25-a de aprilo
Aspekto
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
| aprilo | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
| 28 | 29 | 30 | ||||
| aranĝo de 2025 tagoj | ||||||
La 25-a de aprilo estas la 115-a tago de la jaro (la 116-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 250 tagoj restas.
Je la 25-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -404: Antikva Grekio: Peloponeza milito finiĝis
- 775: Armeo de Abasida Kaliflando decide venkis armenajn princojn en la batalo de Bagrevando - komenco de grandskala armena migrado en la Bizancan Imperion
- 799: Rezulte de la komploto de romia nobelaro papo Leono la 3-a estis atakita kaj vundita dum procesio, kaj poste demisiita kaj enprizonigita en monaĥejo
- 1058: Malkolmo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1077: Ladislao la 1-a iĝis reĝo de Hungario
- 1185: En japana markolo Ŝimonoseki okazis marbatalo nomata batalo de eraoj - komenciĝis la epoko de Kamakura
- 1333: Pollando: Kazimiro la Granda kroniĝis en Krakovo kun sia edzino - lasta reĝo de la unua pola dinastio de Piastoj
- 1459: En Cheb subskribiĝis traktato inter Reĝlando Bohemio kaj Saksio, en kiu oni fiksis komunan landlimon, unu el la plej malnovaj ekzistantaj ĝis hodiaŭ en Eŭropo
- 1507: Germana kartografo Martin Waldseemüller en sia verko Cosmographiae Introductio unuan fojon uzis nomon Ameriko por malkovrita nova kontinento
- 1512: Otomana Imperio: sultano Selim la 1-a devigas sian patron Bajezido la 2-a eksiĝi
- 1541: Hispanoj fondis la urbon Arica en Peruo (nun apartenas al Ĉilio)
- 1607: Okdekjara Milito: marbatalo de Ĝibraltaro: nederlanda ŝiparo detruis la hispanan
- 1644: Ĉinio: Dinastio Ming falis - imperiestro Chongzhen sinmortiĝis dum kamparana ribelo gvidata de Li Zicheng
- 1707: Milito de Hispana Sukcedo: Batalo de Almansa okazis
- 1719: Novelo Robinsono Kruso de Daniel Defoe aperis
- 1792: Franca revolucio: Claude Joseph Rouget de Lisle verkis kanton por rejna armeo, pli konata kiel Marseljezo; unua verdikto pri mortpuno helpe de gilotino plenumita
- 1809: Venko de pola armeo kontraŭ la aŭstra en batalo de Radzymin
- 1839: Afganio: brita ekspedicia korpuso aneksis sen batalo Kandaharon
- 1839: Pola geografo, geologo kaj esploristo Paweł Edmund Strzelecki dum sia vojaĝo ĉirkaŭ la mondo alvenis al Aŭstralio
- 1840: Pollando: tertremo kun forto de ĉirkaŭ 5 gradoj laŭ la skalo de Richter okazis en Pieniny
- 1846: Meksika-Usona Milito komenciĝis
- 1848: Aŭstra imperio proklamis konstitucion
- 1848: Irlanda astronomo Andrew Graham malkovris asteroidon Metiso
- 1859: Franca diplomato kaj entreprenisto Ferdinand de Lesseps enmetis en Port Said ŝpaton en sablon, simbole inaŭgurante konstruon de Sueza Kanalo
- 1882: Franca armeo konkeris Hanojon en norda Vietnamio
- 1898: Anonco de la Hispana-usona milito, kiu komenciĝis la 21-an de aprilo
- 1900: Polusa ekspedicio sub gvido de itala duko Luigi Amedeo alproksimiĝis al rekorda distanco de la norda poluso atingante 86°34′ de latitudo
- 1906: Usona astronomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidon Luizo
- 1915: Unua mondmilito: La brita armeo kun aŭstraliaj kaj nov-zelandaj armeaj korpusoj surgrundiĝis sur turka duoninsulo Kalipolis - batalo de Kalipolis komenciĝis
- 1918: Ruĝa Armeo malfondis Krimean Popolan Respublikon
- 1920: Soveta-Pola Milito: pola-ukraina militiro al Kievo komandata de Józef Piłsudski komenciĝis cele de kreo de federacio de Mez-Eŭropaj ŝtatoj
- 1920: Dum la konferenco de Sanremo ĉefaj aliancanoj de la unua mondmilito rezoluciis pri asignado de mandatoj de Ligo de Nacioj por administrado de iamaj Otomanaj teritorioj en Proksima Oriento
- 1926: Reza Ŝaho Pahlavi kroniĝis kiel ŝaĥo de Irano
- 1926: Milano: En Teatro alla Scala okazis prapremiero de nefinita opero Turandot de Giacomo Puccini - kompletigita nur post lia morto de Franco Alfano
- 1940: Dua mondmilito: en Krakovo dum laborkonferenco pri sekureco en Ĝenerala Gubernio Hans Frank ordonis realigon fare de sekureca polico de Eksterordinara Ekstermiga Agado
- 1941: Komisaro de popola ŝtata sekureco de Litova Soveta Socialisma Respubliko ordonis amasan deportadon en Sovetunion kun aparta konsidero de la gvidantoj de polaj organizaĵoj; Balkana Fronto: Adolf Hitler subskribis direktivon pri ekrego de Kreto (operaco Merkuro); Usono donis krediton de 50 milionoj da usonaj dolaroj al Ĉinio; Kamboĝo: surtroniĝis reĝo Norodom Sianuk
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico deportis al distrikto Krasnystaw 961 judojn de Bamberg kaj Würzburg; brita aerarmeo atakis frumatene kaj post la tago Rostock, dum Luftwaffe atakis frumatene Exeter kaj post la tago Bath
- 1943: Nokte post la tago la germana aerarmeo atakis grupiĝon de ŝipoj en Portsmouth - pro malbonaj atmosferaj kondiĉoj la atako estis senefika; Luftwaffe atakis en la regiono
- 1945: Soveta aeratako kontraŭ Brno; en Slovenio aliancita aerarmeo denove bombis Jesenice; la brita armeo eniris al Bremeno, kaj trupoj de la usona armeo okupis Ingolstadt; finna armeo elpelis lastajn germanajn taĉmentojn - fino de la Laponia milito; polaj bombaviadiloj partoprenis bombadon de la brita aerarmeo al Berghof, la kvartiro de Hitler en Berchtesgaden; germana armeo forlasis lastajn grandajn urbojn en Italio: Ĝenovo, Milano kaj Torino puŝita de la anglo-usonaj aliancanoj kaj de italaj partizanoj; Elba Tago: proksime al Strehla kaj Torgau apud Elbo okazis posttagmeze unua renkontiĝo de la ruĝa armeo kaj usona terarmeo; disdivido de la teritorio kontrolata de Wehrmacht al 2 partoj, la norda kaj la suda; usona aerarmeo atakis Plzeň; en Berlino la ruĝa armeo ekregis Steglitz-Zehlendorf; usona armeo eniris al Verono, kaj la ribelo disvastiĝis al Cuneo; Itala kontraŭnazia rezistmovado: kun liberigo de Torino kaj Milano de la faŝisma okupado la tagoj de Itala Socia Respubliko finiĝis; Konferenco pri Internacia Organizado de Unuiĝintaj Nacioj komenciĝis en San-Francisko, kiun partoprenis 50 ŝtatoj-fondintoj; responde al proponoj de Heinrich Himmler - pere de usona parlamentano en Stokholmo - prezidento Harry Truman postulis kapitulacon de Germanio en ĉiuj frontoj
- 1946: Bavario: konsekrado kaj unua diservo en la belorusa ortodoksa eklezio en Regensburg
- 1949: En Moskvo komenciĝis unua sesio de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo, kiun partoprenis Sovetunio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando kaj Rumanio
- 1952: En Federacia Respubliko Germanio oni kreis federacian landon Baden-Virtembergo el la du antaŭaj eroj Badeno kaj Virtembergo
- 1953: En la revuo "Nature" aperis artikolo de James Watson kaj Francis Crick, priskribanta modelon de duobla helico de DNA
- 1960: Submarŝipo Triton de Usona Mararmeo finis unuan submaran ĉirkaŭnavigadon de la mondo
- 1961: Usonano Robert Noyce patentigis integran cirkviton
- 1963: En Libio oni abolis federacion favore al Reĝlando Libio
- 1966: Uzbekio: Taŝkento estis trafita de forta tertremo - restarigo de la centra parto daŭris 3,5 jarojn
- 1974: Revolucio de la Diantoj en Portugalio komenciĝis; la lando direktiĝis al demokratio
- 1975: Portugala Socialista Partio gajnis parlamentan baloton
- 1982: Israelo retiriĝis de Sinajo; Falklanda milito: britaj taĉmentoj rekonkeris Sud-Georgion
- 1983: Metroo de Lillo ekfunkciis en Francio - unua en Eŭropo moviĝanta laŭ la sistemo Vehiklo Aŭtomata Leĝera
- 1988: Nova ondo de laboristaj strikoj eksplodis en Pola Popola Respubliko - ĝi alkondukis al kunsido de la Ronda Tablo
- 1990: Violeta Chamorro kiel unua virino en Ameriko ekpostenis kiel prezidentino de Nikaragvo; teamo de kosmopramo Discovery sukcese enorbitigis kosmoteleskopon Hubble
- 1992: En Kievo oni malfermis muzeon de Ĉernobilo
- 1998: Litovio: fonda kongreso de politika partio Nova unio
- 2000: Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj kondamnis la rusian politikon en Ĉeĉenio
- 2002: Sud-afrika entreprenisto Mark Shuttleworth iĝis dua kosmoturisto
- 2004: Heinz Fischer gajnis prezidentan balotadon en Aŭstrio
- 2005: 107 personoj pereis kaj 555 vundiĝis en katastrofo de pasaĝera trajno en japana urbo Amagasaki; Bulgario kaj Rumanio subskribis interkonsentojn pri aliĝo al Eŭropa Unio; lasta el tri fragmentoj de la obelisko de Aksumo, rabita de italaj faŝistoj en 1937, revenis al Etiopio
- 2008: Srilanko: ne malpli ol 26 personoj pereis en bomba atenco kontraŭ aŭtobuso en Kolombo; en la revuo "Science" aperis esplorrezultoj pri klasifiko de tiranosaŭroj en filogeneza arbo pli proksime al birdoj ol reptilioj
- 2010: En Hungario Fidesz gajnis parlamentan balotadon - Viktor Orbán iĝis ĉefministro; en Aŭstrio oficanta prezidento Heinz Fischer gajnis prezidentan balotadon
- 2011: Prezidento Pál Schmitt subskribis novan konstitucion de Hungario
- 2012: Surlime inter Armenio kaj Azerbajĝano dum pripafado en Tavuŝo pereis 3 armenaj soldatoj
- 2015: 8964 personoj pereis en tertremo en Nepalo kaj 23 447 vundiĝis
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Antony Blinken, Usona Sekretario de Ŝtato, kaj Lloyd Austin, Usona Sekretario de Defendo anoncis pluan financan helpon al Ukrainio kaj landoj de Mez-Orienta Eŭropo egalan al 713 milionoj da usonaj dolaroj; Rusio agnoskis 40 diplomatojn el Germanio kiel nedezirindaj personoj - simetria respondo; Zbigniew Ziobro: Internacia Puna Kortumo aliĝis al enketado de Ukrainio, Pollando kaj Litovio pri supozeblaj rusiaj amasaj krimoj en Ukrainio
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion: EU transdonis al Ukrainio 1,5 mld da eŭroj; Svedio forigis 5 rusiajn diplomatojn
- 2019: inaŭguro en Danango de la 9-a Azia Kongreso de Esperanto pri la temo Esperanto kaj Kultura Diverseco de Azio kaj Oceanio
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1214: Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio, sanktulo (m. 1270)
- 1284: Eduardo la 2-a, reĝo de Anglio (m. 1327)
- 1287: Roĝero Mortimer, amanto de Izabela de Francio (m. 1330)
- 1529: Francisko Patriko, kroata humanisto, filozofo, geometro kaj poeto (m. 1597)
- 1599: Oliver Cromwell, angla politikisto kaj reganto, militista gvidanto de la angla enlanda milito (m. 1658)
- 1608: Gaston de Francio, franca princo (m. 1660)
- 1643: Louis Moréri, franca pastro kaj enciklopediisto (m. 1680)
- 1666: Johann Heinrich Buttstedt, germana orgenisto kaj muzikteoriisto (m. 1727)
- 1706: Giovanni Battista Martini, itala komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1784)
- 1710: James Ferguson, skota mekanikisto kaj astronomo (m. 1776)
- 1725: Philipp Ludwig Statius Müller, germana zoologo, entomologo, profesoro (m. 1776)
- 1744: Ambrus Miklós, hungara pastro kaj verkisto (m. 1809)
- 1772: Franz Axter, germana kuracisto, doganisto kaj verkisto (m. 1806)
- 1774: Leopold von Buch, germana geologo kaj paleontologo (m. 1853)
- 1823: Abd-ul-Meĝid, sultano de Otomana Imperio (m. 1861)
- 1826: Karl Schneider, germana teologo, pedagogo kaj politikisto (m. 1905)
- 1842: Kálmán Parádi, hungara zoologo (m. 1902)
- 1852: Leopoldo Alas, hispana verkisto kaj literatura kritikisto (m. 1901)
- 1862: Edward Grey, brita politikisto kaj diplomato, ornitologo (m. 1933)
- 1866: Carlo Bourlet, franca matematikisto, profesoro, pioniro de Esperanto, fondinto de pluraj Esperanto-grupoj, kunredaktoro de "Paris-Esperanto", fondinto de "La Revuo", kunorganizanto de UK 1907, UK 1908, UK 1909, konata de la Monumento de Carlo Bourlet (m. 1913)
- 1869: Macuda Cuneĵiro, japana kuracisto kaj esperantisto (m. 1931)
- 1874: Guglielmo Marconi, itala fizikisto Nobelpremiita (m. 1973)
- 1884: Benedek Banner, hungara arkeologo kaj etnografo (m. 1968)
- 1892: János Koszó, hungara literaturhistoriisto kaj profesoro (m. 1952)
- 1898: Stefanija Turkeviĉ, aŭstria-ukraina komponistino kaj pianistino, muzikscienculino (m. 1977)
- 1899: Josef Gorbach, aŭstra romkatolika pastro kaj publicisto (m. 1977)
- 1900: Wolfgang Ernst Pauli, aŭstra fizikisto Nobelpremiita (m. 1958)
- 1903: Andrej Kolmogorov, soveta matematikisto (m. 1987)
- 1904: András Szilágyi, hungara kuracisto, verkisto, tradukisto, malliberulo de la koncentrejo Dachau (m. 1984)
- 1909: László Viski Balás, hungara pentristo kaj desegnisto (m. 1964)
- 1911: Karlo Fajszi, hungara poŝtoficisto, granda kolektisto de esperantaĵoj, honora membro de HEA kaj UEA, honora civitano de Budapeŝto, konata de la Kolektaĵo de Fajszi (m. 2004)
- 1917: Ella Fitzgerald, usona ĵazkantistino (m. 1996)
- 1921: Karel Appel, nederlanda pentristo (m. 2006)
- 1927: Albert Uderzo, franca desegnisto, kunaŭtoro de Asteriks (m. 2020)
- 1930: Violetta Ferrari, hungara-germana aktorino (m. 2014)
- 1936: Henck Arron, vicprezidento de Surinamo (m. 2000)
- 1940: Heinz Dieter Maas, germana esperantisto (m. 2024)
- 1940: Al Pacino, usona aktoro
- 1941: Bertrand Tavernier, franca reĝisoro (m. 2021)
- 1941: Erhard Busek, aŭstra politikisto kaj juristo (m. 2022)
- 1945: Björn Ulvaeus, sveda kantisto, muzikisto kaj komponisto
- 1946: Vladimir Ĵirinovskij, rusia politikisto (m. 2022)
- 1946: Tibor Gavrucza, rumania hungara reformita pastro, akvarelisto
- 1946: Andrzej Seweryn, pola aktoro, reĝisoro kaj pedagogo
- 1948: András Salamon, rumania hungara instruisto, dramisto
- 1949: Dominique Strauss-Kahn, franca politikisto, urbestro
- 1950: Peter Zilvar, germana esperantisto, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharco, iniciatinto de Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio, gvidanto de Interkultura Centro Herzberg kunlaboranta kun Zsófia Kóródy, Esperantisto de la Jaro
- 1956: Marek Krawczyk, pola eldonisto de samizdatoj, kunlaboranto de la pariza "Kultura" (m. 2012)
- 1961: Frank De Winne, belga kosmonaŭto
- 1968: Thomas Strunz, germana futbalisto
- 1968: Andrej Movĉan, rusia ekonomikisto kaj financisto
- 1969: Renée Zellweger, usona aktorino
- 1973: Pavel Šporcl, ĉeĥa violonvirtuozo
- 1976: Gilberto da Silva Melo, brazila futbalisto
- 1981: Felipe Massa, brazila aŭtosportisto
- 1986: Gábor Kolozsi Borsos, rumania hungara aktoro
- 1989: Gedhun Choekyi Nyima, tibetano, kiun dalai-lamao Tenzin Gyatso agnoskis la 11-a reenkarniĝo de panĉen-lamao, malaperinta en 1995
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1077: Géza la 1-a, reĝo de Hungario (n. 1040)
- 1196: Alfonso la 2-a, reĝo de Aragono, grafo de Barcelono kaj grafo de Provenco (n. 1157)
- 1228: Jolanda de Jerusalemo, itala reĝino de la Jerusalema reĝlando (n. ĉirkaŭ 1212)
- 1295: Sanĉo la 4-a, reĝo de Kastilio (n. 1258)
- 1342: Benedikto la 12-a, franca papo, la tria el papoj de Avinjono (n. ĉirkaŭ 1285)
- 1472: Leon Battista Alberti, itala humanisto, pentristo, muzikisto, poeto, filozofo, kartografo, arkitekto, ĉifrosciencisto (n. 1404)
- 1595: Torquato Tasso, itala poeto (n. 1544)
- 1635: Alessandro Tassoni, itala poeto (n. 1565)
- 1644: Chongzhen, imperiestro de Ĉinio (n. 1611)
- 1647: Andreas Scultetus, germana jezuito, mistika verkisto (n. 1622/23)
- 1687: János Kájoni, hungara franciskano, komponisto, verkisto (n. 1629)
- 1734: Johann Konrad Dippel, germana filozofo, alkemiisto, inventisto, modelo de Frankenŝtejno (n. 1673)
- 1744: Anders Celsius, sveda astronomo, matematikisto kaj fizikisto (n. 1701)
- 1782: Anne Bonny, irlanda piratino (n. 1700)
- 1800: William Cowper, angla religia poeto (n. 1731)
- 1814: Louis-Sébastien Mercier, franca verkisto, poeto, publicisto kaj retorikisto (n. 1740)
- 1825: Sámuel Benkő, hungara kuracisto, verkisto kaj filozofo (n. 1743)
- 1840: Siméon-Denis Poisson, franca matematikisto kaj fizikisto (n. 1781)
- 1852: Álvares de Azevedo, brazila poeto kaj verkisto (n. 1831)
- 1899: Hermann Wislicenus, germana pentristo (n. 1825)
- 1911: Emilio Salgari, itala verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1862)
- 1913: Miĥajlo Kocjubinskij, ukraina verkisto kaj socia aganto (n. 1864)
- 1914: Géza Fejérváry, generalo kaj ĉefministro de Hungario (n. 1833)
- 1914: Hermann Kluge, germana filologo, bibliotekisto, teologo kaj instruisto (n. 1832)
- 1915: Friedrich Müller, rumana teologo, historiisto, episkopo (n. 1828)
- 1916: Alwin Langenhan, germana pedagogo kaj paleontologo (n. 1850)
- 1918: Christian Schneehagen, oficiro germana kaj junularmovadano (n. 1891)
- 1928: Pjotr Vrangel, rusia barono, politikisto, komandanto de la Blanka Armeo (n. 1878)
- 1937: Michał Drzymała, pola kamparano, simbolo de la pola rezisto kontraŭ germanigo (n. 1857)
- 1943: Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko, rusa teatra reĝisoro, dramaturgo, verkisto kaj pedagogo (n. 1858)
- 1944: George Herriman, usona bildliteraturisto (n. 1880)
- 1960: August Kopff, germana astronomo (n. 1882)
- 1960: Amanullah Ĥan, reĝo de Reĝlando Afganio (n. 1892)
- 1966: Sándor Oláh, hungara pentristo (n. 1886)
- 1968: János Ferenczi, hungara reformita pastro kaj etnografo (m. 1889)
- 1969: Margarita Xirgu, hispana-urugvaja aktorino kaj reĝisorino (n. 1888)
- 1975: Jacques Duclos, franca politikisto (n. 1896)
- 1988: Clifford D. Simak, usona verkisto de sciencfikcio (n. 1904)
- 1990: Dexter Gordon, usona tenorsaksofonisto (n. 1923)
- 1994: Margit Váczy, rumania hungara pentristino, restarigistino (n. 1911)
- 1995: Ginger Rogers, usona aktorino kaj dancistino (n. 1911)
- 1999: Attila Zsigmond, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1927)
- 2004: Thom Gunn, angla poeto (n. 1929)
- 2005: Ito Kanzi, japana esperantisto, eldonisto de 43-voluma, komentita Plena Verkaro de Zamenhof, honora membro de UEA, laŭreato de FAME-premio (n. 1918)
- 2006: Jane Jacobs, usona-kanada ĵurnalistino kaj urboplanistino (n. 1916)
- 2010: Alan Sillitoe, angla verkisto (n. 1928)
- 2012: Marek Krawczyk, pola eldonisto (n. 1956)
- 2018: Hans-Reinhard Koch, germana romkatolika helpa episkopo de Erfurto (n. 1929)
- 2023: Harry Belafonte, usona kantisto kaj aktoro (n. 1927)
- 2023: Paul van Vliet, nederlanda kabaredisto (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Romia imperio: Robigalia honore al Robigus
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Aŭstralio, Nov-Zelando: ANZAC-Tago
- Monda Tago de Malario
- Internacia Konsci-Tago pri Bruo-Minaco
- Internacia Tago de DNA
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 25-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.