Uzanto-Diskuto:Haruo/Krokodilaĵoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

_

_

calagia/ĉeroka[redakti fonton]

Mi mem preferas nomi tiun lingvon la calagia, ĉar ĝia propra nomo ᏣᎳᎩ konsistas el la silaboj ca la gi, sed pli ofte oni nomas ĝin (kiel Vikipedio mem) la ĉeroka lingvo.

nehijaŭa/kri(j)a[redakti fonton]

Mi opinias, ke tiu nomo "kri-a" (kiun oni uzas por tiu ĉi lingvo en Vikipedio) estas ege maltaŭga por iu ajn lingvo. Same, mi kontraŭplendus se oni nomus iun lingvon la "bru-a" aŭ la "hurl-a" aŭ la "hojl-a". Mi argumentus kontraŭ tio eĉ se la koncerna nomo pli-malpli fidele spegulus la tiulingvan sinnoman terminon. Sed en la kazo de la "kri-a" (aŭ kriakrija aldoniĝas la fakto ke la en Esperanto maltaŭga sonsinsekvo ankaŭ ne respondas al la propra nomo de la lingvo, kiu estas pli-malpli nehijaŭ. Tial mi forte proponas, ke ni uzu la nomon nehijaŭa lingvo. --Haruo 04:02, 8. Okt 2006 (UTC)