Cauayan (Isabelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cauayan
Our Lady of the Pillar Church in Cauayan, Isabela.jpg
Administrado
Poŝtkodo 3305 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143 403  (2020) [+]
Loĝdenso 426 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 46′ N, 121° 47′ O (mapo)16.766666666667121.78333333333Koordinatoj: 16° 46′ N, 121° 47′ O (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Areo 336,4 km² (33 640 ha) [+]
Situo de Cauayan
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cauayan, Isabela [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Cauayan, [kaŭajan] - tagaloge Lungsod ng Cauayan - estas kvinaklasa komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Kagajana Valo, en Isabelo (provinco). La loknomo signifas en loka lingvo: bambuo. Cauayan havas 65 distriktojn.

Dosiero:SM City Cauayan.jpg
Vendejego en Cauayan

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cauayan situas en nordorienta parto de la insulo laŭ rivero[1]. Cabatuan troviĝas 11, provinca ĉefurbo Ilagan 26, Santiago (Isabelo) 35, regiona ĉefurbo Tuguegarao 76, Kezonurbo 261, ĉefurbo Manilo 276, Cebuurbo 773, Puerto Princesa 865, Dabao 1176, General Santos 1260 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna Cauayan origine estis indiĝena vilaĝo. Dum la hispana dominado la areo estis pli granda kaj enhavis ekzemple la nunan Cabatuan. La oficiala fondo okazis en 1740. La komunumo unue situis tre proksime al rivero. Post serio de katastrofaj inundoj ĝi translokiĝis al sia nuna loko. Inter 1942-1945 la japanoj regis, pli frue en la sama jarcento usonanoj. En la malfruaj 1990-aj jaroj Cauayan atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil) kaj en 2001 ricevis la titolon sendependa komponenta urbo laŭ filipina kriterio.

Banko en Cauayan

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dum la hispana reĝimo Cauayan estis grava parto de la tabaka industrio. Baldaŭ la agrikulturo graviĝis kun rizoj kaj maizoj, iomete kun fruktoj kaj legomoj, sed ekzistas ankaŭ bredado de kortobirdoj, brutoj. La urbego estas tre fama pri fungoproduktadoj. Cauayan estas proponita loko pri speciala ekonomia zono kaj agroindustria centro.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La domina religio en Cauayan estas la katolika. En la urbo kampusoj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Cauayan kuras 3 vojoj kaj menciindas ponto tra la rivero kaj enlanda flughaveno.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Cauayan situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1651 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans