Marikina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Marikina
Larĝa panoramo en Marikina
Marikina
tre urbanizita urbo
Administrado
Poŝtkodo 1800–1811 • 1820
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 456 059  (2020) [+]
Loĝdenso 21 192 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 39′ N, 121° 6′ O (mapo)14.65121.1Koordinatoj: 14° 39′ N, 121° 6′ O (mapo) [+]
Alto 48 m [+]
Areo 21,52 km² (2 152 ha) [+]
Marikina (Filipinoj)
Marikina (Filipinoj)
DEC
Marikina
Marikina
Situo de Marikina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marikina [+]
vdr

Marikina (tagaloge Lungsod ng Marikina) estas universitata urbego (1-aklasa), ankaŭ katolika diocezo en Filipinoj. Ĝi estas antaŭurbo de Kezonurbo kaj parto de urbaro Manila Metropolo.

Panoramo en Marikina

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Marikina situas en valo laŭ la samnoma rivero Marikina sur la marborda ebenaĵo [1]. Kezonurbo troviĝas 6, Antipolo 7, Manilo 16 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1572 aŭgustenanoj fondis paroĥon, iom poste ankaŭ jezuitoj alvenis. Ili konstruis kapelon ankaŭ nun videblan. La vilaĝo estis fondita en 1630, kies loknomo estis "Mariquina" post la gubernatoro en 1787. En 1665 sismo skuis la plenan valon. Ekde la 19-a jarcento tie funkciis la plej granda familia bieno de Filipinoj. Mariquina estis la provinca ĉefurbo de la Regiono de Manilo en la jaroj 1898 kaj 1899. En 1901 la oficiala loknomo jam estis Marikina, samtempe estis kreita provinco Rizal, kie Marikina integriĝis kun multaj aliaj urboj ĉirkaŭ Manilo. En 1906 fervoja linio ekfunkciis. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. Ekde 1975 Marikina apartenas al la Manila Metropolo. En 1988 kaj 2009 grandaj inundoj okazis.

Jezuita kapelo en Marikina

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Antaŭe Marikina estis kampara vilaĝo, nun ĉefe loĝdoma, industria kaj komerca urbego. Marikina estas la plej granda produktanto de bonkvalitaj ŝuoj en la lando (preskaŭ 70% de ŝuoj produktitaj ĉi tie). En la urbego pluraj butikcentroj, vendejegoj funkcias kaj Marikina ankaŭ estas dormoĉambro Kezonurbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Marikina la pasaĝeroj uzas plej ofte nekostajn busetojn. Por la biciklistoj estas apartaj vojetoj. Menciindas la oftaj pontoj tra la rivero, la plej grava al Manilo estis konstruita en 1934.

Kolegio en Marikina

Religio[redakti | redakti fonton]

La katolikismo estas la domina religio en Marikina, krome estas aliaj kristanaj religioj, fine hinduismo, budhismo kaj Islamo.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Multaj kampusoj kaj altlernejoj funkcias en la urbo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Marikina havas tropikan musonklimaton. La temperaturintervalo estas tre malgranda. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. La seka sezono daŭras de de malfrua decembro ĝis aprilo, la longa pluvsezono kovras la restantajn monatojn.

Biblioteko en Marikina

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans