Vinipego
Vinipego | |
angle: Winnipeg | |
urbo | |
Vinipego
| |
|
|
Oficiala nomo: Winnipeg | |
Moto: Unum Cum Virtute Multorum (Unu kun la forto de multaj) | |
Kromnomo: Gateway to the West, Heart of the Continent, The Peg | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Provinco | Manitobo |
Regiono | Ĉefurba Regiono Vinipego |
Historia regiono | Aniŝinaboj |
Parto de | Kanadaj Prerioj |
Konstruaĵo | Muzeo por Homaj rajtoj |
Riveroj | Asinibojno, Norda Ruĝa Rivero |
Situo | Vinipego |
- alteco | 238 m s. m. |
Areo | 464,01 km² (46 401 ha) |
- de aglomeraĵo | 448,92 km² (44 892 ha) |
- de metropolo | 5 302,98 km² (530 298 ha) |
Loĝantaro | 663 617 (2011) |
- de aglomeraĵo | 671 551 |
- de metropolo | 730 018 |
Denseco | 1 430,18 loĝ./km² |
- de aglomeraĵo | 1 496 loĝ./km² |
- de metropolo | 138 loĝ./km² |
Valo | Valo de Ruĝa Rivero |
Fondita | 1738 |
Gvidantaro | Urbokonsilio de Vinipego |
Urbestro | Sam Katz |
Plej facila aliro | al Lago Vinipego |
Horzono | UTC (UTC-6) |
- somera tempo | UTC (UTC-5) |
Poŝtkodo | R2C–R3Y |
Telefona antaŭkodo | +1-204 |
Devenaj loĝantoj | Kanadaj devenaj homoj Aboriginal Peoples of Canada |
![]() | |
Retpaĝo: www.winnipeg.ca | |
Vinipego | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | R2C [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 705 244 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 1 571 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 53′ N, 97° 9′ U (mapo)49.883333-97.15Koordinatoj: 49° 53′ N, 97° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 238 m [+] | ||
Areo | 448,92 km² (44 892 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vinipego (angle Winnipeg) estas la ĉefurbo de la provinco Manitobo en Kanado. Ĝi situas en la sudo de la provinco, ĉe la kunfluejo de la Riveroj Ruĝa kaj Asinibojno. Ĝi estas la plej granda urbo de Manitobo kaj la sesa plej granda en Kanado.
Demografio[redakti | redakti fonton]
La urbo Vinipego estas hejmo por 619.544 homoj (laŭ la censo de 2001), ĉ. 54% de la loĝantaro de Manitobo. La loĝantaro de Vinipego kreskis je ĉ. 12.000 homoj inter 1996 kaj 2001. Vinipego kreskas je ĉe 0,5 % jare depost 1971, la plejparto de la novaj loĝantoj venis de Azio, Afriko, la ĉirkaŭaj kamparaj distriktoj, kaj indiĝenaj komunumoj. Edmontono kaj Kalgario tamen, iam malpli grandaj kuzoj, kreskis je 3,0 % kaj 4,5 % jare dum la sama periodo, tiel ke ĉiu nun havas loĝantaron de pli ol miliono en sia aglomeraĵo. Vinipego iam estis la trie plej granda urbo de Kanado (ĝis la 1930-aj jaroj), sed ekde la 1970-aj jaroj la kresko de Vinipego malrapidiĝis kaj la urbo falis al sese plej granda urbo en 2004. La Aglomeraĵo Vinipego estas la naŭe plej granda en Kanado, iom malantaŭ tiuj de Kebeko kaj Hamiltono, Ontario.
Laŭ la censo de 2001:
- 25.7% de la loĝantoj havis malpli ol 20 jarojn
- 29.4% de la loĝantoj havis inter 20 kaj 39 jaroj
- 31.6% de la loĝantoj havis inter 40 kaj 64 jaroj
- 13.3% de la loĝantoj havis pli ol 64 jarojn
Videblaj minoritatoj[redakti | redakti fonton]
La Kanada Institucio pri Statistiko demandas de responduloj ĉu ili estas indiĝenaj kaj ĉu ili apartenas al videbla minoritato. Publikigitaj informoj por 2001:
- Sumo de videblaj minoritatoj: 13,4 %, kiel sekvas:
- Filipina: 4,9 %
- Sud-Azia: 2,0 %
- Nigrula: 1,8 %
- Ĉina: 1,8 %
- Sudorient-Azia: 0,8 %
- Latin-Amerika: 0,7 %
- Japana: 0,3 %
- Korea: 0,2 %
- Araba: 0,2 %
- Okcident-Azia: 0,1 %
- Aliaj minoritatoj aŭ multoblaj minoritatoj: 0,6 %.
- Indiĝena: 8,6 % (respondantoj de la censo kiuj pretendas je indiĝena identeco)
- Ne-indiĝena aŭ ne de videbla minoritato: 78,0 %
Religia aparteno[redakti | redakti fonton]
- Rom-Katolika: 29,8 %
- Unuiĝ-Eklezia: 12,7 %
- Anglikana: 7,0 %
- Luterana: 4,4 %
- Ukrain-Katolika: 2,7 %
- Menonana: 2,6 %
- Juda: 2,1 %
- Baptismana: 2,1 %
- Pentekostana: 1,1 %
- Budhisma: 0,9 %
- Sika: 0,9 %
- Islama: 0,8 %
- Ortodoksa: 0,7 %
- Presbiteriana: 0,7 %
- Hindua: 0,6 %
- Protestanta (ne indikita alie): 1,9 %
- alia kristana (ne indikita alie): 3,6 %
- Ne-religia: 21,0 %
Religiaj grupoj kun malpli ol 0,5 % da apartenantoj ne listiĝas ĉi tie. Fonto: Kanada Instituto pri Statistiko, censo de 2001
Lingvoj parolataj[redakti | redakti fonton]
La lingvoj plej ofte uzataj de Vinipeganoj estas: la angla (99,0 %), la franca (11,1 %), la germana (4,1 %), la tagaloga (3,8 %), la ukraina (3,1 %), la hispana (1,7 %), la ĉina (1,7 %), la pola (1,7 %), la portugala (1,3 %), la itala (1,1 %), la panĝaba (1,0 %), la vjetnama (0,6 %), la oĝibva (0.6%), la hindia (0.5%), la rusa (0.5%), la kria (0.5%), la nederlanda (0,4 %), signolingvo (0,3 %), la araba (0,3 %), la kroata (0,3 %), la greka (0,3 %), la hungara (0,3 %), la japana (0,2 %), la kreola (0,1 %), la dana (0,1 %), gaela (0,0 %), la inuktituta (0,0 %), la mikmaka (0,0 %).
Koncerne la uzadon de la du oficialaj lingvoj de Kanado far Vinipeganoj, 88,0 % parolis nur la anglan, 11,0 % parolis kaj la anglan kaj la francan, 0,9 % parolis nek la anglan nek la francan, kaj 0,1 % parolis nur la francan.
Fonto: Kanada Instituto pri Statistiko (censo de 2001), vidu la eksteran ligon.
Edukado[redakti | redakti fonton]
Edukado estas respondeco de la provincaj registaroj en Kanado.
Edukado en Manitobo regiĝas ĉefe per la Leĝo pri Publikaj Lernejoj, la Leĝo pri Eduka Administrado, kaj regularoj faritaj laŭ tiuj du leĝoj. La leĝaro difinas la rajtojn kaj respondecojn de la Ministro de Edukado, Civitaneco kaj Junularo, kiel ankaŭ la rajtojn kaj respondecojn de lernejaj komisionoj, lernejestroj, instruistoj, gepatroj kaj lernejanoj.
En Vinipego estas ses lernejaj distriktoj:
- Lerneja Distrikto Vinipego
- Lerneja Distrikto St James-Assiniboia
- Lerneja Distrikto Pembina Trails
- Lerneja Distrikto Seven Oaks
- Lerneja Distrikto Orienta Rivero Transcona
- Lerneja Distrikto Louis Riel
Altlernejoj[redakti | redakti fonton]
Estas kvar universitatoj kaj unu granda kolegio en Vinipego:
- Universitato de Manitobo
- Universitato de Vinipego
- Universitata Kolegio de Saint-Boniface
- Kanada Menonana Universitato
- Kolegio de la Ruga Rivero
Privataj lernejoj[redakti | redakti fonton]
- Balmoral Hall School
- Mennonite Brethren Collegiate Institute
- St. John's-Ravenscourt School
- St. Mary's Academy
- St. Paul's High School
Lokaj amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]
Tag-gazetoj[redakti | redakti fonton]
Etnaj gazetoj[redakti | redakti fonton]
- The Jewish Post
- The Filipino Journal
- Ang Peryodiko
- The Philippine Times
- The Philippine Press
- La Liberté
- O Mundial: the Portuguese newspaper
Semajn-gazetoj[redakti | redakti fonton]
- Uptown - troveblaj en diversaj lokoj de la urbocentro
Revuoj[redakti | redakti fonton]
- Canadian Dimension Arkivigite je 2019-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Winnipeg Women
- Winnipeg Men
- Ciao! Magazine
- WHERE Winnipeg
Retejoj[redakti | redakti fonton]
- WinnipegWeb
- Winnipeg Online
- My Winnipeg Arkivigite je 2020-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Winnipeg Indymedia Arkivigite je 2011-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Winnipeg Movies
- City of Winnipeg
- New Winnipeg
- Winnipeg Guide Arkivigite je 2016-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
- WHERE Winnipeg
- Winnipeg Rant
- Winnipeg Movie Reviews
Televid-stacioj[redakti | redakti fonton]
Estas unu franclingva kaj ses anglalingvaj televid-stacioj kiuj baziĝas en Vinipego kaj dissendas programojn libere riceveblaj en vinipeganoj. La plej multaj vinipeganoj abonas kablan televid-servon per Shaw Communications aŭ ciferecan televid-servon per MTS. Ankaŭ disponeblaj estas du satelitajn televid-servoj, de StarChoice kaj Bell ExpressVu. Iuj uzas duon-leĝajn satelitajn antenojn por ricevi signalojn de usonaj satelit-servoj.
Kanalo | Kabla Kanalo | Signo | Reto | Aliaj notoj |
---|---|---|---|---|
2 | 3 | KGFE | PDS/Prairie Public Television | Grand Forks ND, Usono |
3 | 10 | CBWFT | KDK-franca | Vinipego (Manitobo) |
6 | 2 | CBWT | KDK-angla | Vinipego (Manitobo) |
7 | 5 | CKY | CTV | Vinipego (Manitobo) |
8 | 7 | WDAZ | ABC | Grand Forks ND, Usono |
9 | 12 | CKND | Global | Vinipego (Manitobo) |
12 | N/A | KNRR | Fox | Pembina ND, Usono |
13 | 8 | CHMI | Citytv | Vinipego (Manitobo) |
35 | 11 | CIIT | Televido OMNI | Vinipego (Manitobo) |
Loke bazitaj naciaj kablo-televidaj kanaloj[redakti | redakti fonton]
- Aboriginal Peoples Television Network (APTN)
- Deja Vu - "klasikaj" televid-programoj
- Lonestar - programoj de muzik-ĝenro western
- Fox Sports World Canada - sportoj
- MenTV - programoj por viroj
- CoolTV - ĵazo
- Xtreme Sports - sportoj
- Mistero - dissendado de krim- kaj mister-filmoj
- TVtropolis - "klasikaj" televid-programoj
Ĉiujn ĉi staciojn posedas Global Networks, krom APTN.
Radio-stacioj[redakti | redakti fonton]
En Vinipego estas 25 radio-stacioj. Jam de multaj jaroj la plej populara estas CJOB, stacio orientiĝanta je parolado, kiu famas pro sia raportado pri ŝtormoj kaj inundoj. Post kelkjara manko, nun estas du anglalingvaj kaj unu franclingva radiostacioj universitataj. La stacio NCI sin dediĉas al la dissendado de programoj pri la aferoj de indiĝenoj, kaj CKJS dediĉas sin al programado en "etnaj" lingvoj. KDK Radio Unu kaj KDK Radio Du dissendas lokajn kaj naciajn programojn. Estas kelkaj stacioj kiuj dissendas rok-muzikon kaj popularan muzikon, unu stacio kiu dissendas informojn por turistoj, kaj unu stacio dissendas muzikon de ĝenro "country". Du stacioj de KDK dissendas franclingvajn programojn.
stacioj uzantaj FM[redakti | redakti fonton]
- CKSB 89.9 - Espace musique
- CKXL 91.1 - Collège universitaire de Saint-Boniface campus radio
- CITI 92.1 - 92 Citi FM, klasika rok-muziko
- CKIC 92.9 - Kick FM moderna rok-muziko
- CHIQ 94.3 - Q94 FM populara muziko
- CHVN 95.1 - kristana muziko
- CKUW 95.9 - studenta radio de la Universitato de Vinipego
- CJKR 97.5 - Power 97 aktiva rok-muziko
- CBW 98.3 - KDK Radio Du
- CJZZ 99.1 - Cool FM ĵazo
- CFWM 99.9 - Bob FM populara por plenkreskuloj
- CKFE 100.7 - malnovaj bonaj
- CJUM 101.5 - studenta radio de la Universitato de Manitobo
- CKY 102.3 - Clear FM nuntempa por plenkreskuloj
- CKMM 103.1 - Hot 103 CHR/Top 40
- CFQX 104.1 - QX 104.1 muziko "country"
- CICY 105.5 - NCI - Publika Radio Indiĝena
- CKVN 106.3 - informoj por turistoj
- CFEQ 107.1 - Freq 107 moderna rok-muziko
- CJWV 107.9 - Flava 107.9 muziko hip hop music
stacioj uzantaj AM[redakti | redakti fonton]
- CJOB 680 - novaĵoj/parolado/sporto
- CKJS 810 - etna
- CBW 990 - KDK Radio Unu
- CKSB 1050 - La Première Chaîne
- CFRW 1290 - malnovaj bonaj
Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Famaj Vinipeganoj[redakti | redakti fonton]
Naskiĝis en Vinipego[redakti | redakti fonton]
- Randy Bachman, muzikisto, (The Guess Who) & Bachman-Turner Overdrive (BTO)
- Brenda Barrie, roman-verkistino kaj poetino
- Tyler Brûlé, ĵurnalisto kaj eldonisto
- Burton Cummings, muzikisto, (The Guess Who)
- Len Cariou, aktoro
- Deanna Durbin, aktorino
- Terry Fox, kancer-aktivulo kaj nacia heroo
- Monty Hall, televida gastiganto de Let's Make a Deal
- Cindy Klassen, atleto
- Guy Maddin, reĝisoro
- Anna Paquin, aktorino
- Leonard Peikoff, filosofo
- Fred Penner, distristo de infanoj, muzikisto
- Louis Riel, politikisto
- Gabrielle Roy, aŭtorino
- John K. Samson, kantisto-kantoverkisto, fondinto kaj ĉefa reprezentanto de The Weakerthans, eks-membro de la Vinipega punka muzikgrupo Propagandhi
- Sir William Stephenson (akk Intrepid), spiono sur kies agado oni bazis la karakteron James Bond
- Fred Turner, muzikisto, Bachman-Turner Overdrive (BTO)
- Nia Vardalos, aktorino kaj verkistino
- Alexander Steen, profesia glaci-hokea ludisto por la teamo Toronto Maple Leafs
- Aaron Funk, muzikisto, (Venetian Snares)
- Belinda Montgomery, aktorino
- David Steinberg, komediisto
- Oscar Brand, kanzonisto
- Juliette, kantistino kaj televida personeco
- Doug Henning, magiisto kaj distristo [naskiĝis en Fort Garry, tiam antaŭurbo de Vinipego]
- James Patrick, profesia glaci-hokea ludisto
- Marshall Rothstein, juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Kanado
Plenkreskiĝis sed ne naskiĝis en Vinipego[redakti | redakti fonton]
- Guy Gavriel Kay, roman-verkisto kaj poeto
- Tommy Douglas, parto de la Publika San-Asekuro en Kanado
- Marshall McLuhan, guruo de la amaskomunikiloj
- Scott Fitzpatrick, muzikisto kaj aŭtoro
- A. E. van Vogt, scienc-fikcia verkisto
- Dr. Robert (Bob) Brent Thirsk, kanada astronaŭto
- Neil Young, muzikisto
- Lenny Breau, ĵaz-gitaristo
- Chris Jericho, profesia luktanto, Ĉampiono de WWE, WCW, ktp
- Tyler Arnason, profesia glaci-hokea ludisto por la teamo Ottawa Senators
- "Rowdy" Roddy Piper, profesia luktisto
Famiĝis dum vivis en Vinipego[redakti | redakti fonton]
- Izzy Asper, amaskomunikila potenculo kaj filantropo
- David Bergen, roman-verkisto Arkivigite je 2005-11-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Carol Shields, roman-verkistino gajninta la Premion Pulitzer
- Miriam Toews, roman-verkistino
- Evelyn Hart, baletistino
- Leo Mol, skulptisto
Winnie-la-Pu[redakti | redakti fonton]
- Urso Winnipeg, kiu inspiris la rakontojn pri Winnie-la-Pu, fakte ne naskiĝis en Vinipego. La urso estis aĉetita en White River (Ontario) de oficiro (Leŭtenanto Harry Colebourn) de la kavalira reĝimento Fort Garry Horse survoje al sia enŝipiĝo por iri al la front-linioj de la Unua Mond-Milito. Li nomis la urson laŭ la hejm-urbo de la reĝimento, Vinipego. En la jaro 1924, dum ekskurso al la Londona Zoo kun infanoj de sia kvartalo, Christopher Robin Milne, filo de aŭtoro A. A. Milne, ekkonis Winnie unuafoje.
- Pentraĵo far E.H. Shepard de "Winnie the Pooh" estas la sola konata oleopentraĵo de la fama ursido de Vinipego. Oni aĉetis ĝin je aŭkcio en Londono kontraŭ $285.000 en 2000. La pentraĵo disponiĝas en la Paviljona Galerio en Parko Assiniboine kaj estas la fokusa punkto de "Puzeo" en Parko Assiniboine kiu kostos $6.000.000 kaj enhavos ludejo laŭ temo de la Cent-Akrea Arbaro.
Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]
Jen listo de la ĝemelaj urboj de Vinipego kaj la dato kiam oni subskribis la interkonsenton pri ĝemeliĝo kun la koncerna urbo.
Setagaya, Tokyo, Japanio (5-a de oktobro, 1970)
Rejkjaviko, Islando (7-a de septembro, 1971)
Minneapolis, Minesoto, Usono (31-a de januaro, 1973)
Lviv, Ukrainio (26-a de novembro, 1973)
Manilo, Filipinoj (31-a de decembro, 1979)
Taichung, Tajvano (2-a de aprilo, 1982)
Kuopio, Finnlando (11-a de junio, 1982)
Beer-Sheva, Israelo (15-a de majo, 1984)
Chengdu, Ĉinio (24-a de februaro, 1988)
Chinju, Sud-Koreio (1-a de aprilo, 1992)
San Nicolás de los Garza, Meksiko (23-a de julio, 1999)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Winnipeg 2001 census data[rompita ligilo] Kanada Instituto pri Statistiko
- Winnipeg 2001 census summary la Urbo Vinipego (PDF file)
![]() |
Rosser | Selkirk West St. Paul |
East St. Paul | ![]() |
Headingley | Kampara Municipo Springfield | |||
Macdonald | Ritchot | Taché Steinbach |
Provincaj kaj teritoriaj ĉefurboj de Kanado