Sorsogono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marko sur bildo

Sorsogono
situo de la regiono kadre de la Filipinoj
(helverde, sub la majuskla "S")

Sorsogono - hispane provincia de Sorsogon, bikole Probinsya nin Sorsogon, tagaloge respektive filipine Lalawigan ng Sorsogon - estas unu el 79 administraj provincoj de la Filipinoj. La provinco situas en la Bikola Regiono, en la plej sudorienta parto de la norda ĉefinsulo Luzono. Norde ĝi limas al la provinco Albajo, kaj krome nur ĉirkaŭiĝas je marbordoj de la Pacifika Oceano. La provinco fondiĝis la 17-an de oktobro 1894 kaj havas la samnoman ĉefurbon Sorsogono. Ĝi kovras areon de 2 119,01 kvadrataj kilometroj (inter la 79 provincoj rango 58) kaj laŭ la nacia censo de 2010 havis 740 743 loĝantojn (rango 38), kio rezultigas loĝdenson de 349,6 homoj po km² (rango 18).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la lago Bulusan en la provinco