Batanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batanoj
Flago
provinco de la Filipinoj [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj20° 35′ 0″ N, 121° 54′ 0″ O (mapo)20.583333333333121.9Koordinatoj: 20° 35′ 0″ N, 121° 54′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoMount Iraya
- alteco1 009 m
Areo219,01 km² (21 901 ha) [+]
Loĝantaro18 831 [+] (1-a de majo 2020)
HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo3900–3905 [+]

Batanoj (Filipinoj)
Batanoj (Filipinoj)
DEC
Map
Batanoj
Vikimedia Komunejo:  Batanes [+]
vdr

Marko sur bildo

Batanoj
situo de la insulara provinco en la
pleja nordo de la Filipinoj

Batanoj - hispane Batanes[1] - estas la plej norda kaj plej eta provinco de la Filipinoj. La provincan areon de sume 209,3 km² konsistigas la preskaŭ samnoma batana insularo, la plej norda insularo de la lando. La ĉefurbo de la provinco estas Basco (Filipinoj). Laŭ la censo de 2015 entute 17.246 loĝantoj vivis sur la insularo, kio rezultigas loĝdenson de 82 loĝantoj po km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La provinco Batanes administre estas parto de la regiono Kagajana Valo, kiu kalkuliĝas parto de la ĉefa filipina regiono Luzono nomata laŭ la samnoma granda insulo. La insularo situas en la Luzona Markolo. Per la Balintangkanalo ĝi estas dividata de la Babujana insularo kaj per la Baŝia Markolo de Tajvano.

Al la insularo interalie apartenas la sekvaj insuloj:

  • Batan (ĉefa insulo)
  • Diadekey
  • Dinem
  • Ditarem
  • Ivuhos
  • Itbayat
  • Mavudis
  • Misanga
  • Sabtang
  • Siayan

Batan, Itbayat, Sabtang kaj Siayan estas la plej grandaj insuloj de la grupo: nur tiuj kvar insuloj estas loĝataj.

Loĝantoj kaj ilia kulturo[redakti | redakti fonton]

La indiĝenaj loĝantoj de la provinco nomatas Ivatan. Ili lingve, korpe kaj kulture pli proksimas al la indiĝenaj popoloj de Tajvano ol al la filipinaj popoloj. La plej multe uzata lingvo de la provinco same nomatas Ivatan.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

La provinco Batanes havas 6 komunumojn, kiuj dispartiĝas al 29 komunumeroj (barangay).

Komunumoj de la provinco:

Nomoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la hispanlingva vorto "batán", nome fulejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

20° 35' norde, 121° 54' oriente Mapo