Inuktituta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Inuktituto (inuktitute: ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ; de inuk, "persono" + -titut, "maniere"), ankaŭ Orienta Kanada Inuktituto, estas unu el la ĉefaj inuitaj lingvoj de Kanado. Ĝi estas parolata en ĉiuj partoj norde de la arbarlimo, inkluzive partojn de la provincoj Novlando kaj Labradoro, Kebekio, iom en nordorienta Manitobo, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj, kaj Nunavuto. Ĝi estas unu el la indiĝenaj lingvoj skribataj per kanada indiĝena silabaro.[1]

Inuktituta lingvo
ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ
Parolata en Kanado
Parolantoj 39 770
Skribo inuktituta silabaro, latina alfabeto, Kanada indiĝena silabaro, eskima skribo
Lingvistika klasifiko
Eskim-aleŭta lingvaro
Oficiala statuso
Reguligita de Inuit Tapiriit Kanatami
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 iu
  ISO 639-3 iku
  Glottolog east2534
Angla nomo Inuktitut
Franca nomo inuktitut
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝi estas oficiala lingvo en Nunavuto kune kun Inuinaktuno, kaj ambaŭ lingvoj estas konataj kune kiel Inuktut. Cetere, ĝi estas unu el ok oficialaj indiĝenaj lingvoj en la Nordokcidentaj Teritorioj.[2] Ĝi ankaŭ havas leĝan agnostkon en Nunaviko—parto de Kebekio—parte dank' al la Interkonsento de Golfeto James kaj Norda Kebekio, kaj estas agnoskita en la Ĉarto de la Franca Lingvo kiel la oficiala lingvo de instruo por inuitaj lernejaj distriktoj tie. Ĝi ankaŭ havas iom agnoskon en Nunatsiavut—la inuita regiono en Labradoro—ekde la aprobon de ĝia interkonsento kun la registaro de Kanado kaj la provinco Novlando kaj Labradoro. La kanada censo de 2016 raportas, ke 65 030 indiĝenaj homoj taksas sin inuitoj, el kiuj 35 215 taksas, ke inuktituto estas denaska lingvo.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ koloniismo inuktituto estis nur parolata lingvo. Koloniismo alportis la eŭropan instruan sistemon al Kanado. La misiistoj de la anglikana kaj romkatolika eklezioj estis la unuaj, kiuj liveris formalan edukon al inuitoj en lernejoj. La instruistoj uzis la inuktitutan lingvon por instrui kaj kreis skribsistemojn.[4]

Inuktituto fariĝis unu el la oficialaj lingvoj en la Nordokcidentaj Teritorioj en 1984. Ĝia statuso estas sekurigita en la Oficiala Lingva Leĝo de la Nordokcidentaj Teritorioj. Kun la dividiĝo de la Teritorio je Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto en 1999, ambaŭ teritorioj tenis la Lingvan Leĝon.[5] Nunatsiavut en Labradoro faris, ke inuktituto estu la oficiala lingvo de la registaro. En Nunavik, la Interkonsento de Golfeto James kaj Norda Kebekio agnoskas inuktituton en la eduka sistemo.[6]

En 1928 la unua lernejoj por inuitoj stariĝis kaj la angla fariĝis la lingvo de instruado, kaj post tempo, tia edukado komencis disvastiĝi inter la inuitoj. Post la fino de la dua mondmilito, oni konsideris la anglan la lingvo de ĉia komunikado. Oni zorgis pri tio, ke inuitoj ne povis dungiĝi se ili ne scipovas la antan. La inuitoj mem taksis inuktituton la preferata maniero por esprimi siajn sentojn kaj la lingvo ligita al sia identeco, kaj la anglan ilo por enspezi monon.[7]

En la 1960aj jaroj, la vidpunkto de eŭropanoj ekŝanĝiĝis. Inuktituto konsideriĝis lingvo, kiu valoras konservi kaj oni argumentis, ke precipe en la unuaj jaroj de lernejo, estas plej bone instrui en la gepatra lingvo. Tiel komenciĝis dulingvaj lernejoj. En 1969, la plimulto da inuitoj voĉdonis elimini federalajn lernejojn kaj anstataŭigi ilin per programoj de la Ĝenerala Direktoro de Novkebekio, en kiuj Lecionoj nun instruiĝis en la inuktituta, angla, kaj franca lingvoj.[8]

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Nunavuto[redakti | redakti fonton]

La baza leĝo de Nunavuto havas liston de kvar oficialaj lingvoj: la angla, la franca, la Inuktituto, kaj Inuinnaktuno, ŝtata politiko ne estas klara pri la diferenco inter Inuktituto kaj Inuinnaktuno. La vorto Inuktituto, aŭ pli ĝuste Inuktut ('inuita lingvo'), estas pli kaj pli uzita por signifi kaj Inuinnaktunon kaj Inuktituton.[9]

La demografia situacio de Inuktituto estas tre forta en Nunavuto. Nunavuto estas la hejmo de ĉirkaŭ 24 000 inuitoj, plej multaj el kiuj—pli ol 80% laŭ la censo de 2001—parolas Inuktituton, inkluzive ĉirkaŭ 3 500 homoj raportitaj kiel unulingvaj. La censo de 2001 malkaŝas, ke la uzado de Inuktituto, kvankam pli malalta inter junuloj ol maljunuloj, ne plu malpliiĝas en Kanado ĝenerale, kaj eĉ eble pliiĝas en Nunavuto.

Oni parolas la dialektod de Suda Bafina Insulo dialekto (Qikiqtaaluk nigiani, ᕿᑭᖅᑖᓗᒃ ᓂᒋᐊᓂ) trans la suda parto de Bafina Insulo, inkluzive en la teritoria ĉefurbo Ikaluito. Tial ĝi lastatempe fariĝis multe pli ĝenerale aŭdita dialekto, ĉar granda parto de Inuktituta amaskomunikilaro devenas en Ikaluito. Kelkaj lingvistoj ankaŭ distingas Orientan Bafinan dialekton de kaj Suda Bafina kaj Norda Bafina, kiu estas Inuvialuk-a dialekto.

Je la komencaj 2000aj jaroj, Nunavuto laŭpaŝe efektivigis junan infanaĝon, bazlernej-nivelan kaj mezlernej-nivelan programojn ene de sia eduka sistemo por plu konservi kaj antaŭenigi la Inuktitutan lingvon.

Nunaviko[redakti | redakti fonton]

Kebekio havas ĉirkaŭ 12 000 inuitojn, kaj preskaŭ ĉiuj el ili loĝas en Nunaviko. Laŭ la censo de 2001, 90% el kebekiaj inuitoj parolas Inuktituton.

La Nunavika dialekto (Nunavimmiutitut, ᓄᓇᕕᒻᒥᐅᑎᑐᑦ) estas proksima al la Suda Bafina dialekto. Pro la politika kaj fizika limo inter Nunaviko kaj Nunavuto, Nunaviko havas apartan registaron kaj edukan sistemon, kio rezulte normigas la lokan dialekton kiel io aparta de aliaj formoj de Inuktituto. En la Nunavika dialekto, Inuktituto havas la nomon Inuttitut (ᐃᓄᑦᑎᑐᑦ). Ĉi tiu dialekto estas ankaŭ foje nomita Takramiutut aŭ Tarramiutut (ᑕᖅᕐᕋᒥᐅᑐᑦᑕᕐᕋᒥᐅᑐᑦ).

Subdialektoj de Inuktituto en ĉi tiu regiono estas Tarrarmiut kaj Itivimuit.[10] Itivimuit estas asociita kun Inukjuak en Kebekio, kaj la rivero Itivimuit estas proksima al la urbeto.

Labradoro[redakti | redakti fonton]

La dialekto de Nunatsiavuto (Nunatsiavummiutut ᓄᓇᑦᓯᐊᕗᒻᒥᐅᑐᑦ aŭ ofte en registaraj dokumentoj Labradorimiutut) estis iam parolata trans norda Labradoro. Ĝi havas apartan skriban sistemon, kreitan de germanaj missiistoj de la Moravia Eklezio en Gronlando en la 1760aj jaroj. Ĉi tiu aparta skriba tradicio, kaj la foreco de Nunatsiavuto de aliaj inuitaj komunumoj, rezultis je klare distinga dialekto kun aparta literatura tradicio. La Nunatsiavutanoj nomas sian lingvon Inuttut (ᐃᓄᑦᑐᑦ).

Kvankam Nunatsiavuto havas pli ol 4 000 loĝantojn kun inuita deveno, nur 550 diras, ke Inuktituto estas la desnaska lingvo en la censo de 2001, plejparte en la urbo de Nain. Inuktituto estas grave endanĝerigita en Labradoro.

Nunatsiavuto ankaŭ havis apartan dialekton laŭdire multe pli proksima al okcidentaj inuktitutaj dialektoj, parolitan en la areo ĉirkaŭ Rigolet. Laŭ novaĵraportoj, en 1999 ĝi havis nur tri tre maljunaj parolantoj.[11]

Gronlando[redakti | redakti fonton]

Oni ofte kredas, ke Inuktuno aŭ la polusa eskima lingvo estas dialekto de la gronlanda lingvo, sed ĝi vere alvenis al Gronlando de la orienta kanada arkto eble dum la 1700aj jaroj.

Sonoj[redakti | redakti fonton]

Orientaj dialektoj de inuktituto havas dek kvin konsonantojn kaj tri vokalojn (kiuj povas esti longaj aŭ mallongaj). Konsonantoj estas aranĝitaj kun ses lokoj de artikulacio: dulipa, lipdenta, dentokarna, palata, vela, kaj uvula; kaj tri manieroj de artikulacio: senvoĉa ploziva, voĉa daŭranta kaj naza, kaj ankaŭ du aldonaj sonoj—senvoĉaj frotsonoj. Natsalingmiutut havas aldonan konsonanton /ɟ/, restaĵo de la retrofleksaj konsonantoj de la antaŭ-inuita lingvo. En Inuinnaktuno, /s/ kaj /ɬ/ kuniĝis al unu sono /h/. Ĉiuj dialektoj de inuktituto havas nur tri bazajn vokalojn kaj distingas inter mallongaj kaj longaj formoj de ĉiuj vokaloj. En Inuujingajut—Nunavuta norma Roma literumado—longaj vokaloj estas skribitaj kiel duobla vokalo.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

IPA Inuujingajut Notoj
malferma antaŭa neronda Mallonga /a/ a
Longa /aː/ aa
ferma antaŭa neronda Mallonga /i/ i Mallonga i prononciĝas kiel [e][ɛ] antaŭ uvulaj konsonantoj [ʁ] kaj [q]
Longa /iː/ ii
ferma malantaŭa ronda Mallonga /u/ u Mallonga u prononciĝas kiel [o][ɔ] antaŭ uvulaj konsonantoj [ʁ] kaj [q]
Longa /uː/ uu

Konsontantoj[redakti | redakti fonton]

Lipa Koronala Palata Vela Uvula Glota
Naza m n ŋ
Ploziva p t ɟ[noto 1] k g[noto 2] q
Frotsona ordinara v s ʁ[noto 3] h[noto 4]
flanka ɬ
Alproksimanta l j
  1. La voĉa palata plozivo ne aperas en multaj dialektoj kaj ne estas skribita uzante apartan literon. Se oni devas distingi inter /j/ and /ɟ/, oni skribas tion per r̂.
  2. In the dialekto de Siglitun, g ĉiam elparoliĝas kiel frotsono /ɣ/. En aliaj dialektoj, la frotsono estas ebla inter vokaloj aŭ inter vokalo kaj alprosimanto.
  3. /ʁ/ similiĝas kun /ɴ/ antaŭ nazaj konsonantoj.
  4. /h/ anstataŭigas /s/ en Kivallirmiutut and Natsilingmiutut, kaj anstataŭigas kaj /s/ kaj /ɬ/ en Inuinnaktuno.

Ĉiuj senvoĉaj plozivoj estas senspiraj, kiel en multaj aliaj lingvoj. La senvoĉa uvula plozivo estas kutime skribita per q, sed foje skribita per r. La senvoĉa flanka frotsono estas latinigita per ɬ, sed estas ofte skribita per & aŭ nur per l.

/ŋ/ estas literumita per ng kaj longigita /ŋ/ estas literumita per nng.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Inuktituto, kiel aliaj eskim-aleuta lingvoj, havas tre riĉan vorteran sistemon, en kiu malsamaj vorteroj estas aldonitaj al radikvortoj, simile al lingvoj kiel Esperanto. (Vidu ankaŭ: Aglutina lingvo) Ĉiuj vortoj komenciĝas per radiko al kiu aliaj sufiksoj aldoniĝas. Inuktituto havas centojn da klaraj sufiksoj, en kelkaj dialektoj eĉ 700. Tamen, ĝi estas tre regula, kun reguloj foje tre komplikaj sed sen esceptoj.

Fama ekzemplo estas la vorto qangatasuukkuvimmuuriaqalaaqtunga (ᖃᖓᑕᓲᒃᑯᕕᒻᒨᕆᐊᖃᓛᖅᑐᖓ)[12] kiu signifas "Mi devos iri al la flughaveno":

Vortero Signifo Sonaj ŝanĝoj pro la sekva sono
qangata verba radiko levi/leviĝi aeren
suuq sufikso de verbo-al-substantivo io kio kutime faras agon; tiel qangatasuuq: aviadilo -q malaperas
kkut sufikso de substantivo-al-substantivo grupo -t malaperas
vik sufikso de substantivo-al-verbo grandega; tiel qangatasuukkuvik: flughaveno -k fariĝas -m
mut Substantiva finaĵo dativa ununombra, al -t+a fariĝas -u
aq sufikso de substantivo-al-verbo alveno ĉe loko; iri -q+ja malaperas
jariaq sufikso de verbo-al-substantivo la devo fari agon -q malaperas
qaq sufikso de substantivo-al-verbo havi -q malaperas
laaq sufikso de verbo-al-verbo en la estonteco -q+j fariĝas -q+t
junga Verba finaĵo Participo, unuapersona ununombra, mi

Skribo[redakti | redakti fonton]

Oni skribas inuktituton per pluraj sistemoj, depende de la dialekto kaj regiono, sed ankaŭ de historiaj kaj politikaj kialoj.

Moraviaj misiistoj, celante enkonduki kristanismon kaj la Biblion al la inuitaj popoloj, kontribuis al la kreado de inuktituta alfabeto en Gronlando dum la 1760aj jaroj bazita je la latina alfabeto. (Ĉi tiu alfabeto inkluzivas specialan literon "kra", ĸ.) Ili poste iris al Labradoro dum la 1800aj jaroj, alportante la inuktitutan alfabeton.

La alaskaj jupikoj kaj inupiatoj (kiuj, krome, kreis sian propran silabaron) kaj la siberiaj jupikoj ankaŭ uzis latinajn alfabetojn.

Orientaj kanadaj inuitoj estas la lastaj, kiuj uzis skribon, kiam en la 1860aj jaroj misiistoj alportis la skribon Qaniujaaqpait, kiun ili kreis dum siaj klopodoj kristanigi la Kriojn. La last estis la Netsilik-aj inuitoj en Kugaaruk and norda Insulo Baffin. La Netsilikoj ekuzis la alfabeton Qaniujaaqpait en the 1920s.

Oni multe reformis la "Gronlandan" sistemon lastatempe, kaj tial nur Nunatsiavummiutut uzas labradoran skribon nuntempe. Plejparte inuktituto en Nunavuto kaj Nunaviko estas skribata per Qaniujaaqpait, tio estas, inuktituta silabaro, baze de kanada indiĝena silbarao. La okcidenta parto de Nunavuto kaj la Nordokcidentaj Teritorioj uzas latinan alfabeton kutime nomita InuinnaqtunQaliujaaqpait.

En septembro 2019, unuigita literumado nomita Inuktut Qaliujaaqpait, baze de la latina alfabeto sen supersignoj, akceptiĝis por ĉiuj varioj de inuktituto de la nacia organizaĵo Inuit Tapiriit Kanatami, post ok jaroj de laboro. Inuitoj kreis ĝin por ĉiuj dialektoj el ĉiuj regionoj, kaj oni povas tajpi ĝin sen speciala klavaro. Ĝi ne anstataŭigas silabarojn, kaj homoj ne devas ĉesi uzi siajn konatajn skribsistemojn. Ĝi inkluzivas leterojn kiel ff, ch kaj rh, kies sonoj ne ekzistas en iuj dialektoj sed ne havas normajn simbolojn en silabaroj. Ĝi establas norman alfabeton sed ne literumajn aŭ gramatikajn regulojn.[13][14] Longaj vokaloj estas skribitaj per duobligo de la vokalo (ekz., aa, ii, uu). La apostrofo reprezentas glotan halton post vokalo (ekz., ma'na) aŭ apartigas n de ng (ekz., avin'ngaq) aŭ r de rh (ekz., qar'rhuk).[15]

IFA Konsontanto a i u
p p pa pi pu
t t ta ti tu
k k ka ki ku
q q qa qi qu
s s sa si su
ɬ hl hla hli hlu
ʂ shr shra shri shru
h h ha hi hu
v v va vi vu
l l la li lu
ɟ rh rha rhi rhu
j j ja ji ju
g g ga gi gu
ʁ r ra ri ru
m m ma mi mu
n n na ni nu
ŋ ng nga ngi ngu
ʔ ' a' i' u'

En aprilo 2012, la unua kompleta Biblio en la inuktituta lingvo, tradukita de indiĝenaj parolantoj, estis eldonita.[16]

La silabaro uzata por skribi la inuktitutan lingvon (titirausiq nutaaq). La kromaj karakteroj kun la punktoj reprezentas longajn vokalojn; en la latina transskribo, la vokalo estus duobligita.

Silabaro[redakti | redakti fonton]

La inuktituta silabaro uzata en Kanado baziĝas je la Kria silabaro kreita de misiisto James Evans.[17] La Inuita Kultura Instituto en Kanado akceptis la nunan formon de la silabaro en la 1970aj jaroj. La inuitoj en Alasko, la inuvialuitoj, parolantoj de Inuinnaktuno, kaj inuitoj en Gronlando kaj Labradoro uzas la latinan alfabeton.

Kvankam oni kutime diras, ke ĝi estas silabaro, iuj diras, ke ĝi estas abugido, pro tio ke silaboj komencantaj je la sama konsonanto havas rilatajn simbolojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Filmeto "Taimantitut" kantata en la inuktituta lingvo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. field to show translation -> 10 facts about Canadian Aboriginal Languages. Wintranslation.com (2014-02-12). Arkivita el la originalo je 2019-09-12. Alirita 2015-07-15.
  2. Dorais, Louis-Jacques. (2010) The language of the Inuit : syntax, semantics, and society in the Arctic. Montreal: McGill-Queen's University Press. ISBN 9780773544451. OCLC 767733303.
  3. Census Profile, 2016 Census. Statistics Canada (February 8, 2017). Alirita November 4, 2019.
  4. . Inuktitut – the Inuit Language (2003). Alirita March 15, 2018.
  5. Dorais, Louis-Jacques. (2010) The language of the Inuit : syntax, semantics, and society in the Arctic. Montreal: McGill-Queen's University Press. ISBN 9780773544451. OCLC 767733303.
  6. “Inuktitut”, The Canadian Encyclopedia.
  7. {{{Titolo}}}”. 
  8. (1999) “The roots of Inuktitut-language bilingual education”, The Canadian Journal of Native Studies XIX, 2, p. 249–262. 
  9. Consolidation of (S.Nu. 2008, c.10) (NIF) Official Languages Act. and Consolidation of Inuit Language Protection Act. Arkivita el la originalo je May 16, 2017. Alirita March 7, 2019.
  10. Review. Arctic.synergiesprairies.ca. Arkivita el la originalo je 2014-02-24. Alirita 2015-07-15.
  11. A precious Inuktitut dialect slowly dies in Rigolet. Nunatsiaq.com (1999-05-07). Arkivita el la originalo je 2007-10-29. Alirita 2012-06-13.
  12. (2011) “The Development of an Inuktitut and English Language Screening Tool in Nunavut”, Canadian Journal of Speech-Language Pathology and Audiology 35 (2), p. 168–177. Alirita 2015-08-03.. 
  13. Weber, Bob, "Inuit combine nine different scripts for writing Inuktitut into one", The Globe and Mail, 2019-10-06.
  14. National Inuit org approves new unified writing system (angle) (2019-09-27). Alirita 2019-10-07.
  15. Inuktut Qaliujaaqpait.
  16. Hebrew Bible published in Eskimo language (el Retarkivo {{{1}}}), News/North Nunavut, 23 April 2012
  17. Aboriginal syllabic scripts Library and Archives Canada