Orientismo (ideologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orientismo)
nekonata venecia pentristo: "la akcepto de la ambasadoroj en Damasko" - antaŭe videblas cervoj kutimaj en klimataj zonoj kiel en Mezeŭropo sed fremdaj en Sirio

OrientismoOrientalismo (de latina: orientalis – "orienta") estas formo de ekzotismo aparte firmiĝinta en kulturoj de Okcidenta civilizo kaj konsistanta en eksterigo kaj akcentado en kulturaĵoj de fascino pri la kulturoj de Azio, precipe la barata, japana, araba, persa, ĉina.

Orientalismo aperadis de tempo al tempo en antikveco. En la kulturo de mezepoko, kiam Fora Oriento estis malbone konata, oni ĝin konsideris fabela lando de feliĉo kaj abundo – ĝuste tia Oriento estas prezentata aparte ofte en la mezepoka literaturo kaj ankaŭ en epika ĝenro de baroko.

Novan formon ekinteresiĝo pri Oriento akiris en literaturo de klerismo. Oriento servis tie ofte kiel "spegulo" de okcidenta civilizo – parte videbla en Persaj leteroj de Montesquieu, rakontetoj de Voltaire, kreado de Jan Potocki. Krom pluraj fluoj kaj orientaj motivoj en arto, literaturo kaj ornamaĵoj (ekz. ĉinaĵoj) en la kulturo de klerismo ekzistis elementoj de antaŭromantikismo.

la reĝa paviljono en Brighton
la ruĝa moskeo en la kastela parko de Schwetzingen

Dua duono de la 18-a jarcento alportis, aparte en Germanio, rapidan evoluon de orientalistiko kaj ekintereso pri Oriento. Pluraj tradukoj de orientaj literaturoj aperis. Disvolvo de scio pri civilizoj de Oriento kontribuis al ekesto de orientalisma ondo en romantikisma literaturo.

En pola literaturo de la 19-a/20-a jarcento orientalismo estas videbla aparte forte en verkado de Bolesław Leśmian, Antoni Lange kaj aliaj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Orientismo, nomata ankaŭ orientalismo, estas aro aŭ sistemo de missupozoj subkuŝantaj en la diroj kaj agoj de t.n. Okcidento vidalvide al t.n. Oriento.

La nomon proponis, denunce, la uson-palestina kulturologo, politikologo kaj literaturkritikisto Edward Said en sia mejloŝtona verko "Orientalism" ("Orientismo", 1978).

Laŭ li, oni pensas, mensas rasisme kiam oni atribuas similan karakteron al ĉiuj homoj de difinita mondregiono, ekzemple Oriento, ŝajne reale ekzistanta sed efektive nur arbitre elpensita kaj plene fantasta. En orientisma pensado ĉiuj 'orientanoj', iamaj nunaj kaj venontaj, distingiĝas bloke de la tute aparta bloko de 'okcidentanoj'. Dum oni apenaŭ parolus pri 'eŭropa kuirarto', kontraste oni ofte aŭdas kaj legas pri kuirarto, pensmaniero, arĥitekturo ktp 'orientaj'.

Kvankam tia konfuzo ekzistas en multaj lingvoj, oni ne konfuzu ĝin kun la orientalismo de orientalistoj.

Orientismo laŭ Said[redakti | redakti fonton]

En sia libro "Orientismo", Said denuncis "la subtilan kaj konstantan eŭropcentran antaŭjuĝadon kontraŭ arab-islamaj popoloj kaj ĉi ties kulturo". Li asertis, ke longa tradicio de falsaj kaj romantismaj bildoj de Azio kaj t.n. Mez-Oriento en la t.n. okcidenta kulturo efektive servis kiel implicita pravigo de la koloniaj kaj imperiaj ambicioj de Eŭropo kaj Usono. Verkante en 1980, Said ruze antaŭvidis la mondpercepton postan al la terorismaj atakoj kontraŭ Novjorko de la 11-a de septembro 2001:

"Rilate tion kio ŝajne koncernas Usonon, estas nura eta troigo diri ke islamanojn kaj arabojn oni esence vidas aŭ kiel petrolprovizantojn aŭ kiel potencialajn teroristojn. Ege malmulte el la detaloj, la homa denseco, la pasio de la arab-islama vivo eniris la konscion de eĉ tiuj personoj kies profesio estas raporti pri la araba mondo. Anstataŭe ni havas serion da krudaj, esencecigitaj karikaturoj de la islama mondo tiel prezentitaj, ke oni igas tiun mondon pli facile milit-agresebla."

Kritikante liajn teoriojn, Christopher Hitchens skribis ke Said rifuzis ajnan eblecon de tio, "ke rekta engaĝiĝo de Okcidento en la regiono estus legitima" kaj ke liaj analizoj rigardas "ĉian montron de eŭropa scivolo pri Oriento kiel parton de granda plano por ekspluati kaj refari tion, kion okcidentanoj vidas kiel pasivan, riĉan, sed last-instance malŝatindan 'orientan' sferon".

Orientismo en Arto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.

Bildaro[redakti | redakti fonton]