Plugilano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La simbolo de Plugilano el La morto de Asuar

Plugilano (ruse Плужанин) estis literatur-arta kaj kritikeca monata revuo aperinta inter 1925 kaj 1932. La revuo estis eldonita en Ĥarkivo, tiama ĉefurbo de Ukraina SSR. Ĝi estis redaktita de S. Pilipenko, I. Senĉenko, Andrij Holovko kaj A. Panev.

En la revuo estis prezentitaj pluraj aŭtoroj, plej parte t.n. "plugilanoj", kies verkoj estis ligitaj kun vilaĝa vivo. Tiuj estis Andrij Holovko, I. Senĉenko, S. Boĵko, O. Kiplenko, A. Lisovij (A. Лісовий) kaj aliaj.

En kadre de literatura diskuto de 1925 - 1928 jaroj la revuo, kaj aparte S. Pilipenko, elpaŝis kiel kontraŭulo de Mikola Ĥvilovij, defendata "partian pozicion" en literatuto kaj arto. M. Ĥvilovij opiniis ke en la revuo estis serioza plimalaltigo de artecaj kriterioj kiujn li nomis "просвітянство".

Eldonejo Plugilano esperantigis kaj aperigis jenajn librojn: Fata Morgana de Miĥajlo Kocjubinskij, La ruĝa kaptuko de Andrij Holovko kaj La morto de Asuar de Miroslav Irĉan.