Kuopio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kuopio estas urbo kaj komunumo en la provinco Norda Savonio de Finnlando. Ĝi estas la administra centro de la provinco, kaj laŭ nombro de loĝantoj la 8-a plej granda urbo en Finnlando. Kuopio situas en la orienta parto de la lando.
En Kupio estis volapuka klubo en la 19-a jarcento. La loka gazeto Savo publikigis en julio 1886 en du numeroj longan artikolon pri volapuko kaj kiel provaĵo de la lingvo tradukon de la unua strofo de Savolaisten laulu. En novembro 1887 anoncis en Savo sinjorino Emilia Serenius, ke ŝi ekigos 9-10 horan kurson pri volapuko, se sufice da lernantoj anoncos sin.
La urbo gastigis kongreson de SAT en 1972.