Kagajano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marko sur bildo

Kagajano
situo de la provinco
(helblue ĉe la nordorienta marbordo)

Kagajano - filipine Cagayan - estas provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas ĉe la nordorienta marbordo de la insulo Luzono, la plej granda insulo de la lando, borde de la Filipina Maro. La provinco estas parto de la administra regiono 2 de la Filipinoj - la regiono Kagajana Valo (en la dekstra mapo okcidente de la Filipina Maro bildigite en diversaj nuancoj de bluo), kiu sume kovras la nordorienton de la insulo Luzono.

Administra centro de la provinco estas la urbego Tuguegarao. Laŭ la censo de la jaro 2007 sur la provinca teritorio vivis 1 072 571 homoj. Ĝi kovras areon de 9 295 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso do estas po 115 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

Estas diversaj insularoj, kiel la Babujan Insuloj.