Diplomatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝintaj Nacioj, la plej grava diplomatia organizaĵo en la mondo.
Ger van Elk, Symmetry of Diplomacy, 1975, en la Groninger Museum (Groningo).
La Unua Ĝeneva Konvencio (1864). Ĝenevo (Svisio) estas la urbo kiu estas hejmo por la plej alta nombro de internaciaj organizoj en la mondo.[1]
Diplomata personaro de kelkaj landoj, nome el maldekstro Barato, Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Japanio, Singapuro, Britio kaj Usono; ruĝe la profesiuloj.

Diplomatio estas hodiaŭ komprenata kiel kunigo de kelkaj diversaj aferoj. Ĝi estas la kulturado de traktado kaj interrilatoj inter reprezentantoj de diversaj ŝtatoj aŭ organizaĵoj, sed precipe por la solvado de internaciaj problemoj.[2] La diplomatio ne devus esti interŝanĝata kun diplomatiko (unu el helpaj historiaj sciencoj) kiu temas pri la studo de malnovaj dokumentoj, kvankam ĝi derivas sian nomon el la sama deveno, sed ties moderna signifo estas tre distinga el la agado de diplomatio.

La diplomatio estas rimedo por interkompreniĝo inter ŝtatoj, precipe rimedo por solvi konfliktajn situaciojn per pacaj rimedoj, do helpe de kontraktoj, intertraktatoj, interkonsentoj ks. La diplomatia agado kaj la diplomatiaj interrilatoj estas penseblaj kaj en la internacia nivelo kaj enkadre de diversaj internaciaj organizaĵoj.

Rimedoj de profesiaj diplomatoj rilatas al temoj por pac-farado, komerco, milito, ekonomiko, kulturo, medio, kaj homaj rajtoj. Internaciaj traktatoj estas kutime negocataj de diplomatoj pere de neformala aŭ socia senco, diplomatio estas la uzado de takto por akiri strategian avantaĝon aŭ trovi reciprokajn akcepteblajn solvojn por komuna defio, nome serio de iloj estis la redaktado de asertoj laŭ ne-kontraŭstara, aŭ afabla maniero.

Malgraŭ tio ĝi ne devus esti interŝanĝata kun la internacia politiko; ĝi havas multon komunan kun ĝi, sed ne temas pri identaj nocioj - diplomatio estas ĉefa instrumento de la internacia politiko. Ofte internaciaj traktatoj kaj programoj kreiĝas de profesiaj diplomatoj, kaj nur poste konsentas regantaj politikistoj.

La vorto diplomatio devenis el la greka δίπλωμα diploma kiu signifas faldita dufoje aŭ "oficiala dokumento haviganta privilegion". En Antikva Grekio, diploma estis dokumento pruva por finita edukado. En malnova Romo diploma estis pasportoj aŭ vojaĝdokumentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Azio[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej fruaj realistoj en teorio pri internaciaj rilatoj estis la militstrategiisto Sun Tzu de la 6a jarcento a.K. (m. 496 a.K.), aŭtoro de La Militarto. Li vivis dum epoko en kiuj rivalaj ŝtatoj estis komencante fari malpli da atento al la tradiciaj aferoj de kuratoreco de la Dinastio Zhou (ĉ. 1050–256 a.K.) kiam ĉiu el la ĉefaj monarkoj rigardis pl al povo kaj al la totala konkero. Tamen, granda peno de diplomatio por establi aliancojn, interŝanĝi teritoriojn, kaj subskribi pactraktatojn estis necesa por ĉiu milita ŝtato, kaj tiele la idealigita rolo de la "persvada/diplomato" disvolviĝis.[3]

El la Batalo de Baideng (200 a.K.) al la Batalo de Maji (133 a.K.), la Dinastio Han estis devigita fari geedzigan aliancon kaj pagi enorman monkvanton de impostoj (kiel silko, toloj, grano, kaj aliaj manĝovaroj) al la povegaj nordaj nomadoj Ŝiungnuoj kiuj estis estintaj plifortigitaj de Modu Ĉanju. Post la Ŝiungnuoj sendis vortojn al la imperiestro Ŭen de Han (r. 180–157) ke ili kontrolis areojn etendajn el Manĉurio al la oazaj urbo-ŝtatoj de la Tarim-baseno, oni interkonsentis traktaton en 162 a.K. proklamanta ke ĉio norde de la Granda Muro apartenu al la nomadaj teroj, dum ĉio sude de ĝi estu rezervita por la Hanoj. Tiu traktato estis renovigita ne malpli ol naŭ fojojn, sed ne evitis ke kelkaj Ŝiungnuoj tuqi rabadu la limojn de la Hanoj. Tio estis ĝis la ampleksaj kampanjoj fare de la imperiestro Wu Di (r. 141–87 a.K.) kio disigis la unuigon de la Ŝiungnuoj kaj permesis al la Hanoj konkeri la Okcidentajn Regionojn; sub Wu, en 104 a.K. la Hanaj armeoj kuraĝis tiom for kiom ĝis Fergano en Centra Azio por batali kontraŭ la Jŭeĵi kiuj estis konkerintaj Helenismajn Grekajn areojn.

Sun Tzu, nome verkisto, diplomato kaj milita strategiisto.
Portretoj de Periodaj Proponoj, ĉina pentraĵo de la 6a jarcento priskribanta variajn senditojn; ambasadoroj priskribitaj en la pentraĵo gamas el tiuj de Heftalitaj hunoj, Persio al Langkasuka, Baekje (parto de moderna Koreio), Kuĉa, kaj Ŭo (Japanio).

Koreanoj kaj japanoj dum la ĉina Dinastio Tang (618–907 de nia erao) rigardis al la ĉina ĉefurbo Ĉangan kiel la kerno de la civilizacio kaj imitis ties centrigan burokrataron kiel modelo de regeco. La japanoj sendis oftajn ambasadojn al Ĉinio en tiu periodo, kvankam ili haltigis tiujn veturojn en 894 kiam la Tang ŝajnis borde de la falo. Post la detruo fare de la Ribelo de An Luŝan el 755 al 763, la Dynastio Tang ne estis en situacio por klopodi rekonkeri Centran Azion kaj la Tarim-basenon. Post kelkaj konfliktoj kun la Tibeta Imperio, kiuj daŭris kelkajn diversajn jardekojn, la Tang fine faris milithalton kaj subskribis pactraktaton kun ili en 841.

En la 11a jarcento dum la Dinastio Song (960–1279), estis ruzaj ambasadoroj kiaj Ŝen Kuo kaj Su Song kiu atingis diplomatian sukceson kun la Dinastio Liao, la ofte malamikaj najbaroj Kitanoj norde. Ambaŭ diplomatoj sekurigis la laŭleĝajn limojn de la Dinastio Song pere de kono de kartografio kaj elŝarkado de malnovaj kortegaj arkivoj. Estis ankaŭ triopo de milito kaj diplomatio inter tiuj du ŝtatoj kaj la Tanguta Okcidenta Xia nordokcidente de Songa Ĉinio (centre en nuntempa Ŝenŝjio). Post milito kontraŭ la Dinastio li de Vjetnamio el 1075 al 1077, Song kaj Li faris pacinterkonsenton en 1082 por interŝanĝi la respektivajn teritoriojn kiujn ili estis kaptintaj unu el la alia dum la milito.

Longe antaŭ la dinastioj Tang kaj Song, la ĉinoj jam estis sendintajn ambasadojn al Centra Azio, Barato, kaj Persio, starte kun Ĵang Kjan en la 2a jarcento a.K. Alia elstara okazaĵo en la ĉina diplomatio estis la ĉina ambasada misio de Ĵou Daguan al la Kmera imperio de Kamboĝo en la 13a jarcento. Ĉina diplomatio estis neceso en la distinga periodo de la ĉina esplorado. Ekde la Dinastio Tang (618–907 de nia erao), la ĉinoj ankaŭ ege investis en sendado de diplomataj sendaĵoj eksterlanden pere de transmaraj misioj en la Hinda Oceano, al Hindio, Persio, Arabio, Orienta Afriko, kaj Egipto. Ĉina mara agado pliiĝis spektakle dum la komerca periodo de la Dinastio Song, helpe de novaj navigaj teknologioj, multaj pliaj privataj ŝipposedantoj, kaj pliiĝanta kvanto de ekonomiaj investantoj en transmaraj veturoj.

Dum la Mongola Imperio (1206–1294) la Mongoloj kreis ion similan al la nuntempa diplomatia pasporto nomata paiza. La paiza estis de tri diferencaj tipoj (ora, arĝenta, kaj kupra) depende el la nivelo de gravo de la sendito. Pere de paiza, aŭtoritatoj sendis senditojn por peti manĝon, transporton, lokon por resti el ajna urbo, vilaĝo, aŭ klano ene de la imperio sen malfacilaĵoj.

El la 17a jarcento la Dinastio Qing konkludis serion de traktatoj kun la carisma Rusio, komence per la Traktato de Nerĉinsko en la jaro 1689. Kiam komenciĝis la negocado venis la lingva problemo: nek la rusoj parolis la ĉinan, nek la ĉinoj parolis la rusan. Por solvi tiun problemon, la ĉinaj ambasadoroj alvokis du jezuitajn misiistojn nome Tomás Pereira kaj Jean-François Gerbillon, respektive el Portugalio kaj Francio. Ambaŭ jezuitoj estis misiistoj en Pekino, kaj la ĉinaj ambasadoroj supozis, ke tiuj okcidentanoj povus esti utilaj por la negocado kun la rusoj. Pereira kaj Gerbillon prave peris kaj helpis la interkonsenton por faciligi la subskribon de la traktato. Sed ankaŭ ili ne parolis la rusan; feliĉe kun la rusaj diplomatoj veturis germano kiu parolis kaj la rusan kaj latinon, dum la jezuitoj parolis kaj la latinan kaj ĉinan, kaj tiele eblis la interkomprenon kaj la negocadon. Rezulte el tio, la Traktato de Nerĉinsko estis verkita en manĉura, rusa kaj latino.

La Traktato de Nerĉinsko estis sekvata de la Traktato de Aigun kaj de la Konvencio de Pekino en la mezo de la 19a jarcento.

Dum la eŭropaj potencoj etendiĝis tra la tuta mondo en la 18a kaj 19a jarcentoj same faris ties diplomatia modelo, kaj ankaŭ la aziaj landoj adoptis la eŭropajn diplomatajn sistemojn.

Antikva Hindio[redakti | redakti fonton]

Rama kaj Lakŝmana ricevas senditojn, Paĝo el Disaj Ramajanaj Serioj, ĉirkaŭ 1634.

Antikva Hindio, kun siaj regnoj kaj dinastioj, havis longan tradicion de diplomatio. La plej antikva traktaĵo pri ŝtateco kaj diplomatio, nome Arthaŝastra, estis atribuita al Kautilja (konata ankaŭ kiel Ĉanakja), kiu estis la ĉefa konsilisto de Ĉandragupto Maŭrjo, nome fondinto de la Maŭrja dinastio kiu regis en la 3a jarcento a.K., (kies ĉefurbo estis Pataliputra, nuntempa Patnao, nome ĉefa urbo de la ŝtato Biharo). Arthaŝastra estas kompleta verko pri la arto de reĝeco, kun longaj ĉapitroj pri impostado kaj pri starigo kaj eltenado de armeoj. Ĝi ankaŭ enhavas teorion de diplomatio, pri kiel en situacio de reciproke kontraŭstarantaj regnoj, la saĝa reĝo konstruas aliancojn kaj klopodas nuligi siajn rivalojn kaj kontraŭulojn. La tiamaj senditoj al la kortegoj de aliaj regnoj intencis loĝi tie dum etendaj tempoperiodoj, kaj Arthaŝastra enhavas konsilojn pri la konduto de la sendito, inklude la akran sugeston ke 'li dormu sole'. La plej alta moraleco por la reĝo estas ke lia regno prosperu. Menciindas ankaŭ ke la Sinjoro Kriŝno, en la eposo Mahabarato, agis kiel dia diplomato kaj ŝtatestro inter la dinastioj de Kuruoj kaj Pandavaoj.

Moderna Azio[redakti | redakti fonton]

Diplomataj rilatoj en la komenca Moderna epoko de Azio estis konsiderataj kiel rimedo de prestiĝo kaj statuso. Oni eltenis ke oni devas esti de nobela praularo por reprezenti aŭtonoman ŝtaton ene de la internacia medio. Tiele, la sinteno de diplomatoj estis ofte admiritaj kiel elemento de la elitisma klaso en Azio. La kapablo de la ŝtato por praktiki diplomation estis unue el subkuŝaj difinaj karakteroj de aŭtonoma ŝtato. Estas tiu praktiko kio estis uzata ekde la konceptigo de la unua urbo-ŝtatoj ene de la internacia spektro. Diplomatoj en Azio estis origine senditaj nur por la celo de traktado. Ili povis ricevi postulon tuje reveni post ties tasko estis kompletita. La majoritato de diplomatoj dekomence konstituis la parencojn de la reganta familio. Alta rango estis postulita al ili por prezenti sencon de legitimeco kun rilatoj al ties estado. Italio, la Otomana Imperio, kaj Ĉinio estis la unuaj reĝaj ŝtatoj kiuj pluigis rimedojn de diplomatio. Dum la komenco de la moderna epoko, diplomatio evoluis al ŝlosila elemento de internaciaj rilatoj ene de la areoj de Mediteraneo kaj Azio.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Antikvaj radikoj[redakti | redakti fonton]

La kapablo por praktiki diplomation estas unu el la difinaj elementoj de ŝtato. Diplomatio estis praktikita ekde la komenco de civilizacio. En Eŭropo, diplomatio komencas kun la unuaj urboŝtatoj formitaj en antikva Grekio. Diplomatoj estis senditaj nur por specifaj traktadoj, kaj revenis tuj post sia misio estis konkluita. Diplomatoj estis ankaŭ tie parencoj de la reganta familio aŭ de tre alta rango por havigi al ili legitimecon kiam ili klopodos traktadi kun reprezentantoj de alia ŝtato.

La Vinĉestera Trezoro (Ferepoko) eble estis jam diplomata donaco.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Diplomata donaco.

La originoj de diplomatio estas en la strategiaj kaj konkurencaj interŝanĝoj de impresaj donacoj, kies komenco povas esti markita jam en la Bronzepoko kaj agnoskita kiel aspekto de Homereca gast-amikeco.[4] Tiele diplomatio kaj komerco estis neeviteble ligitaj pro la rezulto. "Kadre de diplomataj rilatoj estis kutima por bizancaj imperiestroj kaj islamaj regantoj, ĉefe ĉe la 'Abbāsidoj kaj la Fātimidoj, same kiel por islamaj regantoj inter ili mem, interŝanĝi valorajn donacojn, per kiuj ili klopodis impresi aŭ surpasi ties kontraŭpartneroj," notas David Jacoby, en la kunteksto de ekonomio de silko en kultura interŝanĝo inter Bizanco, Islamo kaj la Latina Okcidento:[5] komercistoj akompanis senditojn, kiuj ofte veturis per komercaj ŝipoj. Je posta epoko, oni notos ke la angla aventuristo kaj komercisto Anthony Sherley konvinkis la persian reganton sendi la unuan Persian ambasadon al Eŭropo (1599–1602).

Antikva Grekio[redakti | redakti fonton]

La grekaj urboŝtatoj foje sendis senditojn unu al alia reciproke por traktadi specifaj aferojn, kiaj milito kaj paco aŭ komercaj rilatoj, sed ili ne havis diplomatajn reprezentantojn regule loĝantajn en la teritorio de la aliaj. Tamen, kelkaj el la funkcioj havigitaj nuntempe al la modernaj diplomatiaj reprezentantoj estis en Klasika Grekio plenumita de proksenos, kiu estis civitano de la gastiganta urbo kiu havis partikularajn rilatojn de amikeco kun alia urbo - nome rilato ofte hereda en partikulara familio. Tiuj postenuloj plenumis funkciojn similajn al tiuj de nuntempaj honoraj konsuloj.

Bizanca Imperio[redakti | redakti fonton]

Omurtag, reganto de Bulgario, sendis delegitaron al la Bizanca Imperiestro Mikaelo la 2-a (Nacia Biblioteko de Hispanio, Madrido).

La ŝlosila defio de la Bizanca Imperio estis teni serion de rilatoj inter si kaj siaj diversaj najbaroj, kiaj la Kartveloj, Kaŭkaziaj Iberianoj, la Ĝermanoj, la Bulgaroj, la Slavoj, la Armenoj, la Hunoj, la Avaroj, la Frankoj, la Lombardoj, kaj la Araboj, kiuj personigis kaj retenis sian imperian statuson. Ĉiuj tiuj najbaroj ne havis ŝlosilajn rimedojn kiujn Bizanco estis preninta el Romo, nome formaligita laŭleĝa strukturo. Kiam ili entreprenis formi formalajn politikajn instituciojn, ili estis dependaj el la imperio. Dum klasikaj verkistoj estis emaj fari akran distingon inter paco kaj milito, por la Bizancanoj diplomatio estis formo de milito per aliaj rimedoj. Havante regulan armeon de 120,000-140,000 homoj post la perdoj de la sepa jarcento,[6] la sekureco de la imperio dependis el la aktivula diplomatio.

La bizanca "Oficejo de Barbaroj" (en Latino: scrinium barbarorum, en Greka: σκρίνιον τῶν βαρβάρων, skrinion tōn barbarōn) estis la unua agentejo pri inteligento (informaro) de eksterlandaj aferoj, kiu arigis informaron pri la rivaloj de la imperio el ĉiu imagebla fonto.[7] Kvankam surface estis protokola oficejo — ties ĉefa tasko estis sekurigi ke eksterlanden senditoj estis taŭge zorgitaj kaj ricevis sufiĉan ŝtatajn financojn por ties subtenon, kaj ĝi okupiĝis pri ĉiuj oficialaj tradukistoj — ĝi klare havis ankaŭ sekurecan funkcion. Pri Strategio, el la 6a jarcento, proponas konsilon pri eksterlandaj ambasadoj: "[Senditoj] kiuj estas senditaj al ni estu ricevitaj honore kaj malavare, por ke ĉiu tenu senditojn en alta konsidero. Ties helpantoj, tamen, estu tenitaj sub viglado por teni ili for el akirado de ajna informaro pere de pridemandado al nia popolo."[8]

Moderna Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Francesco Sforza establis permanentajn ambasadojn al la aliaj urbo-ŝtatoj de Norda Italio.

En Eŭropo, la originoj de komenca moderna diplomatio[9] estas ofte indikita por la ŝtatoj de Norda Italio en la komenco de la Renesanco, kie la unuaj ambasadoj estis establitaj en la 13a jarcento. Milano ludis ĉefan rolon, ĉefe sub Francesco Sforza kiu establis permanentajn ambasadojn al la aliaj urbo-ŝtatoj de Norda Italio. Toskanio kaj Venecio estis ankaŭ florantaj centroj de diplomatio el la 14a jarcento antaŭen. Estis en la Italia Duoninsulo kie multaj el la tradicioj de la moderna diplomatio komencis, kiaj la prezentado de la akreditaj leteroj de la ambasadoro al la ŝtatestro.

El Italio tiu praktiko estis etendita al aliaj regionoj de Eŭropo. Milano estis la unua kiu sendis reprezentantojn al la kortego de Francio en 1455. Tamen, Milano malakceptis gastigi francajn reprezentantojn timante spionadon kaj ke la francaj reprezentantoj estus interveninta en siaj internaj aferoj. Dum eksterlandaj potencoj kiaj Francio kaj Hispanio iĝis pli kaj pli enmetitaj en politiko de Italio la neceso akcepti senditojn estis agnoskita. Tuj la ĉefaj eŭropaj potencoj estis interŝanĝantaj reprezentantojn. Hispanio estis la unua kiu sendis permanentan reprezentanton; ĝi nomumis ambasadoron al la kortego de Anglio en 1487. Ĉirkaŭ la fino de la 16a jarcento, permanentaj misioj iĝis kutimaj. La Sankta Romia Imperiestro, tamen, ne regule sendis permanentajn senditojn, ĉar ili ne povis reprezenti la interesojn de ĉiuj el la germanaj princoj (kiuj estis en teorio ĉiuj subuloj al la Imperiestro, sed en praktiko ĉiuj sendependaj).

Dum tiu periodo la reguloj de moderna diplomatio estis poste disvolvigitaj. La pinta rango de reprezentantoj estis ambasadoro. Je tiu epoko ambasadoro estis nobelulo, kaj la rango de la nobellulo al kiu oni atribuis tiun postenon variis laŭ la prestiĝo de la lando kiu estis deleginta ĝin. Striktaj normigoj disvolviĝis por ambasadoroj, kiuj postulus ke ili havu grandajn rezidejojn, gastigi luksajn festojn, kaj ludu gravan rolon en la kortega vivo de ties gastiganta lando. En Romo, nome la plej aprezata posteno por katolika ambasadoro, la francaj kaj hispanaj reprezentantoj havu akompanantaron de ĝis cento de personoj. Eĉ en pli malgrandaj postenoj, ambasadoro estis tre elspezemaj. Pli malgrandaj ŝtatoj sendis kaj ricevis senditojn, kio estis nivelo sub tiu de ambasadoro. Iome inter ambaŭ estis la posteno de plenpova ministro.

Diplomatio estis kompleksa afero, eĉ pli ol aŭ same kiel nuntempe. La ambasadoroj el ĉiu ŝtato estis rangitaj laŭ komplikaj niveloj de prioritato kiuj estis tre multe disputataj. Ŝtatoj estis normale rangitaj alŭ la titolo de ties suvereno; ĉe katolikaj landoj la sendito el la Vatikano estis super ĉio, poste venis tiuj el la reĝlandoj, poste tiuj el la duklandoj kaj poste tiuj el la princlandoj. Reprezentantoj el respublikoj estis rangitaj kiel la plej malaltaj (kio ofte kolerigis la estrojn de la nombraj germanaj, skandinaviaj kaj italaj respublikoj). Determini prioritaton inter du reĝlandoj dependis el nombraj faktoroj kiuj ofte fluktuis, kio kondukis al preskaŭ konstanta kverelado.

Franca diplomato Charles Maurice de Talleyrand-Périgord estis konsiderita unu el plej lertaj diplomatoj de ĉiuj tempoj.

Ambasadoroj, nobeloj kun malmulta eksterlanda sperto kaj sen espero pri kariero in diplomatio, suferis neceson esti subtenataj de granda ambasada stabanaro. Tiuj profesiuloj estis senditaj al plej gravaj postenoj kaj estis multe pli rekoneblaj ol la pli altrangaj oficuloj ĉe la gastiganta lando. Ambasada stabanaro inkludis ampleksan gamon de dungitoj, inter kiuj kelkaj estis dediĉitaj al la spionado. La neceso por lertaj individuoj por la stabanaro de ambasadoj estis plenumita de gradiĝintoj el universitatoj, kaj tio kondukis al granda pliiĝo en la studo de internacia juro, modernaj lingvoj, kaj historio ĉe la universitatoj de la tuta Eŭropo.

Titolpaĝo de la Protokoloj de la Kongreso de Vieno.

Samtempe, permanentaj eksterlandaj ministroj komencis setliĝi en preskaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj por kunordigi ambasadojn kaj ties stabanarojn. Tiuj ministroj estis ankoraŭ tre for el ties moderna formo, kaj multaj el ili havis negravajn internajn respondecojn. Britio havis du departementojn kun ofte koincidajn povojn ĝis 1782. Ili estis ankaŭ multe pli malgrandaj ol ili estas nuntempe. Francio, kiu havis la plej grandan departementon de eksterlandaj aferoj, havis nur ĉirkaŭ 70 plen-tempajn dungitojn en la 1780-aj jaroj.

La elementoj de moderna diplomactio malrapide etendiĝis el Orienta Eŭropo kaj Rusio, alvenante komence de la 18a jarcento. La tuta konsidero de la diplomatio estis tute disrompita de la Franca Revolucio kaj de la sekvaj jaroj de milito. La revolucio rezultis en la fakto ke nenobeloj eniris en la iama diplomatia fako de la franca ŝtato, kaj ankaŭ de tiuj konkeritaj de la napoleonaj revoluciaj armeoj. La iamaj nobelniveloj de deveno antaŭe postulitaj estis abolitaj. Napoleono ankaŭ malakceptis rekonon de la diplomatia imuneco, enprizonigante kelkajn britajn diplomatiojn akuzitajn je komploto kontraŭ Francio.

Post la falo de Napoleono, la Kongreso de Vieno de 1815 establis internacian sistemon de diplomatia statuso. Disputoj pri prioritato inter landoj (kaj tiele la taŭgaj diplomatiaj rangoj uzataj) estis unuafoje direktitaj al la Kongreso de Akeno (1818), sed pludaŭris dum ĉirkaŭ unu jarcento ĝis post la Dua Mondmilito, kiam la rango de ambasadoro iĝis la normo. Ĉirkaŭ tiu epoko, figuroj kiaj la germana kanceliero Otto von Bismarck ege famiĝis ene de internacia diplomatio.

Mezoriento[redakti | redakti fonton]

Antikva Egipto, Kanaano, kaj Hitita Imperio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la plej antikvaj konataj diplomatiaj registroj estas el la Amarna-leteroj verkitaj inter la epokoj de la faraonoj de la Dekoka dinastio de Egipto kaj de la Amoridaj regantoj de Kanaano dum la 14a jarcento a.K. Post la Batalo de Kadeŝo en ĉ. 1274 a.K. dum la Deknaŭa dinastio, la faraono de Egipto kaj reganto de la Hitita Imperio faris unu el la unuaj konataj internaciaj pectraktatoj kiu survivas en ŝtonaj tabuleroj.[10]

Otomana Imperio[redakti | redakti fonton]

Franca ambasadoro uzanta vestojn de la Otomana Imperio, pentrita de Antoine de Favray, 1766, Pera Muzeo, Istanbulo.

La rilatoj kun la registaro de la Otomana Imperio (konata de italaj ŝtatoj kiel la Sublima Pordo) estis partikulare gravaj por italaj ŝtatoj.[11] La Maraj Respublikoj de Ĝenovo kaj de Venecio dependis pli malpli el ties navigadaj kapabloj, kaj pli malpli el la pludaŭrigo de bonaj rilatoj kun la Otomanoj.[11] Interagado inter variaj komercistoj, diplomatoj kaj klerularoj indiĝenaj el la italaj kaj otomanaj imperioj helpis krei novajn formojn de diplomatio kaj de ekstera politiko. Eventuale la ĉefa celo de diplomato, kiu estis origine pactraktisto aŭ negocisto, evoluis al persono kiu reprezentis aŭtonoman ŝtaton en ĉiaj aspektoj de politikaj aferoj. Iĝis evidente ke ĉiuj aliaj ŝtatestroj sentis la neceson akuratiĝi diplomatie, pro la apero de la povega politika medio de la Otomana Imperio.[11] Oni povas veni al la konkludo ke la atmosfero de diplomatio ene de la komenco de la moderna periodo evoluis ĉirkaŭ la fondado de kongrueco kun la otomana kulturo.

Diplomata imuneco[redakti | redakti fonton]

Eksterlandaj ambasadoroj ricevitaj en la Palaco Topkapı en Istanbulo dum la regado de Sultano Ahmedo la 3-a. Pentraĵo de Jean-Baptiste van Mour, 1725.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Diplomata imuneco kaj Diplomatia poŝto.

Delonge la netuŝeblo de diplomatoj estis klare atentita. Tiu netuŝeblo iĝis konata kiel diplomata imuneco. Kvankam estis nombraj kazoj kie diplomatoj estis mortigitaj, tio estas normale rigardita kiel granda firompo de honoro. Ĝingis-Ĥano kaj la Mongoloj estis bone konataj ĉar forte insistis en la rajtoj de diplomatoj, kaj ili ofte entreprenis hororajn revenĝon kontraŭ ajna ŝtato kiu estus firompinta tiujn rajtojn.

Diplomatiaj rajtoj estis establitaj en la mezo de la 17a jarcento en Eŭropo kaj etendiĝis tra la tuta mondo. Tiuj rajtoj estis formaligitaj ĉirkaŭ la Viena Konvencio de Diplomatiaj Rilatoj de 1961, kiu protektas diplomatojn el persekuto aŭ akuzado dum diplomatia misio. Se diplomato ne fifaras serizan krimon dum en gastiganta lando ĝi povas esti deklarita persona non grata (nedezirata persono). Tiaj diplomatoj estas tiel ofte procesataj pro la krimo en sia hejmlando.

Ankaŭ diplomatiaj komunikoj estis rigarditaj kiel io preskaŭreligia, kaj diplomatoj estis delonge rajtigitaj porti dokumentojn trans landlimoj sen esti priserĉitaj. La mekanismo por tio estas la tielnomita "diplomatia valizo" (aŭ, en kelkaj landoj, la "diplomatia sako"). Kvankam radiaj kaj ciferecaj komunikadoj iĝis pli normigaj kaj kutimaj por ambasadoj, diplomataj sakoj estas ankoraŭ tre komunaj kaj kelkaj landoj, kiaj Usono, deklaras tutajn ŝipkontentorojn kiel diplomatiajn sakojn por porti specialan materialon (ofte eĉ konstrumaterialon) en alia lando.

En tempo de malamikeco, diplomatoj estas ofte retirigitaj pro tialoj de persona sekureco, same kiel en kelkaj okazoj kiam la gastiganta lando kondutas amike sed estas konstatita minaco fere de internaj opoziciantoj. Ambasadoroj kaj aliaj diplomatoj estas foje realvokitaj provizore el siaj hejmlandoj kiel sistemo esprimi malplaĉon rilate al la gastiganta lando. En ambaŭ situacioj, malaltrangaj dungitoj restas ankoraŭ pro la fakta funkciado de diplomatio.

Diplomatia agnosko[redakti | redakti fonton]

Diplomatia agnosko en la internacia juro estas politika, unuflanka paŝo, kiu havas lokajn kaj internaciajn jurajn implicojn, kaj en kiu ŝtato agnoskas la statuson aŭ leĝon de alia ŝtato aŭ registaro. Tiu paŝo estas la unua farita en longa diplomatia rilato inter ŝtatoj. Agnosko povas esti farita realelaŭjure, kutime per la publikigo de oficiala avizo nome de la agnoskanta registaro.

Spionado[redakti | redakti fonton]

Diplomatio ege estas ligata al spionado aŭ alivorte arigado de imformaro. Ambasadoj estas bazoj kaj por diplomatoj kaj por spionoj, kaj kelkaj diplomatoj estas esence malferme agnoskitaj spionoj. Por ekzemplo, la posteno de armea ataŝeo inkludas lernadon de tiom multe kiom eblos pri la armeo de la lando al kiu ĝi estas destinita. Ili ne nepre klopodas kaŝi tiun rolon kaj, tiele ili estas invititaj nur al eventoj permesitaj al ĉiaj gastoj, kiaj ĉe armeaj defiloj aŭ flugomontroj. Estas ankaŭ pli kaŝemaj spionoj laborantaj en multaj ambasadoj. Tiuj individuoj ricevas falsajn postenojn ĉe la ambasadejo, sed ties ĉefa tasko estas kontraŭleĝe arigi informaron, kutime per kunordigo de spionaj ringoj de lokanoj aŭ aliaj spionoj. Plejparte, spionoj laboras ĉefe ekster la ambasadejoj por arigi ioman informaron fare de si mem kaj ties identecoj tendencas esti konataj de la opozicio. Kaŝe de malkovro, tiuj diplomatoj povas esti forpelitaj el ambasadejo, sed por la plej parto agentejoj de kontraŭspionado preferas teni tiujn agentojn in situ (surloke) kaj sub tre forta kontrolado.

La informaro arigita de spionoj ludas pliiĝantan rolon en diplomatio. Armil-kontrolaj traktatoj estus maleblaj sen la povo de la spionsatelitoj kaj agentoj por kontroli ties plenumadon. Informaro akirita el spionado estas utila en preskaŭ ĉiuj formoj de diplomatio, el komercaj interkonsentoj al landlimaj kvereloj.

Diplomata donaco[redakti | redakti fonton]

Skatolo kun kaj Sinhala kaj Kristana bildaro. Donaco el la Reĝo de Kotte al la Reĝo de Portugalio, ĉirkaŭ 1557.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Diplomata donaco.

Diplomata donacodiplomatia donaco estas donaco donita fare de diplomato, politikistogvidanto dum vizitado al eksterlanda lando. Kutime la donaco estas reciprokata de la gastiganto. La uzo de diplomatiaj donacoj devenas de la praa mondo kaj donantoj konkuris por superatuti unu la alian en la malŝparemo de iliaj donacoj. Ekzemploj inkludas silkojn donitajn al la okcidentanoj fare de la bizancanoj en la frua Mezepoko,[12] luksajn librojn,[13] kaj pandan diplomation fare de la ĉinoj en la 20a jarcento.

En la pasinteco, medaloj menditaj de individuo, tipe kun lia portreto, estis ofte utiligitaj kiel formo de diplomatia aŭ persona donaco, kun neniu senco esti premio pro la konduto de la ricevanto.

Diplomatiaj donacoj havas la potencialon sigeli internaciajn amikecojn, por esti repuŝitaj, por ŝajni misagorditaj, aŭ por hazarde sendi la malĝustan mesaĝon.

Diplomatiaj terminoj[redakti | redakti fonton]

Diplomatiaj postenoj kaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

Diplomatiaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Diplomatiaj ejoj[redakti | redakti fonton]

Diplomatiaj agoj[redakti | redakti fonton]

Diplomatia agado per Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu: Esperantistaj diplomatoj

En la tuta historio de Esperanto ĝis nun, diplomatoj kaj aliaj ŝtataj reprezentoj havis la okazon ĝin lerni kaj eventuale ĝin uzi.

Dum la Unua Mondmilito, el la germana urbo Dresdeno, s-ro Karl Frenckell, finnlanda konsulo kaj dumviva membro de UEA, regule transsendis al UEA informpetojn pri germanaj militistoj, supozataj militkaptitaj.

En 1967, la nederlanda Ministrejo por Eksterlandaj Aferoj decidis aldoni al la oficialaj vizit-kartoj, uzataj en ĉiuj nederlandaj ambasadoj tra la mondo, tekston en la Internacia Lingvo Esperanto apud la kvin naciaj lingvoj uzataj ĝis tiam. La sama Ministrejo jam estis publikiginta informajn faldfoliojn kaj broŝurojn en la Internacia Lingvo. Laŭ la tiamaj informoj de UEA en Roterdamo, almenaŭ tri ambasadoroj (australia, soveta, nord-vjetnama) kaj deko da aliaj diplomatoj en diversaj landoj parolas Esperanton.[14]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. François Modoux, "La Suisse engagera 300 millions pour rénover le Palais des Nations", Le Temps, 28a de Junio 2013, paĝo 9.
  2. Ronald Peter Barston, Modern diplomacy, Pearson Education, 2006, p. 1
  3. (1999) The Cambridge History of Ancient China: from the origins of civilization to 221 B.C.. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-47030-8. “The writings that preserve information about the political history of the [Warring States] period [...] define a set of idealized roles that constitute the Warring States polity: the monarch, the reforming minister, the military commander, the persuader/diplomat, and the scholar.”.
  4. M.I. Finley, The World of Odysseus(1954; 1978) ĉapitro "Wealth and Labour"; pri arkaika donac-donado en ĝeneralo, Marcel Mauss, Ian Cunnison, tr. The Gift, 1954.
  5. Jacoby, "Silk Economics and Cross-Cultural Artistic Interaction: Byzantium, the Muslim World, and the Christian West", Dumbarton Oaks Papers 58 (2004:197–240) p. 213.
  6. Gabriel 2002, p. 281; Haldon 1999, p. 101.
  7. Antonucci 1993, paĝoj 11–13.
  8. Dennis 1985, Anonymous, Byzantine Military Treatise on Strategy, para. 43, p. 125
  9. Historia diskontinueco inter diplomatia praktiko de antikva kaj mezepoka mondoj kaj moderna diplomatio estis pridemandita; vidu, por ekzemplo, Pierre Chaplais, English Diplomatic Practice in the Middle Ages (Continuum International Publishing Group, 2003), p. 1 rete.
  10. Ancient Discoveries: Egyptian Warfare. Arkivita el la originalo je 2009-03-04. Alirita 2009-07-27. “Egyptian monuments and great works of art still astound us today. We will reveal another surprising aspect of Egyptian life--their weapons of war, and their great might on the battlefield. A common perception of the Egyptians is of a cultured civilization, yet there is fascinating evidence which reveals they were also a war faring people, who developed advanced weapon making techniques. Some of these techniques would be used for the very first time in history and some of the battles they fought were on a truly massive scale.”.
  11. 11,0 11,1 11,2 Goffman, Daniel. "Negotiating with the Renaissance State: The Ottoman Empire and the New Diplomacy." In The Early Modern Ottomans: Remapping the Empire. Eds. Virginia Aksan and Daniel Goffman. Cambridge: Cambridge University Press, pp. 61–74.
  12. "Silken diplomacy" by Anna Muthesius in Shepard J. & Franklin, Simon. (Eds.) (1992) Byzantine Diplomacy: Papers from the Twenty-fourth Spring Symposium of Byzantine Studies, Cambridge, March 1990. Aldershot: Variorum, pp. 236-248. ISBN 0860783383
  13. "The luxury book as diplomatic gift" de John Lowden in Shepard J. & Franklin, Simon. (Eld.) (1992) Byzantine Diplomacy: Papers from the Twenty-fourth Spring Symposium of Byzantine Studies, Cambridge, March 1990. Aldershot: Variorum, pp. 249-260.
  14. (referenco: "E uzata en diplomatio", en Internacia Gazetara Servo, UEA, n-ro 170, Roterdamo 1 decembro 1967)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Díez de Velasco, Manuel (2006). Instituciones de Derecho Internacional Público. Madrid.
  • Jiménez de Aréchaga, Eduardo (1989). Derecho Internacional Público, Tomo IV. Montevideo.
  • Albuquerque de Mello, Celso (1986). Curso de Direito Internacional Público. Río de Janeiro.
  • Maresca, Adolfo (1975). La missione speciali. Milano.
  • Pérez del Cuellar, Javier (1964). Manual de Derecho Diplomático. Lima.
  • Jara Roncati, Eduardo (2013). La función diplomática. RIL Editores, 2a eldono, Santiago, Chile.
  • Cohen, R. (1999). Reflections on the New Global Diplomacy [Innovation in Diplomatic Practice, Studies in Diplomacy]. MacMillan Press Ltd, Londres.
  • Nicolson, Harold (1995). La Diplomacia. FCE, México.
  • Berridge, G.R (1995). Diplomacy: theory and practice. Prentice Hall/Harvester Wheatsheaf.
  • Cantilo, J.M. (1993). La profesionalidad del diplomático. GEL · Buenos Aires.
  • Podestá Costa-Ruda (1979). Derecho Internacional Público, Volumen 1. Ediciones TEA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.