Cebuo

Cebuo | ||
---|---|---|
Provinco | ||
![]() Flago | ||
provinco de la Filipinoj [+] | ||
Lando | Filipinoj | |
Ĉefurbo | Cebu City | |
- koordinatoj | 10° N, 124° O (mapo)10.316666666667123.75Koordinatoj: 10° N, 124° O (mapo) | |
Plej alta punkto | Mount Manunggal [+] | |
- alteco | 1 097 m [+] | |
Akvokolektejo | 4 943,72 km² (494 372 ha) [+] | |
Areo | 4 943,72 km² (494 372 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 412 726 [+] (1-a de julio 2024) | |
Denseco | 285,76 loĝ./km² [+] [+] | |
Guberniestro | Gwendolyn Garcia
(ekde 30-a de junio 2019) |
|
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj [+] | |
Poŝtkodo | 6000–6053 [+] | |
ISO 3166-2 | PH-CEB | |
![]() |
||
Cebuo | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Cebuo aŭ Cebu [sebu] estas provinco de Filipinoj, konsistanta el la insulo de Cebu kaj 167 ĉirkaŭaj insuloj. Ĝi situas oriente de la insuloj Negros, okcidente de Lejteo kaj Boholo kaj estas parto de la administra regiono Centraj Bisajoj (cebue Tunga-tungang Kabisay-an kaj tagaloge Gitnang Kabisayaan or Gitnang Visayas). Cebuo estas longa mallarĝa insulo longa 225 km el nordo suden, ĉirkaŭata de 167 najbaraj malgrandaj insuloj, kio inkludas la insulojn Maktano, Bantajano, Malapascua, Olango kaj Kamotoj. La regiono havas mallongajn marbordojn, ebenaĵojn kaj ĉebordajn ebenaĵojn. Laŭ la stato de 2024 en la regiono Cebuo vivis 1 412 726 loĝantoj sur areo de 4 943,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 286 loĝantoj/km².
Ties ĉefurbo estas Cebuurbo, la plej antikva urbo de Filipinoj kiu formas parton de la Cebua Metropola Areo kun kvar najbaraj urboj nome Danao (urbo), Lapu-Lapu, Mandaue kaj Talisay (Cebu) kaj ok aliaj municipoj. La Internacia Flughaveno Mactan-Cebu, situa en la insulo Maktano, estas la dua plej grava flughaveno de Filipinoj.
Cebuo estas unu el la plej disvolvigitaj provincoj de Filipinoj, kie Cebuurbo estas la ĉefa centro de komerco, edukado kaj industrio en la Bisajoj.
Urboj en Cebuo
[redakti | redakti fonton]- Cebuurbo
- Mandaue
- Lapu-Lapu
- Talisay (Cebu)
- Toledo (Filipinoj)
- Minglanilla (Filipinoj)
- Carcar
- Consolacion
- Liloan (Cebu)
- Naga (Cebu)
- Argao [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la loĝloko Argao en la mapo 22. Tio ne estas miraklo, ĉar cebue kaj tagaloge la municipo (d:Q315703) nomiĝas same, sed almenaŭ rimarkindas ke sur la insulo Cebuo nur la ĉefurbo kaj Argao notiĝis en la poŝatlaro de 1971.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Abrao · Norda Agusano · Suda Agusano · Aklano · Albajo · Antiko · Apajao · Aŭroro · Basilano · Bataano · Batanoj · Batangoj · Bengeto · Bilirano · Boholo · Bukidnono · Bulakano · Cebuo · Norda Davao · Okcidenta Davao ·Orienta Davao · Suda Davao · Dinagata Insularo · Gimaroj · Ifugao · Norda Iloko · Suda Iloko · Iloilo · Isabelo · Kagajano · Kalingo · Nordaj Kamarinoj · Sudaj Kamarinoj · Kamigino · Kapiso · Katanduanoj · Kavito · Kezono · Kirino · Kompostela Valo · Kotabato · Suda Kotabato · La-Unio · Laguno · Norda Lanao · Suda Lanao · Lejteo · Suda Lejteo · Magindanao · Marinduko · Masbato · okcidenta Mindoro · Orienta Mindoro · Okcidenta Misamiso · Orienta Misamiso · Monta Provinco · Okcidenta Negroso · Orienta Negroso · Nova Ekijo · Novaj Biskajoj · Palavano · Pampango · Pangasinano · Rizalo · Romblono · Samaro · Norda Samaro · Orienta Samaro · Saranganio · Sikijoro · Sorsogono · Sultan-Kudarato · Suluo · Norda Surigao · Suda Surigao · (Ŝarif-Kabunsuano, disputata) · Tarlako · Tavi-Tavio · Zambaloj · Norda Zamboango · Suda Zamboango · Zamboango Sibugaja