Abugido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Abugido (አቡጊዳ Abugida, de la unuaj signoj de la Geeza alfabeto) estas skribsistemo, en kiu signo reprezentas konsonanton kun defaŭlta vokalo (tipe, mallonga aŝvao) kaj la aliaj vokaloj indikiĝas per modifoj de la baza signo. La literoj ne sekvas unu la alian, sed ili estas grupigitaj je silaboj. Ĝi ankaŭ estas erare titolita kiel silabaro.

Ekzemploj estas la Geeza alfabeto kaj la skribsistemoj de la aliaj lingvoj de Eritreo kaj Etiopio kaj la brahmiaj skriboj kiel Devanagari, Tamila alfabeto, Tibeta alfabeto, uzataj por lingvoj de suda Azio. Maltipaj abugidoj estas Kanadaj aboriĝenaj silabaroj, kiuj indikas la vokalojn per la direkto de la signoj.

Enloĝanta vokalo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo en la Devanāgarī-skribsistemo[redakti | redakti fonton]

  • K = /ka/ = Devnag ka.png
  • Ki = /ki/ = Devnag ki.png
  • K* = /k/ = क् Devnag k.png (kun halanto Devnag halant.png sub la signo)
  • K*M = /kma/ = Devnag kma.png
  • İK = /ika/ = Devnag ika.png
  • İK* = /ik/ = Devnag ik.png
  • İKi = /iki/ = Devnag iki.png
  • ktp.

En abugidaj sistemoj signaro de unu silabo konsistigas la fundamenton de la skribo; la silaberoj estas konstruitaj el malgrandaj pecoj. Ĉiu konsonanto enhavas Enan Vokalon, kiu povas esti modifita per kelkaj vokalaj signoj. Tiel en la hinda Nagario-skribsistemo la signo क signifas la silabon ka. Per aldonado de vokala signo oni ekzemple povas skribi la silabon के ke.

Vokalaj signoj[redakti | redakti fonton]

La nememstara vokala signo ne povas stari por si mem, sed ĝi formiĝas kune kun la konsonanta signo fiksan unuecon. El la baza silabo ल la estiĝas per la vokalaj signoj ला , लि li, ली , लु lu, लू , ले le, लै lai, लो lo kaj लौ lau

  • {| class="wikitable" !ल !ला !लि !ली !लु !लू !ले !लै !लो !लौ |- |la |lā |li |lī |lu |lū |lē |lai |lo |lau |}

La devenintaj unuecoj ne devas kongrui kun la parolataj silaboj.

En Abugidoj, kiuj devenas de hindaj skribsistemoj, komencaj vokaloj havas alian memstaran formon.

Pozicio de la diakritiloj Brahmi-Abugidoj
Pozicio Silabo Elparolo Elementa formo Skribsistemo
supre के /keː/ /k(a)/ Devanāgarī
sube कु /ku/
maldekstre कि /ki/
dekstre को /koː/
ĉirkaŭ கௌ /kau/ /ka/ Tamil
enkadrigita កៀ /kie/ /kɑɑ/ Khmer
interne ಕಿ /ki/ /ka/ Kannada

Termino[redakti | redakti fonton]

La termino “Abugido” estis de la lingvosciencisto Peter T. Daniels kaj staras kontraste al la termino Abjad’, kiu estas skribsistemo sen vokalsignoj. La nomo devenas — kompare al la nomo de ”Alfabeto” devenas de la du unuaj literoj en la greka alfabeto — de la unuaj tri literoj de la geeza alfabeto. En la angla oni ofte diras alphasyllabary.

Netipa Abugido[redakti | redakti fonton]

Netipa Abugido estas la Cree-skribsistemo, kiu estis evoluigita en la komenco de la 19-a jarcento. En ĝi vokaloj ne estas reprezentataj per aldonitaj signopartoj, sed kun la orientiĝo de la konsonanta signo.

i        pi        ti
a o   pa po   ta to
e   pe   te

Parenceco[redakti | redakti fonton]

Al la koncepto de la Abugido similas la korea skribsistemo, en kiu oni kunmetas la silaboj el solaj literoj; sed neniu litero povas esti memstara.