Louis-Sébastien Mercier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis-Sébastien Mercier
Persona informo
Louis-Sébastien Mercier
Naskiĝo 6-an de junio 1740 (1740-06-06)
en Parizo
Morto 25-an de aprilo 1814 (1814-04-25) (73-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Louis-Sébastien Mercier
Profesio
Okupo verkistopolitikistoĵurnalistodramaturgo • sciencfikcia verkisto • poeto vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj L’An 2440, rêve s´il en fut jamais ❦
Q3513445 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mercier, franca verkisto

Louis-Sébastien MERCIER (naskiĝinta la 6-an de junio 1740 en Parizo, mortinta samloke la 25-an de aprilo 1814) estis franca verkisto kaj retorikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mercier estinte profesoro pri retoriko en Bordeaux vivis poste en Parizo. Kiam la Theâtre Français rifuzis la enscenigon de unu teatraĵo lia, Mercier petis helpon juran kaj fariĝis advokato mem finfine por pledi plej bone en sia favoro. La akra lingvo de Tableau de Paris devigis lin fuĝi en Svislandon kaj Germanujon. Nur post la Franca Revolucio de 1789 li rajtis reven patrujen. Estante deputito parlamenta li voĉdonis por la ĝismorta enkarcerigo de la franca reĝo Ludoviko la 16-a. Poste li mem malliberigitis. Post la Teroro de Robespiero li elektitis ano de la t.n. Konsilio de la 500, iĝis profesoro pri historio ĉe la Centra lernejo kaj iĝis institutomembro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Mercier sukcesas sprite kaj inteligente - sed ankaŭ paradokse - verkadi; oni kelkfoje nomis lin "simio de Rousseau". Mercier laŭ ties stilo unuigas elegantecon kaj troigemon. Tion atestas i.a. la verko Tableau de Paris (1781–89, 12 vol.), rakonto ne nur de moroj sed ankaŭ de malvirtoj. La furoro estis, aparte en Germanujo, eksterordinara. Eltiraĵojn publikigis Desnoiresterres kaj Lacour (1862). La kontinuigo titolita Le nouveau Paris (Braunschweig 1800), kie li priskribis la revolucian tempon, ŝajne estis eĉ pli senbrida. Karakterizaj estas krome jenaj verkoj:

  • L'essai sur l'art dramatique (Amsterdamo 1773), kun atakoj kontraŭ Klasikismo, Racine kaj Boileau kaj Molière
  • L'an 2440 (1770), fantaziaĵo pri ŝanĝo kompleta de sociala vivo

La dramoj kiuj kongruas kun liaj teorioj troviĝas kolektitaj ĉe Théâtre de Mercier (Amsterdam, 1778–84, 4 vol.). Mercier ankaŭ prizorgis eldonon de la verkoj de Jean-Jacques Rousseau inter 1788–93, en 38 volumoj kun eksplikoj. Ekster tio li publikigis la unuan tradukon de la tragedio Die Jungfrau von Orléans de Friedrich Schiller en francan lingvon en 1802.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 13. Leipzig 1908, p. 627-628, kio legeblas ĉi tie.