Krudmaterialo
Jump to navigation
Jump to search
Krudmaterialo aŭ krudaĵo estas en la naturo troveblaj materialoj, kiuj ankoraŭ ne estis prilaboritaj.
Krudmaterialoj estas aŭ el la viva naturo:
- agrikulturaj produktoj
- ligno
- plantoj kolektataj por nutra aŭ kuraca uzoj
En pli vasta senco ankaŭ
- ĉasataj terbestoj
- kaptataj marvivaĵoj (fiŝoj, moluskoj, aliaj marbestoj, algoj)
aŭ el la terkrusto aŭ la marfundo:
En ekonomiko[redakti | redakti fonton]
Kruda materialo estas aĵo, kiu el industria ekonomia vidpunkto materie tute enkorpiĝas en la novan produkton dum produktado.