Tutmondaj Voĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tutmondaj Voĉoj
Global Voices
centre|200px
fondodato 2004[1]
Retejo www.globalvoicesonline.org
v  d  r
Information icon.svg

Tutmondaj Voĉoj (angle Global Voices) Global Voices (tutmondaj voĉoj) estas internacia, plejparte volontulara komunumo de pli ol 1400 verkistoj, analizistoj, blogantoj, retaj aktivuloj kaj tradukistoj. kiuj raportas kaj tradukas en multaj lingvoj, inter alie en Esperanto, pri kio aperas en la civitana amaskomunikilaro tutmonde.

Tutmondaj Voĉoj estas unu el la plej influriĉaj projektoj de civitanaj amaskomunikilaroj en la mondo[2]. Ĝi estas ne-profitcela projekto komencita ĉe la Berkman Center for Internet and Society ĉe Harvard Law School kiu ekestis el renkontiĝo de internaciaj blogantoj okazinta en decembro 2004. La organizaĵo estis fondita de Ethan Zuckerman kaj Rebecca MacKinnon. En 2008 ĝi fariĝis sendependa ne-profitcela organizaĵo kun sidejo en Amsterdamo, Nederlando.

En 2006 Tutmondaj Voĉoj ricevis la Grandan Premion Kavaliro-Batten pro sia kontribuo al novigo en ĵurnalismo.[3]

Tutmondaj Voĉoj ankaŭ ricevis rekonon en 2009 de la Universitato de Anvil de Denver en formo de la Libereca premio por la kontribuo al ĵurnalismo kaj demokratio.[4]

Tutmondaj Voĉoj okazigis sian dekan datrevenon en 2015 ĉe la Pintokunveno de Civitanaj Informiloj en Cebuo, Filipinoj.

Diversaj organizaĵoj, inkluzive de la agentejo Reuters, Ford Foundation, Fundumo HIVOS, ekde la komenco donis subtenon al Tutmondaj Voĉoj en formo de stipendioj, premioj kaj partnerecoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Kiam Tutmondaj Voĉoj ekestis, ĝiaj celoj estis unualoke ebligi kaj sinpovigi komunumon de "pontaj blogantoj" kiuj "povas fari ponton inter du lingvoj aŭ du kulturoj."[5] Ĝia dua celo estas evoluigi ilojn kaj rimedojn por fari la unuan celon pli efika. 

La plej bona maniero por aŭdigi la voĉon de subreprezentitaj komunumoj ofte estas konstati ke la tradiciaj amaskomunikiloj transprenas la informojn. Tutmondaj Voĉoj bonvenigas do ajnan transprenon de ĝiaj artikoloj kaj vidas partnerecon kiel aldona fonto de la tradicia gazetaro, prefere al ludi opozician rolon.

La organizo deklaras ke nun ĝiaj celoj estas jenaj:

"Atentigi pri la plej interesaj konversacioj kaj perspektivoj kiuj aperas en la amaskomunikilaro de civitanoj ĉirkaŭ la mondo, ligante al tekstoj, fotoj, podkastoj, videoj kaj aliaj formoj de civitana amaskomunikilaro."

"Faciligi la aperon de voĉoj de novaj civitanoj tra trejnado kaj enretaj seminarioj, sed ankaŭ diskonigante la vojojn en kiuj malferma kodo kaj liberaj iloj povas esti uzataj sekure de homoj ĉirkaŭ la mondo".

"Rekomendi esprimliberecon... kaj protekti la rajtojn de civitanaj ĵurnalistoj"[6]

La organizaĵoj havas skipon de regionaj redaktoroj kiuj kolektas kaj elektas konversaciojn de diversaj blogoj kun aparta fokuso sur ne-okcidentaj kaj subreprezentitaj voĉoj.

Projektoj[redakti | redakti fonton]

El pluraj projektoj ekestis memstaraj sukcesaj retejoj de diversaj komunumoj.

Tutmondaj Voĉoj Advox[redakti | redakti fonton]

Tutmondaj Voĉoj Advox (antaŭe Lobiado) estas internacia reto de blogantoj kaj aktivuloj kiuj batalas por libera esprimado en la interreto. Advox estis inter la unuaj por rekoni arestojn kaj mortigojn de blogantoj (komencante en 2007) kaj helpis movi la fokuson de la internaciaj organizaĵoj por amaskomunikilaraj rajtoj ankaŭ al enretaj verkistoj.

Rising Voices (kreskantaj voĉoj)[redakti | redakti fonton]

Rising Voices serĉas doni pli da povo al sub-reprezentitaj komunumoj por aŭdigi iliajn voĉojn enrete donante etsubvenciojn al novaj projektoj, evoluigante serion de partoprenigaj amaskomunikilaraj gvidiloj kaj kultivante reton de pasiaj civitanaj amaskomunikilaraj aktivuloj. 

Tutmondaj Voĉoj Lingua[redakti | redakti fonton]

Volontuloj kiuj deziras traduki enhavon de Tutmondaj Voĉoj de unu lingvo al aliaj lingvoj formis en 2007 la Projekton Lingua.[7] Ekde tiam tradukado fariĝis centra aktiveco por Tutmondaj Voĉoj. Ekde majo 2015 estas pli ol 40 lingvotradukejoj, inter alie en Esperanto[[]], kaj multaj eldonas originalan enhavon kiu estas tradukata en la anglan prefere ol inverse.

RuNet Eĥo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa celo de RuNet estas vastigi kaj profundigi kompreniĝon de la rusa Interreto (RuNet) kaj de ĝiaj rilataj enretaj komunumoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(45 lingvoj) Oficiala retejo de Global Voices

La Esperanto-versio de Global Voices

(angla) Advox de Global Voices

 (angla) Video de Éthan Zuckerman parolanta pri Global Voices  

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

IPS Inter Press Service

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis verkita surbaze de la ekzistanta angla vikipedio en.globalvoices.org

  1. alirdato: 30-a de oktobro 2018, inferred from: Kategorio:Organizaĵoj fonditaj en 2004
  2. (angla) Chris Salzberg, Translation and Participatory Media: Experiences from Global Voices, Translation Journal, 2008
  3. J-Lab. J-Lab: The Institute for Interactive Journalism. Alirita la 26-an majo 2017.
  4. Previous Anvil of Freedom Winners. Estlow International Center for Journalism & New Media. Alirita la 26-an majo 2017.
  5. Boyd, Clark, "Global voices speak through blogs", BBC News, BBC, 6 April 2005. Kontrolita la 26-an majo 2017.
  6. "Kio estas Tutmondaj Voĉoj", Global Voices, konsultita la 25-an majo 2017.
  7. (Julio 2008) “Translation and Participatory Media: Experiences from Global Voices”, Translation Journal 12 (3). Alirita la 26-an majo 2017..