Sorsogon (urbo)
| Sorsogon | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| provinca urbo urbego | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 4700 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 187 670 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 680 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 12° 58′ N, 124° 0′ O (mapo)12.974166666667124.00583333333Koordinatoj: 12° 58′ N, 124° 0′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 86 m [+] | ||
| Areo | 276,11 km² (27 611 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Sorsogon, - tagaloge Lungsod ng Sorsogon - estas kvaraklasa urbego, ankaŭ diocezo kaj komponenta urbo en Filipinoj, en Bikola Regiono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Sorsogono. La loknomo iam estis Solsogon, kiu signifas: spuri riveron kontraŭflue.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Sorsogon situas en suda parto de Luzon (insulo) inter marbordo kaj vulkano . Regiona ĉefurbo Legazpi (Albajo) troviĝas 33, Calbayog 120, Cebuurbo 297, Kezonurbo 369. ĉefurbo Manilo 373 kilometrojn (aere) .

Historio
[redakti | redakti fonton]Signoj de homloĝado tri mil jaraj estis trovitaj en kaverno kaj praaj tombejoj. Hispanaj misiistoj ekloĝis en la 1600-aj jaroj. Maŭroj-piratoj jam vizitadis la apudmarajn teritoriojn jam antaŭ alveno de la hispanoj. La misiistoj fondis 2 paroĥojn: Bacon kaj Sorsogon. Ambaŭ evoluis aparte kaj ili iĝis apartaj 2 komunumoj (Bacon estis establita en 1754, Sorsogon en 1864). Provinco Sorsogono naskiĝis en 1894. La japanoj regis ankaŭ ĉi tie inter 1942-1944. La urbo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj. En 2000 Bacon kaj Sorsogon kunfandiĝis kaj samtempe ĝi akiris urban statuson laŭ filipina klasifikado.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Sorsogon estas agrikultura, komerca kaj fiŝkaptista urbo, kie oni kultivas rizojn, kokosojn kaj legomojn.
Religio
[redakti | redakti fonton]Sorsogon estas katolika diocezo, plej ofte katolikoj vivas ĉi tie.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Sorsogon estas atingebla laŭ la tutlanda aŭtovojo. Alia signifa vojo sekvas la marbordon. Regionaj aŭtobusoj trafikas rekte al Legazpi.

Klimato
[redakti | redakti fonton]Sorsogon situas en la ekvatora klimato sen seka sezono. Jare pluvas inter 3206 mm. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-34 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- Marbordo
- Kirko
- Lernejo




