Antaŭromantikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La AntaŭromantikismoAntaŭromantismo estis literatura movado kiu disvolviĝis en Eŭropo laŭlonge de la 18a jarcento kaj kies fino okazas en la lastaj jardekoj de la jarcento, kaj totale malis al la Novklasikismo.

Dum la 18a jarcento triumfis en Eŭropo la francdevena klasika idearo de la antaŭa jarcento (Novklasikismo). Sed samtempe ekaperis en diversaj landoj kultura reago de radikale mala direkto.

Karakteroj de la Antaŭromantikismo[redakti | redakti fonton]

En la Antaŭromantikismo ĉefas la janaj karakteroj, kiuj separas ĝin el la Novklasikismo:

  • Hegemonias la sento kontraŭ la racio. Per siaj verkoj la verkistoj esprimas siajn plej tristajn kaj emociajn sentojn.
  • Oni malakceptas la "regulojn", kvankam kelkaj antaŭromantikismaj verkistoj akceptas ilin.
  • Kontraŭ la naturo harmonia kaj trankvila tipa de la novklasikistaj verkistoj, la antaŭromantikistoj kaj poste la romantikistoj preferas esoterajn kaj misterajn lokojn, kiaj tombejoj, noktaj scenejoj, ŝtoroj, apero de fantomoj ktp.

La Antaŭromantikismo en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En Svisio: Rousseau[redakti | redakti fonton]

Jean-Jacques Rousseau, fare de Maurice Quentin de La Tour.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Jean-Jacques Rousseau.

Jean-Jacques Rousseau (1712 - 1778), Ĝenevo, estis unu de la unuaj antaŭromantikismaj verkistoj kaj prosekciis grandan influon en la tuta Eŭropo. Li suferis familiajn malfacilaĵojn: lia pstrino mortiĝis naskinte lin, kaj lia patro abandonis Ĝenevon pro kverelo kaj lasis sian filon al protestanta pastro, nome Lambercier. En 1728 li estis adoptita de la familio Warrens, en Annency, kie li estis baptita kaj konvertita al la katolikismo.

Rousseau asertas en sia eseo Pri la deveno de la malegaleco inter la homoj (1775) ke la civilizo malvirtigis la homon. Li defendas la revenon al primitiva stato, al la natura homo esence. Per sia romano Emilio aŭ la Eduko (1762), de karaktero pedagogia kaj sentiva, esprimas manieron eduki la homon al tiu idealo de malfacilo. Li estis diista kaj kredis en la primitiva bono de homoj.

En sia verko La nova Eloizo, romano subtitolita Leteroj de du amantoj kiuj loĝas sur deklivo ĉe la Alpoj, troviĝas ĉiuj aspektoj kiuj poste aperos klare en la Romantikismo: nome elstarega pasio ama kies agao okazas en melankolia pejzaĝo.

Revoj de solema promenanto, kie sentivismo kongruas kun Naturo, kaj Konfesoj, estas verkoj de lia lasta epoko.

Aliaj svisaj verkistoj, kiaj la ankaŭ pentristo Johann Heinrich Füssli, plej konata kiel Henry Fuseli portempe aliĝinta al Sturm und Drang, estas konsiderataj verkistoj de la Antaŭromantikismo.

En Anglio[redakti | redakti fonton]

Edward Young.

Anglio estas konsiderata la lulilo de la Romantikismo, same kiel la Renesanco naskiĝis en Italio, la Baroko en Hispanio aŭ la Novklasikismo en Francio.

La plej gravaj verkistoj anglaj estis la jenaj:

Aliaj verkistoj kiuj iele antaŭiĝis al la movado estus Samuel Richardson kaj Laurence Sterne.

En Francio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre.

En Italio: Vittorio Alfieri[redakti | redakti fonton]

Vittorio Alfieri
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Vittorio Alfieri.

Vittorio Alfieri reprezentas la ununura kazo de klara Antaŭromantikismo en Italio, pli pro la enhavo de liaj verkoj (ribelemo, konflikto povo-libero) ol laŭ la stilo, de klasika inspiro.

En Hispanio[redakti | redakti fonton]

En Hispanio, la novklasikisma periodo estis mallonga. Post ties triumfo, novaj stiloj kaj idearoj devenaj el Francio kaj Anglio, okazigis la aperon de la Antaŭromantikismo. La grandaj verkistoj de la 18a jarcento montras en la lastaj jaroj la krizon de la Novklasikismo kaj iniciatas la tendencon antaŭromantikisman.

En tiu epoko, la asimilado de ideoj klasikoj kun sentoj antaŭromantikismaj okazas en la poetoj de la dua salamanka skolo (Manuel José Quintana, Cienfuegos, José Cadalso) kaj en la sevila skolo (Alberto Lista, Arjona, José María Blanco White kaj José Marchena).

En Rusio[redakti | redakti fonton]

En Rusio la Antaŭromantikismo estis nomata Sentismo, kaj ties aŭtoro plej karaktera estas Nikolaj Karamzin, per novelitoj sentemaj (sentismaj) kiaj Kompatinda Liza.

En Germanio[redakti | redakti fonton]

Johann Wolfgang von Goethe.

Germanio rapide ribeliĝas pro patriotismo literatura kontraŭ la franceca novklasikismo. Male al la klerisma Aufklärung, aperas la juna movado de Sturm und Drang ("ŝtormo kaj elano"), baze sur komponoj pri propraj ĝermanaj tradicioj. Ties membroj malsatas la klasikismajn regularojn aŭ ĉion kio baru la liberan esprimon de iliaj pasioj, kaj defendas la revenon al la naturo, la libero kaj en sentoj kaj en arto, kun celo por originaleco. La ĉefaj verkistoj estas Johann Gottfried Herder, Johann Wolfgang von Goethe, kaj Friedrich Schiller.

Friedrich Schiller.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Johann Gottfried Herder.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Johann Wolfgang von Goethe.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Friedrich Schiller.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Preromanticism, Marshall Brown, Standford: Standford University Press, 1991.
  • A History of English Romanticism in the Eighteenth Century, Henry A. Beers, Novjorko: Holt, 1898.
  • Le préromantisme anglais, Pierre Arnaud; Jean Raimond, Presses Universitaires de France, Parizo, 1980.
  • Le sentiment de la nature dans le préromantisme européen, Paul Van Tieghem, Parizo: Nizet, 1960.
  • Los conceptos de Rococó, Neoclasicismo y Prerromanticismo en la literatura española del siglo XVIII, José Miguel Caso González, Universidad de Oviedo, 1971.
  • Historia de la literatura española. Siglo XVIII, Víctor García de la Concha, kunordige de Guillermo Carnero, Espasa Calpe, Madrido, 1995, 2 vols.
  • Le préromantisme: études d'histoire littéraire européenne, Paul Van Tieghem, Parizo: Félix Alcan, 1930-1931