Mandaue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo pri Mandaue
Larĝa panoramo pri Mandaue
Mandaue
tre urbanizita urbo
Administrado
Poŝtkodo 6014
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 364 116  (2020) [+]
Loĝdenso 10 442 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 20′ N, 123° 56′ O (mapo)10.333333333333123.93333333333Koordinatoj: 10° 20′ N, 123° 56′ O (mapo) [+]
Alto 122 m [+]
Areo 34,87 km² (3 487 ha) [+]
Mandaue (Filipinoj)
Mandaue (Filipinoj)
DEC
Mandaue
Mandaue
Situo de Mandaue

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mandaue [+]
vdr

Mandaue - tagaloge Lungsod ng Mandaue - estas universitata urbego (duaklasa) en Filipinoj, en provinco Cebuo. Mandaue apartenas al Cebua urbaro.

Panoramo pri haveno de Mandaue

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mandaue kuŝas sur la orienta marbordo de la insulo [1]. Cebuurbo troviĝas nur 3, Manilo 572 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Depost alveno de hispanoj ĉi tie estis indiĝena vilaĝo, poste jezuitoj transformis ĝin al misia vilaĝo. La filipina revolucio en 1898 donis al Mandaue novan formon de administracio. La mallongdaŭra revolucio falis fare de la amerikaj soldatoj kaj tiam la batalo preskaŭ detruis la urbon en 1901. La urbo estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945, poste ne nur la japanoj, sed ankaŭ usonanoj forlasis la urbon. Mandaue akiris pli altajn statusojn en 1969 kaj 1991.

Vojo en Mandaue

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mandaue iam havis bierfarejon kaj kelkajn diversajn uzinojn en sia industria parko, inkluzive de sukero kaj rafinado de nutraĵoj. Fiŝkaptado estas grava por la ekonomio, kaj ankaŭ ekzistas malgranda ŝipkonstruado. Nuntempe Mandaue fokusiĝis pri produktado de mebloj, ankaŭ por eksterlando.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La vojaro de Mandaue estas kunmetita de nacia aŭtovojo, kiu ligas la urbegon al la najbaraj urboj kaj municipoj. En la urbo la loĝantoj uzas busetojn, triciklojn, rikiŝojn. Mandaue havas 2 pontojn tra la maro al la proksima insulo. La loka haveno ne havas grandan trafikon pro la najbara internacia haveno de Cebuurbo.

Ponto en Mandaue

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Mandaue estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1565 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter februaro-aprilo falas pli malofta. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Ponto en Mandaue

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj (eksterlande)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]