Korolario Roosevelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Politika karikaturo pri Theodore Roosevelt uzante la Doktrinon Monroe por pluteni Domingon for de la eŭropa hegemonio
Karikaturo de Thomas Nast pri Theodore Roosevelt kaj lia doktrino de la Bastonego parodei de epizodo de La vojaĝoj de Gulivero.

La Korolario Roosevelt estas grava ŝanĝo farita al la Doktrino Monroe fare de la prezidento de Usono nome Theodore Roosevelt. Ŝanĝita, la Doktrino Monroe nun konsideras Latinamerikon inklude Karibion kiel teritorio kie etendi la interesojn komercajn de Usono en la mondoregiono, aldone al la origina celo, nome bremsi la eŭropan hegemonion for de la hemisfero.

La Korolario Roosevelt estis formulita antaŭ la Usona Kongreso dum la Diskurso pri la stato de la unio de 6a de decembro de 1904, post la eŭropaj potencoj (Germanio, Anglio kaj Italio) estis minacante pere de blokado al Venezuelo (1902-1903). La tialo de la militagado estis klopodo perforte ricevi pagon de ŝuldo de la registaro de Venezuelo de la lastaj jardekoj de la 19a jarcento, tamen la blokado estis nuligita por klopodi interkonsenton sub premado de la propra Roosevelt.

En tiu ŝanĝo oni asertas, ke se latinamerika aŭ karibia lando situanta sub la influo de Usono minacas aŭ endanĝerigas la rajtojn aŭ posedaĵojn de usonaj civitanoj aŭ entreprenoj, la registaro de Usono estis devigita interveni en la internaj aferoj de la koncerna lando por reordigi ĝin, restaurante la rajtojn kaj havajoxjn de ĝis civitanaro kaj entreprenaro.

Tiu Korolario Roosevelt supozas reale permesilon por intervenoj de Usono Latinameriko kaj Karibio kaj starigas de facto rajtojn novkoloniaj de Usono super landoj de la mondoregiono, similajn al tiuj kiuj kaj Anglio kiom Francio aŭ aliaj potendoj atribuis al si mem pri la landoj de ĝiaj influaroj laŭ la traktatoj de la Kora Entento subskribitaj la 8-a de aprilo de 1904.

Roosevelt aplikis sian varianton al la Doktrina Monroe la unuan fojon alproprigante al si la doganojn de la Dominga Respubliko en 1905 por pagi al la eksterlandaj kreditoroj.

Posta diplomata klopodo ŝanĝi la rigardon de la Usona Imperiismo fare de la administrado de Usono en 1904 laŭ stilo de la "Bastonego", la korolario Roosevelt estis anstataŭita de la Politiko de bona najbareco (nome tutamerikismo) iniciato prezentita de la registaro de la prezidento Franklin Delano Roosevelt kadre de la 7a Konferenco Tutamerika de Montevideo en decembro de 1933. Inter la agado por alproksimiĝo elstaras la produktado de filmoj bazitaj sur la kulturoj de la latinamerikaj landoj kiaj Flying Down to Rio, The Three CaballerosSaludos Amigos. Tamen Usono kongrue kun sia politiko apogis la diktatorajn reĝimojn de Fulgencio Batista en Kubo, de Rafael Trujillo en Dominga Respubliko, Anastasio Somoza en Nikaragvo kaj Francois Duvalier en Haitio.

Post la komenco de la Malvarma Milito en 1945, Usono restarigis la doktrinon de la Korolario Roosevelt cele blokadi la antaŭeniron de la sovetinflua komunismo en la hemisfero. Tiukaze Usono konsideris, ke ankaŭ la minaco instaladi reĝimojn ĉu maldekstrajn ĉu tro (laŭ ties kriterioj) reformismaj postulas intervenon, kvankam malpli rekta. Ties agado laŭlonge kaŭzis, ke plej parto de Latinameriko kaj Karibio iĝu kontraŭusona, kies efiko ankoraŭ videblas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]