn inter la sociaj klasoj de la lando, influante socianiĝon, lingvon, kaj principojn.[134] La usona laborista meza klaso antaŭenigis multajn nuntempajn sociajn tendencojn kiel ekzemple modernan feminismon, ekologiismon, kaj multkulturismon.[135][136] La sama esploro diris ke la usonanoj grandparte ligas siajn sociajn vidpunktojn, kaj kulturajn atingojn al siaj postenoj.[137] Ankaŭ ekzistas la tendenco valorigi la sociekonomian atingon, kaj mezume ordinaraj homoj estas ĝenerale rigardataj kiel pozitivaĵo. Tamen la tiel nomata usona revo, aŭ la percepto ke usonanoj ĝuas altan socian vivon, ludas ŝlosilan rolon por la altirado de enmigrintoj. Sed diversaj studoj indikas ke Usono havas malpli altan socian vivon ol Kanado kaj Eŭropo.[138]

Plejparte virinoj laboras ekster la hejmo kaj havas ian diplomiĝon. En 2007, 58% el la usonanoj pli ol 18 jarojn aĝaj estis geedziĝintaj, 6% estis vidvaj, 10% estis divorcitaj, kaj 25% neniam estis geedziĝintaj. Samseksa edzeco estas polemika afero. Kelkaj subŝtatoj permesas registritajn partnerecojn anstataŭ edziĝo. Ekde 2003, pluraj subŝtatoj permesis edziĝon inter samseksuloj kiel rezulto de jura aŭ leĝdona ago, dum balotantoj en pli ol 12 da subŝtatoj baris la praktikon per referendumo.

Kino, distrado, muziko[redakti | redakti fonton]

Afiŝo de Holivudo.

La unua komerca filmekspozicio de la mondo okazis en Novjorko en 1894, uzante la kinetoskopon de Thomas Edison. La sekvan jaron estis projekciita la unua komercocela filmo, ankaŭ en Novjorko, kaj Usono dum la sekvaj jardekoj estis je la avangardo rilate al la evoluo de la sonfilmoj. Ekde la komenco de la 20-a jarcento, la usona kin-industrio estis plejparte bazita en kaj ĉirkaŭ Holivudo, Kalifornio. La direktoro David Wark Griffith estis nepra por la evoluo de la baza strukturo de la filmoj kaj Citizen Kane de Orson Welles (1941) estas ofte citita kiel la plej bonega filmo el ĉiuj epokoj.[139] Aliaj usonaj ŝlosilaj direktoroj estas: John Ford, Howard Hawks, Elia Kazan kaj Michael Curtiz, kaj inter la plej lastaj troviĝas Stanley Kubrick, Francis Ford Coppola kaj Steven Spielberg. Usonaj filmaktoroj kiel Humphrey Bogart, John Wayne kaj Marilyn Monroe iĝis ikonecaj figuroj, dum la produktanto/entreprenisto Walt Disney estis unu el la ĉefgvidantoj de la animacio. La plej gravaj filmstudioj de Holivudo produktis la plej komerce sukcesajn filmojn, kiel ekzemple Stelmilitoj (1977) kaj Titanic (1997), Avatar (2009), kaj la produktoj de Holivudo hodiaŭ regas la tutmondan kin-industrion.[140]

Usono estas la lando kun ple multnombra televidspektantaro en la mondo,[141] kaj la meza spekto-tempo daŭre pliiĝas, atingante kvin horojn tage en 2006.[142] La kvar gravaj elsendretoj estas komercaj unuoj. Usonanoj aŭskultas la radion, ankaŭ plejparte komercigita, averaĝe dum du horoj kaj duonhoro tage.[143] Krom retportaloj kaj serĉiloj, la plej popularaj retejoj estas Facebook, YouTube, Vikipedio, Blogger, EBay, kaj Yahoo!.[144]

La ritmaj kaj lirikaj stiloj de la afrik-usona muziko profunde influis la usonan muzikon kio distingas ĝin de eŭropaj tradicioj. Elementoj el la folklora muziko kiel ekzemple la bluso kaj kio nun estas konata kiel olda muziko estis adoptitaj kaj transformitaj en popularajn ĝenrojn kun tutmonda spektantaro. Ĵazo estis evoluigita de novigantoj kiel ekzemple Louis Armstrong kaj Duke Ellington komence de la 20-a jarcento. Kontreo evoluis en la 1920-aj jaroj, kaj ritmenbluso en la 1940-aj jaroj. Elvis Presley kaj Chuck Berry estis inter la unuaj pioniroj de rokenrolo. En la 1960-aj jaroj, la populareco de Bob Dylan helpis la renaskiĝon de la folklora muziko kaj li konvertiĝis en unu el la plej famkonataj kantverkistoj de Usono; samtempe James Brown ĉefgvidis la evoluon de funko. Pli lastatempaj usonaj kreaĵoj inkluzivas repon kaj haŭzon. Usonaj popsteluloj kiel ekzemple Elvis Presley, Michael Jackson, kaj Madonna estas tutmondaj famuloj.[145]

Literaturo, filozofio, kaj artoj[redakti | redakti fonton]

Emily Dickinson inter 1846-1847

En la 18 kaj 19-a jarcentoj, la usonaj arto kaj literaturo trovis sian inspirfonton en la Malnova Mondo. Verkistoj kiel ekzemple Nathaniel Hawthorne, Edgar Allan Poe, kaj Henry David Thoreau establis karakterizan usonan literaturan voĉon meze de la 19-a jarcento. Mark Twain kaj la poeto Walt Whitman estis gravaj figuroj en la dua duono de la jarcento; Emily Dickinson, praktike nekonata dum sia vivo, estas nun rekonita kiel esenca usona poeto.[146] Verkoj rigardataj kiel kaptado de fundamentaj aspektoj de la nacia travivaĵo kaj karaktero, kiel ekzemple Moby-Dick de Herman Melville (1851), La Aventuroj de Huckleberry Finn de Twain (1885), kaj La Grandioza Gatsby de F. Scott Fitzgerald (1925), povas esti nomataj «la granda usona romano».[147]

Dek unu usonaj civitanoj gajnis la Nobelo-premion de Literaturo, la lasta estis Toni Morrison en 1993. William Faulkner kaj Ernest Hemingway ofte estas nomataj inter la plej influaj verkistoj de la 20-a jarcento.[148] Popularaj literaturaj ĝenroj kiel ekzemple la okcidenta fikcio kaj krimfikcio evoluis en Usono. La verkistoj de la Beat-generacio malfermis novajn literaturajn vojojn, same kiel la postmodernismaj verkistoj kiel ekzemple John Barth, Thomas Pynchon, kaj Don DeLillo.

La transcendistoj, ĉefgviditaj de Ralph Waldo Emerson, establis la unuan gravan usonan filozofian movadon. Post la Usona Enlanda Milito, Charles Sanders Peirce, William James kaj John Dewey estis gvidantoj en la evoluo de pragmatismo. En la 20-a jarcento, la verkado de Willard Quine kaj Richard Rorty, konstruita surbaze de Noam Chomsky, alportis analizan filozofion al la usonaj akademiuloj. John Rawls kaj Robert Nozick gvidis la revigliĝon de la politika filozofio.

En la vidartoj, la Skolo de la rivero Hudsono estis movado de la 19-a jarcento pri la tradicio de eŭropa naturalismo. La realismaj pentraĵoj de Thomas Eakins nun estas famegaj. La Armory Show de 1913 en Novjorko, ekspozicio de eŭropa moderna arto, ŝokis publikon kaj transformis la usona artan scenejon.[149] Georgia O'Keeffe, Marsden Hartley, kaj aliaj provis kun novaj stiloj, elmontrante tre individuisman sentemon. Gravaj artaj movadoj kiel ekzemple la abstrakta ekspresionismo de Jackson Pollock kaj Willem de Kooning kaj la poparto de Andy Warhol kaj Roy Lichtenstein evoluis plejparte en Usono. La tajdo de modernismo kaj postmodernismo alportis famon al usonaj arkitektoj kiel ekzemple Frank Lloyd Wright, Philip Johnson, kaj Frank Gehry.

The Black Crook (1866), konsiderita la unua muzikalo[150]

Inter la unuaj gravaj promociantoj de la usona teatro estis la entreprenisto P. T. Barnum, kiu komencis funkciigi la distrokomplekson Manhatano en 1841. La teamo de Edward Harrigan produktis serion de popularaj operetoj en Novjorko en la fino de la 1870-aj jaroj. En la 20-a jarcento, la modernaj muzikaloj aperis en Broadway; la kantoj de muzikaj teatro-komponistoj kiel ekzemple Irving Berlin, Cole Porter, kaj Stephen Sondheim fariĝas popnormoj. La dramisto Eugene O'Neill gajnis la Nobel-premion pri literaturo en 1936; aliaj aklamitaj usonaj dramistoj inkluzvas la multfoje gajnintojn de la Premio Pulitzer: Tennessee Williams, Edward Albee, kaj August Wilson.

Kvankam plejparte preterlasita en tiu epoko, la verkaro de Charles Ives de la 1910-aj jaroj elstarigis lin kiel la unuan gravan usonan komponiston en la klasika tradicio; aliaj eksperimentistoj kiel ekzemple Henry Cowell kaj John Cage alproksimiĝas al klasika kunmetaĵo. Aaron Copland kaj George Gershwin evoluigis novan sintezon de populara kaj klasika muziko.

Koreografoj Isadora Duncan kaj Martha Graham estis kreintoj de moderna danco, dum George Balanchine kaj Jerome Robbins estis ĉefgvidantoj de la baleto en la 20-a jarcento. Usonanoj daŭre estas gravaj en la moderna fotarto, kun gravaj fotistoj inkluzive de Alfred Stieglitz, Edward Steichen, kaj Ansel Adams. La gazeta bildstrio kaj la komikso ambaŭ estas usonaj inventaĵoj. Superman (la superheroo), iĝis usona ikono.[151]

Manĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Usona kuirarto.
BigMac Combo, de McDonald's, kelfoje identigata kiel tipa usona kuirarto".

La usona kuirarto similas al la kuirarto de aliaj okcidentaj landoj. Tritiko estas la plej uzata cerealo. La tradicia usona kuirarto uzas lokaĵojn, kiel ekzemple meleagro, cervoviando, terpomoj, batatoj, maizo, kukurbo, kaj acerosiropo, kiuj estis manĝataj de la indianoj kaj unuaj eŭropaj ekloĝantoj. Kradrostado el porkaĵo kaj bovaĵo, krabokukoj, ĉipsoj, kaj biskvitoj estas tipe usonaj manĝaĵoj. La animnutraĵo, evoluigita de la afrikaj sklavoj, estas populara ĉirkaŭ la sudaj subŝtatoj kaj inter multaj afrik-usonanoj ĉie. Sinkretiaj kuirartoj kiel ekzemple la kreola kuirarto de Luiziano, la kaĵuna kuirarto kaj la teksas-meksika kuirarto estas regione gravaj.[152]

Tipaj pladoj kiel ekzemple pomokuko, rostita kokidaĵo, pico, burgeroj, kaj kolbasobulkoj venas de receptoj de diversaj enmigrintoj. Terpomfingroj, meksikaj pladoj kiel ekzemple takoj el maiza kaj el tritika faruno, kaj pladoj surbaze de pasto libere adaptitaj el italaj fontoj estas vaste manĝataj. Usonanoj ĝenerale preferas kafon ol teo. La reklamoj de la usonaj entreprenoj pri la oranĝa suko kaj lakto igis ilin la oftaj trinkaĵoj por la matenmanĝo. La ofta manĝado ĉe rapidmanĝejoj estas unu el la kaŭzoj de obezeco en Usono. Gastrinkaĵoj estas vaste popularaj; sukerigitaj trinkaĵoj okupas 9% en la kaloria konsumado de la mezuma usonano.[153]

Sportoj[redakti | redakti fonton]

Usona piedpilkado estas la sporto kun pleje da spektantoj en Usono.

Ekde la fino de la 19-a jarcento, basbalo estas konsiderata la nacia sporto en Usono, eĉ post populariĝo de usona piedpilkado. Basketbalo, kaj glacihokeo estas la aliaj du precipaj sportoj kun profesiaj teamoj. La Universitataj Ligoj pri usona piedpilkado kaj basketbalo altiras grandajn spektantarojn. Usona piedpilkado estas la plej populara sporto. Boksado kaj ĉevalvetkuro estis la individuaj sportoj plej spektitaj, sed nuntempe pli popularas golfo kaj aŭtosporto, precipe NASCAR. Kvankam futbalo ne estas inter la plej popularaj sportoj je profesia nivelo, ĝi havas vastan ludantaron inter junuloj kaj amatoroj. Teniso kaj multaj subĉielaj sportoj ankaŭ estas popularaj.

Malgraxu tio ke la plej gravaj usonaj sportoj evoluis el eŭropaj praktikoj, basketbalo, flugpilko, kuraĝigistinoj kaj neĝtabulado estas usonaj inventoj. Lakroso kaj ondorajdado estis inventitaj de la indianoj kaj indiĝenaj havajanoj kaj ekzistis antaŭ la okcidenta kontakto. Ok Olimpikoj okazis en Usono. Ĝis inkluzive de la jaro 2022, Usono gajnis 2 629 medalojn ĉe la Someraj Olimpikoj, pli ol ajna lando, kaj 300 en la Vintraj Olimpikoj.[154]

Esperanto en Usono[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adams, J. Q., and Pearlie Strother-Adams (2001). Dealing with Diversity. Chicago: Kendall/Hunt. ISBN 0-7872-8145-X.
  2. http://www.imf.org/external/pubs/ft/weo/2011/02/weodata/weorept.aspx?sy=2009&ey=2011&scsm=1&ssd=1&sort=country&ds=.&br=1&c=111&s=NGDPD%2CNGDPDPC%2CPPPGDP%2CPPPPC%2CPPPSH%2CLP&grp=0&a=&pr.x=35&pr.y=14
  3. http://www.foreignaffairs.com/articles/59919/eliot-a-cohen/history-and-the-hyperpower
  4. Groningen Growth and Development Centre | University of Groningen. Ggdc.net. Alirita 2023-03-31.
  5. Dull, Jonathan R. (2003). "Diplomacy of the Revolution, to 1783", p. 352, chap. in A Companion to the American Revolution, ed. Jack P. Greene and J. R. Pole. Maiden, Mass.: Blackwell, pp. 352–361. ISBN 1-4051-1674-9.
  6. La Eŭropa Unio havas pli larĝan kolektivan ekonomion, sed ne estas ununura nacio.
  7. Cartographer put 'America' on the map 500 years ago. Usatoday.Com (2007-04-24). Alirita 2023-03-31.
  8. http://www.archives.gov/exhibits/charters/charters.html
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-22. Alirita 2012-04-05.
  10. Anthropology | Smithsonian National Museum of Natural History (angle). Anthropology.si.edu (2020-03-23). Arkivita el la originalo je 2007-11-28. Alirita 2023-03-31.
  11. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj
    1. author.fullName. . |url=http://www.newscientist.com/article/mg13618424.700-how-columbus-sickened-the-new-world-why-were-nativeamericans-so-vulnerable-to-the-diseases-european-settlers-brought-with-them.html |title=How Columbus sickened the New World: Why were native Americans so vulnerable to the diseases European settlers brought with them? |publisher=New Scientist |date=1992-10-10 |accessdate=2023-03-31}}
  12. Russell, David Lee (2005). The American Revolution in the Southern Colonies. Jefferson, N.C., and London: McFarland, p. 12. ISBN 0-7864-0783-2.
  13. Blackburn, Robin (1998). The Making of New World Slavery: From the Baroque to the Modern, 1492–1800. London and New York: Verso, p. 460. ISBN 1-85984-195-3.
  14. http://www.nps.gov/archive/jeff/lewisclark2/circa1804/heritage/louisianapurchase/louisianapurchase.htm
  15. Morrison, Michael A. (1999). Slavery and the American West: The Eclipse of Manifest Destiny and the Coming of the Civil War. Chapel Hill: University of North Carolina Press, pp. 13–21. ISBN 0-8078-4796-8.
  16. De Rosa, Marshall L. (1997). The Politics of Dissolution: The Quest for a National Identity and the American Civil War. Edison, NJ: Transaction, p. 266. ISBN 1-56000-349-9.
  17. Maris Vinovskis (1990). "Toward a social history of the American Civil War: exploratory essays". Cambridge University Press. p.6. ISBN 0-521-39559-3
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-29. Alirita 2012-04-05.
  19. Foner, Eric, and John A. Garraty (1991). The Reader's Companion to American History. New York: Houghton Mifflin, p. 576. ISBN 0-395-51372-3.
  20. McDuffie, Jerome, Gary Wayne Piggrem, and Steven E. Woodworth (2005). U.S. History Super Review. Piscataway, NJ: Research & Education Association, p. 418. ISBN 0-7386-0070-9.
  21. Axinn, June. (2007) Social Welfare: A History of the American Response to Need, 7‑a eldono, Allyn & Bacon. ISBN 978-0-205-52215-6.
  22. http://www.nps.gov/history/history/online_books/anthropology74/ce3.htm%7Ctitle=A Brief History of Japanese American Relocation During World War II|work=Confinement and Ethnicity: An Overview of World War II Japanese American Relocation Sites|month=October|date=July 2000|accessdate=2010-04-02|publisher=National Park Service
  23. Kennedy, Paul (1989). The Rise and Fall of the Great Powers. New York: Vintage, p. 358. ISBN 0-679-72019-7.
  24. https://web.archive.org/web/20051023164441/http://www.state.gov/r/pa/ho/pubs/fs/55407.htm%7Carchiveurl%3Dhttp%3A//web.archive.org/web/20070612221444/http%3A//www.state.gov/r/pa/ho/pubs/fs/55407.htm%7Carchivedate%3D2007-06-12%7Ctitle%3DThe United States and the Founding of the United Nations, August 1941 – October 1945
  25. Pacific War Research Society (2006). Japan's Longest Day. New York: Oxford University Press. ISBN 4-7700-2887-3.
  26. Dallek, Robert (2004), Lyndon B. Johnson: Portrait of a President, p. 169
  27. http://www.ourdocuments.gov/doc.php?flash=old&doc=97
  28. Social Security History, the United States Social Security Administration (la usona socialasekura administracio)
  29. Usatoday.Com. Usatoday.Com (2005-05-20). Alirita 2023-03-31.
  30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-03-28. Alirita 2012-04-05.
  31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-08. Alirita 2012-04-05.
  32. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/616563/United-States
  33. http://unstats.un.org/unsd/demographic/products/dyb/DYB2005/Table03.pdf
  34. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2012-04-05.
  35. Area Country Comparison Table - Yahoo! Education. Web.archive.org. Alirita 2023-03-31.
  36. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-25. Alirita 2012-05-25.
  37. artikolo Tornado Alley, USA: New map defines nation's twister risk ("«Tornada Aleo» en Usono: Nova mapo difinas la tornado-riskon de la nacio") en la gazeto kaj retejo Science News, semajno de la 11-a de majo 2002; vol. 161, n-ro 19, p. 296, arkivigita en julio 2007 (angle)
  38. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-24. Alirita 2012-04-05.
  39. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-07-09. Alirita 2012-04-05.
  40. http://www.si.edu/Encyclopedia_SI/nmnh/buginfo/bugnos.htm
  41. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-01. Alirita 2012-04-05.
  42. 42,0 42,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-09. Alirita 2012-04-05.
  43. Scheb, John M., and John M. Scheb II (2002). An Introduction to the American Legal System. Florence, KY: Delmar, p. 6. ISBN 0-7668-2759-3.
  44. U.S. Senate: Constitution of the United States. Senate.gov. Alirita 2023-03-31.
  45. Honolulu Star-Bulletin Local News. Archives.starbulletin.com. Alirita 2023-03-31.
  46. What are the G7 and the G8?. G8.utoronto.ca. Alirita 2023-03-31.
  47. Chapman, James. Obama reaffirms our 'special' relationship with US in historic speech to MPs | Daily Mail Online. Dailymail.co.uk (2011-05-26). Alirita 2023-03-31.
  48. http://www.fas.org/sgp/crs/row/96-397.pdf
  49. http://www.worldcat.org/title/australia-background-and-us-relations/oclc/70208969?title=&detail=&page=frame&url=http%3A%2F%2Fwww.fas.org%2Fsgp%2Fcrs%2Frow%2FRL33010.pdf%26checksum%3Df2a13dd063242d8cf4b00dfda18441af&linktype=digitalObject
  50. http://www.fas.org/sgp/crs/row/RL32876.pdf
  51. http://www.fas.org/sgp/crs/row/RL33233.pdf
  52. http://www.fas.org/sgp/crs/row/RL33436.pdf
  53. http://www.fas.org/sgp/crs/row/R41481.pdf
  54. http://www.fas.org/sgp/crs/mideast/RL33476.pdf
  55. http://www.globalissues.org/article/35/us-and-foreign-aid-assistance
  56. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-15. Alirita 2012-04-05.
  57. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-28. Alirita 2012-04-05.
  58. http://www.airforce-magazine.com/MagazineArchive/Magazine%20Documents/2009/May%202009/0509facts_fig.pdf
  59. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-28. Alirita 2012-04-05.
  60. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-04. Alirita 2012-04-05.
  61. Moni Basu (2011-12-18). Deadly Iraq war ends with exit of last U.S. troops. CNN. Alirita 2023-05-04.
  62. Wright, Gavin, kaj Jesse Czelusta, "Resource-Based Growth Past and Present", en Natural Resources: Neither Curse Nor Destiny, ed. Daniel Lederman and William Maloney (World Bank, 2007), p. 185. ISBN 0-8213-6545-2.
  63. Currency Composition of Official Foreign Exchange Reserves
  64. http://greyhill.com/trade-statistics%7Cpublisher=Greyhill[rompita ligilo] Advisors
  65. [1] title = Top Ten Countries with which the U.S. Trades
  66. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-11. Alirita 2012-04-05.
  67. GDP by Industry - Greyhill Advisors. Greyhill.com. Alirita 2023-05-04.
  68. [2] arkive [3]
  69. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-03-16. Alirita 2012-04-05.
  70. [4] Arkivigite je 2012-03-12 per la retarkivo Wayback Machine Sony, LG, Wal-Mart among Most Extendible Brands
  71. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-09. Alirita 2012-04-05.
  72. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-06-16. Alirita 2005-06-16.
  73. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-07. Alirita 2012-04-05.
  74. http://www.fhwa.dot.gov/interstate/faq.htm#question3
  75. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2012-04-04.
  76. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-23. Alirita 2012-04-04.
  77. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-29. Alirita 2012-04-04.
  78. http://www.gao.gov/products/GAO-07-15
  79. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-09-12. Alirita 2012-04-04.
  80. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-16. Alirita 2012-04-04.
  81. http://www.eia.doe.gov/emeu/aer/pdf/pages/sec1_3.pdf
  82. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2012-04-04.
  83. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-29. Alirita 2012-04-04.
  84. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-06. Alirita 2012-04-04.
  85. http://www.economist.com/science/displaystory.cfm?story_id=9762843
  86. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-01. Alirita 2012-04-04.
  87. http://nces.ed.gov/programs/digest/d02/dt150.asp
  88. http://www2.ed.gov/about/offices/list/oii/nonpublic/statistics.html
  89. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-03. Alirita 2012-04-05.
  90. http://www.timeshighereducation.co.uk/world-university-rankings/2010-2011/top-200.html
  91. http://www.census.gov/prod/2004pubs/p20-550.pdf
  92. For more detail on U.S. literacy, see A First Look at the Literacy of America’s Adults in the 21st century, U.S. Department of Education (2003).
  93. http://hdr.undp.org/reports/global/2005/pdf/HDR05_HDI.pdf
  94. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-12. Alirita 2012-04-05.
  95. https://www.census.gov/compendia/statab/2008/tables/08s0775.xls
  96. http://www.guardian.co.uk/education/2006/mar/21/highereducation.uk4
  97. listo Statistics > Televisions per capita (most recent) by country ("Statistiko > Televidiloj pokape (plej lastatempaj) laŭ lando") en la retejo NationMaster.com, fonto: CIA World Factbook, decembro 2003, arkivigita en oktobro 2010
  98. http://adage.com/digital/article?article_id=116136
  99. http://www.isaaa.org/resources/publications/briefs/39/download/isaaa-brief-39-2008.pdf
  100. http://www.cis.org/articles/2008/back808.pdf
  101. http://www.census.gov/prod/2005pubs/06statab/pop.pdf
  102. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-04. Alirita 2012-04-05.
  103. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-10. Alirita 2012-04-05.
  104. “U.S. Legal Permanent Residents in 2010” ("Usonaj laŭleĝaj daŭraj loĝantoj en 2010"). Oficejo de Enmigrada Statistiko (Office of Immigration Statistics), Jara Fluo-Raporto (Annual Flow Report)
  105. http://www.dhs.gov/files/statistics/publications/LPR07.shtm
  106. http://www.census.gov/prod/2004pubs/c2kbr-35.pdf
  107. http://www.census.gov/prod/cen2010/briefs/c2010br-02.pdf
  108. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-12. Alirita 2012-04-05.
  109. http://www.census.gov/prod/2008pubs/09statab/pop.pdf
  110. US Census Bureau: "U.S. Census Bureau Delivers Final State 2010 Census Population Totals for Legislative Redistricting" Arkivigite je 2012-05-14 per la retarkivo Wayback Machine see custom table, 2nd worksheet
  111. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-18. Alirita 2012-04-05.
  112. http://www.census.gov/Press-Release/www/releases/archives/population/012496.html%7Chttp://web.archive.org/web/20080822044429/http://www.census.gov/Press-Release/www/releases/archives/population/012496.html%7Carchivedate=2008-08-22%7Ctitle=An Older and More Diverse Nation by Midcentury|publisher=U.S. Census Bureau|date=2008-08-14|accessdate=2008-09-06
  113. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-12. Alirita 2012-04-05.
  114. http://hawaii.gov/dbedt/info/census/popestimate/copy_of_2008-subcounty-population-hawaii/SUB_EST2008_01.pdf |http://www.webcitation.org/5lpvuJk99
  115. 115,0 115,1 http://hawaii.gov/dbedt/info/census/popestimate/2008_MSA_Hawaii/CBSA_EST2008_05.pdf |http://www.webcitation.org/5lpvuJzkG
  116. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-03. Alirita 2012-04-05.
  117. http://www.ilw.com/immigrationdaily/news/2007,0515-crs.pdf
  118. http://www.hawaii.gov/lrb/con/conart15.html%7Ctitle=The[rompita ligilo] Constitution of the State of Hawaii, Article XV, Section 4|
  119. Dicker, Susan J.. (2003) Languages in America: A Pluralist View. Clevedon, UK: Multilingual Matters, p. 216, 220–25. ISBN 1-85359-651-5.
  120. http://www.leginfo.ca.gov/cgi-bin/displaycode?section=ccp&group=00001-01000&file=412.10-412.30%7Chttp://www.courtinfo.ca.gov/forms/allforms.htm[rompita ligilo]
  121. http://pewglobal.org/reports/display.php?ReportID=167
  122. 122,0 122,1 http://religions.pewforum.org/pdf/affiliations-all-traditions.pdf
  123. 123,0 123,1 123,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-16. Alirita 2012-04-05.
  124. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-07. Alirita 2012-04-07.
  125. http://www.guardian.co.uk/world/2007/aug/13/usa.ewenmacaskill
  126. http://www.cdc.gov/nchs/products/pubs/pubd/hestats/overweight/overwght_adult_03.htm
  127. Schlosser, Eric. (2002) Fast Food Nation. Nov-Jorko: Perennial, p. 240. ISBN 0-06-093845-5.
  128. [https://web.archive.org/web/20061118234952/http://dll.umaine.edu/ble/U.S.+HCweb.pdf OECD Health Data 2000: A Comparative Analysis of 29 Countries ("OEKE-datumoj pri sano 2000: Komparata Analizo de 29 Landoj"), sur lumdiskego (Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, OEKE: Parizo, 2000)
  129. http://www.cdc.gov/nchs/data/hus/hus06.pdf
  130. Thompson, William, and Joseph Hickey (2005). Society in Focus. Boston: Pearson. ISBN 0-205-41365-X.
  131. Fiorina, Morris P., and Paul E. Peterson (2000). The New American Democracy. London: Longman, p. 97. ISBN 0-321-07058-5.
  132. Holloway, Joseph E. (2005). Africanisms in American Culture, 2d ed. Bloomington: Indiana University Press, pp. 18–38. ISBN 0-253-34479-4. Johnson, Fern L. (1999). Speaking Culturally: Language Diversity in the United States. Thousand Oaks, Calif., London, and New Delhi: Sage, p. 116. ISBN 0-8039-5912-5.
  133. http://www.clearlycultural.com/geert-hofstede-cultural-dimensions/individualism/
  134. Gutfield, Amon. (2002) American Exceptionalism: The Effects of Plenty on the American Experience. Brighton and Portland: Sussex Academic Press, p. 65. ISBN 1-903900-08-5.
  135. Ehrenreich, Barbara. (1989) Fear of Falling, The Inner Life of the Middle Class. Nov-Jorko: HarperCollins. ISBN 0-06-097333-1.
  136. http://www.oecd.org/dataoecd/2/7/45002641.pdf%7Chttp://www.suttontrust.com/reports/IntergenerationalMobility.pdf%7Chttp://web.archive.org/web/20060623094610/http://www.suttontrust.com/reports/IntergenerationalMobility.pdf
  137. Zweig, Michael. (2004) What's Class Got To Do With It, American Society in the Twenty-First Century. Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 0-8014-8899-0. |http://eric.ed.gov/ERICWebPortal/Home.portal?_nfpb=true&_pageLabel=RecordDetails&ERICExtSearch_SearchValue_0=ED309843&ERICExtSearch_SearchType_0=eric_accno&objectId=0900000b800472a5
  138. O'Keefe, Kevin. (2005) The Average American. Nov-Jorko: PublicAffairs. ISBN 1-58648-270-X.
  139. Village Voice: 100 Best Films of the 20th century (2001). Filmsite.org; Sight and Sound Top Ten Poll 2002. BFI. Retrieved on 2007-06-19.
  140. http://www.unesco.org/bpi/eng/unescopress/2000/00-120e.shtml
  141. http://www.nationmaster.com/graph/med_tel_vie-media-television-viewing
  142. http://www.emarketer.com/Article.aspx?R=1005003
  143. http://www.emarketer.com/Article.aspx?R=1004830
  144. http://www.alexa.com/topsites/countries/US Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine |title=Top Sites in United States
  145. Biddle, Julian (2001). What Was Hot!: Five Decades of Pop Culture in America. New York: Citadel, p. ix. ISBN 0-8065-2311-5.
  146. Bloom, Harold. 1999. Emily Dickinson. Broomall, PA: Chelsea House Publishers. p. 9. ISBN 0-7910-5106-4.
  147. The Unkillable Dream of the Great American Novel: Moby-Dick as Test Case
  148. Quinn, Edward (2006). A Dictionary of Literary and Thematic Terms. Infobase, p. 361. ISBN 0-8160-6243-9. Seed, David (2009). A Companion to Twentieth-Century United States Fiction. Chichester, West Sussex: John Wiley and Sons, p. 76. ISBN 1-4051-4691-5. Meyers, Jeffrey (1999). Hemingway: A Biography. New York: Da Capo, p. 139. ISBN 0-306-80890-0.
  149. Brown, Milton W. (1988 1963). The Story of the Armory Show. New York: Abbeville. ISBN 0-89659-795-4.
  150. Sheridan, Morley. Spread A Little Happiness:the First Hundred Years of the British Musical, New York: Thames and Hudson, 1987, ISBN 0-500-01398-5, p.15
  151. Daniels, Les. (1998) Superman: The Complete History, 1‑a eldono, eldonejo Titan Books, p. 11. ISBN 1-85286-988-7.
  152. Boslaugh, Sarah (2010); "Obesity Epidemic" ("epidemia troa manĝado" aŭ iom malrespekte "epidemia trodikeco"), en Culture Wars: An Encyclopedia of Issues, Viewpoints and Voices ("Kulturmilitoj: Enciklopedio de Temoj, Vidpunktoj, kaj Voĉoj"), eld. Roger Chapman. Armonk, Novjorko: eldonejo M. E. Sharpe, paĝoj 413–14. ISBN 978-0-7656-1761-3.
  153. Smith, Andrew F. (2004): The Oxford Encyclopedia of Food and Drink in America ("La Oksforda Enciklopedio de Manĝaĵo kaj Trinkaĵo en Usono"). Novjorko: Oxford University Press, paĝoj 131–32. ISBN 0-19-515437-1. Levenstein, Harvey (2003). Revolution at the Table: The Transformation of the American Diet ("Revolucio ĉe la Tablo: La Transformo de la Usona Dieto"). Berkelio, Los-Anĝeleso kaj Londono: eldonejo University of California Press, paĝoj 154–55. ISBN 0-520-23439-1.
  154. Komparu la statistikan liston Suma medaltabelo de ĉiuj olimpikoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.