Okcidenta Misamiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marko sur bildo

Okcidenta
Misamiso Arrow southeast.svg
situo de la provinco en la Filipinoj:
  •   helbrune ĉe la saga pinto
  • Okcidenta Misamiso - tagaloge Kanlurang Misamis, plenforme Lalawigan ng Kanlurang Misamis (sed ankaŭ Lalawigan ng Misamis Occidental), subanene Sindepan Mis'samis, hispane Misamis Occidental, plenforme Provincia de Misamis Occidental - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Oroquieta; grava urbo estas Ozamiz. La provinco fondiĝis en 1929. Ĝi kovras parton de la insulo Mindanao, kaj apartenas al la regino Norda Mindanao (regiono 10), tuj oriente de la Zamboanga Duoninsulo, en la apuda mapo bildigita en verdaj nuancoj en la okcidenta parto de Mindanao. La provinco ampleksas areon de 2 055 kvadrataj kilometroj kaj laŭ stato de la jaro 2015 entute 602 126 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 280 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la cebua, la subanena, la tagaloga, la angla kaj la maranaa.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]