Pera Muzeo
Pera Muzeo | ||
---|---|---|
Lando | Turkio | |
Situo | Istanbulo | |
- koordinatoj | 41° 1′ 55″ N, 28° 58′ 31″ O (mapo)41.03180555555628.975194444444Koordinatoj: 41° 1′ 55″ N, 28° 58′ 31″ O (mapo) | |
![]() |
||
Pera Muzeo | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Pera Muzeo (turke Pera Müzesi) estas arta muzeo en la kvartalo Tepebaşı de la distrikto Beyoğlu (Pera) en Istanbulo, Turkio, ĉe Meşrutiyet Avenue No. 65 (apude al la İstiklal Avenuo kaj tre proksime al la Placo Taksim.)[1] Ĝi havas partikularan fokuson al orientismo en arto de la 19a jarcento.
Historio[redakti | redakti fonton]
La Pera Muzeo estis fondita de la Fondaĵo Suna kaj İnan Kıraç en 2005.[2] La muzeo havas sidejon en la historia konstruaĵo de la iama Bristol Hotelo, kiu estis desegnita de la arkitekto Achille Manoussos kaj konstruita en 1893.[2] Ĝi estis plinovigita inter 2003 kaj 2005 de la arkitekto Sinan Genim, kiu konservis la fasadon de la konstruaĵo kaj transformis la internon en moderna kaj tute ekipita muzeo.[2]
Galerio[redakti | redakti fonton]
Eksterlandaj ambasadoroj ricevitaj en la Palaco Topkapı en Istanbulo dum la regado de Sultano Ahmedo la 3-a. Pentraĵo de Jean-Baptiste van Mour, 1725.
Otomana Sultano Ahmedo la 3-a ricevas la nederlandan ambasadoron Cornelis Calkoen en la Palaco Topkapı en 1727. Pentraĵo de Jean-Baptiste van Mour, 1727.
Haremo de la Palaco Topkapı. Pentraĵo de Franz Hermann, 1652.
Ekskurso en la Ora Korno. Pentraĵo de Tristam (Tristram) James Ellis, 1888.
Sinjorino el la Otomana Kortego ludanta def. Pentraĵo de Pierre-Désiré Guillemet, 1875.
Sultano Abd-ul-Meĝid. Pentraĵo de nekonata artisto, 1850-aj jaroj.
Malfrua otomana "Şehzade" (Princo)
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Pera Museum (eld.). Portraits from the Empire. Pera Museum Publications, 2005. 155 p. ISBN 975 9123 -02 - 9
- Pera Museum (eld.). Young Expansion. Pera Museum Publications, 2005. 163 p. ISBN 975 9123 -00-2