Bastonego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karikaturo de Thomas Nast pri Theodore Roosevelt kaj lia doktrino de la Bastonego parodei de epizodo de La vojaĝoj de Gulivero.

La doktrino aŭ politiko de la Bastonego aŭ en angla Big Stick estas la nomo per kiu oni konas tendencon en la diplomataj rilatoj usonaj de komenco de la 20a jarcento. La esprimo originiĝis el frazo verkita de la prezidento de Usono, nome Theodore Roosevelt, en 1901, per kiu li manifestis kontenton ĉar la komitato de la Respublikana Partio de Novjorko estis forpelinta koruptan konsiliston. La frazo, el proverbo de Okcidenta Afriko estis la jena: "parolu milde kaj portu bastonegon, tiele vi alvenu malproksimen" (speak softly and carry a big stick, you will go far).

Tiu koncepto bildigas la volon de Roosevelt por realigi negocadon kaj traktatojn kun siaj internaj kaj eksteraj kontraŭantoj, sed ĉiam montrante eblon agadi perforte kiel premsistemo. Aplikita al la politiko de Usono en Latinameriko, la frazo montris, ke la reĝimo de Roosevelt povis premi la latinamerikajn landojn, ĉefe tiuj borde de la Kariba Maro per armita interveno.

Ĝi markis la komencon de la Usona Imperiismo kaj de ties agado keil monda potenco. En Latinameriko komencis tajdo de politika kaj ekonomia hegemonioj usonaj (komence de la 20a jarcento) ĝustigita per la markita etendo de la usona "rajto" interveni en aferoj de aliaj landoj defende de la interesoj de usonaj civitanoj, kiel aperas en la "Korolario Roosevelt al la Doktrino Monroe" esprimita de Theodore Roosevelt en sia ĉiujara mesaĝo de 1904 kiel konsekvenco de la interveno de la eŭropaj potencoj en Marblokado al Venezuelo de 1902-1903.

La Doktrino Monroe asertis, ke Usono agos cele eviti intervenojn devenajn el ekster la amerika kontinento (esence de la landoj de Eŭropo). Oni resumis ĝin fame per la esprimo "Ameriko por la amerikanoj". Sed post la proklamo de la korolario, la frazo akiris la ironian sencon "Ameriko por la usonanoj".

Laŭ la politiko de la Bastonego oni legitimis en la usona ekstera politiko la uzadon de la forto kiel resurso por defendi la interesojn -laŭ plej ampleksa signifo- de Usono, kio rezultis en nombrajj politikaj kaj militaj intervenoj en la tuta kontinento.

Ekzemploj de la aplikado de la politiko de la Bastonego kontraŭ landoj de Latinameriko, nur en la periodo antaŭa al la Unua Mondmilito, inkludas:

  • La usonan apogon al la Disigo de Panamo disde Kolombio en 1903, kiam la registaro de Kolombio malakceptis la proponon de Roosevelt por konstrui la Panaman Kanalon.
  • La militokupado de la Dominga Respubliko el 1916 al 1924.
  • La militokupado de Kubo el 1906 al 1909.
  • La militokupado de Haitio el 1915 al 1934.

La frazo aludas ankaŭ al la usonaj intervenoj okazigintaj pro la "malkapablo" de la lokaj registaroj por solvi internajn aferojn laŭ la vidpunkto de la registaro de Usono kaj protekti tiele la interesojn de usonaj civitanoj kaj entreprenoj. Tiele Roosevelt postulis ,ke la interna malordo de la respublikoj de Latinameriko konstituis problemon por la funkciado de la usonaj komercentreprenoj funkciantaj en tiuj landoj, kaj kiu konsekvence Usono devis atribui al si la rajton "restarigi la ordon", unue premante la lokajn registojn per la avantaĝoj ĝui la politikan kaj ekonomian apogon de Vaŝingtono ("paroli milde"), kaj fine per turno al armita interveno (la "Bastonego") kaze ne atingi favorajn rezultojn al militinteresojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]