Saltu al enhavo

Nehijaŭa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kria lingvo)
Ĉi tiu artikolo temas pri lingvo kun kodo "cr" parolata en regiono en norda Nordameriko. Por lingvo kun kodo "mus" parolata en malgranda regiono en centra Nordameriko rigardu la paĝon Krika lingvo.
Nehijaŭa lingvo
ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ
Nēhiyawēwin
Mapo
natura lingvomakrolingvomoderna lingvo
Cree-Montagnais-Naskapi
Parolata en Kanado
Parolantoj 10 875
Denaskaj parolantoj 117,400
Skribo Latina alfabeto, Kanadaj Indiĝenaj Silaboj
Lingvistika klasifiko
Algia
Algonkena
Centra algonkena
Kria
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nordokcidentaj Teritorioj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 cr
  ISO 639-3 cre
  Glottolog cree1271
Angla nomo Cree
Franca nomo cri
Vikipedio
vdr

La Nehijaŭa propranome, aŭ Kria kutime (krie: ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ Nēhiyawēwin, angle Cree, france Cri) estas la lingvo indiĝena de Kanado, kun ĉirkaŭ 70 000 parolantoj, la nehijaŭoj aŭ krioj.

Malgraŭ la ne tre grandnombra parolantaro la parolejo de la lingvo etendiĝas tra ĉ. 60 longitudaj gradoj. Do aperis pluraj dialektoj, fonetike klasifikeblaj laŭ pluraj kriterioj, ekzemple:

  • La longaj vokaloj ê kaj î parte estas apartaj fonemoj, parte kunfandiĝis.
  • La orientaj dialektoj inter Labradoro kaj Ontario distingas inter š (ŝ) kaj s, la okcidentaj ne.
  • La sono de retrofleksa "l", supozata en la pra-algonkina lingvo, disevoluis al diversaj sonoj en diversaj dialektoj.

Eblas klasi la dialektojn en naŭ grupojn, kiuj de okcidento al oriento estas:

  • ebenaĵa (apartena al la ipsilona dialekto)
  • arbara (th-dialekto)
  • marĉa (n-dialekto), kies okcidenta varianto diferencas de la orienta per kunfandiĝo de š kaj s
  • alka (l-dialekto)
  • Jakoba-Golfa (ipsilona dialekto), kies norda varianto diferencas de la suda per la kunfandiĝo de ê kaj î, kiu tamen ne malhelpas interkomprenon
  • Atikamekua (r-dialekto)
  • okcidenta montara (l-dialekto)
  • inua (l-dialekto; foje nomata Orienta Montara)
  • naskapia (ipsilona dialekto)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]