Baliuag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Baliuag
Balmun.JPG
Administrado
Poŝtkodo 3006 [+]
Demografio
Loĝantaro 149 954  (2015) [+]
Loĝdenso 3 329 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 57′ N, 120° 54′ O (mapo)14.95120.9Koordinatoj: 14° 57′ N, 120° 54′ O (mapo) [+]
Areo 45,05 km² (4 505 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Baliuag
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Baliuag, Bulacan [+]
Information icon.svg
vdr

Baliuag, - tagaloge Bayan ng BaliuagBalivag - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano.

Salutarko en Baliuag

Geografio[redakti | redakti fonton]

Baliuag situas en interno de la insulo laŭ rivero [1]. Provinca ĉefurbo Malolos troviĝas 5, Apalit 13, Marilao 17, San Fernando (Filipinoj) 31, Kezonurbo 32, ĉefurbo Manilo 37 kilometrojn (aere) [2].

Urbodomo de Baliuag

Historio[redakti | redakti fonton]

Baliuag estis fondita en 1732 fare de aŭgustenanoj, la paroĥo en la sekva jaro. Pli frue la areo apartenis al najbara komunumo. Dum la hispana regado Baliuag estis agrikultura vilaĝo. la preĝejo estis konstruita inter 1769-1774. En 1863 granda sismo okazis. Post la Filipina Revolucio usona dominado okazis, dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Baliuag atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Historie Baliuag estis loko de rizoproduktado, krome oni kultivis fruktojn kaj legomojn. Estis menciindaj la silka teksado kaj produktado de kanaj seĝoj. Ankaŭ la loka merkato kreskis. Dum la frua parto de la 19-a jarcento, Baliuag jam estis konsiderita unu el la plej progresemaj kaj plej riĉaj urboj en Bulakano. Nun Baliuag estas la ĉefa komerca, transporta, distra kaj eduka centroj de Norda Bulakano.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. Ili havas kvin paroĥojn sub la administrado de diocezo de Malolos. En la urbego universitato kaj pluraj kolegioj funkcias.

Universitato de Baliuag

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Baliuag trairas ĉefovo, la rivero havas 2 pontojn. En Baliuag servas provincaj aŭtobusoj, busetoj kaj tricikloj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Baliuag situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono, sed iom for de la maro. Jare falas po 792 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono, sed en la cetraj monatoj ankaŭ pluvas, tamen ne tiom. La averaĝa temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Horloĝa turo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans