Puerto Princesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo pri banloko de Puerto Princesa
Larĝa panoramo pri banloko de Puerto Princesa
Puerto Princesa
tre urbanizita urbo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 5300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 307 079  (2020) [+]
Loĝdenso 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 45′ N, 118° 45′ O (mapo)9.75118.75Koordinatoj: 9° 45′ N, 118° 45′ O (mapo) [+]
Alto 98 m [+]
Areo 2381,02 km² ( 238 102 ha) [+]
Puerto Princesa (Filipinoj)
Puerto Princesa (Filipinoj)
DEC
Puerto Princesa
Puerto Princesa
Situo de Puerto Princesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puerto Princesa [+]
vdr

Puerto Princesa - tagaloge Lungsod ng Puerto Princesa - estas triaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Palavano, en administra regiono MIMAROPA, kie ĝi estas ĉefurbo de Provinco Palavano. Puerto Princesa estas estas ankaŭ diocezo kaj valora havenurbo. La urbego administre konsistas el 66 distriktoj (35 urbaj kaj 31 vilaĝaj). La loknomo devenas de princino Asunciono Isabel la 2-a (Hispanio), poste nomita Puerto de La Princesa, fine reduktita al Puerto Princesa. Puerto Princesa estis laŭdita plurajn fojojn kiel la plej pura kaj plej verda urbo en Filipinoj.

Administrejo en Puerto Princesa

Geografio[redakti | redakti fonton]

Puerto Princesa situas en la meza sekcio de Palavano laŭ Sulua Maro en malgranda duoninsulo [1]. Iloilo (urbo) troviĝas 433, Zamboanga 484, Cebuurbo 571, ĉefurbo Manilo 591, Kezonurbo 606, Dabao 811 kilometrojn (aere) [2].

Ĉefvojo en Puerto Princesa

Historio[redakti | redakti fonton]

Puerto Princesa estis fondita en 1872 fare de hispanoj, kiuj serĉis idealan lokon por ĉefurbo de la insulo. Samtempe la loko iĝis centro de la hispana mararmeo pro la konvena protektita golfo. Iom poste oni konstruis kapelon. En 1883 la komunumo havis de dek vojojn, hospitalon kaj bone konstruitan havenon. En 1894 Puerto Princesa jam estis unu el la plej belaj urboj en la lando. En 1911 la usona administracio faris la urbeton sidejo de Palavano. En la 1950-aj jaroj la administraciaj urbolimoj kelkfoje ŝanĝiĝis kaj Puerto Princesa urbiĝis en 1970, fine en la fruaj 1990-aj jaroj ĝi atingis la internacian klasifikadon grandurbo. La urbego estas fandopoto de diversaj kulturoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Puerto Princesa estas komerca, serva kaj industria centro, turisma celloko kaj signifa mara banloko en la provinco. Precipe ekde la 1990-aj jaroj multe da vendejegoj kaj luksaj hoteloj konstruiĝis.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Puerto Princesa

Krom la katolika katedralo ekzemple ankaŭ preĝejo por mormonoj funkcias. En Puerto Princesa universitata kampuso-kolegio funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Du vojoj ligas Puerto Princesa al la nacia aŭtovojo, kiu preteriras la urbon. Ene busetoj kaj tricikloj (eĉ gastricikloj kaj elektrotricikloj) liveras la pasaĝerojn, taksioj komencis funkcii ekde 2015. La urbego havas por pasaĝeroj internacian flughavenon kaj pramajn ligojn al pluraj filipinaj havenoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Puerto Princesa estas klasifikita kiel savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1564 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter januaro-aprilo malpli. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mormona preĝejo en Puerto Princesa

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans