Pax Americana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia aliĝo de la ŝtatoj membroj de NATO kun evidenta montro de la etendo de la alianco orienten precize ĉirkaŭ Rusio tra iamaj landoj de la Orienta Bloko en la lastaj jaroj de la 20-a jarcento.
Landoj kun McDonald's restoracioj, montrante la unuan jaron kun restoracio.

Pax Americana (en Latino nome amerika paco aŭ pli precize usona paco) estas esprimo uzita por referenci la hegemonion de Usono post la fino de la Dua Mondmilito, speciale ĉe la okcidenta hemisfero, kaj la relativajn pacon kaj prosperecon kiujn tiu sistemo generis por kelkaj landoj sub ties influo dum la Malvarma Milito.[1] La koncepto devas esti komprenita kiel procezo okcidenteŭrop-atlantika anstataŭ universala.

La ĉefa strategio de konstruado de hegemonio adoptita de Usono estis organizi internaciajn instituciojn. Tiuj organismoj estis uzitaj por establi hegemonion kiu estu akceptebla de la diversaj koncernaj landoj.[2] Male al tio kio estis okazinta ĉe la Pax Britannica, kiu ne disponis el formalaj internaciaj institucioj, en la periodo de la Pax Americana la formado de povo estis pli rigida en la formado de aliancoj kun la celo deteni la progresojn de Sovetunio.[3]

La unua uzo de la termino pax americana estas atribuita al la usona generalo George V. Strong en Majo 1942 dum kunsido de subkomisiono de sekureco de la Departemento de Ŝtato. La generalo estis partoprenanata en studprojekto pri milito kaj paco.[4]

Ĝemelturoj brulantaj de la Mondkomerca Centro

Dum la plej parto de la faka literaturo samopinias, ke la periodo de usona hegemonio startis en 1945, ne estas interkonsento pri ties fino. Kelkaj fakuloj konsideras 1971 grava momento kiu markus la komencon de ia dekadenco de Usono​[5], kiam la lando ĉesis konverti dolarojn en oro je fiksa prezo, regulo antaŭvidita en la sistemo de Bretton Woods. Aliaj konsideras, ke la granda recesio de 2008 malfortigis la fundamentojn de la usona ekonomia povo.[6]​. </ref> Ankaŭ kelkaj identigas la atencojn de la 11-a de septembro 2001 kontraŭ la Pentagono, la World Trade Center de Novjorko kaj Pensilvanio kun fino de la pax americana, kiel grava frapo al la usona hegemonio.[7]

Fakuloj pri internaciaj rilatoj debatas teorion tre disvastigitan, kiu asertas, ke estas necesa la ekzistado de unu unusola granda potenco por garantii la pacon kaj la mondan ordon. Tiusence, en la periodoj de pax britannica kaj de pax americana — estritaj de Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono, respektive — unu potenco estus uzinta sian dominantan pozicion por sekurigi tiujn karakterojn.[8] Tiu teorio — nomita "Teorio de Hegemonia Stabileco" — havis sian ĉefan pinton en la 1980-aj jaroj.

Dum la periodo de pax americana ne okazis rekta armita konflikto inter la ĉefaj okcidentaj kaj eĉ tutmondaj landoj, kaj oni ne uzis nukleajn armilojn. Tamen, Usono kaj ties aliancanoj ja estis implikitaj en regionaj konfliktoj kaj militoj, kiel la Korea milito, la Vjetnama milito, la Afgania milito kaj la Iraka milito, kaj samtempe pluigis la spionadon kaj la kaŝitajn operacojn tra la tuta mondo. La terminon pax americana uzas kaj partianoj kaj kritikantoj de la eksterlanda politiko de Usono, kaj tial, tiu rezultas en diferencaj konotacioj, depende de la kunteksto.

Kaj dum la pax romana kaj dum la usona paco la militoj pluis, sed tiuj estis ankaŭ tempo de prospero por ties civilizacio. Notindas ke, dum tiuj periodoj kaj dum multaj aliaj tempoj de "paco", la referenco ne estas al kompleta paco. Tiukadre "paco" signifas nur, ke ili prosperis pro militoj kaj ekonomio, helpite de "paca" hegemonio kaj relativa trankvileco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cohrs, Patrick O. (29a de Novembro 2018). «“Pax Americana”: the United States and the transformation of the 20th century’s global order». Revista Brasileira de Política Internacional 61 (2). ISSN 1983-3121. doi:10.1590/0034-7329201800202. Konsultita la 14an de Januaro 2022.
  2. Clark, Ian (2011). Hegemony in International Society. Oxford University Press. p. 124. ISBN 9780199556267. Konsultita la 14an de Januaro 2022.
  3. Cox, Robert (Oktobro 2013 - Januaro 2014). «Fuerzas sociales, estados y órdenes mundiales: Más allá de la Teoría de Relaciones Internacionales». Relaciones Internacionales: 147. Konsultita la 14an de Januaro 2022.
  4. O'Loughlin, John V. (1994). Dictionary of Geopolitics. Greenwood Press. p. 53.
  5. Clark, Ian. Hegemony in International Society. Oxford University Press. p. 126. ISBN 9780199556267.
  6. Layne, Christopher (Marto 2012). «This Time It's Real: The End of Unipolarity and the "Pax Americana"». International Studies Quarterly: 205. Konsultita la 14an de Januaro 2022.
  7. «El fin del ciclo hegemónico de Estados Unidos | Foreign Affairs Latinoamérica |». revistafal.com. Konsultita la 14an de Januaro 2022.
  8. Ikenberry, G. J. (2006). Liberal Order and Imperial Ambition: Essays on American power and international order. Cambridge, MA: Polity Press. p. 23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]