Diskuto:Kria lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial ĉi tie estas birdo, kiu kovras la tekston pri lingvo? Mirek 3,3,2005

Dankon pro via atentemo! La bildo evidente apartenas al la artikolo pri Frankolino, same kaj samtempe modifita de Vikipediisto:Eliott. Li certe konsentas, ke mi forigu la bildon. -- Ismo 19:23, 3. Mar 2005 (UTC)

Laŭ mi movenda[redakti fonton]

Vidu mian argumenton ĉe Vikipediista_diskuto:Haruo/Krokodilaĵoj#nehijaŭa/kri(j)a. Mi proponas renomi la artikolon Nehijaŭa lingvo. "Kria lingvo" invitas absurdajn esprimojn, eventuale ankaŭ iomete ofendajn, ekzemple "Ŝi flustris krie...". --Haruo 07:20, 8. Okt 2006 (UTC)

Vi ne devas akcepti la inviton! Cetere, ĉu nur la artikolon vi volas renomi, aŭ ankaŭ la lingvon mem? Ĉu Vikipedio estas ĝusta loko por lingvoreformoj? Lingvano 07:46, 8. Okt 2006 (UTC)

Nu, ne temas pri lingvoreformo, sed pri situacio iom analogia al "vaska/eŭska", "eskima/inuita", "Hindujo/Barato"... sed kun la aldona motivo por akcepti la pli "neologisman" formon, ke la "malnova" (bazita sur angla kaj franca lingvoj) formo en Esperanto preskaŭ ĉiufoje naskas ambiguojn malutilajn. (Aldona konfuzaĵo estas la ekzisto de sufiĉe grava kreola lingvo en Afriko, kiu nomiĝas ĝuste "Krio"...) Mi ne scias, ĉu troviĝas fluaj esperantistoj denaske kaj flue parolantaj la nehijaŭan/kri(j)an. Se jes, ni konsideru ankaŭ iliajn dezirojn (rigardu la historion de la vortoj Meksiko/Meksikio). Vikipedio ne estas ĝusta loko por lingvoreformoj, sed kiam ekzistas alternativoj ĝi (aŭ ĝiaj diskutpaĝoj) estas bona loko por provi prave elekti inter ili. --Haruo 08:15, 8. Okt 2006 (UTC)

Ĉu la formo, kiun vi proponas, estas jam sufiĉe uzata, por ke oni povu konsideri ĝin kiel seriozan alternativon? Via komparo kun vaska kaj eŭska estas iom stranga, ĉar eŭska estas multe pli ofte uzata ol vaska, kaj la komparo kun eskima kaj inuita estas eĉ pli stranga, ĉar la vortoj havas malsamajn signifojn. Lingvano 11:02, 8. Okt 2006 (UTC)

Nun eŭska multe pli vaste uzatas ol vaska, sed mi kredas ke antaŭ eĉ 20 jaroj estis inverse. Kaj la signifoj de eskima kaj inuita diferencas nur en tio ke inuita estas la plejparto de eskima; multaj homoj—en Usono eĉ multaj eskimoj—ne distingas ilin en praktiko. fakte, mi dubas ĉu nehijaŭa ĝis nun sufiĉe uzatas por akceptigi ĝin anstataŭ kria, sed mi intencas ŝanĝi tion. Parenteze ĉu por vi inuita inkluzivas la gronlandajn formojn de tiu lingvaro, aŭ ĉu nur la kanadajn kaj usonajn? Kaj ĉu vi opinias, ke utilas paroli pri inuktituta lingvo por priskribi la tutan kanadan aron? --Haruo 23:12, 8. Okt 2006 (UTC)