Miroslav Irĉan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miroslav Irĉan
Miroslav Irĉan en Vinipego
Miroslav Irĉan en Vinipego
Persona informo
Naskonomo Андрій Дмитрович Баб'юк
Aliaj nomoj Мирослав Ірчан • Абба • Б'юк • І. Мірко • Юрко Ропша
Naskiĝo 14-an de julio 1897 (1897-07-14)
en Kolomyia Raion
Morto 3-an de novembro 1937 (1937-11-03) (40-jaraĝa)
en Sandarmoĥ
Tombo Sandarmoĥ
Lingvoj Esperantoukraina
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUkraina Popola RespublikoUkraina Soveta Socialisma RespublikoSovetunioUkrainio
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalisto • poeto • tradukisto • prozisto • dramaturgo • literatursciencisto • publikigistohistoriistoeldonejo
vdr

Miroslav Irĉan (ukraine: Мирослав Ірчан), pseŭdonomo de Andreo Babjuk (14an de julio 1896, vilaĝo Pjadyky, apud Kolomeo - 1937 pafmortigita en Sovetunio). Fama ukraina esperantisto kaj (dram)verkisto en Ukrainio kaj Kanado, naskiĝis en vilaĝo Pjadyky en familio de vilaĝano apud Kolomeo (nun - provinco de Ivano-Frankivsko). Soldato de Ukraina Galicia Armeo, poste - de la Ruĝa armeo. Li trapasis studojn de la vilaĝa lernejo, de kolomea gimnazio, instruista seminario en Lvivo. En 1921-22 li estis lektoro en militista lernejo kaj kunlaboranto de la revuo "Galicia komunisto". En 1922-23 li loĝis k lernis en Prago, poste migris al Kanado laŭ invito de iu laborista organizaĵo, loĝis en Vinipego ĝis 1929. Remigris al Sovetia Ukrainio, Ĥarkivo, kie ĉirkaŭ li amasiĝis verkistoj de la okcidenta Ukrainio. En Kanado li estis formita kiel konscienca komunisto, preta konstrui la sistemon en Ukrainio kaj por ukraina literaturo. Lia la plej unua rakonto "Renkonto" aperis en gazeto "Svoboda" (ukr. - Libero) en 1914. Poste aperis novelaro "Rido de Nirvano" en Lvivo (1918). Li verkis 5 dramojn kaj multnombrajn rakontojn. Liaj verkoj aperis en multaj periodaĵoj, inkluzive Vsesvit.

En 1937 li estis arestita en Ĥarkivo pro spionado je interesoj de la Usono kaj mortpafigita en la sama jaro. Rehabiligita post multaj jaroj pro "iu malinterkonsento". Monumento estis starigita en Kolomeo.

Esperante lia novelego "La morto de Asuar" (tradukis I. Kolĉinskij) aperis en 1930 en eldonejo Plugilano, (Ĥarkivo).