Bulan (Filipinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bulan
Administrado
Poŝtkodo 4706 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100 076  (2015) [+]
Loĝdenso 508 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 40′ N, 123° 53′ O (mapo)12.67139123.875Koordinatoj: 12° 40′ N, 123° 53′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 196,96 km² (19 696 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Bulan
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bulan - tagaloge Bayan ng Bulan - estas kvinaklasa urbego (municipo), ankaŭ fiŝkaptista marhaveno en Filipinoj, en insulo Luzono, en Bikola Regiono, en provinco Sorsogono. Bulan konsistas el 55 distriktoj kaj 8 distriktaj zonoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bulan kuŝas ĉe sudokcidenta pinto de la duoninsulo Bikol en la insulo Luzono sur ebenaĵo[1]. Provinca ĉefurbo Sorsogon (urbo) troviĝas 38, regiona ĉefurbo Legazpio (Albajo) 55, Cebuurbo 262, Kezonurbo 377, ĉefurbo Manilo 379, Baguio 546, Puerto Princesa 648, Dabao 652, General Santos 743 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Bulan estis fondita en nekonata jaro kaj en 2015 la urbo atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikulturaj teroj ĉe Bulan produktas precipe rizojn kaj koprojn. Tamen pli gravas la mara fiŝkaptado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Bulan kuras 2 vojoj. La haveno akceptas nur fiŝkaptistojn kaj ne varojn aŭ pasaĝerojn.

Eduko[redakti | redakti fonton]

La plej altaj edukejoj en la urbego estas kampuso, akademio kaj instituto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Bulan estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas 1608 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-decembro. La jara averaĝa temperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans